Ĉapitro 9: Homo kaj homo

Tarzan de la Simioj vivis sian sovaĝan, ĝangalan ekzistadon kun malmulte da ŝanĝoj dum kelkaj jaroj, nur fariĝis pli forta kaj pli saĝa, kaj lernis el siaj libroj pli kaj pli pri la strangaj mondoj, kiuj kuŝis ie ekster lia praarbaro.

Por li, la vivo neniam estis aŭ unutona aŭ malbunta. Ĉiam kapteblis Pisa, la fiŝo, en multaj riveretoj kaj la lagetoj, kaj Sabor, kun ties ferocaj kuzinoj por ĉiam igi onin singarda kaj plenigi per entuziasmo ĉiun momenton, kiun oni pasigas sur la tero.

Ili ofte ĉasis lin, kaj pli ofte li ĉasis ilin, sed kvankam ili neniam sukcesis atingi lin per tiuj kruelaj, akraj ungegoj, tamen foje oni povus preskaŭ ne intermeti dikan folion inter tiujn ungegojn kaj lian glatan haŭton.

Rapida estis Sabor, la leonino, kaj rapidaj estis Numa kaj Ŝita, sed Tarzan de la Simioj estis fulmo.

Kun Tantor, la elefanto, li amikis. Kiel? Ne demandu. Sed la ĝangalanoj scias, ke je multaj lunaj noktoj Tarzan de la Simioj kaj Tantor, la elefanto, kune promenadis, kaj kie la vojo estis nebarita, Tarzan rajdis, sidante alte sur la larĝa dorso de Tantor.

Li pasigis multajn tagojn el tiuj jaroj en la kabano de sia patro, kie ankoraŭ kuŝis netuŝitaj la ostoj de liaj gepatroj kaj la skeleto de la bebo de Kala. Dekokjara li scipovis flue legi, kaj komprenis preskaŭ ĉion, kion li legis en la multaj kaj diversaj libroj sur la bretoj.

Li ankaŭ kapablis skribi, per presliteroj, rapide kaj klare, sed la kursivan li ne majstris, ĉar kvankam estis pluraj notkajeretoj en lia trezoro, troveblis tiom malmultaj anglalingvaj manskribaĵoj en la kabano, ke li vidis nenian utilon ĝeni sin pri tiu alia skribmaniero, kvankam li povis pene legi ĝin.

Do ni trovas lin, dekokjaran, anglan lordidon, kiu tute ne povis paroli angle, kiu tamen povis legi kaj skribi sian gepatran lingvon. Li neniam vidis homon krom sin, ĉar la regioneton loĝatan de lia tribo akvis neniu granda rivero, kiu allogus la sovaĝajn indiĝenojn de la kontinenta interno.

Tri flankojn de ĝi baris altaj montetoj, la kvaran la maro. Ĝi viglis pro leonoj kaj leopardoj kaj venenaj serpentoj. Ĝiaj netuŝitaj ĝangalaj labirintoj ankoraŭ invitis neniun fortikan pioniron el la homaj bestoj preter ĝiaj limoj.

Sed dum Tarzan de la Simioj unu tagon sidis en la kabano de sia patro, sondante la misterojn de nova libro, la antikva sekureco de lia ĝangalo por ĉiam detruiĝis.

Ĉe la fora orienta limo stranga armeo vice transmarŝis la kreston de malalta monteto.

Avanis kvindek nigraj batalantoj armitaj de mallarĝaj lignaj lancoj kun pintoj bakmalmoligitaj super mezvarmaj fajroj, kun longaj pafarkoj kaj venenaj sagoj. Sur la dorsoj pendis elipsajn ŝirmiloj, en la nazoj videblis grandaj ringoj, kaj el la tufa hararo etendiĝis faskojn da gajaj plumoj.

Sur la fruntoj estis tatuitaj tri paralelaj koloraj linioj, kaj sur ĉiu brusto -- tri samcentraj cirkloj. Iliaj flavaj dentoj estis raspe pintigitaj, kaj iliaj grandaj, elpendantaj lipoj pli kontribuis al la besta bruteco de ilia aspekto.

Sekvis ilin kelkcent virinoj kaj infanoj; la unuaj portis sur la kaptoj grandajn ŝarĝojn de kuirpotoj, hejmaj utilajxoj kaj eburo. Malavane sekvis cent batalantoj, entute similaj al la avano.

Ke ili pli timegis atakon de malavano ol eventualajn nekonatajn malamikojn sin kaŝintajn avane, tio evidentigis la formo de la roto; kaj tio estis fakto, ĉar ili fuĝis de la soldatoj de la blankuloj, kiuj tiom mistraktis ilin pro la kaŭĉuko kaj eburo, ke ili unu tagon atakis siajn konkerintojn kaj masakris blankan oficiron kaj taĉmenteton el lia nigra soldataro.

Multajn tagojn ili satigis sin je viando, sed finfine venis pli forta soldataro, kiu nokte atakis ilian vilaĝon por venĝi la morton de siaj kamaradoj.

Tiun nokton la nigraj soldatoj de la blankaj invadintoj havis multe da viando, kaj ĉi tiu restaĵeto de iam potenca tribo forrampis en la malbrilan ĝangalon al nekonataj regionoj, kaj libereco.

Sed kio signifis liberecon kaj eventualan feliĉecon por tiuj necivilizitaj nigruloj, tio signis konsternon kaj morton por multaj el la sovaĝaj loĝantoj de ties nova hejmo.

Dum tri tagoj la eta roto malrapide tramarŝis la koron de tiu nekonata kaj senspura arbaro, ĝis fine, frue je la kvara tago, ili atingis malgrandan lokon apud la bordoj de rivereto, kie ŝajne estis malpli densa arbustaro ol sur iu ajn tereno ĝis tiam trovita.

Tie ili ekkonstruis novan vilaĝon, kaj post monato ili jam kreis grandan senarbustan spacon, starigis dometojn kaj palismurojn, ekkultivis bananujojn, batatojn kaj maizon, kaj rekomencis la antaŭajn vivojn en la nova hejmo. Tie ne estis blankuloj, soldatoj, aŭ kaŭĉukon kaj eburon rikoltendajn por la kruelaj kaj sendankaj taskordonantoj.

Pasis kelkaj lunperiodoj antaŭ ol la nigruloj aventuris foren en la teritorion, kiu ĉirkaŭis la novan vilaĝon. Kelkaj jam predmortis sub maljuna Sabor, kaj ĉar la ĝangalon plenigis tiuj ferocaj kaj sangavidaj kategoj, ankaŭ leonoj kaj leopardoj, la ebonaj batalantoj hezitis konfidi sin for de la sekureco de la palismuroj.

Sed unu tagon, Kulonga, filo de la longtempa reĝo Mbonga, vagadis longe for en la densa labirinto okcidenta. Li singarde paŝadis, kun la svelta lanco ĉiam preta, kun la longa ovoforma ŝirmilo firme tenata en la maldekstra mano apud la glata ebona korpo.

Sur la dorso pendis la pafarko, kaj en la sagujo ĉe la ŝirmilo estis multaj maldikaj, rektaj sagoj, bonege ŝmiritaj de la densa, nigra, asfalteca substanco, pro kiu ilia plej malgrava piketo fariĝus mortiga.

La nokto trafis Kulongan longe for de la palismuroj de la patra vilaĝo, tamen iranta okcidenten, kaj, grimpinte al la forko de arbego, li faris por si krudan platformon kaj kuŝigis sin por dormi.

Kvin kilometrojn okcidente dormis la tribo de Kerĉak.

Frue la postan matenon la simioj ekmovis sin tra la ĝangalo por serĉi nutraĵojn. Tarzan laŭkutime serĉis laŭ la direkto de la kabano, pro kio, per malrapida serĉado, lia ventro estis plena antaŭ ol li atingis la marbordon.

La simioj disiĝis unuope, duope, triope ĉiudirekton, sed ĉiam atingeblaj per alarmsignalo.

Kala malrapide moviĝis laŭ elefanta spuro al la oriento, kaj estis okupita renversante putrajn branĉegojn kaj trunkojn, serĉante bongustegajn insektojn kaj fungojn, kiam ekatentigis ŝin tre mallaŭta kaj stranga sono.

Kvindek metrojn antaŭ ŝi rektis la vojo, kaj tra tiu foliŝirmata tunelo ŝi vidis la zorge kaj silente alproksimiĝantan formon de stranga kaj timiga estaĵo.

Tiu estis Kulonga.

Kala ne atendis por vidi pli, sed, turnante sin, rapide retroiris laŭ la vojo. Ŝi ne kuris; sed, laŭ la maniero de sia popolo kiam ili ne koleras, preferis eviti ol fuĝi.

Proksime sekvis ŝin Kulonga. Jen viando! Li mortigos kaj bone festenos je tiu tago. Li rapidis antaŭen, pretigante la lancon por la ĵeto.

Ĉe vojkurbiĝo li revidis ŝin ĉe alia rekta etendo. Lia lancmano longe retiriĝis, la muskoloj fulme hulis sub la glata haŭto. Antaŭen ĵetiĝis la brako, kaj la lanco rapidis cele al Kala.

Misa ĵeto. Ĝi nur tuŝglitis ŝian haŭton.

Kun kriego pro kolerego kaj dolor, la simiino turnis sin kontraŭ la turmentanton. Post momento, la arboj bruis pro la pezoj de ŝiaj alrapidantaj amikoj, kiuj haste svingiĝis al la sceno de la afero, responde al la kriĉo de Kala.

Dum ŝi atakis, Kulonga pretigis sian pafarkon kaj alŝnurigis sagon je preskaŭ nepensebla rapideco. Longe retirante la sagon, li ĵetpafis la venenaĵon rekte en la koron de la grandega homoidino.

Kun horora ŝriko Kala plonĝis antaŭen sur la vizaĝon, antaŭ la miregantaj tribanoj.

Muĝante kaj kriante la simioj kuris al Kulonga, sed tiu prudenta sovaĝulo jam fuĝis laŭ la vojo kiel timigita antilopo.

Li sciis ion pri la feroceco de tiu sovaĝaj, haraj homoj, kaj lia unusola deziro estis, intermeti inter si kaj ili kiom eble plej multe da kilometroj.

Ili longe sekvis sin, rapidante tra la arboj, sed finfine, unu post alia, ili rezignis pri la ĉaso kaj revenis al la scenejo de la tragedio.

Neniu el ili iam ajn vidis homon escepte Tarzanon, kaj ili malklare scivolis, kia stranga estaĵo invadis ilian ĝangalon.

Ĉe la fora marbordo apud la kabaneto, Tarzan aŭdis la mallaŭtajn eĥojn de la konflikto, kaj, sciante ke io serioze malbonas ĉe la tribo, li rapidis hasti direkte al la sono.

Alvenante, li trovis la tutan tribon babilante grupiĝintan ĉirkaŭ la kadavron de lia mortinta patrino.

La dolorego kaj kolero de Tarzan estis senlimaj. Multfoje li elmuĝis sian hidan defikrion. Li batadis la larĝan bruston per kunpremitaj pugnoj, kaj poste falis sur la korpon de Kala kaj elploris la kompatindan doloron de sia sopiranta koro.

Perdi la solan estaĵon en la tuta mondo, kiu iam ajn manifestis al li koramon, tio estis por li la plej granda tragedio de la vivo.

Ĉu grave, ke Kala estis feroca kaj hida simio? Por Tarzan ŝi estis bonkora kaj bela.

Sur ŝin li estis ŝutinta, ne sciante tion, la tutan adoradon kaj estimon kaj amon, kiun sentas la ordinara angla knabo por la vera patrino. Li neniam konis alian, kaj tial li donis al Kala, eĉ mute, ĉion, kion estus ricevinta la bela kaj aminda Damo Alicia se ŝi estus vivinta.

Post la unua eksplodo da malfeliĉego, Tarzan ekregis sin, kaj, pridemandante la tribanojn kiuj vidis la mortigon de Kala, li informiĝis pri ĉio, kion povus transdoni ilia magra vortprovizo.

Tio tamen sufiĉis por liaj bezonoj. Li informiĝis pri stranga, senhara, nigra simio, sur kies kapo kreskis plumoj, kiu lanĉis morton de maldika branĉo, kaj poste forkuris same rapide kiel Bara la cervo, al la leviĝanta suno.

Tarzan ne plu atendis, sed, eksaltante inter la branĉojn de la arboj, forrapidis tra la arbaro. Li konis la kurbojn de la elefanta spuro, laŭ kiu fuĝis la murdinto de Kala, kaj li tial rekte trairis la ĝangalon, por anticipi la nigran batalanton, kiu evidente sekvis la zigzagojn de la vojo.

Ĉe lia flanko pendis la ĉastranĉilon de lia nekonata patro, kaj sur la ŝultroj -- la vindaĵoj de lia longa ŝnuro. Post horo li retrafis la vojon, kaj, falinte al la tero, zorge pristudis la grundon.

En la mola koto sur la bordo de fonteto li trovis piedspurojn kiuj similas nur la liajn en la tuta ĝangalo, tamen pli grandajn. Li koro rapide bategis. Ĉu povus esti, ke li spuras HOMON -- ano de lia propra raso?

Du vicoj de spuroj gvidis laŭ kontraŭaj direktoj. Do, la ĉasato jam preteriris, rekurante laŭ la vojo. Dum li pristudis la pli novan spuron, eta trundero defalis de la rando de unu el la piedspuroj al la fundo de la malprofunda impreso -- ha, do, la spuro estas tute nova, la predo nur lastatempe preteriris.

Tarzan resvingis sin inter la arbojn, kaj kun rapida senbrueco li veturis alte super la vojo.

Iom pli ol kilometron li iris, kiam li trafis la nigran batalonton, kiu staris en malgranda senarbusta loko. En lia mano estis la svelta pafarko, ĉe kies ŝnuro li jam metis unu el la mortigaj sagoj.

Kontraŭ li trans la apertejeto staris Horta, la apro, kun mallevita kapo kaj ŝaŭmomakulitaj dentegoj, preta por ataki.

Tarzan mirante rigardis la strangan estaĵon sub li -- forme tiom simila al li, tamen tiom malsama je vizaĝo kaj haŭtkoloro. Liaj libroj portetis la NEGROn, sed kiom malsamis la plata, morta presaĵo de ĉi tiu glata ebona estaĵo, kiu vivoplene pulsadis.

Dum la viro staris tie kun streĉita kordo, Tarzan rekonis en li ne tiom la NEGROn kiel la ARKPAFISTOn de la bildlibro --

A -- Arkpafisto

Mirinde! Tarzan preskaŭ rivelis sin pro la profunda ekscitiĝo de tiu eltrovo.

Sed aferoj subaj komencis plenumiĝi. La tendenoplena nigra brako longe retiris la sagon; Horta, la apro, atakis, kaj tiam la nigrulo delasis la venenan sageton, kaj Tarzan vidis ĝin flugi, rapide kiel penso, por ekloĝi en la hirta nuko de la apro.

La sago ĵus ĵetiĝis el la pafarko kiam Kulonga pretigis alian, sed Horta, la apro, tiel rapide atingis lin, ke mankis al li tempo por pafi ĝin. La nigrulo unusalte entute transsaltis la alkurantan beston, kaj turnante sin kun nekredebla rapideco li plantis duan sagon en la dorso de Horta.

Tiam Kulonga ensaltis apudan arbon.

Horta rade turnis sin por ankoraŭfoje ataki la malamikon; dekon da paŝoj li faris, tiam stumblis kaj falis sur la flankon. Dum momento liaj muskoloj konvulsie streĉiĝis kaj malstreĉiĝis, tiam li kuŝis senmove.

Kulonga saltis malsupren de la arbo.

Per tranĉilo pendinte ĉe sia flanko, li detranĉis kelkaj grandajn pecojn de la korpo de la apro; kaj meze de la vojo li konstruis fajron, kuirante kaj ĝissate manĝante. La ceteraĵon li lasis kie ĝi falis.

Tarzan estis interesita spektanto. En lia sovaĝa brusto feroce brulis la deziro mortigi, sed eĉ pli granda estis lia deziro lerni. Li provizore sekvos tiun sovaĝan estaĵon, kaj ekscios de kie li venis. Li povos trankvile mortigi tiun poste, kiam la pafarko kaj mortigaj sagoj estos demetitaj.

Kiam Kulonga finis sian bankedon kaj malaperis preter apuda kurbo de la vojo, Tarzan silente falis al la grundo. Per sia tranĉilo li tondis multajn striojn de viando de la kadavro de Horta, sed li ne kuiris tiujn.

Li ja vidis fajron, sed nur kiam Ara, la fulmo, detruis iun grandan arbon. Lin ege surprizis tio, ke iu ajn ĝangala estaĵo povus krei la flavruĝajn dentojn, kiuj voras lignon kaj lasas nenion krom pulvoron; kaj li tute ne komprenis, kial la nigra batalanto aĉigis sian bongustegan bankedon, plonĝigante ĝin en la detruantan varmegecon. Eble Ara estas iu amiko, kun kiu la Arkpafisto dividas sian manĝon.

Ĉiuokaze, Tarzan ne aĉigos bonan viandon tiel stulte; li do forvoris grandan kvanton de la kruda viando, enterigante la ceteron de la kadavro apud la vojo, kie li revenante povos trovi ĝin.

Kaj tiam Lordo Greystoke viŝis la graskovritajn fingrojn sur la nudaj suroj kaj rekomencis spuri Kulongan, filon de Mbonga, la reĝo; samtempe, en fora Londono, alia Lordo Greystoke, la pli juna frato de la patro de la vera Lordo Greystoke, resendis siajn kotletojn al la ĉefkuiristo de la klubo ĉar ili estis subkuiritaj, kaj, fininte sian bankedon, li trempis siajn fingropintojn en pelvo da aroma akvo kaj sekigis ilin per neĝe blanka damasko.

La tutan tagon Tarzan sekvis Kulongan, ŝvebante super li inter la arboj kiel iu malica fantomo. Ankoraŭ du fojojn li vidis tiun ĵeti siajn detruajn sagojn -- unu fojon kontraŭ Dango, la hieno, kaj denove kontraŭ Manu, la simieto. Ambaŭfoje la besto preskaŭ tuj mortis, ĉar la veneno de Kulonga estis tre freŝa kaj tre mortigiva.

Tarzan multe pensis pri tiu mirinda metodo de mortigo dum li malrapide plusvingis sin, sekure for malantaŭ la predo. Li sciis, ke la piketo de la sago mem ne povus tiel rapide senvivigi tiujn ĝangalajn sovaĝajn estaĵojn, kiuj ofte suferis terurajn ŝiriĝojn kaj skrapojn kaj kornpikojn dum ili batalis kontraŭ siaj ĝangaloj najbaroj, kaj sufiĉe ofte resaniĝis de tio.

Ne, certe devis esti io mistera pri tiuj lignaj splitetoj, kiuj per nura skrapeto povis mortigi. Li devos pristudi la aferon.

Tiun nokton Kulonga dormis en la forko de arbego; kaj alte super li kaŭris Tarzan de la Simioj.

Kiam Kulonga vekiĝis, li tuj rimarkis, ke la pafarko kaj sagoj malaperis. La nigra batalanto koleregis kaj timis; sed li pli timis ol koleregis. Li priserĉadis la teron sub la arbo, kaj li priserĉadis la arbon super la tero; sed restis nenia spuro aŭ de pafarko aŭ de sagoj -- aŭ de la nokta ŝtelinto.

Kulonge estis terurita. Sian lancon li ĵetis kontraŭ Kalan, kaj ne reprenis; kaj, manke de pafarko kaj sagoj, li ne kapablis defendi sin, escepte se temas pri unusola tranĉilo. Lia sola espero estis, atingi la vilaĝon de Mbonga tiel rapide, kiel liaj kruroj permesos.

Ke li ne malproksimis de la hejmo, tion li certis; do li rapide ektrotis laŭ la vojo.

El granda amaso da nepentrebla foliaro kelkajn metrojn for, Tarzan de la Simioj eliĝis por silente svingi sin poste.

La pafarko kaj sagoj de Kulonga estis sekure ligitaj alte en la supro de giganta arbo, de kiu peco de ŝelo estis detranĉita apud la tero, kaj branĉo estis duone tratranĉita kaj pendanta eble dudek metrojn pli alte. Tiel Tarzan signis la arbarajn vojojn kaj indikis siajn kaŝejojn.

Dum Kulonga daŭrigis sian ekskurson, Tarzan proksimiĝis al li ĝis li iris preskaŭ rekte super la kapo de la nigrulo. Sian ŝnuron li nun tenis volvita en la dekstra mano; li estis preskaŭ preta por mortigi.

La momento estis prokrastata nur ĉar Tarzen volis informiĝi pri la celo de la nigra batalanto; kaj baldaŭ li estis kontentigita, ĉar ili subite ekvidis grandan senarbustan apertejon, ĉe kies unu flanko staris multaj strangaj nestoj.

Tarzan estis rekte super Kulonga, kiam li eltrovis tion. La arbaro abrupte finiĝis, antaŭ ducent metroj da plantitaj agroj inter la ĝangalo kaj la vilaĝo.

Tarzan devis tuj agi por malebligi ke la predo eskapu; sed lia vivedukado lasis tiom malmulte da spaco inter decido kaj ago okaze de urĝaĵo, ke inter la du restis eĉ ne spaco por la nura ombro de penso.

Tiel okazis, ke kiam Kulonga elvenis el la ombro de la ĝangalo, maldika ŝnuro sinue rapidis super lin de la plej malalta branĉo de arbego rekte ĉe la rando de la agroj de Mbonga, kaj antaŭ ol la filo de la reĝo faris duondekon da paŝoj el la ĝangalo, rapide maŝo striktiĝis ĉirkaŭ la kolo.

Tiel rapide Tarzan de la Simioj retiris sian predon, ke la alarmokrio de Kulonga strangoliĝis en la laringo. Manon post mano, Tarzan levis la baraktantan nigrulon ĝis tiu mezaere pendis de la kolo; tiam Tarzan grimpis al pli alta branĉo, tirante la ankoraŭ mansvingantan viktimon plene en la ŝirmajn verdaĵojn de la arbo.

Tie li sekure ligis la ŝnuron al fortika branĉo, kaj tiam, grimpante malsupren, plonĝigis la ĉastranĉilon en la koron de Kulonga. Jen venĝiĝis Kala.

Tarzan zorge pristudis la nigrulon, ĉar neniam antaŭe li vidis homon. Lian okulon kaptis la tranĉilo kun sia ingo; li akiris ilin. Lian ŝaton ankaŭ allogis kupra maleoliero, kaj tion li transigis al la propra kruro.

Li studis kaj admiris la tatuaĵojn sur la frunto kaj brusto. Li miris pri la akraj fajlitaj dentoj. Li pristudis kaj akiris la pluman kapaĵon, kaj tiam li pretigis sin por pli gravaj aferoj, ĉar Tarzan de la Simioj malsatis, kaj tie estis viando; viando de mortigito, kiun laŭ la etiko de la ĝangalo li rajtis manĝi.

Kiel ni juĝu lin, laŭ kiuj normoj, tiun simio-homon kun la koro kaj kapo kaj korpo de angla nobelo, kaj la edukado de sovaĝa besto?

Tublaton, kiun li malamis kaj kiu malamis lin, li mortigis en egala batalo, tamen neniam eniris lian cerbon la ideo, manĝi la karnon de Tublat. Tio naŭzus lin same kiel la hommanĝado naŭzas nin.

Sed kiu estis Kulonga, ke oni ne manĝu lin same egale kiel Horta, la apron, aŭ Bara, la cervon? Ĉu li ne simple estis alia el la sennombraj sovaĝaj estaĵoj de la ĝangalo, kiuj predas unu ĉe alia por satigi la dezirojn de la malsato?

Stranga dubo subite haltigis lin. Ĉu liaj libroj ne instruis, ke li estas homo? Kaj ĉu ankaŭ La Arkpafisto ne estas homo?

Ĉu homoj manĝas homojn? Ve, li ne sciis. Kial, do, tiu hezitemo? Ankoraŭfoje li provis, sed lin venkis eknaŭziĝo. Li ne komprenis.

Li nur sciis, ke li ne povos manĝi la karnon de tiu nigra homo, kaj tiel heredita instinkto, epokojn antikva, uzurpis la funkciojn de lia neklera menso kaj savis lin kontraŭ malobeo al tutmonda leĝo, pri kies ekzisto mem li sciis nenion.

Li rapide faligis la kadavron de Kulonga al la tero, deprenis la maŝon, kaj denove enarbiĝis.


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo