Ĉapitro 10: Terurfantomo

De sia alta rigardejo, Tarzan pristudis la vilaĝon de pajle tegitaj dometoj trans la agraro.

Li vidis, ke ĉe unu loko la arbaro tuŝas la vilaĝon, kaj al tiu loko li movis sin, allogate de scivolemo-febro por vidi bestojn de la propra speco, kaj por informiĝi pri iliaj kondutmanieroj kaj vidi la strangajn nestojn, en kiuj ili loĝis.

Lia sovaĝa vivo inter la ferocaj sovaĝaj brutoj de la ĝangalo lasis nenian spacon por la ideo, ke ĉi tiuj povus esti aliaj ol malamikaj. Formo-simileco ne instigis en li eraran koncepton pri la bonvenigo, kiun li ricevus se lin eltrovus ĉi tiuj, la unuaj liaspeculoj, kiujn li iam ajn vidis.

Tarzan de la Simioj ne estis sentimentalema. Li sciis tute nenion pri la frateco de la homaro. Ĉiuj ekster lia tribo estis ĝismortaj malamikoj, kun malmultaj esceptoj, ĉefe Tantor, la elefanto.

Kaj li komprenis tion tute sen malico aŭ malamo. Mortigi, tio estis la leĝo de la sovaĝa mondo, kiun li konis. Malmultaj estis lia primitivaj plezuroj, sed el tiuj la plej granda estis ĉasi kaj mortigi, kaj tial li agnoskis en aliaj la rajton ĝui precize la samajn dezirojn, eĉ se li mem estus la predo en ilia ĉaso.

Lia stranga vivo lasis lin nek malgaja nek sangavida. Ke li ĝojis mortigi, kaj ke li mortigis kun ĝoja rido sur la belaj lipoj, tio ne indikis fundamentan kruelecon. Li plejofte mortigis por manĝi, sed, estante homo, li foje mortigis por plezuro, kion faras neniu alia besto; ĉar sole la homo inter ĉiuj estaĵoj mortigas sensence kaj sencele, nur por la plezuro suferigi kaj mortigi.

Kaj kiam li mortigis por venĝo, aŭ sindefende, tion li faris ankaŭ sen histerio, ĉar temis pri tute afereca procedo, sen spaco por amuzo.

Tiel okazis, ke nun, kiam li singarde alproksimiĝis al la vilaĝo de Mbonga, li estis tute preta aŭ mortigi aŭ esti mortigita se oni eltrovus lin. Li antaŭeniris kun nekutima silenteco, ĉar Kulonga instigis en li grandan estimon por la akraj lignaj splitetoj, kiuj tiel rapide kaj senerare mortigadis.

Li finfine atingis arbegon, ŝarĝitan de densa foliaro kaj pendantaj volvaĵoj de gigantaj lianoj. De tiu preskaŭ nepentrebla laŭbo super la vilaĝo li kaŭre spektis la suban scenon, mirante pri ĉiu nova parto de tiu nova, stranga vivo.

Nudaj infanoj kuris kaj ludis sur la vilaĝa strato. Virinoj pulvorigis sekigitajn bananojn en krudaj ŝtonaj pistujoj, dum aliaj fabrikis kukojn el la faruno. Li povis vidi aliajn virinojn sur la agroj, erpantajn, sarkantajn, kolektantajn.

Ĉiuj portis strangan elstarantajn talizonojn el sekaj herboj ĉe la koksoj, kaj multajn ŝarĝis latunaj kaj kupraj maleolieroj, braceletoj kaj brakieroj. De multaj malhelaj nukoj pendis kurioze vinditaj dratoj, kaj kelkajn krome ornamis nazringegoj.

Tarzan de la Simioj rigardis, kun kreskanta mirego, tiujn strangajn estaĵojn. Dozantajn en la ombroj li vidis plurajn virojn, kaj ĉe la rando de la senarbusta tereno li foje rimarkis armitajn batalantojn, kiuj ŝajne gardis la vilaĝon kontraŭ surprizo de atakantaj malamikoj.

Li rimarkis, ke sole la virinoj laboras. Nenie evidentiĝis viro, kiu plugis la agrojn aŭ faris iun ajn ĉiutagan laboron en la vilaĝo.

Fine liaj okuloj fiksiĝis al virino rekte sub li.

Antaŭ ŝi sidis kaldroneto, super nevarma fajro, kaj en ĝi bobelis densa, rufa, asfalteca amaso. Unuflanke de ŝi sternis amason da lignaj sagoj, kies pintojn ŝi trempis en la bolanta substanco, kaj poste kuŝigis ilin sur mallarĝa rako el branĉetoj, kiu staris ĉe ŝia alia flanko.

Tarzan de la Simioj fasciniĝis. Jen la sekreto de la terura detruivo de la sagetoj de La Arkpafisto. Li rimarkis la eksterordinaran prudentecon, kiun ekzercis la virino por malebligi, ke neniom el la substanco tuŝu al ŝi la manojn, kaj iam kiam ereto ĵetiĝis sur unu el ŝiaj fingroj, li vidis ŝin plonĝigi la membron en akvujon kaj tuj forviŝi la etan makulon per manpleno da folioj.

Tarzan sciis nenion pri veneno, sed lia saĝa rezonado informis lin, ke mortigas tiu substanco, ne la sageto, kiu estas nura kuriero, portanta ĝin en la korpon de la viktimo.

Kiom li volus havi pli el tiuj mortigaj splitetoj. Se la virino nur lasos sian laboron dum momenteto, li falos, prenos manplenon, kaj reenarbiĝos antaŭ ol ŝi povos tri fojojn spiri.

Dum li provis elpensi iun planon por forlogi ŝian atenton, li aŭdis laŭtan krion de trans la agroj. Li rigardis kaj vidis nigran batalanton, kiu staris sub la mema arbo, en kiu li mortigis la mortinton de Kala antaŭ unu horo.

Tiu ulo kriis kaj flirtigis la lancon super la kapo. Li foje indikis ion sur la tero antaŭ li.

La vilaĝo tuj ektumultis. Armitoj elkuris el la internoj de multaj dometoj kaj freneze pelmelis trans la agrojn al la ekscitita gardanto. Post ili promenis la maljunuloj, kaj la virinoj kaj infanoj ĝis, post momento, la vilaĝo estis sen homoj.

Tarzan de la Simioj sciis, ke ili trovis la kadavron de lia viktimo, sed tio interesis lin malpli ol la fakto, ke neniu restas en la vilaĝo por malebligi, ke li akiru provizon de la sagoj, kiuj kuŝis sub li.

Li rapide kaj sensone falis al la tero apud la veneno-kaldrono. Li staris senmove dum momento; liaj rapidaj, brilaj okuloj priserĉis la internon de la palismuroj.

Neniu videblis. Liaj okuloj restis ĉe la malfermita pordo de apuda dometo. Tarzan ekpensis, ke li rigardos intere, kaj tial, prudente, li alproksimiĝis al la malalta pajle tegita konstruaĵo.

Li staris ekstere dum momento, zorge aŭskultante. Venis nenia sono, kaj li glitis en la duonmallumon de la interno.

Armiloj pendis ĉe la muroj -- longaj lancoj, strangformaj tranĉiloj, kelkaj mallarĝaj ŝirmiloj. Meze de la ĉambro estis kuirpoto, kaj ĉe la fora flanko -- amaso da sekaj herboj kovritaj de teksitaj matoj, kiuj evidente servis al la posendantoj kiel litoj kaj litkovriloj. Sur la planko kuŝis kelkaj homaj kranioj.

Tarzan de la Simioj palpis ĉiun aĵon, pesis la lancojn, flaris ilin, ĉar li grandparte "vidis" per la sentiva kaj edukita nazo. Li decidis posedi unu el tiuj longaj, pintaj bastonoj, sed ĉifoje li ne povos akiri unu el ili, pro la sagoj, kiujn li intencis forporti.

Prenante ĉiun aĵon de la muroj, li lokigis ĝin en amaso meze de la ĉambro. Supre de ĉio li metis la kuirpoton, renversitan, kaj supre de tio li kuŝigis unu el la rikanantaj kranioj, sur kiu li fiksis la plumkronon de la mortinta Kulonga.

Tiam li retiris sin, rigardis sian laboron, kaj rikanis. Tarzan de la Simioj ĝuis ŝercon.

Sed nun li aŭdis, de ekstere, la bruon de multaj voĉoj, kaj longajn funebrajn hurlojn, kaj laŭtan kriadon. Li estis surprizita. Ĉu li restis tro longe? Li rapide antingis la sojlon kaj rigardis laŭ la vilaĝa strato al la vilaĝa enirejo.

La indiĝenoj estis ankoraŭ nevideblaj, sed li povis facile aŭdi ilin alproksimiĝi trans la agrojn. Certe ili jam tre proksimis.

Li fulme transsaltis la sojlon al la amaso da sagoj. Kolektante tiom, kiom li povis porti sub unu brako, li piedbate renversis la bolantan kaldronon, kaj malaperis en la foliaron ĝuste kiam la unua el la revenantaj indiĝenoj trairis la pordegon ĉe la fora ekstremaĵo de la vilaĝa strato. Tiam li turnis sin por rigardi la suban procedon, preta kiel iu sovaĝa birdo por ekfuĝi je la unua signo de danĝero.

La indiĝenoj plenigis la straton; kvar el ili portis la kadavron de Kulonga. Poste treniĝis la virinoj, ellasante nekutimajn kriojn kaj strangan lamentadon. Ili pluvenis ĝis la pordoj de la dometo de Kulonga, ĝuste tiu, en kiu Tarzan vandalis.

Duondeko el ili eniris la konstruaĵon kaj tuj elkuris en senorda, krioplena konfuzo. La ceteraj rapidis grupiĝi. Estis multe da ekscitita gestado, indikado, babilado; tiam alproksimiĝis kelkaj el la batalantoj, kaj rigardis internen.

Fine eniris la dometon maljunulo kun multaj ornamaĵoj el metalo ĉirkaŭ la brakoj kaj kruroj, kaj koliero el sekigitaj homaj manoj pendanta sur la brusto.

Tiu estis Mbonga, la reĝo, patro de Kulonga.

Estis tute silente dum kelkaj momentoj. Tiam elvenis Mbonga, kun mieno de miksita kolero kaj superstiĉa timo desegnita sur la hida vizaĝo. Li diris kelkajn vortojn al la grupo de batalantoj, kaj post momento la viroj trakuris la vilaĝon por ĝisfunde esplori ĉiun dometon kaj angulon interne de la palismuroj.

Tuj post komenco de la serĉado oni eltrovis la renversitan kaldronon, kaj samtempe la ŝtelon de la venenaj sagoj. Nenion pli ili trovis, kaj tute terurita kaj timanta grupo de sovaĝuloj amasiĝis ĉirkaŭ sia reĝo post kelkaj momentoj.

Mbonga povis klarigi nenion pri la strangaj eventoj, kiuj okazis. Sufiĉe mistera en si mem estis la trovo de la ankoraŭ varmeta kadavro de Kulonga -- ĉe la rando de iliaj agroj kaj en aŭdebla distanco de la vilaĝo -- ponardita kaj senvestigita ĉe la pordo de la hejmo de lia patro, sed tiuj lastaj teruraj eltrovaĵoj interne de la vilaĝo, en la dometo de la mortinta Kulonga mem, konsternis iliajn korojn, kaj sorĉis en iliaj kompatindaj mensoj nur la plej timigajn el superstiĉaj eksplikoj.

Ili staris en etaj grupoj, mallaŭte parolante, kaj ĉiam timeme rigardante malantaŭe el grandaj, ruliĝantaj okuloj.

Dum iom da tempo, Tarzan de la Simioj rigardis ilin de sia alta kaŝejo en la arbarego. Li ne komprenis multon el ilia konduto, ĉar li sciis nenion pri superstiĉo, kaj li havis nur malklaran koncepton pri timo.

La suno altis en la ĉielo. Tiun tagon Tarzan ne matenmanĝis, kaj restis multaj kilometroj al la kaŝejo de la bongustegaj restaĵoj de Horta la apro.

Li do turnis sian dorson al la vilaĝo de Mbonga kaj fandiĝis kun la folioplena interno de la arbaro.


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo