Ĉapitro 25: Ĉe la limo de la mondo

Post la ekpafo, D'Arnot ekvidis la pordon ĵetiĝi malfermiten, kaj homan formon fali sterniĝinte sur la kabanan plankon.

La franco pro sia paniko relevis la pafilon por ankoraŭfoje ekpafi en la falintan formon, sed subite, en la duonkrepusko de la malfermita pordo, li rimarkis, ke la homo estas blankhaŭta, kaj post nura momenteto li komprenis, ke li estas pafinta sian amikon kaj protektanton, Tarzan de la Simioj.

Angore ekkriante, D'Arnot eksaltis al la flanko de la simiulo, kaj sur genuoj levis la kapon de tiu lasta en siaj brakoj -- eldirante la nomon de Tarzan.

Respondo ne venis, kaj tiam D'Arnot metis sian orelon super la koron de la viro. Li ĝojante aŭdis ĝian senhezitan batadon.

Li zorge levis Tarzanon al la lito, kaj tiam, ferminte kaj riglinte la pordon, li lumigis lanternon kaj kontrolis la vundon.

La kuglo trafis flankbate ĉe la kranio. Troviĝis malbela vundo sur la karno, sed estis nenia signo de kranifrakaso.

D'Arnot malstreĉiĝe suspiris, kaj komencis forlavi la sangon de la vizaĝo de Tarzan.

La marvarma akvo baldaŭ rekonsciigis lin, kaj li malfermis siajn okulojn kaj demandeme kaj surprizite rigardis je D'Arnot.

Tiu lasta estis pansinta la vundon per ŝtofpecoj, kaj kiam li vidis, ke Tarzan rehavas konscion, li leviĝis kaj, irinte al la tablo, skribis mesaĝon, kiun li transdonis al la simiulo, klarigante sian teruran eraron kaj sian dankemon, ke la vundo estas malserioza.

Tarzan, leginte la mesaĝon, eksidis sur la rando de la kuŝejo kaj ridis.

"Estas nenio," li franclingve diris, kaj tiam, pro manko de vortprovizo, li skribis:

Vi devus vidi, kion faris al mi Bolgani, kaj Kerĉak, kaj Terkoz, antaŭ ol mi mortigis ilin -- tiam vi priridus tian kontuzeton.

D'Arnot enmanigis al Tarzan la du mesaĝojn, kiujn oni lasis por li.

Tarzan tralegis la unuan kun malfeliĉa mieno. La duan li turnis kaj returnis en siaj manoj, serĉante malfermaĵon -- neniam antaŭe li vidis sigelitan koverton. Li finfine transdonis ĝin al D'Arnot.

La franco rigardis lin, kaj sciis, ke Tarzan konfuziĝas pro la koverto. Kiel strange, ŝajnis al li, ke por plenkreskulo simpla koverto estas misteraĵo. D'Arnot malfermis ĝin kaj redonis la leteron al Tarzan.

Sidante sur tenduma tabureto, la simiulo sternis la skribitan folion antaŭ si kaj legis:

Al Tarzan de la Simioj:

Antaŭ ol mi foriros, mi danku vin same kiel faris s-ro Clayton, pro la afableco kiun vi montris, permesante al ni uzi vian kabanon.

Ke vi neniam aperis por amikiĝi kun ni, tion ni ege bedaŭras. Ni vere volis vidi kaj danki nian gastiganton.

Ankaŭ alian mi volas danki, sed li ne revenis; mi tamen ne povas kredi lin mortinta.

Mi ne scias lian nomon. Li estas la blanka giganto kiu portis la diamantan medalionon sur la brusto.

Se vi konas lin kaj scipovas lian lingvon, bonvolu danki lin pro mi, kaj diru, ke mi atendis lian revenon dum sep tagoj.

Ankaŭ diru al li, ke en mia hejmo en Usono, en la urbo Baltimoro, ĉiam mi bonvenigos lin se li volos viziti.

Mi trovis noton, kiun vi skribis al mi, kuŝantan en la folioj sub arbo apud la kabano. Mi ne scias, kiel min ekamis vi, kiu neniam parolis kun mi, kaj mi ege bedaŭras, se tio estas vera, ĉar mi jam donis mian koron al alia.

Sed sciu, ke por ĉiam mi estas via amiko.

Jane Porter.

Tarzan sidis, kun la rigardo fiksita al la planko, dum preskaŭ unu horo. Estis por li evidente, ke ili ne komprenis, ke li kaj Tarzan de la Simioj estas unusola homo.

"Mi jam donis mian koron al alia," li ree kaj ree diris al si.

Ŝi do ne amas lin! Kiel ŝi povus preteksti amon, kaj levi lin al tia supro de la espero, nur por deĵeti lin al tiaj profundegoj de malespero!

Eble ŝiaj kisoj estis nuraj simboloj de amikeco. Kiel li povus scii, kiu sciis nenion pri homaj kutimoj?

Li subite ekstaris kaj, dirante bonan nokton al D'Arnot kiel li lernis, ĵetis sin sur la filika lito, kiu iam apartenis al Jane Porter.

D'Arnot estingis la lanternon, kaj kuŝiĝis sur la tenduma lito.

Dum semajno ili faris nenion krom ripozi. D'Arnot instruis la francan lingvon al Tarzan. Fine de tiu periodo, la du viroj povis tre facile konversacii.

Unu nokton, dum ili sidis en la kapano antaŭ endormiĝi, Tarzan turnis sin al D'Arnot.

"Kie estas Usono?" li diris.

D'Arnot indikis la nordokcidenton.

"Multajn milojn da mejloj trans la maro," li respondis. "Kial?"

"Mi iros tien."

D'Arnot kapneis.

"Kara amiko, tio ne eblas," li diris.

Tarzan ekstaris kaj, irante al ŝranko, revenis kun ofte rigardita geografilibro.

Turnante paĝojn ĝis li atingis mondmapon, li diris:

"Mi neniam tute komprenis ĉi tiun aferon; klarigu al mi, mi petas."

Kiam D'Arnot faris tion, montrante al li, ke la bluo reprezentis la akvon sur la tero, kaj la alikoloraj eroj la kontinentojn kaj insulojn, Tarzan petis, ke li montru la punkton, kie ili tiam troviĝis.

Tion faris D'Arnot.

"Nun montru Usonon," diris Tarzan.

Kaj kiam D'Arnot metis sian fingron sur Norda Ameriko, Tarzan ridetis, kaj metis sian manplaton sur la paĝo, kovrante la oceanon, kiu kuŝis inter la du kontinentoj.

"Ne tiel longe for," li diris; "preskaŭ ne pli ol la larĝeco de mia mano."

D'Arnot ridis. Kiel komprenigi al la homo?

Per krajono li metis punkteton sur la bordo de Afriko.

"Ĉi tiu makuleto," li diris, "estas multoble pli granda sur ĉi tiu mapo ol via kabano estas sur la tero. Ĉu vi nun vidas, kiom longe for ĝi estas?"

Tarzan longe pensadis.

"Ĉu troviĝas blankuloj en Afriko?" li demandis.

"Jes."

"Kie estas la plej proksimaj?"

D'Arnot indikis lokon sur la bordo, tuj norde de ili.

"Tiel proksime?" Tarzan surprizite demandis.

"Jes," diris D'Arnot; "sed tio ne estas proksime."

"Ĉu ili posedas boategojn por transiri la maron?"

"Jes."

"Ni morgaŭ iros tien," anoncis Tarzan.

D'Arnot ree ridetis, kaj kapneis.

"Estas tro longe for. Ni pereus longe antaŭ ol ni atingus ilin."

"Ĉu vi do volas resti ĉi tie por ĉiam?" demandis Tarzan.

"Ne," diris D'Arnot.

"Do ni morgaŭ ekiru. Ne plu plaĉas al mi ĉi tie. Mi prefere mortu ol resti ĉi tie."

"Nu," respondis D'Arnot, kun ŝultrolevo, "mi ne scias, amiko, sed eble ankaŭ mi preferus morti ol resti ĉi tie. Se vi iros, mi iros kun vi."

"Do estas decidite," diris Tarzan. "Mi morgaŭ ekiros al Usono."

"Kiel vi atingos Usonon sen mono?" demandis D'Arnot.

"Kio estas mono?" demandis Tarzan.

Longa tempo estis bezonata por komprenigi lin, eĉ neperfekte.

"Kiel homoj havigas al si monon?" li finfine demandis.

"Ili perlaboras ĝin."

"Bone. Mi do perlaboros ĝin."

"Ne, amiko mia," respondis D'Arnot, "ne ĝeniĝu pri mono; ne necesos, ke vi perlaboru ĝin. Mi havas sufiĉan monon por du -- sufiĉan por dudek. Multe pli ol konvenas por unu homo, kaj vi havos ĉiom kiu necesos, se ni sukcesos atingi civilizon."

La postan tagon ili do ekiris norden laŭ la bordo. Ĉiu viro portis fusilon kaj municiojn, krom dormkovraĵojn kaj manĝaĵon kaj kuirilojn.

Tiuj lastaj ŝajnis al Tarzan tute senutilan ŝarĝon, kaj li do forĵetis siajn.

"Sed vi devos lerni manĝi kuiritaĵojn, amiko mia," protestis D'Arnot. "Neniu civilizito manĝas krudan karnon."

"Estos sufiĉe da tempo kiam mi atingos civilizon," diris Tarzan. "Mi ne ŝatas tiujn aĵojn, kaj ili malbonigas la guston de bona viando."

Monaton ili iris norden. Foje ili trovis sufiĉecon de manĝaĵoj; foje ili dum tagoj malsatis.

Ili ne vidis spurojn de indiĝenoj, kaj sovaĝaj bestoj ne atakis ilin. Ilia vojaĝo estis mirakle facila.

Tarzan multe demandis kaj rapide lernis. D'Arnot instruis al li multajn rafinaĵojn de la civilizo -- eĉ la uzadon de tranĉilo kaj forketo; sed Tarzan foje faligis ilin pro malŝato, kaj ekkaptis siajn manĝaĵojn inter siaj fortikaj brunaj manoj, sovaĝbeste disŝirante ĝin per siaj molaroj.

Tiam D'Arnot disputis kun li, dirante:

"Vi devos ne manĝi kiel bruto, Tarzan, dum mi provas eduki vin al ĝentlemano. Mon Dieu! Ĝentlemanoj ne tiel kondutas -- estas terure."

Tarzan grimacis hontante kaj relevis siajn tranĉilon kaj forketon, sed en sia koro li malamegis ilin.

Dum la vojaĝo li informis je D'Arnot pri la kestego, kiun li vidis la maristojn enterigi; kiel li elfosis ĝin kaj portis ĝin al la kunvenejo de la simioj kaj tie enterigis ĝin.

"Certe temas pri la trezorkesto de Profesoro Porter," diris D'Arnot. "Bedaŭrinde, sed vi kompreneble ne sciis tion."

Tiam Tarzan rememoris la leteron, kiun Jane skribis al sia amikino -- tiun, kiun li ŝtelis, kiam ili ĵus estis venintaj al lia kabano, kaj nun li komprenis, kio estas en la kestego, kaj kion tio signifas por Jane.

"Morgaŭ ni reiros por ĝi," li anoncis al D'Arnot.

"Reiros?" kriis D'Arnot. "Sed, kara amiko, ni jam marŝadas tri semajnoj. Necesus ankoraŭ tri por reiri al la trezoro, kaj poste, pro tiu pezego, kiu bezonis, kiel vi diris, kvar maristojn por portiĝin, pasus monatoj antaŭ ol ni revenus al ĉi tiu loko."

"Afero farenda, mia amiko," insistis Tarzan. "Vi pluiru al civilizo, kaj mi reiros al la trezoro. Mi sole povos iri multe pli rapide."

"Mi havas pli bonan planon, Tarzan," deklaris D'Arnot. "Ni kune iru al la plej proksima kolonio, kaj tie ni luos boaton kaj revelus laŭ la marbordo por la trezoro, kaj tiel ĝin facile transportos. Tio estis pli sekura kaj rapida, cetere ne necesos, ke ni disiĝu. Kion vi opinias pri tiu plano?"

"En ordo," diris Tarzan. "La trezoro estos tie, kiam ajn ni iros por ĝi; kaj kvankam mi povus nun preni ĝin, kaj reatingi vin post unu-du lunoj, mi opinios vin pli sekura, sciante, ke vi ne solas sur la vojo. Kiam mi vidas, kiel senhelpa vi estas, D'Arnot, mi ofte scivolas, kiel la homaro eskapis de neniiĝo dum tiuj multaj epokoj, pri kiuj vi rakontas. Sabor, sola, povus ekstermi milon da vi."

D'Arnot ekridis.

"Pli alte vi estimos vian rason kiam vi vidos ĝiajn armeojn kaj flotojn, ĝiajn urbegojn, ĝiajn grandegajn inĝenieraĵojn. Tiam vi komprenos, ke cerbo, ne muskolo, faras la homon pli granda ol la potencaj bestoj de via ĝangalo.

"Sola kaj sen armiloj, unu homo ne egalas iun ajn el la grandaj bestoj; sed se dek homoj kunas, ili kunmetas siajn intelektojn kaj muskolojn kontraŭ siaj sovaĝaj malamikoj; sed la bestoj, ne kapablantaj rezoni, neniam pensus kuniĝi kontraŭ la homoj. Se ne estus tiel, Tarzan de la Simioj, kiom longe vi estus povinta vivi en tiu sovaĝejo?"

"Vi pravas, D'Arnot," respondis Tarzan, "ĉar se Kerĉak estus veninta por helpi al Tublat, tiun nokton ĉe la Dum-Dum, tiam mi estus pereinta. Sed Kerĉak neniam povis sufiĉe pri la estonteco por profiti el tia oportuno. Eĉ Kala, mia patrino, neniam povis projekti antaŭe. Ŝi simple manĝis kion ŝi bezonis, kiam ŝi bezonis, kaj se la provizo ne multis, eĉ kiam ŝi trovis sufiĉon por kelkaj manĝoj, ŝi neniam kunportis ekstran.

"Mi memoras, ke ŝi opiniis min tre malsaĝa, ke mi ŝarĝis min per ekstraj nutraĵoj dum la marŝado; tamen ŝi kun plezuro manĝis ĝin kun mi, se al la vojo mankis manĝaĵoj."

"Ĉu vi do konis vian patrinon, Tarzan?" surprizite demandis D'Arnot.

"Jes. Ŝi estis granda, bela simiino, pli granda ol mi, duoble tiel peza."

"Kaj via patro?" demandis D'Arnot.

"Lin mi ne konis. Kala diris al mi, ke li estis blanka simio, kaj senhara, same kiel mi. Mi nun scias, ke li nepre estis blankulo."

Longe kaj honeste D'Arnot rigardis sian kunulon.

"Tarzan," li finfine diris, "ne eblas, ke la simiino Kala estis via patrino. Se tia afero povus okazi, kion mi dubas, vi estus heredinta kelkajn el la ecoj de la simiino, sed tion vi ne faris -- vi estas neta homo, kaj, mi opinias, la ido de bonrasaj kaj inteligentaj gepatroj. Ĉu mankas al vi eĉ informeto pri via estinteco?"

"Eĉ eta mankas," respondis Tarzan.

"Ĉu ne estis en la kabano skribaĵoj, kiuj povus diri ion pri la vivoj de la antaŭaj loĝantoj?"

"Mi legis ĉion en la kabano, escepte de unu libro, kiu -- mi nun scias -- estas skribita en lingvo neangla. Eble vi povos legi ĝin."

Tarzan fiŝkaptis la nigran taglibreton el la fundo de sia sagujo, kaj enmanigis ĝin al sia kunulo.

D'Arnot ekrigardis la titolpaĝon.

"Ĝi estas la taglibro de Johano Clayton, Lordo Greystoke, angla nobelo, kaj ĝi estas skribita en la franca lingvo," li diris.

Li tiam komencis legi la taglibron, kiu estis skribita antaŭ pli ol dudek jaroj, kaj en kiu estis registritaj la detaloj de tiu historio, kiun ni jam konas -- rakonto pri aventuro, malfacilaĵoj kaj malfeliĉeco de Johano Clayton kaj lia edzino Alicia, ekde la tago de ilia forveturo de Anglio ĝis unu horo antaŭ ol lin mortigis Kerĉak.

D'Arnot laŭtlegis. Foje lia voĉo hezitis, kaj li devis ĉesi legi pro la kompatinda senespereco, kiu elparolis de inter la linioj.

Kaj foje li ekrigardis Tarzanon; sed la simiulo sidis sur siaj koksoj, kiel skulptita statuo, kun okuloj fiksitaj al la tero.

Nur kiam la eta bebo menciiĝis, la tono de la taglibro flankeniris de la kutima etoso de senespereco, kiu laŭgrade kreskis en ĝi post la du unuaj monatoj sur tiu bordo.

Tiam la alineojn nuancis subpremita feliĉeco, kiu estis eĉ pli malgaja ol la cetero.

Unu tagraporto montris preskaŭ esperan etoson.

Hodiaŭ nia fileto estas sesmonata. Li sidus sur la kruroj de Alicia apud la tablo, kie mi skribis -- feliĉa, sana, perfekta infano.

Iel, eĉ kontraŭ ĉiuj indikoj, mi ŝajne vidis lin plenkreskulo, kiu akceptas en la mondo la lokon de sia patro -- la dua Johano Clayton -- kiu aldonas honorojn al la domo de Greystoke.

Jen -- kvazaŭ por subteni mian antaŭdiron -- li ekkaptis mian skribilon en siaj dikaj pugnoj kaj, per siaj inke malpuraj fingretoj, sigelis ĉi tiun paĝon per siaj fingropremaj spuretoj.

Kaj tie, ĉe la paĝomarĝeno, montriĝis la parte malklaraj spuroj de kvar fingretoj kaj la ekstera duono de la dikfingro.

Kiam D'Arnot finlegis la taglibron, la du viroj silente sidis dum kelkaj minutoj.

"Nu! Tarzan de la Simioj, kion vi opinias?" demandis D'Arnot. "Ĉu tiu libreto ne klarigas la misteron pri viaj gepatroj?

"Kara, vi estas Lordo Greystoke."

"La libro parolas pri unusola infano," li respondis. "Ĝia skeleteto kuŝis en sia liteto, kie ĝi mortis kriante por nutraĵo, de la unua fojo kiam mi eniris la kabanon ĝis la grupo de Profesoro Porter enterigis ĝin, kun ĝiaj gepatroj, apud la kabano.

"Ne, ĝuste pri tiu bebo la libro parolas -- kaj la mistero de mia deveno estas tiom pli profunda, ĉar mi lastatempe multe pensadis pri la eblaĵo, ke tiu kabano estis mia naskiĝloko. Mi timas, ke Kala diris la veron," li malgaje konkludis.

D'Arnot kapneis. Li restis nekonvinkita, kaj en lia menso kreiĝis la determino pruvi la ĝustecon de lia teorio, ĉar li estis eltrovinta la malŝlosilo, kiu sola povus malŝlosi la misteron, aŭ por ĉiam ĵetu ĝin en la profundojn de nesondebleco.

Post unu semajno, la du viroj subite trafis senarbejon en la ĝangalo.

En ĝi, iom longe for, troviĝis kelkaj konstruaĵoj ĉirkaŭitaj de fortika palisaro. Inter ili kaj tiu loko etendiĝis kulturata kampo en kiu laboris pluraj nigruloj.

La du viroj haltis ĉe la rando de la ĝangalo.

Tarzan pretigis venenan sagon ĉe sia pafarko, sed D'Arnot metis manon sur lian brakon.

"Kion vi volas fari, Tarzan?" li demandis.

"Se ili vidos nin, ili mortigos nin," respondis Tarzan. "Mi preferas mem esti la mortiganto."

"Ili eble estas amikoj," sugestis D'Arnot.

"Ili estas nigraj," estis la sola respondo de Tarzan.

Kaj li streĉis la pafarkon.

"Ne, ne, Tarzan!" kriis D'Arnot. "Blankuloj ne senkaŭze mortigas. Mon Dieu! sed restas multo lernenda antaŭ vi.

"Mi kompatas la bravulon, kiu kolerigos vin, kara sovaĝulo, kiam mi venigos vin al Parizo. Mi estos plene okupata, tenante vian nukon elsub la gilotino."

Tarzan demetis la pafarkon kaj ridetis.

"Mi ne scias, kial mi devus mortigi la nigrulojn tie en mia ĝangalo, sed ĉi tie ne mortigi ilin. Supozu, ke Numa, la leono, atakus nin, mi do devus diri, mi supozas: Bonan matenon, Sinjoro Numa, kiel do fartas Sinjorino Numa; ĉu?"

"Atendu ĝis kiam la nigruloj atakos vin," respondis D'Arnot, "tiam vi rajtos mortigi ilin. Ne antaŭsupozu, ke homoj estas viaj malamikoj, ĝis ili pruvos tion."

"Venu," diris Tarzan, "ni iru kaj proponu nin kiel mortigotaĵojn," kaj li ekiris rekte trans la kampon, kun kapo alte tenata kaj tropika suno varmiganta lian glatan, brunan haŭton.

Post li venis D'Arnot, vestita en kelkaj ĉifonoj forĵetitaj ĉe la kabano de Clayton kiam la oficiroj de la franca krozoŝipo pli konvene ekipis lin.

Unu el la nigruloj baldaŭ levis sian rigardon kaj, rimarkante Tarzanon, turnis sin, kriante, al la palisaro.

Post momento la aero estis plena je terurkrioj de la fuĝantaj ĝardenistoj, sed antaŭ ol iu el ili atingis la palisaron, blankulo elvenis de la vilaĝo, tenante fusilon, por eltrovi la kaŭzon de la bruo.

La vidaĵo instigis lin levi la fusilon al la ŝultro, kaj Tarzan de la Simioj estus refoje sentinta malvarman plumbon se D'Arnot ne estus laŭte kriinta al la viro kun la celanta pafilo:

"Ne pafu! Ni estas amikoj!"

"Do haltu!" venis la respondo.

"Tarzan, haltu!" kriis D'Arnot. "Li supozas, ke ni estas malamikoj."

Tarzan malrapidiĝis ĝis promenado, kaj li kaj D'Arnot kune antaŭeniris al la blankulo ĉe la pordego.

Tiu laste konfuzite rigardis ilin.

"Kiaj homoj vi estas?" li franclingve demandis.

"Blankuloj," respondis D'Arnot. "Ni antaŭlonge perdiĝis en la ĝangalo."

La viro mallevis sian fusilon kaj nun antaŭenvenis kun etendita mano.

"Mi estas Pastro Konstantin de la ĉitiea Franca Misio," li diris, "kaj mi ĝojas bonvenigi vin."

"Ĉi tiu estas Sinjoro Tarzan, Pastro Konstantin," respondis D'Arnot, montrante la simiulo; kaj kiam la pastro etendis sian manon al Tarzan, D'Arnot aldonis: "kaj mi estas Paul D'Arnot, de la Franca Floto."

Pastro Konstantin akceptis la manon, kiun Tarzan etendis imitante la agon de la pastro, dum tiu per unu rapida, lerta rigardo vidis la belegan korpon kaj belan vizaĝon.

Kaj tiel Tarzan de la Simioj alvenis la limon de la civilizo.

Ili restis tie unu semajnon, kaj la simiulo, inteligente observema, lernis multon pri la konduto de homoj; dume, nigrulinoj kudris blankajn tikajn vestaĵojn por li kaj D'Arnot, ke ili povu pluvojaĝi bone vestite.


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo