Ĉapitro 7: La lumo de la sciado

Post tempo, kiu ŝajnis eterna por la eta suferanto, tiu denove povis marŝi, kaj ekde tiam lia resaniĝo estis tiel rapida, ke post ankoraŭ unu monato li estis tiel fortika kaj aktiva kiel antaŭe.

Dum sia resaniĝo, li multfoje pripensadis la batalon kontraŭ la gorilo, kaj lia unua penso estis, rehavigi al si la mirindan armileton, kiu transformis lin de senespereble superata malfortikulo al la superulo de la granda terurulo de la ĝangalo.

Ankaŭ, li volis reiri al la kabano kaj daŭrigi siajn enketojn pri ties mirindaj enhavaĵoj.

Do, frue en unu mateno, li ekiris je sia vojaĝo. Post mallonga serĉado li trovis la manĝpurigitajn ostojn de la lastatempa malamiko, kaj apude, preskaŭ kaŝitaj sub la falintaj folioj, li trovis la tranĉilon, jam ruĝan pro rusto pro ties tempopasigo apud la grunda humideco kaj la sekiĝinita sango de la gorilo.

Ne plaĉis al li la ŝanĝo je ties antaŭe brila kaj glima supraĵo; sed ĝi restis danĝera armilo, tia, de kia li intencis profiti, kiam ajn tio oportunis. Li pensis, ke jam li ne forkuros de la kapricaj atakoj de maljuna Tublat.

Post ankoraŭ momento li atingis la kabanon, kaj pasis mallonga tempo antaŭ ol li malŝlosis ĝin kaj eniris. Lia unua celo estis, prilerni la meĥanismon de la seruro, kaj tion li faris, zorge studante ĝin dum la pordo restis malfermita; tiel li precize lernis, kiel ĝi povas teni la pordon, kaj kiel ĝi ellasiĝis je lia tuŝo.

Li lernis, ke li deinterne fermi kaj ŝlosi la pordon, kaj tion li faris, ke li tute ne ĝeniĝu dum sia traserĉado.

Li komencis laŭsisteman serĉadon tra la kabano; sed lian atenton baldaŭ kaptis la libroj, kiuj ŝajne strange kaj potence influis lin, pro kio li povis atenti preskaŭ nenion alian pro la logo de la mirinda enigmo, kiun proponis al li ilia celo.

Inter la aliaj libroj troviĝis instrulibro, kelkaj porinfanaj legolibroj, multenombraj bildligroj, kaj vortarego. Ĉiujn li ekzamenis, sed lian atenton pleje kaptis la bildoj, kvankam lian miron kaj plej profundan pensadon kaptis la strangaj insektetoj, kiuj kovris la paĝojn senbildajn.

Kaŭrante super siaj suroj sur la tablosupro en la kabano konstruita de sia patro -- kun la glata, bruna, nuda korpeto klinita super la libro, kiu sterniĝis sur liaj fortaj, sveltaj manoj, kaj kun la longa, nigra hararego pendanta ĉirkaŭ la belforma kapo, kaj kun la brilaj, inteligentaj okuloj -- Tarzan de la simioj, eta primitivulo, prezentis bildon plenan samtempe de patoso kaj de promeso -- alegorian formon de la praa, kiu palpas sian vojon tra la nigra nokto de nescio al la lumo de lernado.

Lia vizaĝeto streĉiĝis pro studado, ĉar li parte komprenis, nebule kaj svage, la rudimentojn de penso, kies destino estis, fariĝi la ŝlosilo kaj la solvo por la enigma problemo de la strangaj insektetoj.

En la manoj estis lernolibro malfermita ĉe bildo de simieto, kiu similis lin, sed kiun kovris, escepte manojn kaj vizaĝon, stranga, bunta pelto, ĉar tio li supozis la jakon kaj pantalonon. Sub la bildo staris kvin insektetoj --

KNABO.

Kaj li ĵus eltrovis en la teksto sur la paĝo, ke tiuj kvin multfoje kaj samsekve ripetiĝis.

Alian fakton li lernis -- ke ekzistas relative malmultaj unuopaj insektetoj; sed tiuj multfoje ripetiĝis, foje sole, pli ofte kune kun aliaj.

Li malrapide turnis la paĝojn, trarigardante la bildojn kaj la tekston por ripeto de tiu kombino K-N-A-B-O. Li baldaŭ trovis tion sub bildo de alia simieto kaj stranga besto, kiu marŝis kvarpiede kiel ŝakalo kaj iomete similis tion. Sub tiu bildo la insektetoj aperis jene:

KNABO KAJ HUNDO

Jen ili, la tri insektetoj kiujn ĉiam akompanis la simieto.

Li progresis, do, tamen tre, tre malrapide, ĉar malfacilan kaj penigan taskon li nesciante fiksis por si -- taskon, kiu por vi kaj mi eble ŝajnus neebla -- lerni legi, havante eĉ ne la plej etan scion pri literoj aŭ skriba lingvo, eĉ ne ideeton, ke ekzistas tiaj aferoj.

Li ne sukcesis post tago, aŭ semajno, aŭ monato, aŭ jaro; sed malrapide, treege malrapide, li lernis, post kiam li ekkaptis la eblaĵojn de tiuj insektetoj, kaj jam je la dek-kvina jaroj li konis la diversajn literkombinojn, kiuj simbolis ĉiun bildan formon en la eta lernolibro kaj en unu aŭ du el la bildlibroj.

Pri la signifoj kaj utiloj de la artikoloj kaj konjunkcioj, verboj kaj adverboj kaj pronomoj, li nur svage konceptetis.

Unu tagon, kiam li estis dek-dujara, li trovis plurajn krajonojn en antaŭe nerimarkita tirkesto sub la tablo, kaj, utiligante unu el ili por skrapi sur la tablosupro, li feliĉiĝis rimarki la nigran linion, kiun ĝi postlasis.

Tiom penege li laboris je tiu nova ludilo, ke la tablosupro baldaŭ fariĝis amaso da serpentumaj maŝoj kaj neregulaj linioj, kaj la krajonopinto forrodiĝis ĝis la ligno. Poste li prenis alian krajonon, sed tiufoje li havis difinitan celon.

Li intencis provi kopii kelkajn el la insektetoj, kiuj rampis sur la paĝoj de liaj libroj.

La tasko estis malfacila, ĉar li tenis la krajonon same kiel oni tenas ponardon, kio ne multe faciligas aŭ la skribadon aŭ la legeblecon de la rezulto.

Sed dum monatoj li malrezignis, kiam ajn li povis veni al la kabano, ĝis finfine, per ripeta eksperimentado, li trovis metodon por teni la krajonon, kiu plej bone permesis, ke li gvidu kaj regu ĝin, kaj li fine povis, almenaŭ neperfekte, reprodukti iun ajn el la insektetoj.

Tiel li komencis skribi.

Kopiado de la insektetoj instruis al li alian aferon -- ilian nombron; kaj kavankam li ankoraŭ ne povis nombri, kiel ni komprenas tion, li tamen havis ideon pri kvanto, bazante siajn kalkulojn je la nombro de fingroj sur unu mano.

Lia serĉado de la diversaj libroj konvinkis lin, ke li jam eltrovis ĉiujn diversspecajn insektetojn plej ofte ripetatajn en kombinaĵoj, kaj tiujn li tre facile aranĝis laŭ ĝusta ordo pro la ofteco, je kiu li trafoliumis la fascinan bildlibron.

Lia kleriĝado progresis; sed liaj plej gravaj eltrovoj venis el la neelĉerpebla konservejo de la ilustrita vortarego; ĉar li pli lernis pere de bildoj ol pere de teksto, eĉ jam komprenante la signifon de la insektetoj.

Kiam li eltrovis la aranĝon de vortoj laŭ aboca ordo, li ĝuis serĉi kaj trovi la kombinojn, kiujn li jam konas, kaj la vortoj ilin sekvantaj, ties definoj, plukondukis lin tra la labirinto de erudiĝado.

Kiam li estis dek-sepjara, li jam lernis legi la simplan infanan lernolibron, kaj plene konsciis la veran kaj mirindan celon de la insektetoj.

Li jam ne sentis honton pri sia senhara korpo aŭ homaj trajtoj, ĉar lia rezonivo jam informis lin, ke li estas de alia raso ol siaj sovaĝaj kaj haraj kunuloj. Li estas H-O-M-O, ili estas S-I-M-I-O-J, kaj la simietoj trakurantaj tra la arbarosupro estas S-I-M-I-E-T-O-J. Li cetere sciis, Sabor estas L-E-O-N-I-N-O, kaj Histah S-E-R-P-E-N-T-O, kaj Tantor E-L-E-F-A-N-T-O. Kaj tiel li lernis legi. De tiam, li rapide progresis. Helpe de la vortarego kaj la aktiva intelekto de sana menso herede dotita je pli ol ordinara rezonkapablo, li lerte konjektis pri multo, kiun li ne povis vere kompreni, kaj sufiĉe ofte liaj konjektoj trafis proksime al la vero.

Multajn interrompojn pri lia kleriĝado kaŭzis la migremo de lia tribo, sed eĉ apartigite de siaj libroj, li cerbe aktivis, daŭre serĉante la misterojn de lia fascina maroto.

Pecojn de ŝelo kaj plataj folioj, eĉ glataj regionetoj de nuda tero, provizis al li la kajerpaĝojn, sur kiuj li povis skrapi, per la pinto de sia ĉastranĉilo, la lecionojn lernatajn.

Ankaŭ li ne neglektis la pli severajn devojn de la vivo, sekvante sian emon solvi la misteron de la libraro.

Li ekzercadis je sia ŝnuro kaj ludis per la akra tranĉilo, kiun li lernis teni akra per frotado je plataj ŝtonoj.

La tribo kreskis post la alveno de Tarzan, ĉar estrate de Kerĉak ili povis fortimigi la ceterajn tribojn el sia ĝangalregiono; tial ili havis sufiĉe da manĝaĵoj, kaj preskaŭ ne suferis pro la predemo de najbaroj.

La junaj virsimioj, maturiĝante, do lernis, ke estas pli komforte trovi edzinojn elinter sia tribo, aŭ, kaptinte inon el alia tribo, revenigi tiun por loĝi en la bando de Kerĉak kaj amike vivi kun li, ol provi starigi proprajn novajn grupetojn aŭ batali kontraŭ la preskaŭ nevenkebla Kerĉak por hejmtriba supereco.

Unu pli feroca ol siaj kunuloj foje provis tiun lastan alternativon, sed ĝis nun aperis neniu, kiu povus venki tiun fortan kaj brutecan simiegon.

Tarzan okupis nekutiman lokon en la tribo. Ili ŝajnis opinii lin unu el ili, tamen iel malsama. La pli aĝaj virsimiegoj aŭ entute malatentis lin aŭ tiom terure malamegis lin, ke, manke siajn mirindajn flekseblecon kaj rapidecon kaj la ferocan protektemon de la grandega Kala, li estus junaĝe mortigita.

Plej konsekvence malamikis lin Tublat, sed pere de Tublat, kiam li estis dektrijara, subite ĉesiĝis la persekutado fare de liaj malamikoj, kaj ili entute lasis lin neĝenata, krom okaze de la fojaj amokoj -- la strangaj frenezoj, kiuj trafas multajn el la pli ferocaj ĝangalaj bestoj. Tiam, neniu povis esti sekura.

Je la tago, kiam Tarzan akiris siaj rajton de estimo, la tribo grupiĝis en natura amfiteatreto, kiun la ĝangalo lasis libera de la enplektemaj lianoj kaj rubusoj, en kavo inter kelkaj montetoj.

Tiu apertejo estis preskaŭ precize ronda. Ĉiuflanke staris la gigantoj de la netuŝita arbaro; la matiĝinta vepraro tiom kunpuŝiĝis inter la trunkegoj, ke eblis eniri la etan, ebenan arenon nur pere de la supraj branĉoj de la arboj.

Ĉi tie, sekure kontraŭ interrompo, ofte grupiĝis la tribo. Centre de la amfiteatro staris unu el tiuj strangaj elgrundaj tamtamegoj, kiujn la homsimiluloj konstruas por siaj strangaj ritoj, kies sonojn homoj aŭdas en la profundoj de la ĝangalo, sed kiujn neniu iam ajn vidis.

Multaj vojaĝantoj vidis la tamburojn de la simiegoj, kaj kelkaj aŭdis la sonojn de ilia batiĝado kaj la bruon de la sovaĝa kaj stranga festivalado de tiuj unuaj ĝangalaj moŝtoj, sed Tarzan, Lordo Greystoke, sendube estas la unusola homo, kiu iam ajn partoprenis la ferocan, frenezan, ebriigan diboĉon de la DumDumo.

El tiu primitiva funkcio sendube kreskis ĉiuj formoj kaj ceremoniaĵoj de la modernaj eklezio kaj ŝtato, ĉar tra la sennombraj epokoj, de antaŭ la plej praaj remparoj de naskiĝanta homeco, niaj ferocaj, harkovritaj prapatroj dancis la ritojn de la DumDumo je la sono de ilia grunda tamtamego, sub la brila lumo de tropika luno en la profundejo de ĝangalego, kiu staras hodiaŭ neŝanĝita de tiu longe forgesita nokto en la svagaj, nepripenseblaj epokoj de la jam longe mortinta pasinteco, kiam nia unua hirta prapatro alteriĝis de flirtanta branĉo kaj malpeze saltis sur la molan torfon de tiu unua kunvenejo.

Je la tago kiam Tarzan gajnis sian liberiĝon de tiu persekutado, kiu senkompate sekvis lin dum dekdu el liaj dektri jaroj da vivo, la tribo, jam kun cent anoj, silente grupvojaĝis tra la plej malalta teraso de la ĝangala arbaro kaj sensone falis sur la grundon de la amfiteatro.

La ritoj de la DumDumo signis gravajn okazojn en la vivo de la tribo -- venkon, kapton, mortigon de iu grandega kaj feroca ĝangalano, morto aŭ estiĝo de reĝo; kaj ili okazis kun konvena ceremonieco.

Hodiaŭ temis pri la mortigo de simiego, ano de alia tribo, kaj kiam la popolo de Kerĉak eniris la arenon, ili vidis du virsimiegojn, kiuj portis inter si la kadavron de la venkito.

Ili kuŝigis la ŝarĝon antaŭ la tamtamego, poste gardkaŭris tie apud ĝi, dum la ceteraj tribanoj faldis sin en herbaj niĉoj por dormi ĝis la lunleviĝo signalos komenciĝon de la sovaĝa orgio.

Dum horoj regnis absolute silenteco en la maldensejeto, krom se temis pri la raŭkaj grakoj de brile plumitaj papagoj, aŭ la kriĉado kaj pepado de la mil ĝangalaj birdetoj, kiuj senĉese saltflugis inter la buntaj orkideoj kaj multkoloraj floroj, kiuj girlandis la milnombrajn, muskozajn branĉojn de la reĝarboj.

Finfine, kiam mallumo volvis la ĝangalon, la simioj komencis vekiĝi, kaj ili baldaŭ faris grandan rondon ĉirkaŭ la tamtamego. La inoj kaj idoj kaŭris laŭ maldika linio ĉirkaŭ la ekstera periferio de tiu rondo, dum ĝuste antaŭ ili rangis la viraj plenkreskuloj. Antaŭ la tamtamego sidis tri maljunulinoj; ĉiu portis nodoplenan branĉon longan je 40-50 centimetroj.

Malrapide, mallaŭte ili komencis frapetadi la resonan supraĵon de la tamtamego dum la unuaj malbrilaj radioj de la leviĝanta luno arĝentis la ĉirkaŭajn arbosuprojn.

Dum pli intensiĝis la lumo en la amfiteatro, la inoj intensigis la oftecon kaj forton de tiuj batoj, ĝis baldaŭ sovaĝa, ritma bruego satplenigis la ĝangalegon kilometrojn je ĉiu direkto. Grandegaj, ferocaj brutoj ĉesis ĉasi, levante la orelojn kaj kapojn, por aŭskulti la malakutan batadon, kiu signis la DumDumon de la simioj.

Iu el tiuj foje levis sian altan krion aŭ tondrecan muĝon kiel respondan defion kontraŭ la sovaĝa bruego de la homsimiluloj, sed neniu alproksimiĝis por rigardi aŭ ataki, ĉar la simiegoj, plennombre kunvenintaj, kreis fortan estimon en la brustoj de siaj ĝangalaj najbaroj.

Dum la bruo de la tamtamego ĝissurdige laŭtiĝis, Kerĉak saltis en la malplenan lokon inter la kaŭrantaj virsimioj kaj la tamtamantinoj.

Rektiĝante, li reklinigis la kapon kaj, kuraĝe rigardante la okulon de la leviĝanta luno, li bategis sian bruston per siaj haraj manegoj kaj eligis sian timigan, muĝan kriĉon.

Unu -- du -- tri fojojn tiu terura kriego sonoris tra la estaĵoplena soleco de tiu neparoleble viva, tamen neparoleble morta, mondo.

Tiam, kaŭre, Kerĉak sensone glitis ĉirkaŭ la larĝan rondon, zorge evitante la mortinton, kiu kuŝis antaŭ la altaro-tamtamego, sed, preterirante, li fiksis siajn ferocajn, kruelajn, ruĝajn okuletojn ĉe la kadavro.

Tiam alia virbesto saltis en la arenon, kaj, ripetante la hororigajn kriojn de la reĝo, ŝtele postsekvis tiun. Alia kaj ankoraŭ alia sekvis laŭ rapida sinsekvo, ĝis la ĝangalo reverberis por la nun preskaŭ senpaŭzaj sonoroj de iliaj sangavidaj hurloj.

Jen la defio kaj la ĉaso.

Kiam ĉiuj plenkreskaj virsimiloj jam aliĝis tiun maldikan vicon de cirkulantaj dancantoj, komenciĝis la atako.

Kerĉak, kaptinte klabegon el la amaso, kiu tiucele kuŝis apude, furioze ĵetis sin kontraŭ la mortinta simio, bategante la kadavron, samtempe eligante la graŭlojn kaj kriojn de batalo. Nun kreskis la bruo de la tamtamego, kaj ankaŭ la ofteco de la bategoj, kaj la batalantoj, poe alproksimiĝante la viktimon de la ĉaso kaj liverante bategon de la klabo, aliĝis la frenezan peladon de la Danco de Morto.

Tarzan troviĝis meze de tiu sovaĝa, salteganta hordo. Lia bruna, ŝvitanta, muskola korpo, glimanta en la lunlumo, suple kaj gracie brilis inter la malpuraj, mallertaj kaj harkovritaj brutoj ĉirkaŭantaj lin.

Neniu estis pli ŝtelira en la mima ĉaso, neniu pli feroca ol li dum la sovaĝa feroceco de la atako, neniu tiel alte saltis en la aeron dum la Danco de Morto.

Dum la brua kaj rapideco de la tamtambatoj kreskis, la dancantoj verŝajne ebriiĝis pro la sovaĝa ritmo kaj la sovaĝaj hurloj. Plimultiĝis iliaj saltoj kaj saltegoj, salivo gutis de iliaj nudaj dentegoj, kaj ŝaŭmo makulis iliajn lipojn kaj brustojn.

Duonan horon tiu stranga danco daŭris, ĝis, je signalo de Kerĉak, ekĉesiĝis la bruo de la tamtamego kaj la tamtamantinoj rapide forkuris tra la vico de dancantoj ĝis la ekstera rando el kaŭrantaj spektantoj. Tiaj, unuanime, la viroj ĵetis sin kontraŭ la aĵo, kiun iliaj foregaj batoj jam amase pulpigis.

Karno malofte atingis iliajn makzelojn laŭ satigaj kvantoj, do taŭga fino por tiu sovaĝa ceremonio estis la gusto de freŝe mortigita viando, kaj ili nun turnis sian atenton al la vorado de la mortinta malamiko.

Dentegoj puŝiĝis en la kadavron, por forŝiri grandajn amasojn; la plej potencaj simiegoj havigis al si la plej bongustajn pecojn, dum la malpli potencaj devis cirkuli ĉirkaŭ la ekstera rando de la luktado, graŭle atendante okazon trapuŝi sin kaj ekkapti perditan peceton aŭ forŝteli restantan oston antaŭ ol ĉio malaperos.

Tarzan, pli ol la simioj, deziris kaj bezonis karnon. Deveninte de raso da viandovorantoj, neniam en sia vivo, li pensis, li satigis sian apetiton por bestodevena nutraĵo; kaj nun lia lertmova korpeto travermis la amason da luktantaj, ŝirantaj simioj, penante havigi al si parton, kiun lia forteco ne kapablus gajni por li.

Ĉe lia flanko pendis la ĉastranĉilo de lia nekonata patro, en ingo, kiun li mem kreis kopie de unu, kiun li vidis inter la bildoj de liaj trezorlibroj.

Li finfine atingis la rapide malaperantan feston, kaj per sia akra tranĉilo li detondis porcion pli grandan ol li esperis, tutan harkovritan antaŭbrakon, kie ĝi etendiĝis sub la piedoj de la potenca Kerĉak, kiu estis tiom okupita je la reĝa rajto ŝtopmanĝi sin, ke li ne rimarkis tiun agon de lèse majesté.

Do eta Tarzan tordiĝis elsub la batalanta amaso, tenante sian teruran premion ĉe la brusto.

Inter tiuj, kiuj sensukcese cirkulis ĉe la rando de la bankedantoj, troviĝis maljuna Tublat. Li estis inter la unuaj por manĝi, sed retiriĝis kun granda porcio por kviete manĝi; nun li reiris por alia porcio.

Tiam li rimarkis Tarzanon dum la knabo elvenis elsub la skrapanta, kunpuŝiĝanta simiamaso, kun tiu harkovrita antaŭbrako tenata firme ĉe lia korpo.

La etaj, kunproksimaj, vejnoplenajaj, porkecaj okuloj de Tublat ĵetis kruelajn malamoglimojn kiam ili trafis la celon de lia malŝatego. Ankaŭ en ili vidiĝis avideco por la bongustaĵon, kiun portis la knabo.

Sed Tarzan same rapide rimarkis sian arĥmalamikon, kaj, diveninte la intencon de la granda besto, li lerte forsaltis al la inoj kaj idoj, esperante kaŝi sin inter ili. Tublat tamen proksime sekvis lin, kaj li ne havis okazon por serĉi kaŝlokon, sed ekkonsciis, ke nur malfacile li entute povos eskapi.

Li rapide kuris al la ĉirkaŭaj arboj, kaj lertsalte atingis malsupran branĉon per unu mano, kaj tiam, prenante la ŝarĝon inter la dentoj, li rapide grimpis supren, proksime sekvate de Tublat.

Supren, supren li iris al la flirtanta pinto de alta monarĥo de la arbaro, kien lia multpeza persekutanto ne kuraĝos sekvi lin. Tie li sidis, ĵetante ofendojn kaj insultojn kontraŭ la kolerega, buŝe ŝaŭmanta besto, kiu atendis dudek metrojn sub li.

Kaj Tublat ekamokis.

Kun hororigaj hurloj kaj muĝoj li alteriĝis, inter la inojn kaj idojn, puŝegante siajn dentegojn en dekon da nuketoj kaj ŝirante karnpecegojn el la dorsoj kaj brustoj de la inoj, kiujn li sukcesis kapti.

Sub la brila lunlumo Tarzan vidis la tutan frenezan karnavalon da kolerego. Li vidis la inojn kaj idojn rapidi al la sekureco de la arboj. Tiam la virsimiegoj meze de la areno sentis la dentegojn de sia amokiĝinta kunulo, kaj unuanime ili fandiĝis kun la nigraj ombroj de la superpendanta arbaro.

Restis nur unu en la amfiteatro krom Tublat, malfruiĝanta ino, kiu rapide kuris al la arbo, kie sidis Tarzan, kaj proksime post ŝi venis la terura Tublat.

Temis pri Kala, kaj tuj kiam Tarzan vidis, ke Tublat proksimiĝas al ŝi, li ekfalis kun la rapideco de falanta ŝtono, de branĉo al branĉo, al sia adoptopanjo.

Nun ŝi estis sub la superpendantaj branĉoj, kaj proksime super ŝi kaŭris Tarzan, atendante la rezulton de la konkurso.

Ŝi saltis superen, kaptante malaltan branĉon, sed preskaŭ super la kapto de Tublat, tiel proksime li venis al ŝi. ŝi devus esti sekura, sed aŭdiĝis ŝira sono, la branĉo rompiĝis kaj faligis ŝin rekte sur la kapon de Tublat, faligante tiun al la tero.

Ambaŭ tuj saltis pieden, sed kiel ajn rapide ili agis, Tarzan pli rapide agis, kaj la kolerega virsimiego trovis sin fronte kun la homido, kiu staris inter li kaj Kala.

Nenio povus pli plaĉi al la feroca besto, kaj kun triumfa muĝo li saltis sur la etan Lordon Greystoke. Sed liaj dentegoj neniam kunpuŝiĝis en tiu nukse bruna karno.

Muskola mano etendiĝis kaj ekkaptis la harkovritan gorĝon, kaj alia plonĝigis akran ĉastranĉilon dekon da fojoj en la larĝan bruston. La batoj fulme falis, kaj ĉesiĝis nur kiam Tarzan sentis la malrigidan formon forfali de sub li.

Kiam la korpo falis surteren, Tarzan de la Simioj metis sian piedon sur la nukon de sia tutviva malamiko kaj, levante siajn okulojn al la plenluno, reklinigis sian ferocan junan kapon kaj elvoĉigis la sovaĝan kaj teruran kriegon de sia popolo.

Unu post alia, la tribanoj desvingis sin de siaj arbaraj kaŝejoj kaj formis rondon ĉirkaŭ Tarzan kaj lia venkita malamiko. Kiam ĉiuj alvenis, Tarzan turnis sin al ili.

"Mi estas Tarzan," li kriis. "Mi estas granda mortiganto. Ĉiuj estimu Tarzanon de la Simioj kaj Kalan, lian panjon. Troviĝas neniu inter vi tiom potenca, kiom Tarzan. Liaj malamikoj gardu sin."

Rekte rigardante la kruelajn, ruĝajn okulojn de Kerĉak, la juna Lordo Greystoke batadis sian potencan bruston kaj ankoraŭfoje elhurlis sian raŭkan defikriegon.


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo