Ĉapitro 8: La arbosupra ĉasanto

La matenon post la DumDumo la tribo malrapide komencis reiri tra la arbaron al la marbordo.

La kadavron de Tublat kuŝis tie, kie ĝi falis, ĉar la popolo de Kerĉak ne manĝas siajn mortintojn.

La marŝado estis nura malrapida serĉado por nutraĵoj. Brasikpalmon kaj grizan prunarbon, pisangon kaj citamenon ili trovis abundaj, kun sovaĝaj ananasoj, kaj, foje, etaj mamuloj, birdoj, rampuloj, kaj insektoj. La nuksojn ili rompis inter siaj potencaj makzeloj, aŭ, se tiuj tro malmolis, frakasis per batado inter rokoj.

Unu fojon, maljuna Sabor, transirante antaŭ ili, pelrapidigis ilin al la sekureco de la pli altaj branĉoj, ĉar se ŝi estimis ilian nombron kaj iliajn akrajn dentegojn, siavice ili egale estimis ŝian kruelan kaj potencan ferocecon.

Sur malalta branĉo sidis Tarzan, rekte super la majesta, supla korpo dum ĝi silente puŝis sin tra la densa ĝangalo. Li ĵetis ananason kontraŭ tiun antikvan malamikon de sia popolo. La granda besto haltis kaj, turnante sin, rigardis la mokanton super ŝi.

Kolere svingante la voston, ŝi nudigis siajn flavajn dentegojn, tordante siajn grandajn lipojn je hida graŭlo, kiu sulkigis ŝian hirtan muzelon je segodentaj krestoj kaj fermis ŝiajn kruelajn okulojn ĝis du mallarĝaj fendoj da kolerego kaj malamo.

Kun repuŝitaj oreloj ŝi rekte rigardis la okulojn de Tarzan de la Simioj kaj elvoĉigis sian ferocan, akratonan defikrion. Kaj de la sekureco de sia superpendanta branĉo la duonsimiido resendis la timigan respondon de sia popolo.

Dum momento la du silente rigardis unu la alian, kaj tiam la katego turnis sin al la ĝangalo, kiu glutis ŝin kiel la maro glutas ĵetitan ŝtoneton.

Sed en la menson de Tarzan saltis grandioza projekto. Li mortigis la ferocan Tublat, do ĉu li ne estas potenca batalanto? Nun li spuros la ruzan Sabor kaj simile mortigos ŝin. Li estos ankaŭ potenca ĉasanto.

Funde de lia angla koreto batadis la granda deziro kovri al si la nudecon per VESTAĴOJ, ĉar li jam lernis el siaj bildlibroj, ke ĉiuj HOMOJ estas tiel kovritaj, dum SIMIETOJ kaj SIMIOJ kaj ĉiuj aliaj vivantaj estaĵoj vivis nudaj.

VESTAĴOJ do vere devas esti insigno de grandeco; la insigno de la supereco de la HOMO super ĉiuj aliaj bestoj, ĉar certe ne povas ekzisti alia kialo porti tiujn hidaĵojn.

Antaŭ multaj lunperiodoj, kiam li estis multe malpli granda, li deziris la haŭton de Sabor, la leonino, aŭ Numa, la leono, aŭ Ŝita, la leopardo, por kovri lian senharan korpon, ke li ne plu similu la hidan Histan, la serpenton; sed nun li fieris pri sia glata haŭto, ĉar tio indikis lian devenon de potenca raso, kaj la luktantaj deziroj vivi nuda por fiere pruvi sian devenon, aŭ konformi la kutimojn de sia raso kaj porti hidan kaj malkomfortan kompleton, reciproke cedis superecon unu al la alia.

Dum la tribo daŭrigis sian malrapidan vojon tra la arbaro post la malapero de Sabor, la kapon de Tarzan plenigis lia grandioza ideo por mortigi sian malamikinon, kaj dum multaj postaj tagoj li pripensis malmultan alian.

Tamen, je tiu tago li baldaŭ havis aliajn kaj pli tujajn interesojn por allogi lian atenton.

Subite fariĝis noktomeze senlume; la sonoj de la ĝangalo ĉesiĝis; la arboj staris senmovaj, kvazaŭ en paralizita atendado de iu granda kaj tuj okazonta katastrofo. La tuta naturo atendis -- sed ne longe.

Mallaŭte, de distanco, venis basa, trista ĝemado. Pli kaj pli proksimen ĝi venis, kaj samtempe pli kaj pli laŭtiĝis.

La grandaj arboj unuanime klinis sin, kvazaŭ potenca mano premas ilin al la tero. Pli kaj pli ili kliniĝadis teren, kaj ankoraŭ aŭdeblis neniu sono krom la profunda, terura ĝemado de la vento.

Tiam, subite, la ĝangalaj gigantoj revipis, ĵetante siajn fortikajn suprojn en kolera kaj surdiga protesto. Vigla kaj blindiga lumo ekbrilis el la kirliĝantaj, inkecaj nuboj superaj. La basa kanonado de muĝanta tondro elruktis sian timigan defion. Venis la diluvo -- infero liberiĝis en la ĝangalo.

La tribo, tremetante pro la malvarma pluvo, kunkaŭris ĉe la bazoj de la grandaj arboj. La fulmoj, saltantaj kaj brilantaj tra la nigreco, montris sovaĝe flirtantajn branĉojn, vipantajn lianojn kaj kurbiĝantajn trunkojn.

Foje iu antikva patriarĥo de la arbaro, fendita de brilanta fulmo, milpece disfalis inter la ĉirkaŭaj arboj, kunfaligante sennombrajn branĉojn kaj multajn malpli grandajn najbarojn por aldoni al la miksa konfuzo de la tropika ĝangalo.

Branĉoj, egaj kaj etaj, deŝiritaj de la feroceco de la ciklono, ĵetflugis tra la sovaĝe flirtegantaj verdaĵoj, portante morton kaj detruon al sennombraj malbonŝancaj loĝantoj de la dense loĝata suba mondo.

Dum horoj la furiozo de la tempesto senĉese daŭris, kaj la tribo ankoraŭ kunpuŝiĝis pro tremiga timo. En konstanta danĝero pro falantaj trunkoj kaj branĉekoj, paralizitaj de la brilaj fulmolumoj kaj la tondra muĝado, ili kaŭris en kompatinda mizereco ĝis forpasis la tempesto.

La fino estis same subita kiel la komenco. La vento ĉesiĝis, la suno ekbrilis -- denove la naturo ridetis.

La gutantaj folioj kaj branĉoj, kaj la malsekaj petaloj de belegaj floroj, glimadis en la pompo de la reveninta tago. Kaj, do -- kiam la Naturo forgesis, ankaŭ ŝiaj gefiloj forgesis. Okupoplena vivado daŭris, kiel antaŭ la mallumo kaj la timo.

Sed por Tarzan, iu lumo venis por klarigi la misteron de VESTAĴOJ. Kiel komforta li estus volvita en la dika pelto de Sabor! Kaj tiel aldoniĝis ekstra instigo por la aventuro.

Dum kelkaj monatoj la tribo restis apud la marbordo kie staris la kabano de Tarzan, kaj liaj studoj okupis la pli grandan parton de lia tempo, sed ĉiam, vojaĝante tra la arbo, li tenis sian ŝnuron preta, kaj multenombris la malgrandaj bestoj, kiuj kaptiĝis de la rapide ĵetita maŝo.

Ĝi iam falis ĉirkaŭ la mallongan nukon de Horta, la apro, kaj ties freneze ekkuro al libereco faligis Tarzanon de la superpendanta branĉo, kie li kuŝis atende kaj de kiu li ĵetis sian serpentecan maŝon.

La forta dentatakanto turnis sin je la sono de la falanta korpo, kaj, vidante nur la facilpredan junan simion, li malaltigis sian kapon kaj freneze atakis la surprizitan junulon.

Tarzan feliĉe estis nevundita de la falo, katece alteriĝinte sur kvar membroj dise metitaj por sorbi la ŝokon. Post sekundo li surpiede staris kaj, eksaltante per sia simieta lerteco, li atingis la sekurecon de malalta branĉo dum Horta, la apro, senrezulte preterkuris sube.

Tiel okazis, ke Tarzan lernis per spertoj la limojn, krom la eblaĵojn, de sia stranga armilo.

Tiun fojon li perdis longan ŝnuron, sed li sciis, ke se estus Sabor, kiu tiel trenis lin de lia atendejo, la rezulto eble estus ege alia, ĉar li estus perdinta ankaŭ la vivon, sendube, krom la ŝnuron.

Necesis multaj tagoj por plekti novan ŝnuron, sed kiam, finfine, ĝi estis finita, li intence eliris por ĉasi, kaj atende kuŝi inter la densa foliaro de branĉego ĝuste super la bone premita vojo, kiu kondukis al akvo.

Kelkaj etaj bestoj senĝene trapasis sub li. Tiajn sensignifajn predaĵojn li ne deziris. Por provi la efikecon de lia nova projekto, necesus forta besto.

Finfine venis ŝi, kiun Tarzan serĉis, kiun graciaj muskoloj, kiuj ondadis sub brila haŭto; grasa kaj glima venis Sabor, la leonino.

Ŝiaj grandaj rembirtaj piedoj falis malpeze kaj sensone sur la mallarĝan vojon. ŝia kapo altis pro ĉiam preta atento; ŝia longa vosto malrapide moviĝis per serpentecaj kaj graciaj ondadoj.

Pli kaj pli proksimen ŝi venis al la loko, kie Tarzan de la Simioj kaŭris sur sia branĉo, kun la volvoj de sia longa ŝnuro pretaj en sia mano.

Kiel bronza estaĵo, senmova kiel morto, Tarzan sidis. Sabor sube preterpasis. Unu paŝegon pluan ŝi faris -- duan, trian, kaj tiam la silenta maŝo elĵetiĝis super ŝi.

Dum momento la disvastiĝinta maŝo pendis super ŝia kapo, kiel granda serpento, kaj tiam, kiam ŝi rigardis supren por detekti la devenon de la sibla sono de la ŝnuro, ĝi lokiĝis ĉirkaŭ ŝia kolo. Per rapida ektiro Tarzan fermis la maŝon ĉirkaŭ la grasa nuko, kaj tiam li delasis la ŝnuron kaj tenis sian subtenaĵon per ambaŭ manoj.

Sabor estis kaptita.

La surprizita besto eksalte turnis sin al la ĝangalo, sed Tarzan ne intencis perdi alian ŝnuron pro la sama kialo, kiel la unua. Li lernis pro sia sperto. La leonino faris nur duonon de sia dua salto kiam ŝi sentis la ŝnuron streĉiĝi ĉirkaŭ la kolo; ŝia korpo entute renversis sin en la aero, kaj kun peza frapo ŝi falis sur la dorson. Tarzan estis sekure liginta la ŝnuron ĉe la trunko de la granda arbo, sur kiu li sidis.

Ĝis tiam lia plano perfekte sukcesis, sed kiam li ekkaptis la ŝnuron, fiksante sin malantaŭ ingveno inter du branĉegoj, li eksciis, ke tute alia afero estis, treni tiun fortegan, luktantan, skrapantan, mordantan, kriĉantan amason de fermuskola furiozeco al la arbo kaj pendigi ŝin.

Maljuna Sabor pezegis, kaj kiam ŝi fiksis siajn piedegojn nenio malpli granda ol Tantor, la elefanto, mem povus movi ŝin.

La leonino jam reatingis la vojon, de kiu ŝi povis vidi la kreinton de la maldignaĵo, kiu trafis ŝin. Kolerege hurlante ŝi subite atakis, saltante alten al Tarzan, sed kiam ŝi korpego frapis la branĉon, sur kiu li antaŭe staris, Tarzan jam forestis.

Li anstataŭe staris malpeze sur malpli granda branĉo ses metrojn super la furiozanta kaptitino. Dum momento Sabor pendis duone trans la branĉo, dum Tarzan mokis kaj ĵetis ŝtipetojn kaj branĉetojn kontraŭ ŝia neprotektata vizaĝo.

La besto baldaŭ refalis teren, kaj Tarzan rapide venis por repreni la ŝnuron, sed Sabor nun konstatis, ke nur mallarĝa ŝnuro tenas ŝin, kaj, kaptante ĝin inter la makzelegoj, ŝi tratranĉis ĝin antaŭ ol Tarzan povis kuntiri la maŝon je dua fojo.

Tarzan ege malkontentis. Lia bone-elpensita projekto nuliĝis, kaj tial li sidis tie, kriante kontraŭ la muĝanta estaĵo sub li kaj moke grimacante kontraŭ ĝi.

Dum horoj Sabor paŝadis kaj repaŝadis sub la arbo; kvar fojojn ŝi kaŭris kaj eksaltis kontraŭ la dancanta fantomo super ŝi, sed kun egala efikeco ŝi povus provi kapti la iluzian venton, kiu murmuradis tra la arbosuproj.

Finfine Tarzan trovis la sporton teda, kaj post adiaŭa defia muĝo kaj bone ĵetita matura frukto, kiu mole kaj gluece kovris la graŭlantan vizaĝon de lia malamikino, li rapide svingis sin tra la arboj, tridek metrojn super la tero, kaj post nelonge trovis sin inter la tribanoj.

Tie li rakontis detalojn de sia aventuro, kun ŝveliĝanta brusto kaj tiel granda orgojlo, ke li tute impresis eĉ la plej fortajn malamikojn, dum Kala preskaŭ dancis pro ĝojo kaj fiereco.


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo