Ĉapitro 21: Vilaĝo de torturo

Dum la marista ekspedicieto labore trapuŝis la densan ĝangalon, serĉante spurojn de Jane Porter, la senrezulteco de ilia aventuro fariĝis ĉiam pli evidenta, sed la bonkoran D'Arnot malhelpis rezigni la doloro de la maljunulo kaj la senesperaj okuloj de la juna anglo.

Li pensis, ke ekzistas nura eblaĵeto trovi ŝian kadavron, aŭ ĝian restaĵon, ĉar li firme kredis, ke ŝi estas vorita de iu predbesto. Li flankensendis siajn subulojn al batalvico de la punkto, kie troviĝis Smeralda, kaj en tiu etendita aranĝo ili puŝis sian vojon, ŝvitante kaj anhelante, tra la interkroĉitaj lianoj kaj rampoplantaĵoj. La tasko iris malrapide. Je la tagmezo ili troviĝis nur kelkajn kilometrojn for de la maro. Ili tiam haltis por mallonge ripozi, kaj post pluiris mallongan distancon ĝis unu el la maristoj trovis facile rimarkeblan irvojon.

Temis pri antikva elefanta pado, kaj D'Arnot, konsiliĝinte kun Profesoro Porter kaj Clayton, decidis sekvi ĝin.

La pado serpentumis nordorienten tra la ĝangalo, kaj laŭ ĝi la vico moviĝis unu homon post alia.

Leŭtenanto D'Arnot rapidpaŝe avanis, ĉar la pado estis relative senbara. Tuj post li venis Profesoro Porter, sed ĉar li ne povis samrapide iri kun la pli juna viro, D'Arnot estis cent metrojn antaŭ ĉiuj kiam, subite, duondeko da nigraj batalantoj aperis ĉirkaŭ li.

D'Arnot averte ekkriis al la vico dum la nigruloj proksimiĝis al li, sed antaŭ ol li povis elpreni sian revolveron, li kaptiĝis kaj fortreniĝis en la ĝangalon.

Lia krio alarmis la maristoj, kaj deko da ili saltis antaŭan, preter Profesoro Porter, kaj kuris antaŭen laŭ la pado por helpi sian oficiron.

Ili ne sciis, kial li ekkriis, nur ke temis pri averto pri danĝero antaŭ ili. Ili jam preterkuris la lokon, kie D'Arnot estis kaptita, kiam lanco ĵetita el la ĝangalo trapikis unu el la maristoj, kaj tiam sagaro ekfalis inter ilin.

Levante siajn fusilojn ili pafis kontraŭ la arbustaro tien, de kie venis la misiloj.

La cetero de la grupo jam venis antaŭen, kaj oni plurfoje direktis pafaron kontraŭ la kaŝitan malamikon. Temis pri tiuj pafoj, kiujn aŭdis Tarzan kaj Jane Porter.

Nun kuratingis la scenon Leŭtenanto Charpentier, kiu malavanis en la vico, kaj aŭdinte la detalojn pri la embusko, li ordonis, ke la viroj sekvu lin, kaj plonĝis en la interplektitan vegetaĵaron.

Ili tuj trovis sin en korp-ĉe-korpa luktado kun eble kvindek nigraj batalantoj el la vilaĝo de Mbonga. Sagoj kaj kugloj rapide kaj dense flugis.

Strangaj afrikaj tranĉiloj kaj francaj kolboj momente miksiĝis en sovaĝaj kaj sangaj dueloj, sed la indiĝenoj baldaŭ fuĝis en la ĝangalon, postlasante la francoj por nombri siajn perdojn.

Mortis kvar el la dudeko, deko da aliaj vundiĝis, kaj malaperis Leŭtenanto D'Arnot. Estis rapide noktiĝanta, kaj ilia situacio duoble malboniĝis pro tio, ke ili eĉ ne povis retrovi la elefantan padon, kiun ili sekvis.

Nur unu afero estis farebla: bivaki tie, kie ili estis, ĝis la tagiĝo. Leŭtenanto Charpentier ordinis, ke oni forigu arbustojn kaj konstruu rondan abatison el ili ĉirkaŭ la bivakejo.

Tiun taskon ili ne finis ĝis longe post la noktiĝo; la viroj konstruis fajregon meze de la senarbustejo por doni al si lumon por sia laboro.

Kiam ĉio estis kiel eble plej sekura kontraŭ atakoj de sovaĝbestoj kaj sovaĝhomoj, Leŭtenanto Charpentier organizis gardostarantojn ĉirkaŭ la eta bivakejo, kaj la lacaj kaj malsataj viroj sternis sin por dormi.

La ĝemado de la vunditoj, kune kun la muĝado kaj graŭlado de la sovaĝaj bestoj allogitaj de la bruo kaj fajrolumo, malpermesis al tiuj lacaj okuloj dormon, krom en ties plej sporada formo. Malgaja kaj malsata grupo trakuŝis la longan nokton, preĝante por alveno de tagiĝo.

La nigruloj kiuj kaptis D'Arnot ne atendis partopreni en la posta batalo, sed anstataŭe trenis sian kaptiton mallonge tra la ĝangalo ĝis ili trafis la padon iom preter la sceno de la batalado, en kiu iliaj kunuloj luktis.

Ili rapidigis lin dum la sonoj de la batalo mallaŭtiĝis dum ili foriris de la batalantoj, ĝis subite aperis antaŭ la okuloj de D'Arnot granda senarbejo, ĉe unu flanko de kiu staris pajlotegita kaj palisarhava vilaĝo.

Jam estis krepuske, sed la gardantoj ĉe la enirejo vidis la alvenantan triopon, kaj konstatis, ke unu estas kaptito, antaŭ ol tiuj atingis la enirejon.

Leviĝis krio de interne de la palisaro. Granda amaso da virinoj kaj infanoj elkuris por renkonti la grupon.

Kaj tiam komenciĝis por la franca oficiro la plej terura sperto, kiun homo povas renkonti sur la tero -- akcepto de blanka kaptito en vilaĝo de afrikaj hommanĝantoj.

Aldonis al la diableco de ilia kruela sovaĝeco la pika memoro de la eĉ pli kruelaj barbaraĵoj, kiujn praktikadis kontraŭ ili kaj iliaj la blankaj oficiroj de tiu ĉefhipokrito, Leopoldo II de Belgio, pro kies fiagoj ili estis fuĝintaj el la Konga Libera Ŝtato -- kompatinda restaĵo de iam potenca tribo.

Ili atakis D'Arnot per dentoj kaj ungoj, batante lin per bastonoj kaj ŝtonoj kaj mane ŝirante lin. Ĉiu vestaĵeto estis ĉifone forprenita de lia korpo, kaj la senkompataj bategoj falis sur lian nudan, tremantan karnon. Sed eĉ ne unu fojon la franco ekkriis pro doloro. Li elspiris silentan preĝon, ke li rapide liveriĝu de sia torturiĝo.

Sed ne tiel facile atingebla estis la preĝata morto. La batalantoj baldaŭ forbatadis la virinojn de sia kaptito. Li estis konservota por pli nobla sporto, kaj, post malkresko de la unua ondo de pasio, ili kontentigis sin kriante insultojn kaj minacojn kaj kraĉante sur lin.

Ili baldaŭ atingis la centron de la vilaĝo. Tie oni sekure ligis D'Arnot al la fostego, de kiu liberiĝis neniu vivanto.

Pluraj virinoj diskuris al siaj ĥatoj por reporti potojn kaj akvon, dum aliaj starigis vicon da fajroj, sur kiuj estos boligitaj porcioj de la festeno dum oni malrapide sekigos la ceteron por estonta manĝado, ĉar ili atendis, ke la ceteraj batalantoj revenos kun multaj kaptitoj. La feston oni prokrastis, atendante la revenon de la batalantoj kiuj restis por lukti kontraŭ la blankuloj, do jam estis tre malfrue kiam ĉiuj estis en la vilaĝo, kaj la mortodanco komencis rondiri ĉirkaŭ la mortigota oficiro.

Duone svenante pro doloro kaj elĉerpiĝo, D'Arnot rigardis de sub duonfermitaj palpebroj tion, kiu ŝajnis nur delira sonĝo aŭ iu hororiga inkubo, el kiu li baldaŭ vekiĝos.

La bestaj vizaĝoj, tuŝitaj de ŝminkokoloroj -- la vastaj buŝoj kaj pendantaj lipoj -- la flavaj dentoj, fajlitaj ĝis pinteco -- la ruliĝantaj, demonaj okuloj -- la brilaj, nudaj korpoj -- la kruelaj lancoj. Certe ne ekzistas sur la tero tiaj estaĵoj -- certe li sonĝas.

La sovaĝaj, rotaciantaj korpoj pliproksimiĝis. Nun elsaltis lanco kaj tuŝis lian brakon. La ekdolorego kaj la sento de varma, gutanta sango komprenigis lin pri la terura realeco de lia senespera situacio.

Lin tuŝis alia lanco, poste alia. Li fermis la okulojn kaj firme kunpremis la dentojn -- li ne elkriu.

Li estas soldato de Francio, kaj li montros al tiuj bestoj, kiel mortas oficiro kaj ĝentlemano.


Tarzan de la Simioj ne bezonis interpretiston por traduki la historion de tiuj foraj pafoj. Kun la kisoj de Jane Porter ankoraŭ varmaj sur siaj lipoj, li nekredeble rapide svingiĝis tra la ĝangala arbaro al la vilaĝo de Mbonga.

Lin ne interesis la loko de la batalo, ĉar li supozis, ke ĝi baldaŭ finiĝos. La mortigitojn li ne povos helpi, la eskapintoj ne bezonos lian helpon.

Al tiuj nek mortigitaj nek eskapintaj li rapidis. Kaj li sciis, ke li trovos ilin apud la fostego centre de la vilaĝo de Mbonga.

Multfoje Tarzen vidis la nigrajn predantarojn de Mbonga reveni el la nordo kun kaptitoj, kaj ĉiam la samaj scenoj teatris ĉirkaŭ tiu malafabla fostego, sub la flama lumo de multaj fajroj.

Li ankaŭ sciis, ke malofte pasis multe da tempo antaŭ plenumo de la demona celo de tiuj kaptoj. Li dubis, ke li alvenos sufiĉe frue por fari pli ol venĝi.

Li rapidis antaŭen. Jam noktiĝis, kaj li vojaĝis alte laŭ la supra teraso, kie la belega tropika luno lumigis lian vertiĝigan vojon tra la ondetantaj branĉoj de la arbopintoj.

Li baldaŭ ekvidis la reflekton de fora fajrego. Tiu kuŝis dekstre de lia vojo. Certe temas pri la lumo de la fajro konstruita de la du viroj antaŭ ol ili atakiĝis -- Tarzan sciis nenion pri la ekzisto de la maristoj.

Tiel certa estis Tarzan pri sia ĝangalaj scioj, ke li ne deturnis sin de sia vojo, sed preteriris tiun brilon je distanco de kilometro. Ĝi estis la bivakeja fajro de la francoj.

Post ankoraŭ kelkaj minutoj Tarzan svingiĝis en la arbojn super la vilaĝo de Mbonga. Ha, ne tro malfrue li alvenis! Ĉu? Li ne povis distingi. La formo ĉe la fostego estis senmova, tamen la nigra batalantoj nur piketadis ĝin.

Tarzan konis iliajn kutimojn. Ili ankoraŭ ne faris la mortobategon. Li povis konstati, ĝisminute, kiun stadion atingis la danco.

Post momenteto la tranĉilo de Mbonga detranĉos orelon de la viktimo -- jen la komenco de la fino, ĉar post nelonge restos nur tordiĝanta amaso da stumpigita viando.

En ĝi ankoraŭ troviĝos vivo, sed tiam ĝi deziros nur karitatan mortigon.

La fostego staris pli ol dek metrojn de la plej proksima arbo. Tarzan volvis sian ŝnuron. Tiam subite aŭdiĝis super la diablaj fikrioj de la dancantaj demonoj la terura defikrio de la simiulo.

La dancantoj ŝtonigite ekhaltis.

La ŝnuro kante zumis alte super la kapoj de la nigruloj. Ĝi estis tute nevidebla en la flama lumo de la fajroj.

D'Arnot malfermis siajn okulojn. Granda nigrulo, kiu staris rekte antaŭ li, eksaltis malantaŭen kvazaŭ lin frapegis nevidebla mano.

Baraktante, ŝrikante, lia korpo, svingiĝante flanken-flanken, rapide moviĝis al la ombroj subarbaj.

La nigruloj sorĉite rigardis dum iliaj okuloj elstaris pro hororo.

Sub la arboj, la korpor leviĝis rekte en la aeron, kaj kiam ĝi malaperis en la superan foliaron, la teruritaj nigruloj, timege kriaĉante, ekkuris en freneze kurkonkurso por atingi la vilaĝan elirejon.

D'Arnot restis sola.

Li estis kuraĝulo, sed li ja sentis la mallongajn harojn hirtiĝi sur la nuko kiam tiu fantomeca krio aŭdiĝis en la aero.

Kiam la tordiĝanta korpo de la nigrulo soris, kvazaŭ pro fantoma potenco, en la densan foliaron de la arbaro, D'Arnot sentis frostan tremon laŭ la spino, kvazaŭ morto leviĝis el senluma tombo kaj tuŝis lian karnon per malvarma kaj malseka fingro.

Dum D'Arnot rigardis la lokon kie la korpo leviĝis al la arbo, li aŭdis tieajn movsonojn.

La branĉoj ondis kvazaŭ sub la pezo de homa korpo -- aŭdiĝis bruego, kaj la nigrulo refalis sterniĝe sur la teron -- kaj kuŝis tre senmova tie, kie li falis.

Tuj poste falis blankan korpon, sed tiu stare alteriĝis.

D'Arnot vidis purmembran junan giganton elmerĝiĝi de la ombroj en la fajrolumo kaj rapide alveni al li.

Kion signifas tio? Kiu estas tiu? Sendube iu nova estaĵo de torturo kaj detruo.

D'Arnot atendis. Liaj okuloj neniam lasis la vizaĝon de la alproksimiĝanta viro. Kaj la honestaj, klaraj okuloj de tiu alia ne hezitis sub la fiksa rigardo de D'Arnot.

Tio iom trankviligis D'Arnot, sed li ankoraŭ ne havis multan esperon, kvankam li sentis, ke tiu vizaĝo ne povus maski kruelan koron.

Tarzan de la Simioj senvorte tratranĉis la ŝnurojn, kiuj tenis la franco. Malfortika pro suferado kaj sangoperdo, tiu estus falinta se forta brako ne estus kaptinta lin.

Li sentis sin levata de la tero. Li sensis kvazaŭ li flugus, kaj tiam li perdis la konscion.


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo