Ĉapitro 24: Perdita trezoro

Kiam la ekspedicio revenis, post sia senfrukta peno savi D'Arnot-on, Kapitano Dufranne volis kiel eble plej frue forveturi, kaj ĉiuj krom Jane konsentis.

"Ne," ŝi definitive deklaris, "mi ne iros, kaj vi devos ne, ĉar en tiu ĝangalo troviĝas du amikoj, kiuj iam elvenos el ĝi, supozante trovi nin atendantaj.

"Via oficiro, Kapitano Dufranne, estas unu el ili, kaj la alia estas la arbarano, kiu jam savis al ĉiu ano de la grupo de mia patro la vivon.

"Li lasis min ĉe la rando de la ĝangalo antaŭ du tagoj, por rapidi helpi al mia patro kaj s-ro Clayton, laŭ sia supozo; kaj li restis por savi Leŭtenanton D'Arnot; pri tio vi povas certi.

"Se li venus tro malfrue por servi al la leŭtenanto, li jam estus reveninta -- ke li ne revenis, tio sufiĉe bone pruvas por mi, ke li prokrastas pro tio, ke Leŭtenanto D'Arnot estas vundita, aŭ li devis sekvi ties kaptintojn preter la vilaĝon, kiun viaj maristoj atakis."

"Sed en tiu vilaĝo troviĝis la uniformo de D'Arnot kaj ĉiuj liaj havaĵoj, fraŭlino Porter," argumentis la kapitano, "kaj la indiĝenoj montris fortan ekscitiĝon kiam oni esploris pri la sorto de la blankulo."

"Jes, Kapitano, sed ili ne konfesis, ke li estas mortinta, kaj pri tio, ke ili posedis liajn vestaĵojn kaj havaĵojn -- nu, popoloj pli civilizitaj ol tiuj kompatindaj sovaĝaj nigruloj senigas de kaptitaj ĉiun valoraĵon, ĉu ili intencas mortigi, ĉu ne.

"Eĉ la soldatoj de mia propra, kara Sudusono prirabis ne nur la vivantojn sed la mortintojn. Vi havas bonajn cirkonstancajn atestaĵojn, mi tion konfesas, sed ne pozitivan pruvaĵon."

"Eble via arbarano mem estis kaptita aŭ mortigita de la sovaĝuloj," sugestis Kapitano Dufranne.

La junulino ekridis.

"Vi tute ne konas lin," ŝi respondas, dum ektremetis en la nervoj pro la penso, ke ŝi parolas pri iu sia.

"Mi konfesas, ke valorus atendi lin, tiun vian superhomon," ridis la kapitano. "Ege plaĉus al mi vidi lin."

"Do atendu lin, kara kapitano," la junulino premis, "ĉar tion mi intencas fari."

La franco estus homo treege surprizita se li povus interpreti la veran signifon de tiuj vortoj de la junulino.

Parolante, ili promenadis de la strando al la kabano, kaj nun ili aliĝis al grupeto sidanta sur tendumejaj taburetoj en la ombro de arbego apud la kabano.

Tie troviĝis Profesoro Porter, kaj s-ro Philander kaj Clayton, kun Leŭtenanto Charpentier kaj du ties kamaradoj-oficiroj, dum Esmeralda ŝvebis en la fono, sufiĉe ofte proponante opiniojn kaj komentojn kun la libereco de longtempa kaj indulgata familia servisto.

La oficiroj ekstaris kaj mansalutis kiam ilia superulo alproksimiĝis, kaj Clayton lasis sian tabureton favore al Jane.

"Ni ĵus diskutadis la sorton de kompatinda Paŭlo," diris Kapitano Dufranne. "Fraŭlino Porter insistas, ke mankas al ni absolute pruvaĵo pri lia morto -- kaj ŝi pravas. Kaj, aliflanke, ŝi insistas, ke la daŭra foresto de via ĉionpotenca ĝangala amiko indikas, ke D'Arnot ankoraŭ bezonas liajn servojn, aŭ pro tio, ke li estas vundita, aŭ pro tio, ke li restas kaptito en pli fora indiĝena vilaĝo."

"Estas sugestite," riskis Leŭtenanto Charpentier, "ke la sovaĝulo eble estis ano de la nigrula tribo, kiu atakis nian bandon -- ke li rapidis por helpi ilin -- sian popolon."

Jane ĵetis fulman ekrigardon al Clayton.

"Tio ŝajnas multe pli probabla," diris Profesoro Porter.

"Mi ne konsentas kun vi," kontraŭis s-ro Philander. "Li havis multajn okazojn por mem ataki nin, aŭ por gvidi sian popolon kontraŭ ni. Sed dum nia longa loĝado ĉi tie, li senĉese plenumis la rolon de protektanto kaj provizanto."

"Tio estas vera," intermetis Clayton, "tamen ni ne preterrigardu la fakton, ke krom li la solaj homoj en plurcentkilometra radiuso estas sovaĝaj hommanĝantoj. Li portis precize iliajn armilojn, kio indikas, ke li iel rilatas kun ili, kaj la fakto, ke li estas nur unu kontraŭ eble miloj, nu, tio sugestas, ke tiuj rilatoj ne povas esti neamikaj."

"Ŝajnas do neverŝajne, ke li ne estas ligita kun ili," rimarkigis la kapitanon; "eble ano de tiu tribo."

"Alie," aldonis alia oficiro, "kiel li povus vivi tiel longe inter la sovaĝaj loĝantoj de la ĝangalo, aŭ brutaj aŭ homaj, por fariĝi kompetenta pri ĝangalvivado, aŭ pri la uzado de afrikaj armiloj."

"Sinjoroj, vi juĝas lin laŭ viaj normoj," diris Jane. "Ordinara blankulo kiel iu ajn el vi -- pardonu, mi ne volis diri ĝuste tion -- nu, blankulo superordinara laŭ forteco kaj inteligenteco neniam povus, mi konfesas, vivi unu jaron sola kaj nuda en ĉi tiu tropika ĝangalo; sed ĉi tiu homo ne nur superas la ordinaran blankulon laŭ forteco kaj lerteco, sed superas niajn edukitajn etletojn kaj 'fortulojn' same kiel ili superas unutagan bebon; kaj liaj kuraĝo kaj feroco en batalo estas tiuj de sovaĝa besto."

"Li certe gajnis lojalan ĉampioninon, Fraŭlino Porter," ridante diris Kapitano Dufranne. "Mi certas, ke inter ne troviĝas neniu, kiu ne volontus centfoje fronti la morton en ties plej teruraj formoj por indi la tributojn de iu duone tiel lojala -- aŭ tiel bela."

"Ne mirigus vin, ke mi defendas lin, "diris la junulino, "se vi povus lin vidi kiel mi vidis lin -- batalante pro mi kontraŭ tiu hara brutego.

"Se vi povus vidi lin impeti kontraŭ la monstro kiel virbovo povus impeti kontraŭ ursego -- tute sen timo aŭ hezito -- vi kredus lin pli ol homa.

"Se vi povus vidi tiujn muskolegojn nodajn sub la bruna haŭto -- se vi povus vidi ilin repuŝi tiujn terurajn dentegojn -- ankaŭ vi opinius lin nevenkebla.

"Kaj se vi povus vidi la kavalirecan traktadon, kiun li proponis al fremda junulino de fremda raso, ankaŭ vi sentus pri li la saman absolutan konfidon, kiun mi sentas."

"Via proceso sukcesis, bela pledanto," ekkriis la kapitano. "Ĉi tiu tribunalo trovas la defendanton senkulpa, kaj la krozoŝipo atendos ankoraŭ kelkajn tagojn por ebligi, ke li povus veni kaj danki al la diineca Portia."

"Pro Dio, kara," kriis Esmeralda. "Vi ne volas diri al mi, ke vi restos ĉi tie en ĉi tiu lando de karnomanĝeblaj bestoj, kiam vi havas okazon eskapumi en tiu boato? Ne diru al mi tion, kara."

"Hontu, Esmeralda!" kriis Jane. "Ĉu tiel vi montras vian dankon al la viro kiu dufoje savis al vi la vivon?"

"Nu, Fraŭlino Jane, vi pravas; sed tiu arbarulo neniam savis nin por resti ĉi tie. Li savis nin por ebligi, ke ni foriru de ĉi tie. Mi opinias, ke li estos sufiĉe malkontenta, kiam li ekscios, ke mankas al ni la saĝon ne resti ĉi tie post kiam li donis al ni la eblumon foriri.

"Mi esperis, ke mi neniam devos dormi en ĉi tiea geologia ĝardeno alian nokton kaj aŭskulti tiujn solecajn laŭtojn, kiuj elvenas el la ĉangalo post mallumiĝo."

"Mi tute ne kulpigas vin, Esmeralda," diris Clayton, "kaj vi certe trafis la celon, kiam vi nomis ilin 'solecaj' laŭtoj. Neniam mi povis trovi la ĝustan vorton por ili, sed jen ĝi, komprenu, solecaj laŭtoj."

"Eble vi kaj Esmeraldo devos iri por loĝi sur la krozoŝipo," malestime diris Jane. "Kion vi pensus se vi devus pasigi la tutan vivon en tiu ĝangalo, kion faris nia arbaro-homo?"

"Nu, mi montriĝus absoluta stultulo kiel sovaĝulo," bedaŭrante ridis Clayton. "Tiuj noktaj bruoj hirtigas la hararon sur mia kapo. Mi eble devos honti, konfesante tion, sed ĝi estas veraĵo."

"Pri tio mi ne scias," diris Leŭtenanto Charpentier. "Mi neniam pensis multon pri timo kaj tiaj aferoj -- neniam provis konstati, ĉu mi estas kuraĝa aŭ malkuraĝa; sed la alian nokton, kiam ni kuŝis en la ĝangalo post la kapto de kompatinda D'Arnot, kaj tiuj ĝangalaj sonoj laŭtiĝis kaj mallaŭtiĝis ĉirkaŭ ni, nu, mi komencis pensi min vera malkuraĝulo. Ne tiom temis pri la muĝado kaj graŭlado de la grandaj bestoj, kiuj tiom tuŝis min, sed la mallaŭtaj sonoj -- tiuj, kiujn oni subite aŭdis apude, kaj poste aŭskultis, vane por ripeto -- la neklarigeblaj sonoj, kvazaŭ de granda korpo preskaŭ sensone moviĝanta, kaj la konscio, ke oni ne scias kiom proksime ĝi estas, aŭ ĉu ĝi rampas pliproksimen post kiam oni ĉesas aŭdi ĝin? Temis pri tiuj sonoj -- kaj la okuloj.

"Mon Dieu! Mi poreterne vidos ilin en la mallumo -- la okulojn, kiujn oni vidas, kaj tiujn, kiujn oni ne vidas, sed sentas -- ha, tiuj estas la plej timindaj."

Ĉiuj momente silentas, kaj tiam Jane ekparolis.

"Kaj nun li estas tie," ŝi diris, timeme flustrante. "Tiuj okuloj rigardos lin ĉinokte, kaj vian kamaradon Leŭtenanton D'Arnot. Ĉu vi povos lasi ilin, sinjoroj, ne almenaŭ provizante al ili la pasivan helpon, kiun certigos al ili resti ĉi tie almenaŭ kelkajn pliajn tagojn?"

"Nu, nu, filino," diris Profesoro Porter. "Kapitano Dufranne pretas resti, kaj miavice mi tute pretas, tute pretas -- same kiel ĉiam mi cedos antaŭ viaj infanecaj insistoj."

"Ni povos utiligi la morgaŭon retrovante la kestegon, Profesoro," sugestis s-ro Philander.

"Tute prave, tute prave, s-ro Philander. Mi preskaŭ forgesis la trezoron," elkriis Profesoro Porter. "Eble ni povos prunti kelkajn subulojn de Kapitano Dufranne por helpi nin, kaj unu el la kaptitoj por montri la lokon de la kestego."

"Tute certe, kara Professoro, ni estos je via komando," diris la kapitano.

Oni do aranĝis, ke la postan tagon Leŭtenanto Charpentier estros dekviran roton, kun unu el la ribelintoj de la Sago kiel gvidanto, por elterigi la trezoron; kaj ke la krozoŝipo restos tutan semajnon en la haveneto. Fine de tiu tempo, oni supozos, ke D'Arnot vere estas mortinta, kaj ke la arbarano ne revenos dum ili restos. Tiutempe la du ŝipoj forveturos kun la tuta grupo.

Profesoro Porter la postan tagon ne iris kun la trezorserĉantoj, sed kiam li vidis ilin senŝarĝe reveni je la tagmezo, li rapidis por renkonti ilin -- lia kutima neatentema indiferenteco entute malaperis, kaj ĝin anstataŭis maltrankvila kaj ekscitita konduto.

"Kie estas la trezoro?" li kriis al Clayton, dum tridek metroj ankoraŭ kuŝis inter ili.

Clayton kapneis.

"Malaperis," li diris, venante al la profesoro.

"Malaperis! Neeble. Kiu povis forpreni ĝin?" kriis Profesoro Porter.

"Dio scias, Profesoro," respondis Clayton. "Ni povis kredi, ke la ulo gvidanta nin mensogas pri la loko, sed liaj surpriziĝo kaj konsterniĝo, trovante neniun kestegon sub la kadavro de la murdita Snipes, estas vere realaj kaj nefalseblaj. Kaj tiam niaj ŝoveliloj montris al ni, ke io estas enterigita sub la kadavro, ĉar tie iam estis truo, plenigita de nekunpremita grundo."

"Sed kiu povis forpreni ĝin?" rediris Profesoro Porter.

"Oni povus kompreneble suspekti la krozoŝipanojn," diris Leŭtenanto Charpentier, "se ne estus fakto, ke subleŭtenanto Janviers ĵuras al mi, ke neniuj rajtis ferii -- ke neniuj surbordiĝis, se ne sub komando de oficiro, ekde kiam ni ankris ĉi tie. Mi ne scias, ĉu vi suspektus niajn, sed mi ĝojas, ke oni nun povas neniel suspekti ilin," li konkludis.

"Neniam venus en mian menson suspekti la virojn, al kiuj ni tiom ŝuldas," afable respondis Profesoro Porter. "Mi egale suspektus mian karan Clayton, aŭ s-ron Philander."

La francoj ridetis, kaj oficiroj kaj maristoj. Evidente, ŝarĝo estis levita de iliaj mensoj.

"La trezoro malaperis antaŭ longa tempo," daŭrigis Clayton. "Fakte, la kadavro disfalis kiam ni levis ĝin, kio indikas, ke la forprenanto de la trezoro faris tion dum la kadavro estis freŝa, ĉar ĝi estis unupeca kiam ni malkovris ĝin."

"Certe estis kelkaj en la grupo," diris Jane, kiu estis veninta al ili. "Vi rememoros, ke necesis kvar viroj por porti ĝin."

"Je Jupitero!" elkriis Clayton. "Vi pravas. Certe tion faris grupo de nigruloj. Unu el ili verŝajne vidis la virojn enterigi la kestegon, kaj tuj poste revenis kun grupo de amikoj kaj forportis ĝin."

"Konjektado estas senutila," malfeliĉe diris Profesoro Porter. "La kestego malaperis. Ni neniam plu revidos ĝin, aŭ la trezoron interne."

Jane sola sciis, kion signifis tiu perdo por ŝia patro, kaj neniu tie sciis, kion ĝi signifis por ŝi.

Post ses tagoj, Kapitano Dufranne anoncis, ke ili forvojaĝos la postan matenon.

Jane estus petinta novan prokraston, sed ankaŭ ŝi komencis kredi, ke ŝia arbara amanto ne plu revenos.

Malgraŭ si, ŝi komencis havi dubojn kaj timojn. La kredebleco de la argumentoj de tiuj nepartiaj francaj oficiroj komencis kontraŭvole konvinki ŝin.

Ke li estis hommanĝanto, tion ŝi rifuzis kredi, sed ke li estas adoptita ano de iu sovaĝa tribo, tio finfine ŝajnis al ŝi ebla.

Ŝi ne konfesis al si, ke li povus esti mortinta. Estis nekredeble, ke tiu perfekta korpo, tiom plena de triumfa vivo, povis ĉesi ŝirma la fajreron de la vivo -- egale facile kredi, ke senmorteco mem estus polvo.

Kiam Jane permesis al si pensi tiujn pensojn, aliaj egale nebonvenaj trudis sin al ŝi.

Se li estas ano de iu sovaĝa tribo, li havas sovaĝan edzinon -- eble dekon da ili -- kaj sovaĝajn duonnigrajn gefilojn. La junulino horortremis, kaj kiam oni informis ŝin, ke la krozoŝipo morgaŭ ekveturos, ŝi preskaŭ ĝojis.

Estis ŝi, kiu tamen sugestis, ke oni postasu en la kabano armilojn, municiojn, provianton kaj komfortaĵojn, ŝajne por tiu netuŝebla personeco, kiu subskribis "Tarzan de la Simioj", kaj por D'Arnot, se li ankoraŭ vivis, sed efektive, ŝi esperis, por ŝia arbara dio -- eĉ se li montriĝus tute nedieca.

Kaj en la fina minuto ŝi postlasis por li mesaĝon, transdonotan de Tarzan de la Simioj.

Ŝi la lasta foriris de la kabano, reveninte je iu malgrava preteksto post kiam la aliaj ekiris al la boato.

Ŝi surgenuiĝis apud la lito, en kiu ŝi pasigis tiom da noktoj, kaj proponis preĝon por la sekureco de sia pratempa viro, kaj premante lian medalionon ĉe la lipoj, ŝi murmuris:

"Mi amas vin, kaj ĉar mi amas vin, mi fidas je vi. Sed se mi ne fidus, mi tamen ankoraŭ amus. Se vi estus reveninta por mi, kaj se ne estus alia rimedo, mi estus irinta kun vi en la ĝangalon -- por ĉiam."


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo