Ĉapter 19: Alvokas la primitiva

Jam de kiam Tarzan foriris de la tribo de simiegoj, en kiu li maturiĝis, ĝin disŝiris kruela malpaco kaj malakordo. Terkoz montriĝis kruela kaj kaprica reĝo, pro kio, unu post alia, multaj malpli junaj kaj fortaj simiegoj, kontraŭ kiuj li aparte emis direkti sian brutecon, prenis siajn familiojn kaj serĉis la kvietecon kaj sekurecon de la kontinenta interno.

Sed finfine, la restantojn puŝis al despero la daŭra batalemo de Terkoz, kaj unu el ili fine rememoris la foriran admonon de Tarzan:

"Se vi havos kruelan estron, ne faru kiel la aliaj simiegoj provante, tute sola, batali kontraŭ li. Anstataŭe, tri aŭ kvar el vi kune ataku lin. Se vi tion faros, neniu estro kuraĝos esti pli ol li devos, ĉar kvar el vi povas mortigi kiun ajn estron, kiu iam ajn regos vin."

Kaj la simiego rememorinta tiun saĝan konsilon transdonis ĝin al kelkaj kunuloj, pro kio, kiam Terkoz revenis tiutage al la tribo, li renkontis varman akcepton.

Formalaĵoj mankis. Kiam Terkoz aliris la grupon, kvin haraj bestegoj sursaltis lin.

En la koro li estis terura senkuraĝulo, kio estas kutima ĉe tiranoj inter simiegoj kiel ankaŭ inter homoj; tial li ne restis por batali kaj morti, sed forŝiris sin de ili kiel eble plej rapide kaj fuĝis al la ŝirmaj branĉoj de la arbaro.

Ankoraŭ du provojn li faris por reveni al la tribo, sed ĉiam oni atakis kaj forpelis lin. Finfine li rezignis, kaj turnis sin, ŝaŭmante ĉe la buŝo pro kolerego kaj malamo, al la ĝangalo.

Kelkajn tagojn li sencele vagadis, vartante sian spitemon kaj serĉante iun malfortikulon kontraŭ kiu li povus direkti sian entenatan koleron.

Kun tia mensa stato la hororiga homsimila besto, svingante sin de arbo al arbo, subite renkontis du virinojn en la ĝangalo.

Ĝuste super ili li estis kiam li eltrovis ilin. La unua indiko de lia apudesto por Jane Porter okazis, kiam la granda harkovrita korpo falis al la tero apud ŝi, kaj ŝi vidis la teruran vizaĝon kaj la graŭlantan, hidan buŝon nur centimetrojn for de ŝi.

Unu penetra kriego eskapis ŝiajn lipojn kiam la bruta mano kaptis ŝian brakon. Tiam ŝi tiriĝis al tiuj teruraj dentegoj, kiuj gapis apud ŝia kolo. Sed antaŭ ke ili tuŝis tiun palan haŭton, alia humoro venis al la simiego.

Liaj inoj restis ĉe la tribo. Li devos trovi aliajn por anstataŭi ilin. Ĉi tiu senhara blanka simio estos la unua el lia nova familio, kaj tial li malafable sternis ŝin sur siaj larĝaj, haraj ŝultroj kaj resaltis inter la arbojn, forportante Jane-on.

La terurkrio de Esmeralda unu fojon miksiĝis kun tiu de Jane, kaj tiam, kiel kutimis por Esmeralda kiam okazis urĝaĵo postulanta mensan akutecon, ŝi svenis.

Sed Jane eĉ ne unu fojon senkonsciiĝis. Estas vere, ke ŝin paralizis pro hororigo tiu terura vizaĝo, premita proksime al la ŝia, kaj la odoraĉo de tiu fispiro batanta ĉe ŝia nazo; sed ŝia cerbo estis klara, kaj ŝi komprenis ĉion, kiu okazis.

Kun por ŝi ŝajne mirinda rapideco, la bruto portis ŝin tra la arbaro, sed ŝi ankoraŭ nek elkriis nek baraktis. La subita alveeno de la simiego tiom konfuzis ŝin, ke ŝi supozis lin nun portanta ŝin al la marbordo.

Ŝi tial konservis siajn energion kaj voĉon ĝis ŝi povos vidi, ke ili sufiĉe alproksimiĝis al la bivakejo por allogi la deziratan helpon.

Ŝi ne povis scii, ke ŝi estas portata pli kaj pli for en la nepenetreblan ĝangalon.

La krio, kiu venigis Clayton-on kaj la du maljunulojn stumble tra la arbustaro, gvidis Tarzanon de la Simioj rekte al tiu loko, kie kuŝis Esmeralda, se ne je Esmeralda centris lia intereso, kvankam li paŭzis super ŝi por vidi, ke ŝi ne estas vundita.

Li momente kontrolis la suban teron kaj la superajn arbojn, ĝis la simio en li pro edukado kaj medio, kune kun la inteligenteco kun kiu li naskiĝis, rakontis al lia mirinda arbarkapablo la tutan historion kvazaŭ li vidis la aferon per siaj okuloj.

Kaj tiam li malaperis en la balanciĝantajn arbojn, sekvante la altan spuron, kiun ne povus detekti, des malpli kompreni, alia homa okulo.

Ĉe la branĉopinto, kie la homsimilulo svingiĝas de unu arbo al alia, troviĝas la plej multon por indiki la spuron, sed la malplej multon por montri la direkton de la ĉasato; ĉar tie la premo estas ĉiam malsupren al la malgranda parto de la branĉo, ĉu la simio aliras, ĉu deiras, la arbon. Pli proksime al la centro de la arbo, kie la spuroj estas malpli klaroj, la direkto estas evidenta.

Jen, sur iu branĉo, raŭpo estas kaĉigita de la granda piedo de la fuĝanto, kaj Tarzan instinkte scias, kie tuŝis tiu same piedo en la posta paŝo. Jen li trovas etan eron de la detruita larvo, ofte ne pli ol guteto.

Ĉifoje, eta ŝelpeco estas renversita de la skrapanta mano, kaj la direkto de la rompo indikas la direkton de la iro. Aŭ iu branĉeto, aŭ la trunko mem, estas tuŝita de la hara korpo, kaj eta haro montras al li, per la direkto de kiu ĝi estas ŝtopita sub la ŝelo, ke li sekvas la ĝustan spuron.

Kaj ne necesas, ke li malrapidiĝu por rimarki tiujn ŝajne malklarajn registraĵojn de la fuĝanta besto.

Por Tarzan, ili klara elstaras antaŭ ĉiuj aliaj multegaj cikatroj kaj kontuzoj kaj spuroj laŭ la folia vojo. Sed plej forta estas la odoro, ĉar Tarzan sekvas kontraŭ la vento, kaj lia edukita nazo estas same sensokapabla kiel tiu de hundo.

Multaj kredas, ke la bestoj estas aparte dotitaj de la naturo per pli bonaj flarnervoj ol la homaro, sed fakte temas nur pri eduko.

La vivokapablo de la homo ne tiel forte dependas de la perfekteco de la sensoj. Lia rezonkapablo liberigis ilin de multaj devoj, pro kio ili iom degeneris, same kiel la muskoloj, kiuj movas orelojn kaj kranihauxton, simple pro neuzado.

La muskoloj estas tie, ĉirkaŭ la oreloj kaj sub la kranihaŭto, same la nervoj, kiuj sendas sensaĵojn al la cerbo, sed ili estas subevoluintoj pro nebezono.

Ne tiel estas ĉe Tarzan de la Simioj. El frua infanaĝo lia vivo dependas de akuteco rilate vidon, aŭdon, flaron, tuŝon, guston multe pli ol de la malpli rapide edukiĝanta organo de rezonado.

Malplej evoluinta en Tarzan estis la gusto-senso, ĉar li povis manĝi aŭ bongustegajn fruktojn aŭ krudan karnon, antaŭlonge enterigitan, ken preskaŭ egala ŝato; sed tiurilate li preskaŭ ne malsamis de pli civilizitaj epikuranoj.

La simiulo preskaŭ silente rapidis laŭ la spuro de Terkoz kaj ties predo, sed la sono de lia alveno atingis la orelojn de la fuĝanta besto, kaj spronis tiun ĝis plia rapideco.

Pasis tri mejloj antaŭ ol Tarzan atingis ilin, kaj tiam Terkoz, komprenante, ke senutila estas plua fuĝado, falis al la tero en malgranda senarbejo, por povi turni sin kaj batali por sia kaptaĵo aŭ senĝene eskapi se li vidos, ke la sekvanto estas pli forta ol li.

Li ankoraŭ tenis Jane-on sub unu granda brako kiam Tarzan leoparde saltis en la arenon, kiun la naturo provizis por tiu pratempeca batalo.

Kiam Terkoz vidis, ke lin persekutas Tarzan, li tuj konkludis, ke jen la virino de Tarzan, ĉar ili estas samspecaj -- blanka kaj senhara -- kaj li tial ĝojis pro la okazo duoble venĝi sin je la malamato.

Por Jane, la stranga apero de tiu disimila viro estis kvazaŭ vino por malsanaj nervoj.

Laŭ la prirakontado kiun ŝi ricevis de Clayton kaj sia patro kaj s-ro Philander, ŝi sciis, ke ĉi tiu certe estas la sama mirinda estaĵo, kiu savis ilin, kaj ŝi vidis en li nur protektanton kaj amikon.

Sed kiam Terkoz forte flankenpuŝis ŝin por renkonti la atakon de Tarzan, kaj ŝi vidis la grandecon de la simio kaj la fortajn muskolojn kaj ferocajn dentegojn, ŝia koro ŝrumpis. Kiel iu ajn povos venki tiel grandegan kontraŭulon?

Kiel du atakantaj virbovoj ili kuniĝis, kaj kiel du lupoj ili serĉis ĉiu la alies gorĝon. Kontraŭ la longaj dentegoj de la simiego staris la maldika klingo de la tranĉilo de la homo.

Jane -- kun sia gracia, juna formo plata kontraŭ la trunko de granda arbo, kun manoj forte premitaj al la anhelanta brusto, kun okuloj larĝaj pro miksaĵo de hororo, fasciniĝo, timo, admiro -- rigardis la pratempan simion batali kontraŭ la pratempa viro por posedi virinon -- por ŝi.

Dum la muskolegoj de la dorso kaj ŝultroj de la viro nodiĝis pro la streĉiteco de liaj streboj, kaj la dikaj brakmuskoloj kaj antaŭbrako fortenis tiujn dentegojn, la vualo de jarcentoj da civilizo kaj kulturo malaperis de antaŭ la malklara vidkapablo de la knabino de Baltimoro.

Kiam la longa tranĉilo dekon da fojoj eltrinkis la korsangon de Terkoz, kaj la granda kadavro falis senviva sur la tero, pratempa virino saltis antaŭen, kun etenditaj brakoj, al la pratempa viro, kiu batalis por ŝi kaj gajnis ŝin.

Kaj Tarzan?

Li faris tion, kiun ĉiu ruĝasanga viro povas fari sen lecionoj. Li brakumis sian virinon kaj ŝmiris kisojn sur ŝiaj levitaj, anhelantaj lipoj.

Jane momente kuŝis tie kun duonfermitaj okuloj. Dum momento -- la unua en sia juna vivo -- ŝi konsciis la signifon de amo.

Sed same subite kiel la vualo detiriĝis, ĝi refalis, kaj kolera konscienco skarlatigis ŝian vizaĝon, kaj subite hontanta virino forpelis Tarzanon de la Simioj kaj kaŝis la vizaĝon kontraŭ la manoj.

Tarzan surpriziĝis, kiam li trovis volonta kaptito en liaj brakoj la junulinon, kiun li lernis iom malklare kaj abstrakte ami. Nun li surpriziĝis pro tio, ke ŝi forpuŝis lin.

Li ankoraŭfoje alproksimiĝis al ŝi kaj ektenis ŝian brakon. Kiel tigrino ŝi turnis sin kontraŭ lin, batante lian larĝan bruston per siaj manetoj.

Tarzan ne povis kompreni tion.

Antaŭ momento, li tute intencis rapide redoni Jane-on al ŝia popolo, sed tiu momenteto jam perdiĝis en la senluma kaj fora pasinteco de aferoj estintaj sed neniam plu estontaj, kaj kun ĝi liaj bonaj intencoj iris kiel neeblaĵoj.

Post tio, Tarzan de la Simioj sentis varman, gracian formon premata al li. Varma, dolĉa spiro ĉe vango kaj buŝo vartis novan flamon en lia brusto, kaj perfektaj lipoj ligiĝis kun liaj en brulaj kisoj, kiuj fajre markis lian animon -- markis novan Tarzanon.

Li refoje metis la manon sur ŝia brako. Ŝi refoje forpelis lin. Kaj tiam Tarzan de la Simioj faris ĝuste kion farus lia unua praavo.

Li kaptis sian virinon inter siaj brakoj kaj portis ŝin en la ĝangalon.



 

Frue la postan matenon, la kvar homojn en la apudmara kabaneto vekis la muĝado de kanono. Clayton la unua elkuris, kaj tie, ekster la havenbuŝo, vidiĝis du ŝipoj ankritaj.

Unu estis la Sago, kaj la alia -- malgranda franca krozoŝipo. Ĉe la flankoj de tiu lasta homoj amasis, rigardante la bordon, kaj evidentis ĉe Clayton, same kiel ĉe la ceteraj kiuj jam elvenis, ke la aŭditan kanonon oni pafis por allogi ilian atenton se ili restis en la kabano.

Ambaŭ ŝipoj flosis sufiĉe for de la bordo, kaj estis dubinde, ĉu iliaj lornoj povos trovi la flirtiĝantaj ĉapeloj de la eta grupo, longe interne de la havengardaj terlangoj.

Esmeralda jam demetis sian ruĝan antaŭtukon kaj freneze flirtigis ĝin super la kapo; sed Clayton, ankoraŭ timante ke eĉ tio restos nevidata, forrapidis al la norda terlango, kie lia signala fajro atendis alumeton.

Por li, same kiel por tiuj senspire atendantaj, ŝajnis pasi epoko antaŭ ol li atingis la grandan amason da sekaj branĉoj kaj arbustoj.

Kiam li eliris el la densa arbaro kaj reekvidis la ŝipojn, lin konsternis vidi, ke la Sago jam forvelas, kaj ke la krozoŝipo jam levas la ankron.

Rapide fajrigante la amason en deko da lokoj, li rapidis al la plej fora pinto de la terlango, kie li demetis sian ĉemizon kaj, liginte ĝin al falinta branĉo, staris kaj flirtigis ĝin flanken-reen super si.

Sed la ŝipoj ankoraŭ forveladis; kaj li rezignis pri ĉia espero, kiam la granda fumnubo, leviĝanta super la arbaro laŭ unu densa vertikala strio, allogis la atenton de gvatisto sur la krozoŝipo, kaj oni tuj celis la marbordon per deko da lornoj.

Clayton baldaŭ vidis la du ŝipojn returni sin; kaj dum la Sago kviete drivis sur la maro, la krozoŝipo malrapide vaporveturis borden.

Je ioma distanco ĝi haltis, kaj oni mallevis boaton kaj forsendis ĝin al la bordo.

Kiam ĝi atingis la sablon, juna oficiro elpaŝis.

"Sinjoro Clayton, mi supozas?" li demandis.

"Dank' al Dio, ke vi venis!" respondis Clayton. "Kaj eble ne estas tro frue, eĉ nun."

"Kion vi diras, Sinjoro?" demandis la oficiro.

Clayton rakontis pri la kapero de Jane Porter, kaj la bezono de armitoj por helpi serĉi ŝin.

"Dio mia!" elkriis la oficiro, malfeliĉe. "Hieraŭ ne estus tro malfrue. Hodiaŭ, eble estus pli bone, ke ni neniam trovu la kompatindulinon. Estas hororige, Sinjoro. Estas tro hororige."

Aliaj boatoj nun forveturis de la krozoŝipo, kaj Clayton, indikinte al la oficiro la enirejon de la haveno, eniris kun tiu la boaton, kaj oni turnis ĝian nazon al la malgranda terŝirmata golfeto, en kiun sekvis la aliaj boatoj.

La tuta grupo baldaŭ surteriĝis ĉe la loko, kie staris Profesoro Porter, S-ro Philander, kaj la ploranta Esmeralda.

Inter la oficiroj en la finaj boatoj forveturintaj de la krozoŝipo troviĝis la ŝipa komandanto; kaj aŭdinte la historion de la forporto de Jane, li malavare petis volontulojn por kuniri kun Profesoro Porter kaj Clayton dum ilia serĉado.

Eĉ ne unu oficiro aŭ subulo inter tiuj kuraĝaj kaj simpatiaj francoj ne tuj petis la rajton partopreni en la ekspedicio.

La komandanto elektis dudek subulojn kaj du oficirojn, Leŭtenanton D'Arnot kaj Leŭtenanton Charpentier. Oni sendis boaton al la krozoŝipo por provianto, municioj, kaj fusiloj; la subuloj jam portis revolverojn.

Tiam, responde al la demandoj de Clayton pri tio, kiel okazis, ke ili ankris apud tiu bordo kaj signalpafis, la komandanto, Kapitano Dufranne, klarigis, ke antaŭ unu monato ili ekvidis la Sago velantan sudokcidenten sub multe da veloj, kaj kiam ili signalis, ke ĝi haltu, ĝi simple aldonis ankoraŭ velojn.

Ili tenis ĝin super la horizonto ĝis la sunsubiro, kelkfoje pafante al ĝi, sed la postan matenon ĝi estis nenie videbla. Ili daŭrigis sian krozadon laŭlonge de la bordo dum kelkaj semajnoj, kaj preskaŭ forgesis tiun lastatempan ĉason, kiam, antaŭ kelkaj tagoj, en la frumateno la gvatanto ekvidis ŝipon, kiu laboris en la trogo de alta maro kaj evidente estis ne sub homa regado.

Kiam ili veturis pli proksimen al la ŝajna forlasitaĵo, ili surprizate rimarkis, ke ĝi estas la sama ŝipo, kiu fuĝis de ili antaŭ kelkaj semajnoj. La antaŭvelo kaj mezvelo estis hisitaj kvazaŭ oni provis teni la pruon kontraŭ la vento, sed la ŝnoroj rompiĝis kaj la veloj estis disŝiriĝantaj en la duontempesta vento.

Sur tiu alta maro, malfacila kaj danĝera estis la tasko, meti kaptkondukajn ŝipanojn sur ĝin; kaj, ĉar oni ne vidis vivsignojn sur la ferdeko, ili decidis atendi ĝis malpliiĝos la vento kaj marfluo; sed ĝuste tiam vidiĝis figuro, kiu tenis la relon kaj malfortike, mutsignale kaj malespere flirtis manon al ili.

Oni tuj ordonis lanĉi boaton, kaj la provo atingi la Sago sukcesis.

La francojn konsternis la sceno, kiu trafis iliajn okulojn.

Deko da viroj mortintaj kaj mortantaj ruliĝis flanken-flanken sur la kliniĝanta ferdeko; la vivantoj estis miksitaj kun la mortintoj. Du el la kadavroj aspektis kvazaŭ ilin parte voris lupoj.

La kaptkonduka ŝipanaro baldaŭ sukcesis ĝuste veligi la ŝipon kaj portis malsupren al iliaj hamakoj la ankoraŭ vivantajn anojn de la malbonŝanca grupo.

La mortintojn oni volvis en baŝoj kaj ŝnuris sur la ferdeko, ke iliaj kamaradoj povu identigi ilin antaŭ ol ili liveriĝos al la maro.

Neniu vivanta ankoraŭ estis konscia kiam la francoj atingis la ferdekon de la Sago. Senkonsciiĝis eĉ la kompatinda aĉulo kiu flirte faris tiun unusolan senesperan aflikteco-signalon, antaŭ ol li povis informiĝi pri ĝia eventuala sukceso.

La franca oficiro ne bezonis longan tempon por ekscii, kio rezultigis la teruran surŝipan staton; ĉar kiam li serĉigis akvon kaj brandon por resanigi la ŝipanojn, li trovis, ke tiuj ne ekzistas, ankaŭ ne ia ajn manĝaĵo.

Li tuj signalis al la krozoŝipo, ke ĝi sendu akvon, medikamentojn, kaj provianton, kaj alia boato faris la danĝeran transiron al Sago.

Post transdono de resanigiloj, kelkaj el la viroj rekonsciiĝis, kaj tiam oni aŭdis la tutan historion. Ni jam konas tiun parton ĝis la forvelo de Sago post la murdo de Snipes kaj la enterigo de ties kadavro super la trezorkesto.

Ŝajne la persekuto fare de la krozoŝipo tiom teroris la ribelintojn, ke ili daŭre provis transiri la Atlantikon dum kelkaj tagoj post ĝia malapero; sed, rimarkinte la malmultan provizon de akvo kaj provianto en la ŝipo, ili returnis sin al la oriento.

Ĉar neniu en la ŝipo komprenis la navigarton, baldaŭ okazis diskutoj pri ilia loko; kaj, post kiam tritaga velado orienten ne venigis ilin al tero, ili turnis sin norden, timante, ke la fortaj nordaj ventoj kiujn ili spertis jam pelis ilin suden de la plej suda ekstremaĵo de Afriko.

Ili daŭrigis laŭ nord-nordorienta direkto dum du tagoj, post kio ilin trafis kalmo, kiu daŭris preskaŭ semajnon. Ilia akvo jam malaperis, kaj post alia tago mankos manĝaĵoj.

Kondiĉoj rapide malboniĝis. Unu viro freneziĝis kaj saltis de la ŝipo. Alia baldaŭ tranĉis siajn vejnojn kaj trinkis sian sangon.

Kiam li pereis, ili ĵetis ankaŭ lin de la ŝipo, kvankam inter ili estis kelkaj, kiuj volis reteni la kadavron. La malsato estis rapide ŝanĝanta ilin de homaj bestoj al sovaĝaj bestoj.

Du tagojn antaŭ ol ilin trovis la krozoŝipo, ili fariĝis tro malfortaj por direkti la ŝipon, kaj tiun saman tagon mortis tri viroj. La postan matenon estis vidite, ke unu el la kadavroj estas parte manĝita.

Tiun tutan tagon la viroj kuŝis, kolere rigardante unu la aliajn, kiel predbestoj, kaj la postan matenon du el la kadavroj kuŝis preskaŭ entute senkarnigite.

La viroj estis nur iomete pli fortaj pro sia hommanĝa bankedo, ĉar manko de akvo estis la plej angoriga afero, kontraŭ kiu ili devis lukti. Kaj tiam alvenis la krozoŝipo.

Post resaniĝo de tiuj, kiuj kapablis resaniĝi, la tuta historio rakontiĝis al la franca komandanto; sed la viroj estis tro sensciaj por povi diri al li, ĝuste kie ĉe la marbordo oni forlasis la profesoron kaj ties kunulojn; do la krozoŝipo veturis malrapide apud la bordo, fojfoje pafsignalante kaj inspektante ĉiun centimetron de la marbordo per lorno.

Nokte, ili ankris, por ne neglekti eĉ peceton de la bordo, kaj okazis, ke la antaŭa nokto venigis ilin ĝis apud tiu strando, kie kuŝis la eta bivakejo, kiun ili serĉis.

La pafsignalojn de la posttagmezo ne aŭdis tiuj sur la bordo, oni supozis, ĉar ili sendube estis en la densa ĝangalo, serĉante Jane Porter, kie la bruo de ilia propra sinŝovado tra la arbustoj dronigus la tondron de fora pafilo.

Kiam la du partoj finis rakonti siajn kelkajn aventurojn, la boato de la krozoŝipo revenis kun provianto kaj armiloj por la ekspedicio.

Post kelkaj minutoj la eta grupo de maristoj kaj la du francaj oficiroj, kun Profesoro Porter kaj Clayton, ekiris je sia senespera kaj missorta aventuro en la senspuran ĝangalon.


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo