Ĉapitro 27: Refoje la giganto

Taksio haltis antaŭ malnovmoda loĝejo ĉe la urbolimoj de Baltimoro en Usono.

Viro kvardekjara, fortika kaj kun regulaj trajtoj, elpaŝis kaj, paginte la ŝoforon, forsendis lin.

Post momento la pasaĝero estis eniranta la librarejon de la malnova hejmo.

Ha, s-ro Kanler!" elkriis maljunulo, ekstarante por saluti lin.

"Bonan vesperon, kara Profesoro," kriis la viro, etendante amikeman manon.

"Kiu enlasis vin?"

"Esmeralda."

"Ŝi do informos al Jane pri tio, ke vi alvenis," diris la maljunulo.

"Ne, Profesoro," respondis Kanler, "ĉar mi ĉefe venis por paroli kun vi."

"Ha, mi estas honorata," diris profesoro Porter.

"Profesoro," daŭrigis Roberto Kanler, tre zorge, kvazaŭ pesante siajn vortojn, "mi venis ĉivespere por diskuti pri Jane kun vi.

"Vi konas miajn aspirojn, kaj vi bonkore aprobis mian svatadon."

Profesoro Archimedes Q. Porter malkvietis en sia fotelo. Tiu temo ĉiam maltrankviligis lin. Tion li ne komprenis. Kanler estis bonega edziĝonto.

"Sed pri Jane," daŭrigis Kanler, "pri ŝi mi ne povas kompreni. Ŝi prokrastas la aferon unue pro unu kialo, poste pro alia. Ĉiam mi sentas, ke ŝi retrankviliĝas kiam mi ĝisas ŝin."

"Tamen," diris profesoro Porter. "Tamen, s-ro Kanler, Jane estas filino tute obeema. Ŝi kondutos precize laŭ miaj instrukcioj."

"Mi do povos ankoraŭ kalkuli je via subteno, ĉu?" demandis Kanler, kun tono de malstreĉiĝo en la voĉo.

"Certe, sinjoro; certe, sinjoro," eldiris profesoro Porter. "Ĉu vi povus tion dubi?"

"Nu, ja ekzistas juna Clayton," sugestis Kanler. "Li ĉirkaŭflirtadas jam monatojn. Ne ŝajnas al mi, ke Jane amas lin; sed krom sia titolo, li laŭdiri heredis atentindan bonhavon de sia patro, kaj ne estus strange -- se li fine konkerus ŝin, se ne -- " kaj Kanler paŭzis.

"Tamen, s-ro Kanler; se ne -- kio?"

"Se ne okazos, ke vi decidos peti, ke mi kaj Jane geedziĝu tuj," diris Kanler, malrapide kaj laŭte.

"Mi jam sugestis al Jane, ke tio estus dezirinda," malgaje diris profesoro Porter, "ĉar ni ne plu havas la monon por teni ĉi tiun domon kaj vivi kiel postulas ŝiaj diversaj amikecoj."

"Kion ŝi respondis?" demandis Kanler.

"Ŝi diris, ke ŝi ankoraŭ ne pretas edziniĝi al iu ajn," respondis profesoro Porter, "kaj ke ni povos foriri kaj loĝi sur la bieneto en norda Viskonsino, kiun heredigis al ŝi ŝia patrino.

"Ĝi ja estas pli ol sinsubtena. La prizorgantoj ĉiam vivtenis sin de ĝi, kaj cetere povis sendi al Jane etan sumon ĉiujare. Ŝi intencas, ke ni veturu tien je la komenco de la semajno. S-roj Philander kaj Clayton jam antaŭveturis por pretigi ĉion por ni."

"Clayton iris tien?" diris Kanler, evidente ĉagrenita. "Kial oni ne informis min? Mi kun plezuro irus por certigi, ke ĉia komfortaĵo estos donita."

"Jane sentas, ke ni jam tro ŝuldas al vi, s-ro Kanler," diris profesoro Porter.

Kanler estis respondonta kiam aŭdiĝis la sono de paŝoj en la ekstera koridoro, kaj Jane envenis la ĉambron.

"Ho, mi pardonpetas!" ŝi kriis, haltante ĉe la sojlo. "Mi supozis vin sola, paĉjo."

"Estas nur mi, Jane," diris Kanler, kiu ekstaris. "Ĉu vi bonvolos enveni kaj partopreni en la familia diskutado? Ni estis ĵus parolantaj pri vi."

"Dankon," diris Jane, enirante kaj akceptante la seĝon, kiun Kanler pretigis por ŝi. "Mi nur volis informi paĉjon, ke Tobeo morgaŭ venos de la kolegio por paki siajn librojn. Mi volas, paĉjo, ke vi nepre indiku ĉiujn, kies mankon vi povos toleri ĝis la aŭtuno. Mi petas, ke vi ne portu la tutan libraron al Viskonsino, same kiel vi estus ĝin portinta al Afriko se mi ne estus malpermesinta tion."

"Ĉu Tobeo jam venis?" demandis profesoro Porter.

"Jes, mi ĵus lasis lin. Ĝuste nun li kaj Esmeralda diskutas religiajn spertojn sur la antaŭa verando."

"Tamen, mi devos tuj paroli kun li!" kriis la profesoro. "Pardonu min dum momento, karaj," kaj la maljunulo rapidis el la ĉambro.

Tuj kiam li jam ne povis aŭdi, Kanler turnis sin al Jane.

"Atentu, Jane," li malĝentile diris. "Kiom longe daŭros aferoj ĉi tiel? Vi ne rifuzis edziniĝi kun mi, sed vi ankaŭ ne promesis. Mi volas morgaŭ aĉeti la rajtigilon tial, ke ni povus nepublike geedziĝu antaŭ ol vi foriros al Viskonsino. Ne plaĉos al mi, kaj certe ne al vi, multe da bruo pri la afero."

Frostiĝis al la junulino, sed ŝi brave levis la kapon.

"Vi scias, ke tion deziras via patro," aldonis Kanler.

"Jes, mi scias."

Ŝia parolado estis preskaŭ flustra.

"Ĉu vi komprenas, ke vi aĉetas min, s-ro Kanler?" ŝi finfine diris per frosta, sentona voĉo. "Aĉetas min, kontraŭ kelkaj nuraj dolaroj? Vi ja tion komprenas, Roberto Kanler, kaj ĝuste tion vi esperas kiam vi pruntis al paĉjo la monon por tiu frenezula aventuro, kiu, se ne estus okazinta ege mistera cirkonstanco, eventualiĝus surprize sukcesa.

"Sed vi, s-ro Kanler, estus aparte surprizita. Vi tute ne supozis, ke la aventuro estos sukcesa. Vi estas tro bona komercisto por supozi tion. Kaj vi estas tro bona komercisto por prunti monon por serĉi kaŝitan trezoron, aŭ por prunti monon sen asekuro -- se vi ne havus apartan celon.

"Vi sciis, ke sen asekuro vi povus pli bone superi la honoron de la familio Porter ol vi povus kun ĝi. Vi bone komprenis la plej bonan metodon por trudi edziniĝon al mi sen la ŝajno de trudo.

"Vi neniam menciis la prunton. Ĉe alia viro mi opinius tion indiko de grandanima kaj nobla personeco. Sed vi estas profunda homo, s-ro Roberto Kanler. Mi pli bone konas vin ol vi supozas.

"Mi certe edziniĝos al vi se mankos alia elturniĝo, sed ni tamen komprenu unu la alian."

Dum ŝi paroladis, Roberto Kanler alterne ruĝiĝis kaj paliĝis, kaj kiam ŝi ĉesis paroli li ekstaris, kaj, kun cinika rideto sur sia fortika vizaĝo, diris:

"Vi surprizis min, Jane. Mi kredis, ke vi havas pli da memregado -- da fiereco. Vi kompreneble pravas. Mi aĉetas vin, kaj mi bone sciis, ke vi tion scias, sed mi opiniis, ke vi preferos preteksti, ke la afero estas alia. Mi estis supozanta, ke via memestimo kaj via Porter-fiereco malhelpus konfesi, eĉ al vi mem, ke vi estos aĉetitino. Sed kiel ajn plaĉas al vi, karulino," li leĝere aldonis. "Mi havos vin, kaj nur tio interesas min."

La junulino senvorte turnis sin kaj forlasis la ĉambron.

Jane tamen ne edziniĝis antaŭ ol ŝi forveturis kun la patro kaj Esmeralda al sia vinskonsina bieneto, kaj kiam ŝi froste adiaŭis Roberton Kanler je la trajnforveturo, li vokis al ŝi, ke li venos al ili post unu-du semajnoj.

Kiam ili atingis la celon, ilin renkontis Clayton kaj s-ro Philander en granda turisma aŭto, kiun posedis la unua el tiuj, kaj ili forrapidis tra la densa norda arbaro al la bieneto, kiun la junulino ne vizitis post sia infanaĝo.

La biendomo, kiu staris sur altaĵeto cent metrojn for de la prizorganto-domo, spertis tutan transformadon dum la tri semajnoj de ĉeestado de Clayton kaj s-ro Philander.

La unua importis armeeton da ĉarpentistoj kaj masonistoj, tubriparistoj kaj farbistoj de iu fora metropolo, kaj tio, kiu estis kaduka ŝelaĵo kiam ili venis al ĝi, nun estis komforta duetaĝa domo plena je ĉiu moderna oportunaĵo havigebla en la daŭro de mallonga tempo.

"S-ro Clayton, kion vi faris?" elkriis Jane Porter; ŝia koro sinkis en ŝia brusto kiam ŝi taksis la ŝajnan elspezegon, kiun li faris.

"Tsss," avertis Clayton. "Ne permesu, ke via patro eksciu. Se vi diros nenion, li nenion rimarkos, kaj mi tute ne povis toleri, ke li vivu en la terura malpuraĵejo, kun trovis s-ro Philander kaj mi. Mi faris malmulton kvankam mi volis fari multon. Por li, Jane, mi petas, neniam menciu la aferon."

"Sed vi scias, ke ni ne povos repagi vin," kriis la junulino. "Kial vi volas trudi al mi tiel teruran ŝuldon?"

"Ne, Jane," malfeliĉe diris Clayton. "Se temus nur pri vi, nu, kredu min, mi estus farinta nenion, ĉar mi sciis dekomence, ke tio nur aĉigus min antaŭ viaj okuloj, sed mi ne povis toleri, ke tiu kara maljunulo loĝu en la truaĉo, kiun ni trovis ĉi tie. Mi petas, ke vi kredu, ke mi tion faris nur por li, kaj donu al mi almenaŭ tiun peceton da plezuro."

"Mi certe kredas vin, s-ro Clayton," diris la junulino, "ĉar mi scias, ke vi estas sufiĉe bonkora kaj malavara por fari tion nur por li -- kaj, ho, Cecil, mi volus povi repagi vin kiel indas -- kiel vi volas."

"Jane, kial vi ne povas?"

"Ĉar mi amas alian."

"Kanleron?"

"Ne."

"Sed vi edziniĝos kun li. Li informis min pri tio antaŭ ol mi forveturis de Baltimoron."

La junulino spasmetis.

"Mi ni amas lin," ŝi diris, preskaŭ fiere.

"Ĉu temas pri la mono, Jane?"

Ŝi kapjesis.

"Ĉu mi do estas malpli dezirinda ol Kanler? Mi havas sufiĉe da mono, eĉ pli, por ĉio ajn," li amare diris.

"Mi ne amas vin, Cecil," ŝi diris, "sed mi estimas vin. Se mi devos senhonorigi min per tia interkonsento kiu iu ajn viro, mi preferas, ke tiu estu iu, kiun mi jam malŝatas. Mi malamegos la viron, al kiu mi vendos min sen amo, kiu ajn li estu. Vi estos pli feliĉa," ŝi finis, "sola -- kun miaj estimo kaj amikeco, ol kun mi kaj mia malŝato."

Li ne plu trudis la aferon al ŝi, sed se ekzistis en la mondo viro kun murdemo en la koro, tiu estis William Cecil Clayton, Lordo Greystoke, kiam, post semajno, Roberto Kanler haltis antaŭ la biendomo en sia ronronanta sescilindra aŭto.

Pasis semajno; streĉa, senokaza, tamen malkomforta semajno por ĉiuj loĝantaj en tiu viskonsina biendometo.

Kanler estis insistema, ke Jane tuj edziniĝu al li.

Ŝi finfine rezignos pro nura malŝatego de la senpaŭza kaj fia petegado.

Oni interkonsentis, ke la postan tagon Kanler veturos en la urbon kaj revenos kun rajtigilo kaj pastro.

Clayton volis forveturi tuj kiam oni anoncis la planon, sed la lacega, senespera mieno de la junulino tenis lin tie. Li ne povis forlasi ŝin.

Io povus tamen okazi, li volis pense konsoli sin. Kaj en la koro li sciis, ke necesus nur fajrereto por ŝanĝi lian malamon de Kanler al la sangavido de la murdisto.

Kanler frumatene ekveturis al la urbo.

Oriente, oni povis vidi malaltan tavolon de fumo super la arbaro, ĉar jam semajnon incendio furiozis nelonge for de ili, sed la vento ankoraŭ venis el la okcidento, kaj nenia danĝero minacis ilin.

Je la tagmezo, Jane ekiris por promenado. Ŝi rifuzis permesi, ke Clayton kune venu. Ŝi diris, ke ŝi deziras solecon, kaj li respektis ŝian deziron.

En la domo, profesoro Porter kaj s-ro Philander sorbiĝis en profunda diskutado pri iu peza scienca problemo. Esmeralda dormetis en la kuirejo, kaj Clayton, kies okuloj doloretis pro sendorma nokto, ĵetis sin sur la kanapon en la salono kaj baldaŭ falis en malkvietan dormon.

Oriente, la nigraj fumnuboj leviĝis pli alte en la ĉielon; subite, ili kirliĝis, kaj poste komencis drivi al la okcidento.

Pli kaj pli ili proksimiĝis. La loĝantoj de la prizorganto-domo forestis, ĉar estis merkata tago, kaj neniu restis por rimarki la rapidan alkuradon de la fajra demono.

La flamoj baldaŭ transsaltis la sudan ŝoseeton kaj malebligis la revenon de Kanler. Venta fluktueto nun portis la fajron al la nordo, tiam returnis sin, kaj la flamoj staris preskaŭ senmova, kvazaŭ bridite de iu reganta mano.

Subite, el la nordoriento, nigra aŭtego rapidegis laŭ la vojo.

Ĝi salte ekhaltis antaŭ la dometo, kaj nigrahara giganto elsaltis por kuri sur la verandon. Li senpaŭze rapidis en la domon. Sur la kanapo kuŝis Clayton. La viro surprizite haltis, sed poste saltis apud la dormanton.

Kaptante ties ŝultron kaj skuegante lin, li ekkriis:

"Je Diablo, Clayton, ĉu ĉiuj frenezas ĉi tie? Ĉu vi ne scias, ke vin preskaŭ ĉirkaŭas la incendio? Kie troviĝas fraŭlino Porter?"

Clayton atingis la piedojn. Li ne konis la viron, sed li komprenis la vortojn, kaj tuj kuris al la verando.

"Dio!" li kriis, kaj tiam, rekurante en la domon, "Jane! Jane! Kie vi estas?"

Post momento Esmeralda, profesoro Porter kaj s-ro Philander alvenis al la du viroj.

"Kie estas fraŭlino Jane?" kriis Clayton, kaptante Esmeraldan ĉe la ŝultroj kaj malĝentile skuante ŝin.

"Ho, Gabrelio, sinjoro Clayton, ŝi iris promenade."

"Ĉu ŝi ankoraŭ ne revenis?" kaj, ne atendante respondon, Clayton elkuris al la ĝardeno, sekvate de la ceteraj.

"Al kiu direkto ŝi iris?" kriis la nigrahara giganto al Esmeralda.

"Laŭ tiu vojo," kriis la timanta virino, montrante la sudon, kie la vidon ŝirmis alta muro de tondrantaj flamoj.

"Metu ĉi tiujn en la alian aŭton," ordonis la nekonato al Clayton. "Mi vidis ĝin kiam mi alvenis -- kaj forveturigu ilin laŭ la norda vojo.

"Lasu mian aŭton. Se mi trovos fraŭlinon Porter, ni bezonos ĝin. Se ne, neniu bezonos ĝin. Obeu min," kiam Clayton hezitis, kaj tiam ili vidis la gracian formon transsalti la senarbejon al la nordokcidento, kie ankoraŭ restis arbaro netuŝita de flamoj.

En ĉiu ekaperis la neklarigebla sento, ke granda respondeco leviĝis de iliaj ŝultroj; ia implicita konfidenco pri la kapablo de la nekonato savi Jane-on, se ŝi estos savebla.

"Kiu estis tiu?" demandis profesoro Porter.

"Mi tute ne scias," respondis Clayton. "Li nomis min, kaj li konas Jane-on, ĉar li demandis pri ŝi. Kaj li nomis Esmeraldan."

"Mi trovis lin iel surprize familiara," eldiris s-ro Philander. "Kaj tamen, benu min, mi scias, ke mi neniam antaŭe renkontis lin."

"Tamen!" kriis profesoro Porter. "Ege rimarkinde! Kiu li estis, kaj kial mi sentas en mi, ke Jane estas sekura, nur pro tio, ke li ekserĉis ŝin?"

"Tion mi ne scias, profesoro," sobre diris Clayton, "sed mi ja scias, ke mi havas la saman strangan senton.

"Venu, tamen," li kriis, "ni mem devos eskapi de ĉi tie, alie ni estos kaptitaj," kaj la grupo rapidis al la aŭto de Clayton.

Kiam Jane turnis sin por resekvi siajn paŝojn hejmen, ŝin timigis la rimarko de tio, kiom proksima ŝajnas la fumo de la incendio, kaj kiam ŝi plurapidis, ŝia timo fariĝis preskaŭ paniko kiam ŝi perceptis, ke la alkurantaj flamoj rapide trudas sin inter ŝi kaj la dometo.

Finfine ŝi estis devigata turni sin al la densa arbustaro kaj provi traŝovi sin okcidenten, klopodante ĉirkaŭiri la flamojn por atingi la domon.

Postnelonge evidentiĝis la senutileco de tiu penado, kaj tiam ŝia unusola espero restis ĉe la respurado de siaj paŝoj al la vojo kaj fuĝado por la vivo al la sudo kaj la urbo.

La dudeko da minutoj necesa por reatingi la vojo sufiĉis por ebligi bari tiun reiron tiel efike, kiel antaŭe bariĝis ŝia antaŭeniro.

Mallonga kurado laŭ la vojo kondukis al hororplena halto, ĉar tie antaŭ ŝi montriĝis alia flamomuro. Unu brako de la ĉefa incendio estis elĵetiĝinta kilometron sude de la ĉefa korpo por brakumi tiun mallongan vojparton en sia nerompebla teno.

Jane sciis, ke estos senutile refoje provi puŝiĝi tra la arbustaro.

Unu fojon ŝi jam provis, sensukcese. Ŝi nun komprenis, ke post nuraj minutoj la tuta spaco inter nordo kaj sudo estos bolanta amaso da kirliĝantaj flamegoj.

La junulino trankvile surgenuiĝis sur la polvo de la ŝoseeto kaj preĝis por la fortikeco kuraĝe fronti sian sorton, kaj por la liberigo de siaj patro kaj amikoj de la pereo.

Subite, ŝi aŭdis sian nomon laŭte vokatan tra la arbaro:

"Jane! Jane Porter!" Laŭte kaj klare ĝi sonoris, sed per nekonata voĉo.

"Venu!" ŝi voke respondis. "Venu! Al la ŝoseo!"

Tiam, inter la branĉoj de la arboj ŝi vidis formon, kiu sciurorapide svingiĝis.

Turno de la vento blovis fumonubon ĉirkaŭ ilin, kaj ŝi jam ne povis vidi la viron, kiu rapidis al ŝi, sed subite ŝi sentis ĉirkaŭ si brakegon. Tuj ŝi leviĝis, kaj ŝi sentis la preterfluon de la vento kaj la fojan tuŝon de branĉo dum ŝi estis forportata.

Ŝi malfermis la okulojn.

Longe sube etendiĝis la arbustaro kaj la malmola tero.

Ĉirkaŭ ŝi troviĝis la ondanta foliaro de la arbaro.

De arbo al arbo svingiĝis la giganta formo, kiu portis ŝin, kaj ŝajnis al Jane, ke ŝi revivas en sonĝo la sperton, kiu estis ŝia en tiu fora afrika ĝangalo.

Ho, se nur tiu estus la sama viro, kiu tiel rapide portis ŝin tra la implikitaj verdaĵoj je tiu alia tago! Sed tio ne eblas! Tamen, kiu alia en la mondo havus la fortecon kaj lertecon por fari, kion ĉi tiu viro nun faras?

Ŝi ŝtele rigardis la apudan vizaĝon, kaj tiam timigite anheletis. Tamen estis li!

"Mia arbaro-viro!" ŝi murmuris. "Ne, mi certe deliras!"

"Jes, estas via viro, Jane Porter. Via sovaĝa, praarbara viro, elveninta el la ĝangalo por repreni sian amatinon -- la virinon, kiu fuĝis de li," li preskaŭ feroce aldonis.

"Mi ne fuĝis," ŝi flustris. "Mi nur konsentis forveturi kiam ili jam atendis semajnon por via reveno."

Ili jam atingis punkton preter la fajro, kaj li returnis ilin al la senarbejo.

Ili unu apud la alia marŝis al la dometo. La vento denove turnis sin, kaj la fajro reiris al si -- post unu tia horo, ĝi estis estingiĝonta.

"Kial vi ne revenis?" ŝi demandis.

"Mi flegis D'Arnot-on. Li estis terure vundita."

"Ha, mi tion sciis!" ŝi eldiris.

"Ili asertis, ke vi reiris por esti kun la nigruloj -- ke tiuj estis via popolo."

Li ekridis.

"Sed vi ne kredis je tio, ĉu, Jane?"

"Ne! -- kiel mi nomu vin?" ŝi demandis. "Kiu estas via nomo?"

"Kiam vi konatiĝis kun mi, mi estis Tarzan de la Simioj," li diris.

"Tarzan de la Simioj!" ŝi kriis -- "kaj ĉu tiu estis via letero, kiun mi respondis antaŭ foriri?"

"Jes. Kies ĝi estis laŭ via supozo?"

"Mi ne sciis; nur ke ĝi ne povis esti via, ĉar Tarzan de la Simioj skribis anglalingve, kaj vi ne povis kompreni eĉ vorton de iu ajn lingvo."

Ankoraŭfoje li ekridis.

"Estas longa historio, sed ĝuste mi skribis tion, kiun mi ne povis paroli -- kaj nun D'Arnot plikomplikigis la aferon, instruante al mi la francan anstataŭ la anglan.

"Venu," li adonis, "en mian aŭton, ni devos reatingi vian patron, ili antaŭas nin nur iomete."

Dum ili veturis, li diris:

"Do kiam vi skribis en via letero al Tarzan de la Simioj, ke vi amas alian -- eble temis pri mi?"

"Eble," ŝi nur respondis.

"Sed en Baltimoro -- ho, kiom mi serĉadis vin -- oni diris al mi, ke vi eble estas jam edzino. Ke iu Kanler venis ĉi tien por edzinigi vin. Ĉu vere?"

"Jes."

"Ĉu vi amas lin?"

"Ne."

"Ĉu vi amas min?"

Ŝi kaŝis la vizaĝon en la manoj.

"Mi estas promesita al alia. Mi ne povas respondi vin, Tarzan de la Simioj," ŝi kriis.

"Vi ĵus respondis. Diru do kial vi edziniĝus al iu, kiun vi ne amas."

"Mia patro ŝuldas monon al li."

Subite Tarzen rememoris la leteron, kiun li legis -- la nomon Roberto Kanler kaj la sugestitan problemon, kiun li tiam ne povis kompreni.

Li ridetis.

"Se via patro ne estus perdinta la trezoron, vi ne sentus vin devigata plenumi vian promeson al tiu Kanler, ĉu?"

"Mi povus peti, ke li liberigu min."

"Kaj se li rifuzus?"

"Mi promesis."

Li momente silentis. la aŭto danĝere plonĝadis laŭ la neebena ŝoseo, ĉar la fajro minace montriĝis je ilia dekstro, kaj alia ventoŝanĝo povus furioze balai ĝin trans ĉi tiun unusolan eskapovojon.

Finfine ili preteriris la danĝerpunkton, kaj Tarzan malplirapidigis ilin.

"Kaj se mi petus al li?" proponis Tarzan.

"Li certe ne atentus la peton de nekonato," diris la junulino. "Precipe se temus pri iu, kiu mem deziras min."

"Terkoz atentis," senkompate diris Tarzan.

Jane ektremis kaj timeme rigardis la gigantan formon apud si, ĉar ŝi sciis, ke li parolas pri la grandega simiego, kiun li mortigis por defendi ŝin.

"Ĉi tiu ne estas la afrika ĝangalo," ŝi diris. "Vi ne plu estas sovaĝa besto. Vi estas ĝentlemano, kaj ĝentlemanoj ne fridsange mortigas."

"En la koro mi restas sovaĝa besto," li diris mallaŭtvoĉe, kvazaŭ al si.

Denove ili iom silentis.

"Jane," diris la viro, post paso de tempo, "se vi estus libera, ĉu vi edziniĝus kun mi?"

Ŝi ne tuj respondis, sed li pacience atendadis.

La junulino provis ordigi siajn pensojn.

Kion ŝi sciis pri tiu stranga estaĵo ĉe sia flanko? Kion li sciis pri si? Kiu li estis? Kiuj estis liaj gepatroj?

Lia nomo mem eĥis lian misteran devenon kaj lian sovaĝan vivon.

Li ne havis nomon. Ĉu ŝi povus feliĉi kun tiu ĝangala perdito? Ĉu ŝi povus trovi ion komunan kun edzo, kies vivon li pasigis inter la arbopintoj de afrika sovaĝejo, ludante kaj batalante kun la ferocoj hombestoj; ŝirante sian manĝaĵon el la ankoraŭ tremetanta flanko de ĵusmortigita predaĵo, puŝante siajn dentojn en la kurdan karnon, forŝirante sian parton dum ĉirkaŭ li liaj kunuloj graŭlis kaj bataladis por siaj porcioj?

Ĉu li povus iam ajn atingi ŝian socian nivelon? Ĉu ŝi povus toleri fali al la lia? Ĉu iu el ili estus kontenta en tia misgeedzeco?

"Vi ne respondas," li diris. "Ĉu vi volas eviti vundi min?"

"Mi ne scias, kion respondi," malgaje diris Jane. "Mi ne konas mian menson."

"Vi do ne amas min, ĉu?" li ebentone demandis.

"Ne demandu. Vi estos pli kontenta sen mi. Ne konvenos al vi la formalaj limigoj kaj kutimoj de la socio -- civilizo fariĝus ĝena por vi, kaj post nelonge vi sopirus la liberecon de via antaŭa vivo -- vivo je kiu mi estas same netaŭga, kiel vi je la mia."

"Mi verŝajne komprenas vin," li mallaŭte respondis. "Mi ne insistos, ĉar mi preferus vidi vin feliĉa ol esti mem feliĉa. Mi nun komprenas, ke vi ne povus esti feliĉa kun -- simio."

En lia voĉo aŭdeblis nura nuanco de amareco.

"Ne," ŝi malkonsentis. "Ne diru tion. Vi ne komprenas."

Sed antaŭ ol ŝi povis daŭrigi, subita turniĝo de la ŝoseo venigis ilin al la koro de vilaĝeto.

Antaŭ ili staris la aŭto de Clayton, kaj ĝin ĉirkaŭis la grupo, kiun li venigis de la dometo.


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo