Ĉapitro 16: "Ege rimarkinde!"

Plurajn kilometrojn sude de la kabano, sur strio da sabla strando, du maljunuloj disputis.

Antaŭ ili etendiĝis la vasta Atlantiko. Ĉe la dorsoj estis la Nigra Kontinento. Proksime ĉirkaŭ ili turis la nepenetrebla nigreco de la ĝangalo.

Sovaĝaj bestoj muĝis kaj graŭlis; iliajn orelojn atakis bruoj, hidaj kaj strangaj. Kilometrojn ili vagis, serĉante sian loĝlokon, sed ĉiam laŭ la malĝusta direkto. Ili estis same senespere perdiĝintaj kvazaŭ ili estus subite transportitaj al alia mondo.

Je tia momento, certe, ĉiu fibro de iliaj ligitaj intelektoj devis koncentriĝi je la vivosava demando de tiu momento -- la demando, pri vivo aŭ morto, kiel resekvi siajn paŝojn al la loĝloko.

Tiumomente parolis Samuel T. Philander.

"Sed, kara profesoro," li estis diranta, "mi ankoraŭ insistas, ke, se ne estus okazintaj la sukcesoj de Ferdinand kaj Isabella super la maŭroj de la dek-kvina jarcento en Hispanio, la mondo hodiaŭ starus mil jarojn preter la situacio, en kiu ni nun trovas nin. La maŭroj esence estis tolerema, pensema, liberala raso de agrokulturistoj, metiistoj kaj komercistoj -- ĝuste tia popolo, kia ebligas tian civilizaĵon, kiun ni hodiaŭ trovas en Ameriko kaj Eŭxropo -- sed la hispanoj --"

"Tamen, kara s-ro Philander," interrompis Profesoro Porter, "ilia religio absolute malebligis la eblecojn, kiujn vi sugestas. Islamo estis, estas, ĉiam restos pesto rilate tiun sciencan progreson, kiu signas --"

"Benu min! Profesoro," interrompis s-ro Philander, kiu ĵus turnis sian atenton al la ĝangalo, "ŝajnas, ke iu alproksimiĝas."

Profesoro Archimedes Q. Porter turnis sin al la direkto indikita de la miopa s-ro Philander.

"Tamen, s-ro Philander," li riproĉis. "Kiom ofte mi devos insisti, ke vi celu tiun absolutan koncentriĝon de via mensa kapablo, kiu sola permesos al vi celi per la alta intelekto la plej gravajn problemojn nature pritraktendajn de grandaj mensoj? Kaj nun mi trovas vin kulpa pri fia malĝentilaĵo, interrompante mian doktan klarigon por atentigi pri nura kvarpiedulo de la genro felis. Kiel mi komencis diri, s-ro --"

"Nom' de ĉielo, profesoro, ĉu leono?" elkriis s-ro Philandar, streĉante siajn malfortikajn okulojn al la malhela formo siluetanta ĉe la senluma tropika arbustaro.

"Jes, jes, s-ro Philander, se vi insistas uzi slangaĵon en via diskurso, 'leono'. Sed, kiel mi komencis diri --"

"Benu min, profesoro," ankoraŭfoje interrompis s-ro Philander; "permesu, ke mi sugestu, ke la maŭroj, konkeritaj en la dek-kvina jarcento, sendube restos en tiu bedaŭrinda stato, almenaŭ provizore, eĉ se ni prokrastos diskuton de tiu tutmonda katastrofo ĝis post kiam ni atingos la ravan vidon de jena felis carnivora, kiun laŭproverbe donas granda distanco."

Dume, la leono kviete kaj digne alproksimiĝis ĝis eble dek paŝoj de la du viroj, kie ĝi staris, scivoleme rigardante ilin.

La lunlumo inundis la strandon, kaj la stranga grupo staris siluete kontraŭ la flava sablo.

"Ege riproĉinde, ege riproĉinde," eldiris profesoro Porter, kun iometa malkontenteco en la voĉo. "Neniam, s-ro Philander, neniam en la tuta vivo mi spertis, ke unu el tiuj bestoj rajtas vagi ekster sia kaĝo. Mi certe raportos ĉi tiun netolereblan etiko-malatenton al la estroj de la apuda zoologia ĝardeno."

"Tute bone, profesoro," konsentis s-ro Philander, "kaj ju pli baldaŭ, des pli bone. Ni ekiru."

Kaptinte la profesoron ĉe la brako, s-ro Philander ekiris al tiu direkto, kiu metos la plej grandan distancon inter ili kaj la leono.

Nur mallongan distancon ili iris, kiam retrovido rivelis antaŭ la horora rigardo de s-ro Philander, ke la leono sekvas ilin. Li pli strikte tenis la protestantan profesoron kaj plirapidiĝis.

"Kiel mi komencis diri, s-ro Philander," rediris profesoro Porter.

S-ro Philander faris ankoraŭ unu hastan retrorigardon. Ankaŭ la leono plirapidigis sian paŝadon, kaj obstine tenis nevarian distancon inter ili.

"Ĝi sekvas nin!" anhelis s-ro Philander, ekkurante.

"Tamen, s-ro Philander," riproĉis la profesoro, "ĉi tiu netaŭga hastemo tre malkonvenas al doktuloj, Kion pensos pri ni niaj amikoj, kiuj hazarde troviĝos ĉe la strato kaj atestos niajn frivolajn mallertaĵojn? Ni bonvole pli dece promenu."

S-ro Philander ŝtelis alian rigardon al la malantaŭo.

La leono sekvis per facilaj saltoj nur kvin paŝojn poste.

S-ro Philander lasis la kruron de la profesoro, kaj ekkuris je freneza orgio de rapideco, kiu honorus iun ajn universitatan kuratletulon.

"Kiel mi komencis diri, s-ro Philander --" hurlis profesoro Porter, dum, se paroli metafore, ankaŭ li "altigis la rapidumilon". Ankaŭ li rimarkis, malantaŭe, tiujn kruelajn flavajn okulojn kaj duone malfermitan buŝon, surprize proksimajn al lia memo.

Kun postfluantaj frakvostoj kaj brila silka ĉapelo profesoro Archimedes Q. Porter fuĝis tra la lunlumo, proksime al la kalkanumoj de s-ro Samuel T. Philander.

Antaŭ ili duoninsulo da ĝangalo etendiĝis al mallarĝa terkapo, kaj ĝuste al la ĉielo da arboj, kiujn li vidis tie, s-ro Samuel T. Philander direktis siajn prodigajn saltegojn; dum el la ombroj de tiu sama loko rigardis du akravidaj okuloj, interesite aprecante la vetkuradon.

It was Tarzan of the Apes who watched, with face a-grin, Tarzan de la Simioj rigardis, ridetante, tiun strangan ludon de sekvu-la-gvidanton.

Li scias, ke la du viroj estas sufiĉe sekuraj kontraŭ atako fare de la leono. Ke Numa entute ĝis nun rifuzis tiun facilajn predaĵojn, tio konvinkis la saĝajn arbarajn sciojn de Tarzan, ke la ventro de Numa jam satas.

La leono povus spuri ilin ĝis ĝi denove malsatus; sed verŝajne, se oni ne kolerigos ĝin, ĝi baldaŭ enuos pri la sporto kaj fortrenos sin al sia ĝangala loĝloko.

Vere, la ĉefa danĝero estis, ke unu el la viroj povos ekfali, kaj tiam la flava diablo tuj atingos lin kaj la ĝojo de mortigo estos nerezistebla.

Tarzan do svingis sin rapide al malpli alta branĉo, antaŭ la alkurantaj fuĝantoj; kaj kiam s-ro Samuel T. Philander alvenis, anhelante kaj blovante, sub li, jam tro elĉerpita por klopodi atingi la sekurecon de la branĉo, Tarzan malsupren etendis la manon kaj, kaptinte lin ĉe la frakokolumo, ektiris lin al la branĉo ĉe sia flanko.

Alia momento venigis la profesoron en la sferon de la amika kapto, kaj ankaŭ li tiriĝis supren al sekureco, dum la konfuzita Numa, muĝante, saltis por rekapti la malaperintajn predaĵojn.

La du viroj momente tenis, anhelante, la grandan branĉon, dum Tarzan kaŭris, kun la dorso al la trunko, rigardante ilin kun miksaĵo de scivolemo kaj amuziĝo.

La profesoro la unua rompis la silenton.

"Min ege malkontentigas, s-ro Philander, ke vi montris tiom malmulte da vireca kuraĝo antaŭ iu el la malsupraj genroj, kaj pro via malĝentila timemo igis, ke mi ekzercu min ĝis tiom nekutima grado por povi daŭrigi mian diskurson. Kiel mi komencis diri, s-ro Philander, kiam vi interrompis min, la maŭroj --"

"Profesoro Archimedes Q. Porter," froste interrompis s-ro Philander, "jam alvenis la momento, kiam pacienco fariĝas krimo kaj atenco aperas vestite en la mantelo de virto. Vi akuzis min pri senkuraĝeco. Vi sugestis, ke vi kuris nur por reatingi min, ne por eskapi de la leona kapto. Gardu vin, Profesoro Archimedes Q. Porter! Mi estas viro desperanta. Pikite pro longsufera pacienco, la vermo finfine turnos sin."

"Tamen, s-ro Philander, tamen!" avertis profesoro Porter; "vi forgesas vian ĝentilecon."

"Ĝis nun mi forgesas nenion, Profesoro Archimedes Q. Porter; sed, kredu min, sinjoro, mi balanciĝas sur la abismo de forgesemo pri via ekzaltita posteno en la scienca mondo, kaj pri viaj grizaj haroj."

La profesoro sidis silente num kelkaj minutoj, kaj la mallumo kaŝis la malgajan rideton, kiu laŭris lian sulkohavan mienon. Li finfine parolis.

"Atentu, 'Maldika' Philander," li diris, en batalema tono, "se vi serĉas lukton, demetu la jakon kaj venu malsupren al la tero, kaj mi pugnos vian kapon same kiel mi faris antaŭ sesdek jaroj en la vojeto malantaŭ la stalo de Poĉjo Evans."

"Arĉjo!" kriis la surprizita s-ro Philander. "Je Dio, kiom bone tio sonas! Kiam vi kondutas home, Arĉjo, mi vin amas; sed foje ŝajnas, ke vi forgesis konduti home dum la pasintaj dudek jaroj."

La profesoro etendis maldikan, tremantan maneton tra la mallumo ĝis ĝi atingis la ŝultron de lia delonga amiko.

"Pardonu min, 'Maldika'," li mallaŭte diris. "Fakte estas iomete malpli ol dudek jaroj, kaj sole Dio scias, kiom mi provas esti 'homa' por Jane, kaj ankaŭ por vi, post kiam Li forprenis mian alian Jane."

Alia maljuna mano ŝteliris de la flanko de s-ro Philander por teni tiun kuŝantan sur lia ŝultro, kaj neniu alia mesaĝo povus pli bone traduki la unu koron al la alia.

Dum kelkaj minutoj ili ne parols. La suba leono maltrankvile paŝadis tien-reen. La trian formon en la arbo kaŝis la densaj ombroj apud la trunko. Ankaŭ tiu silentis -- senmove kiel skulptita idolo.

"Vi certe tiris min en ĉi tiun arbon ĝustatempe," finfine diris la profesoro. "Mi volas danki vin. Vi savis al mi la vivon."

"Sed ne mi tiris vin ĉi tien, profesoro," diris s-ro Philander. "Benu min! La eksciteco de la momento igis min forgesi, ke mi mem tiriĝis ĉi tien de iu alia -- certe estas iu, aŭ io, en ĉi tiu arbo kun ni."

"Kion?" ekkriis profesoro Porter. "Ĉu vi tute certas, s-ro Philander?"

"Tute certas, profesoro," respondis s-ro Philander, "kaj," li aldonis, "mi opinias, ke ni devos danki la koncerniton. Li eble nun sidas ĝuste apud vi, profesoro."

"Ha? Kion vi diris? Tamen, s-ro Philander, tamen!" diris profesoro Porter, prudente pliproksimiĝante al s-ro Philander.

Ĝuste tiam Tarzen de la Simioj pensis, ke jam sufiĉe longe Numa atendis sub la arbo, do li levis sian junan kapon al la ĉielo, kaj al la teruritaj oreloj de la du maljunuloj sonoris la timiga averto-defio de la homsimila simiego.

La du amikoj, tremante kunpremitaj en sia nestabila situo sur la branĉo, vidis, ke la granda leono haltas je sia senripoza paŝado kiam la sangfrostiga krio trafas ĝiajn orelojn, kaj tiam rapide retiriĝis en la ĝangalon kaj tuj fariĝis nevidebla.

"Eĉ la leono timtremas," flustris s-ro Philander.

"Ege rimarkinde, ege rimarkinde," murmuris profesoro Porter, entuziasma kaptante s-ron Philander por reakiri la ekvilibron, kiun tiom minace endanĝerigis la subita ektimo. Bedaŭrinde por ambaŭ, la centro de ekvilibro de s-ro Philander tiumomente pendis sur la rando de nenieco, tial necesis nur la eta impeto provizita de la aldona pezo de la korpo de profesoro Porter por faligi la fidelan sekretarion de la branĉo.

Dum momento ili necerte balanciĝis, kaj tiam, kun ambaŭ voĉoj kaj ege nedoktaj ŝrikoj, ili plonĝis de la arbo, freneze brakumante unu la alian.

Pasis kelkaj momentoj antaŭ ke unu aŭ la alia moviĝis, ĉar ambaŭ certis, ke iu ajn tia provo rivelos tiom da ostorompoj, ke plua progreso neeblos.

Profesoro Porter finfine provis movi unu kruron. Surprizis lin, ke ĝi respondis al lia volo kiel en antaŭaj epokoj. Li altiris ĝian kunulon kaj reetendis ĝin.

"Ege rimarkinde, ege rimarkinde," li murmuris.

"Dank' al Dio, profesoro," fervore flustris s-ro Philander, "ke vi ne mortiĝis, ĉu?"

"Tamen, s-ro Philander, tamen," avertis profesoro Porter, "mi ankoraŭ ne plencerte scias."

Kun senfina singardo profesoro Porter skuis sian dekstran brakon -- ĝojo! Ĝi ne estis disfrakasita. Li senspire flirtigis la maldekstran brakon super la sternita korpo -- ĝi flirtis!

"Ege rimarkinde, ege rimarkinde," li diris.

"Al kiu vi signalas, profesoro?" ekscitite demandis s-ro Philander.

Profesoro Porter ne degnis respondi tiun infanecan demandon. Li anstataŭe zorgis malstreĉe levi la kapon de la grundo, kapneante duondekon da fojoj.

"Ege rimarkinde," li elspiris. "Ĝi restas ne disfalinta."

S-ro Philander ne moviĝis de tie, kie li falis; li ne kuraĝis provi. Cetere, kiel oni povas moviĝi, kiam la brakoj kaj la kruroj kaj la dorso estas frakasitaj?

Unu okulo kuŝis en la mola grundo; la alia, turniĝinta flanken, estis mire fiksita al la strangaj giroj de profesoro Porter.

"Kia domaĝo!" duonaŭdeble eldiris s-ro Philander. "Plena mensa aberacio pro cerba komocio. Kia terura domaĝo! kaj en homo ankoraŭ juna!"

Profesoro Porter rulis sin al la ventro; singarde li arkigis la dorson ĝis li similis grandan virkaton kiu frontis jelpantan hundon. Tiam li eksidis kaj palpis diversajn partojn de la anatomio.

"Ĉiuj restas," li eldiris. "Ege rimarkinde!"

Dirinte tion li ekstaris kaj, turnante koleran rigardon al la ankoraŭ sternita formo de s-ro Samuel T. Philander, li diris:

"Tamen, s-ro Philander; jam ne estas tempo por ĝui bradipecan ripozon. Ni devos tuj ekiri."

S-ro Philander levis la alian okulon el la koto kaj rigardis profesoron Porter kun nedirebla kolerego. Tiam li provis ekstari; kaj neniu povis pli surpriziĝi ol li, kiam liajn penojn tuj kronis evidenta sukceso.

Li tamen ankoraŭ ŝveliĝis pro kolero pro la kruela nejusteco de la sugesto de profesoro Porter, kaj li estis preta eldiri akran respondon, kiam liaj okuloj trafis strangan formon, kiu staris kelkajn paŝojn for kaj intense studis ilin.

Profesoro Porter jam regajnis sian brilan silkan ĉapelon, kiun li zorge brosis per la frako-maniko kaj remetis sur la kapon. Kiam li vidis, ke s-ro Philander montras ion malantaŭ li, li turnis sin por ekvidi giganton, nudan escepte de lumbaĵo kaj kelkaj metalaj ornamaĵoj, kiu staris senmove antaŭ li.

"Bonan vesperon, sinjoro!" diris la profesoro, levante la ĉapelon.

La giganto responde indikis, ke ili sekvu lin, kaj ekiris laŭ la strando en la direkto, el kiu ili lastatempe venis.

"Mi opinias, ke estos pli saĝe sekvi lin," diris s-ro Philander.

"Tamen, s-ro Philander," respondis la profesoro. "Antaŭ mallonga tempo vi proponis tre logikan argumenton subtene al via teorio, ke nia loĝloko situas rekte sude de ni. Mi estis skeptika, sed vi finfine konvinkis min; do mi nun tute certas, ke suden ni devos vojaĝi por atingi niajn geamikojn. Mi do pluiros suden."

"Sed, Profesoro Porter, tiu homo eble scias pli bone ol ni ambaŭ. Li ŝajnas indiĝeno de ĉi tiu mondoparto. Ni almenaŭ iomete sekvu lin."

"Tamen, s-ro Philander," rediris la profesoro. "Mi estas malfacile konvinkebla homo, sed, konvinkite, mia decido estas neŝanĝebla. Mi daŭrigos laŭ la ĝusta direkto, se mi devos ĉirkaŭmarŝi la kontinenton Afriko por atingi la celon."

Plian disputadon interrompis Tarzan, kiu, vidinte ke tiuj strangaj homoj ne sekvas lin, revenis al ilia flanko.

Ankoraŭfoje li gestis al ili; sed ankoraŭ ili staris disputante.

La simio-homo baldaŭ perdis paciencon pri ilia stulta nescio. Li ekkaptis la timigitan s-ron Philander ĉe la ŝultro, kaj antaŭ ke tiu estiminda sinjoro eksciis, ĉu li estos mortigita, ĉu nur dumvive kripligita, Tarzan ligis unu ekstremaĵon de sia ŝnuro sekure ĉirkaŭ la kolo de s-ro Philander.

"Tamen, s-ro Philander," riproĉis s-ro Porter; "estas tre netaŭge, ke vi permesu tiajn nedignajxojn."

Sed tuj kiam la vortoj eliris lian buŝon, ankaŭ li kaptiĝis kaj sekure ligiĝis ĉe la kolo per la sama ŝnuro. Tiam Tarzan ekiris norden, kondukante plene timantajn profesoron kaj sekretarion.

En kvazaŭmorta silento ili iris dum periodo kiu ŝajnis horojn longa por la du lacaj kaj senesperaj maljunuloj; sed post nelonge ili transiris etan tumulon kaj ekĝuis vidante la kabanon antaŭ ili, ne cent metrojn for.

Tie Tarzan liberigis ilin, kaj, montrante la konstruaĵeton, malaperis en la apuda ĝangalo.

"Ege rimarkinde, ege rimarkinde!" anhelis la profesoro. "Sed jen, s-ro Philander, mi pravis same kiel kutime; kaj, manke de via obstina rifuzemo, ni estus eskapintaj serion da ege humiligaj, eĉ danĝeraj, akcidentoj. Mi petas, ke estonteco vi lasu vin gvidi pli matura kaj praktika menso kiam vi bezonos saĝan konsilon."

S-ro Samuel T. Philander estis tro feliĉa pro la kontentiga rezulto de ilia aventuro por ekkoleri pri la kruela komento de la profesoro. Li anstataŭe ekkaptis la brakon de sia amiko kaj rapidigis lin antaŭen al la kabano.

Estis tre trankviligita grupo de forlasitoj kiu trovis sin ankoraŭfoje unueco. Je tagiĝo ili ankoraŭ rakontadis siajn diversajn aventurioj kaj pridiskutis la identecon de la stranga gardanto kaj protektanto, kiun ili trovis sur ĉi tiu sovaĝa bordo.

Esmeralda certis, ke temas pri neniu alia ol Dia anĝelo sendita aparte por gardi ilin.

"Se vi vidus lin vori la krudan karnon de la leono, Esmeralda," Clayton ridis, "vi opinius lin tre materia anĝelo."

"Estis nenio ĉiela en lia voĉo," diris Jane Porter, iomete tremante pro rememoro de la terura muĝo, kiu sekvis la mortigon de la leonino.

"Ankaŭ ne tute konvenis kun miaj antaŭkonceptitaj ideoj pri la digneco de diaj kurieroj," rimarkigis profesoro Porter, "kiam la -- nu -- sinjoro ŝnuris du ege estimindajn kaj eruditajn doktulojn ĉe la koloj kaj trenis ilin tra la ĝangalo kvazaŭ ili estus bovoj."


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo