Ĉapitro 18: La ĝangala mortolisto

Frue je la posta mateno, Tarzan vekiĝis, kaj lia unua penso de la nova tago, same kiel la fina de hieraŭ, rilatis al la mirinda skribaĵo, kiu kuŝis kaŝite en lia sagujo.

Li rapide elprenis ĝin, esperegante, ke li povos legi, kion skribis tie la belega blankulino la antaŭan vesperon.

Je unua rigardo li suferis amarigan seniluziiĝon; neniam antaŭe li tiom sopiris ion, kiom nun la povon interpreti mesaĝon de tiu orhara diino, kiu tiel rapide kaj neatendite venis en lian vivon.

Ĉu gravis, ke la mesaĝo ne celis lin? Ĝi tamen estis esprimo de ŝiaj pensoj, kaj por Tarzan de la Simioj tio sufiĉis.

Kaj nun, esti barita pro strangaj, malbelaj literoj, kiajn li neniam antaŭe vidis! Ili eĉ kliniĝis al flanko mala de ĉiuj, kiujn li iam ajn esploris aŭ en presitaj libroj aŭ ĉe la malfacilaj skribaĵoj de la kelkaj leteroj, kiujn li trovis.

Eĉ la insektetoj de la nigra libro estis konataj amikoj, kvankam ilia aranĝo signifis nenion por li; sed ĉi tiuj insektoj estis novaj kaj tute nekonataj.

Dudek minutojn li studis ilin, kaj subite ili komencis preni konatajn, kvankam torditajn, formojn. Ha, ili tamen estas liaj longtempaj konataj, sed terure kripligitaj.

Tiam li komencis kompreni jen vorton, jen alian. Lia koro eksaltis pro ĝojo. Li povas legi ĝin, li ja legos ĝin.

Post ankoraŭ duona horo li rapide progresis, kaj, escepte fojan unuopan vorton, li trovis ĝin tre facila.

Ĉi tion li legis:

 

Okcidenta Marbordo de Afriko, proks. 10 suda latitudo (Tion diras s-ro Clayton.)

3an de februaro (?), 1909.

Karega Hazel:

Ŝajnas malsaĝe skribi al vi leteron, kiun vi eble neniam vidos, sed mi ja devas diri al iu niajn terurajn spertojn post ke ni forvelis de Eŭropo en la missorta Sago.

Se ni neniam reatingos la civilizon, kio nun evidente verŝajnas, ĉi tio almenaŭ estos mallonga registraĵo de la eventoj, kiuj antaŭis nian finan sorton, kia ajn estos tiu.

Kiel vi scias, ni devis vojaĝi kiel ia scienca ekspedicio al Kongo. Paĉjo supozeble kredis iun mirindan teorion pri nepenseble antikva civilizaĵo kies restaĵoj kuŝas enterigitaj ie en la valo de la Rivero Kongo. Sed post ke ni ekvelis, la vera afero evidentiĝis.

Ŝajnes, ke iu maljuna librovero, kiu posedas butikon en Baltimoro pri libroj kaj kuriozaĵoj, trovis inter la folioj de tre antikva hispanlingva manuskripto leteron skribitan en 1550, kiu detaligis la aventuroj de grupo de ribelintoj sur hispana galiono, kiu vojaĝis de Hispanio al Suda Ameriko kun granda trezoro de "duobloj" kaj "okonoj", mi supozas, ĉar ili tutecerte havis sonon strangan kaj piratecan.

Ĝin skribis unu el la ribelintoj, kaj la letero estis por lia filo, kiu, ĝuste kiam skribiĝis la letero, estis la estro de hispana komerca ŝipo.

Multaj jaroj pasis depost la eventoj rakontitaj, kaj la maljunulo jam fariĝis estiminda civitano de obskura hispana urbeto, sed en li la amo al oro ankoraŭ tiom fortis, ke li riskis ĉion por informi sian filon, kiel atingi fabelan riĉecon por ambaŭ.

La leterskribanto rakontis, ke, nur unu semajnon for de Hispanio, la ŝipanoj ribelis kaj murdis ĉiun oficiron kaj ŝipanon, kiu kontraŭstaris ilin; sed farante tion ili malsukcesigis sin, ĉar restis neniu kompetenta por navigi ŝipon sur la maro.

Ilin blovis la vento tien-reen dum du monatoj, ĝis, malsanaj kaj mortiĝantaj pro skorbuto, malsatego kaj soifego, ili ŝipdetruis sur insuleto.

La galionon la ondoj balais sur la strandon, kie ĝi dispeciĝis; sed ne antaŭ ke la postvivintoj, entute dek homoj, savis unu el la trezoro-kestegoj.

Tiun ili enterigis meze de la insuleto, kaj dum tri jaroj ili loĝis tie, konstante esperante saviĝon.

Unu post alia ili masaniĝis kaj mortiĝis, ĝis restis nur unu homo, la skribinto de la letero.

La viroj konstruis boaton el la postlasaĵoj de la galiono, sed, ne sciante la situon de la insulo, ili ne kuraĝis ekvojaĝi en ĝi.

Tamen, kiam ĉiuj krom li estis mortintaj, la terura soleco tiom pezis je la menso de la sola postvivinto, ke li ne plu povis ĝin toleri, kaj elektante riski morton sur la vasta maro prefere al frenezeco sur la izolita insuleto, li ekvelis en sia boateto post preskaŭ jaro da soleco.

Li bonŝance velis norden, kaj post nura semajno estis sur la vojo de la hispanaj komercistoj, kiuj vojaĝis inter la Okcidentaj Indioj kaj Hispanio, kaj lin savis unu el tiuj hejmenirantaj ŝipoj.

Lia rakonto temis nur pri ŝipdetruiĝo, en kiu ĉiuj krom malmultaj pereis, kaj la restantaj, escepte de li, mortis post ke ili atingis la insulon. Li ne menciis la ribelon aŭ la enterigitan trezorkestegon.

La estro de la komerco-ŝipo informis lin, ke laŭ la loko ĉe kiu ili savis lin, kaj laŭ la kutimaj ventoj dum la pasinta semajno, li certe estis sur neniu alia insulo ol unu en la Verdkaba Insularo, kiuj kuŝas apud la Okcidenta Marbordo de Afriko ĉe 16 aŭ 17 norda latitudo.

Lia letero detale priskribis la insulon, ankaŭ la lokon de la trezoro, kaj kun ĝi estis la plej kruda kaj amuza antikva mapeto iam ajn vidita; kun arboj kaj ŝtonoj signitaj per skribaĉitaj iksoj por montri la precizan lokon, kie la trezoro estis enterigita.

Kiam paĉjo klarigis la veran naturon de la ekspedicio, mia koro sinkis, ĉar tiom bone scianta, kiom viziema kaj nepraktika estas la kara maljunulo, mi timis, ke li estas ree trompita; aparte kiam li informis min, ke li pagis mil dolarojn por la letero kaj la mapo.

Por aldoni al mia malfeliĉeco, mi eksciis, ke li pruntis ankoraŭ dek mil dolarojn de Robert Canler, kaj subskribis sian pagpromeson por la sumo.

S-ro Canler ne postulis sekuraĵojn, kaj vi, kara, scias, kion tio signifos por mi se paĉjo ne povos repagi lin. Ho, mi ege malŝatas tiun ulon!

Ni ĉiuj provis trovi la aferon gajiga, sed kaj s-ro Philander kaj s-ro Clayton -- li aliĝis al nia grupo en Londono, por la aventuro -- estis same skeptikaj kiel mi.

Nu, por mallongigi la rakonton, ni trovis la insulon kaj la trezoron -- grandan, ferligitan kverkan keston, volvitan en multaj tavoloj da oleita veldreliko, tiel fortika kaj firma kiel ĝi estis je la enterigo antaŭ preskaŭ ducent jaroj.

Ĝi estis absolute plena je oraj moneroj, kaj estis tiom peza, ke kvar homoj kurbiĝis sub ĝia pezo.

Tiu hororaĵo ŝajnas kunporti nenion krom murdojn kaj misojn al tiuj, kiuj rilatas kun ĝi, ĉar tri tagojn post ke ni forvelis de la Verdaba Insularo nia ŝipanaro mem ribelis kaj mortigis ĉiun el siaj oficiroj.

Ho, jen la plej terura sperto imagebla -- mi eĉ ne povas skribi pri ĝi.

Ankaŭ nin ili intencis mortigi, sed unu el ili, la estro, laŭnome King, rifuzis permesi tion, kaj tial ili velis suden laŭ la marbordo ĝis soleca loko kie ili trovis bonan havenon, kaj ĉi tie ili surterigis kaj forlasis nin.

Hodiaŭ ili forvelis kun la trezoro, sed s-ro Clayton diris, ke ilin trafos sorto simila al tiu de la ribelintoj de la antikva galiono, ĉar King, la sola ŝipano kiu sciis ion ajn pri navigado, murdiĝis sur la strando fare de unu el liaj subuloj je la tago, kiam ni surteriĝis.

Mi volus, ke vi povus koni s-ron Clayton; li estas plej kara ulo imagebla, kaj se mi tute ne eraras, li entute enamiĝis kun mi.

Li estas la sola filo de Lordo Greystoke, kaj iam li heredos la titolon kaj la bienojn. Krom tio, li estas proprarajte riĉa, sed min malgajigas la fakto, ke li fariĝos angla Lordo -- vi scias, kiaj estas miaj opinioj pri usonaninoj kiuj edziniĝis al titolhavaj alilandanoj. Ho, se li estus nura ordinara usona ĝentlemano!

Sed ne li kulpas pri tio, la kompatindulo, kaj en ĉio escepte la naskostaton li estus kredito al mia lando, kaj jen la plej granda komplimento, kiun mi povas astribui al iu ajn viro.

Ni havis la plej strangajn spertojn post nia surteriĝo. Paĉjo kaj s-ro Philander perdiĝis en la ĝangalo, kaj ilin persekutis vera leono.

S-ro Clayton perdiĝis, kaj lin du fojojn atakis sovaĝaj bestoj. Esmeralda kaj mi kaptiĝis en malnova kabano de absolute terura hommanĝa leonino. Ho, ĝi estis simple "teruroza", kiel dirus Esmeralda.

Sed la plej stranga afero el ĉiuj estas la mirinda estaĵo kiu savis nin. Mi ne, sed s-ro Clayton kaj paĉjo kaj s-ro Philander jes vidis lin, kaj ili diras, ke li estas perfekte dieca blankulo, iom brunigita, kun la forteco de sovaĝa elefanto, la lerteco de simieto, kaj la kuraĝo de leono.

Li tute ne parolas angle, kaj malaperas tiel rapide kaj mistere, plenuminte iun bravan faro, kvazaŭ li estus senkorpa animo.

Kaj ni havas ankaŭ alian strangan najbaron, kiu manskribis belan ŝildon anglalingvan kaj piktenis ĝin sur la pordon de sia kabano, kiun ni okupis, por averti, ke ni detruu nenion el liaj posedaĵoj; li nomis sin "Tarzan de la Simioj".

Ni neniam vidis lin, sed ni kredas, ke li estas proksima, ĉar unu el la maristoj, preta por pafi kontraŭ la dorson de s-ro Clayton, ricevis en la ŝultro lancon de iu nekonata mano en la ĝangalo.

La maristoj lasis al ni nur etan provizon da manĝaĵoj, do, ĉar ni havas nur unusolan revolveron kun nur tri kartoĉoj, ni ne scias kiel havigi al ni viandojn, kvankam s-ro Philander diras, ke ni povos senfine vivteni nin per la sovaĝaj fruktoj kaj nuksoj, kiuj abundas en la ĝangalo.

Nun mi estas laca, do mi iros al mi amuza herbolito, kiun s-ro Clayton kolektis por mi, sed mi aldonos al ĉi tiu letero tagon post tago, kiam aferoj okazos.

Ame,

Jane Porter

Por Hazel Strong, Baltimoro, Marilando, Usono

 

Tarzan pensante sidis dum longa tempo post kiam li finlegis la leteron. Ĝi estis plena je tiom da novaj kaj mirindaj aferoj, ke lia cerbo turbadis dum li provis ĉion digesti.

Do ili ne sciis, ke li mem estas Tarzan de la Simioj. Li informos ilin.

En sia arbo li jam konstruis krudan ŝirmejon el folioj kaj branĉoj, sub kiu, por protekti kontraŭ pluvo, li metis la kelkajn trezorojn kunportitajn de la kabano. Inter tiuj estis kelkaj krajonoj.

Li prenis unu, kaj sub la subskribo de Jane Porter li skribis:

Mi estas Tarzan de la Simioj

Li kredis, ke tio sufiĉos. Poste li remetos la leteron en la kabanon.

Rilate manĝaĵojn, pensis Tarzan, ili ne ĝeniĝu -- li provizos. Kaj tion li plenumis.

La postan matenon Jane trovis sian perditan leteron ĝuste en la loko, de kiu ĝi malaperis antaŭ du noktoj. Tio mistifikis ŝin; sed kiam ŝi vidis la manskribitajn vortojn sub ŝia subskribo, ŝi sentis frosta tremo sur la spino. Ŝi montris la leteron, pli precize la finan folion kun la subskribo, al Clayton.

"Nepenseble," ŝi diris, "ke tiu stranga estaĵo verŝajne rigardis min la tutan tempon kiam mi skribis -- ho, ve! La nura penso tremigas min."

"Sed li certe estas amika," ŝin provis trankviligi Clayton, "ĉar li redonis vian leteron, kaj ne proponis malbonaĵon al vi, kaj se mi ne eraras li pasintnokte lasis ĉe nia pordo tre substancan indikon pri sia amikeco, ĉar mi tie ĵus trovis la kadavron de apro kiam mi eliris."

Poste, pasis preskaŭ ne tago kiu ne venigis sian oferaĵon de predo aŭ alia manĝaĵo. Foje temis pri juna cervo, foje kvanto da stranga, kuirita manĝaĵo -- kasavokukoj ŝtelitaj de la vilaĝo de Mbonga -- aŭ apro, aŭ leopardo, unu fojon leono.

Por Tarzan, estis la plej granda plezuro de la vivo, ĉasi viandojn por tiuj fremduloj. Ŝajnis al li, ke neniu surtera lezuro kompareblis kun laborado por la bonfarto kaj protekto de la bela blankulino.

Iam li eniros la bivakejon en la taglumo kaj interparolos kun tiuj homoj pere de la insektetoj, kiujn konis kaj ili kaj Tarzan.

Sed li trovis malfacile venkebla la timemon de la arbara sovaĝulo, kaj tial tago sekvis tagon sen plenumo de liaj bonaj intencoj.

La grupo en la bivakejo, aŭdaciĝintaj pro familiareco, pli kaj pli foren vagis en la ĝangalon por serĉi nuksojn kaj fruktojn.

Pasis preskaŭ ne unu tagon, en kiu profesoro Porter ne forvagis, en sia malatentema indiferenteco, al la makzeloj de la morto. S-ro Samuel T. Philander, homo neniam vere fortika, fariĝis nura ombro de ombro pro la senĉesaj ĉagrenoj kaj mensaj perturboj rezultantaj de liaj heraklaj streboj gardi la profesoron.

Pasis monato. Tarzan finfine decidis viziti la bivakejon en taglumo.

Estis la frua posttagmezo. Clayton vagis al la terpinto ĉe la buŝo de la haveno por serĉi preterirantajn ŝipojn. Tie li havis grandan amason da ligno, alte starantan, pretan por fajriĝi kiel signalo se vaporo aŭ velo aperos sur la fora horizonto.

Profesoro Porter vagis laŭ la strando sude de la bivakejo, kun s-ro Philander ĉe la kubuto; tiu insistis, ke li returnu siajn paŝojn antaŭ ke la du denove fariĝos sportoceloj de iu sovaĝa besto.

Ĉar la ceteraj estis for, Jane kaj Esmeralda vagis en la ĝangalon por kolekti fruktojn, kaj serĉante ili iris pli kaj pli for de la kabano.

Tarzan silente atendis antaŭ la pordo de la dometo ĝis ilia reveno. Li pensis pri la bela blankulino. Ĉiam li nun pensadis pri ŝi. Li scivolis, ĉu ŝi timos lin, kaj tiu penso preskaŭ igis al li rezigni pri sia plano.

Li rapide senpacienciĝis pri ŝia reveno, ke li festenu je ŝi per siaj okuloj kaj estu apud ŝi, eble eĉ por tuŝi ŝin. La simio-homo konis neniun dion, sed tiun diinon li preskaŭ adoris same kiel iu ajn homo adoras sian dion. Dum li atendis, li uzis la tempon skribante mesaĝon por ŝi; ĉu li intencis mem doni ĝin al ŝi, li mem ne povis diri, sed por li estis senfine plezure skribe esprimi siajn pensojn -- en tio li vere ne estis tre necivilizita. Li skribis:

Mi estas Tarzan de la Simioj. Mi deziras vin. Mi estas via. Vi estas mia. Ni kunloĝos por ĉiam en mia hejmo. Mi alportos al vi la plej bonajn fruktojn, plej bongustajn cervaĵojn, plej molajn viandojn de la ĝangalo. Mi ĉasos por vi. Mi estas la plej forta el la batalantoj de la ĝangalo. Mi batalos por vi. Mi estas la plej potenca el la batalantoj de la ĝangalo. Vi estas Jane Porter, mi vidis tion en via letero. Kiam vi vidos ĉi tion, vi scios, ke ĝi estas por vi, kaj ke Tarzan de la Simioj amas vin.

Dum li staris, rekta kiel juna Indiano, ĉe la pordo, atendante post fono de la mesaĝo, venis al liaj akutaj oreloj konatan sonon. Estis la trapaso de la malpli altaj arbaraj branĉoj fare de simiego.

Li zorge aŭskultis dum momenteto, kaj tiam el la ĝangalo aŭdiĝis la angoranta kriego de virino, kaj Tarzan de la Simioj, faliginte sian unuan amleteron sur la teron, ĵetiĝis pantere en la arbaron.

Ankaŭ Clayton aŭdis la krion, kaj profesoro Porter kaj s-ro Philander, kaj post nemultaj minutoj ili anhelante atingis la kabanon, vokante unu al la ceteraj pafadon de ekscititaj demandoj dum ili alproksimiĝis. Rigardo internen konfirmis iliajn plej profundajn timojn.

Jane kaj Esmeralda ne estis tie.

Clayton, sekvata de la du maljunuloj, tuj plonĝis en la ĝangalon, laŭte kriante la nomon de la junulino. Ili plustumblis dum duona horo ĝis Clayton, tute hazarde, trafis la sternitan formon de Esmeralda.

Li haltis apud ŝi, palpante por ŝia pulso, kaj tiam aŭskultante ŝiajn korbatojn. Ŝi vivis. Li skuis ŝin.

"Esmeralda!" li ŝrikis al ŝia orelo. "Esmeralda! Je Dio, kie estas f-ino Porter? Kio okazis? Esmeralda!"

Esmeralda malrapide malfermis la okulojn. Ŝi vidis Clayton-on. Ŝi vidis la ĉirkaŭantan ĝangalon.

"Ho, Gabrelio!" ŝi kriis, kaj resvenis.

Profesoro Porter kaj s-ro Philander jam alvenis.

"Kion ni faru, s-ro Clayton?" demandis la maljuna profesoro. "Kie ni serĉu? Dio ne povus esti tiel kruela, ke li nun forprenus mian filineton."

"Ni devos unue veki Esmeraldan," respondis Clayton. "Ŝi povos diri al ni, kio okazis. Esmeralda!" li ree kriis, malĝentile skuante la nigrulinon ĉe la ŝultro.

"Ho, Gabrelio, mi voliĝas morti!" kriis la kompatindulino, tenante la okulojn fermitaj. "Mi mortigxu, kara Dio, mi ne plu revidigu tiun terurozan vizaĝon."

"Tamen, tamen, Esmeralda," kriis Clayton.

"Ne ĉeestas Dio, nur s-ro Clayton. Malfermu la okulojn."

Esmeralda obeis la peton.

"Ho, Gabrelio! Dank' al Dio," ŝi diris.

"Kie estas f-ino Porter? Kio okazis?" demandis Clayton.

"Ĉu f-ino Jane ne estas ĉi tie?" kriis Esmeralda, eksidante kun mirinda rapideco por homo kun ŝia pezo. "Ho, Dio, nun mi rememorigxas! Ĝi certe forportigis ŝin," kaj la nigrulino komencis plori kaj singulti siajn lamentojn

"Kio forportis ŝin?" kriis profesoro Porter.

"Gigantego harkovritoza."

"Gorilo, Esmeralda?" demandis s-ro Philander, kaj la tri viroj preskaŭ ne spiris dum li voĉis la hororigan penson.

"Mi s'poziĝis, ke temiĝas pri diablo; sed mi konjektigas, ke ĝi estis unu el tiuj gorilefantoj. Ho, mia kara, mia miela," kaj denove Esmeralda neregeble eksingultis.

Clayton tuj komencis serĉi spurojn, sed li povis trovi nenion krom konfuzaĵon da tretitaj herboj en la proksima apudeco, kaj lia sovaĝeja klereco estis tro magra por permesi traduki tion, kiun li vidis.

La tutan ceteron de la tago ili traserĉis la ĝangalon; sed je la noktiĝo ili devis senespere rezigni, ĉar ili eĉ ne sciis, al kiu direkto la besto forportis Jane-on.

Nur longe post la noktiĝo ili atingis la kabanon, kaj ja estis malgaja, doloranta grupo, kiu sidis silente en la eta konstruaĵo.

Profesoro Porter finfine rompis la silenton. Liaj tonoj jam ne estis tiuj de la erudita pedantulo teoriumanta pri aĵoj abstraktaj kaj nekoneblaj; sed tiuj de agonto -- determinaj, ankaŭ nuancitaj de sono de nepriskribebla senespero kaj bedaŭro, kiu tordis respondan doloron en la koro de Clayton.

"Mi nun kuŝiĝos," diris la maljunulo, "kaj provos dormi. Frue morgaŭ, post la tagiĝo, mi prenus tiom da manĝaĵoj, kiom mi povos porti, kaj mi daŭrigos la serĉadon ĝis mi trovos mian Jane. Mi ne revenos sen ŝi."

Liaj kunuloj ne respondis tuj. Ĉiu havis siajn bedaŭrajn pensojn, kaj ĉiu sciis, same kiel la maljuna profesoro, kion signifis tiuj lastaj vortoj -- profesoro Porter neniam revenos el la ĝangalo.

Clayton finfine leviĝis kaj malpeze kuŝigis sian manon sur la kurban maljunan ŝultron de profesoro Porter.

"Mi kompreneble iros kun vi," li diris.

"Mi sciis, ke vi proponos tion -- ke vi volos iri, s-ro Clayton; sed vi devas ne. Jane nun estas ekster homa helpo. Kio estis iam mia kara filineto, tio ne kuŝos sola kaj senamika en la terura ĝangalo.

"La samaj lianoj kaj folioj kovros nin, la samaj pluvoj batados sur ni; kaj kiam li animo de ŝia patrino ĉeestos, ĝi trovos nin kunaj en la morto, same kiel ĝi ĉiam trovis nin en la vivo.

"Ne; mi sola rajtos iri, ĉar ŝi estis mia filino -- ĉio restanta sur la tero, kiun mi povis ami."

"Mi iros kun vi," simple diris Clayton.

La maljunulo rigardis supren, intense rigardis la fortan, belan vizaĝon de William Cecil Clayton. Eble li tie rekonis la amon, kiu kuŝis en la suba koro -- la amon por lia filino.

En la pasinteco li estis tro okupata de siaj kleraj pensoj por atenti la okazaĵetojn, la hazardajn vortojn, kiuj indikus al pli praktika homo, ke tiuj gejunuloj pli kaj pli kuntiriĝis. Nun ili revenis al li, unu post alia.

"Laŭ via volo," li diris.

"Ankaŭ je mi vi povas kalkuli," diris s-ro Philander.

"Ne, kara amiko," diris profesoro Porter. "Ne ĉiuj el ni rajtos iri. Estus kruele fie, lasi kompatindan Esmeraldan tute sola, kaj tri el ni ne pli sukcesos ol unu.

"Jam sufiĉas la mortintaĵoj en la kruela arbaro. Nu, do -- ni provu dormeti."


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo