Wyjście Spis treści Poprzedni Następny Prezentowane materiały są przeznaczone dla uczniów szkół ponadgimnazjalnych. Opracowanie HTML: mgr Jerzy Wałaszek, wersja 1.0 |
©2009 mgr Jerzy Wałaszek |
Leciono: 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15
La Esperanta-pola kaj pola-Esperanta vortaretoj
Zaimki i przysłówki nieokreślone powstają z pytających lub wskazujących po usunięciu litery początkowej K lub T. Są one następujące:
IU | – ktoś, któryś | IAL | – dla jakiejś przyczyny | |
IO | – coś | IEL | – jakoś | |
IA | – jakiś | IOM | – trochę, nieco | |
IE | – gdzieś | IAM | – kiedyś | |
IEN | – dokądś, do jakiegoś miejsca |
Po czasownikach oznaczających czynności i zjawiska przyrody albo też ogólne wyrażenia bezpodmiotowe kładzie się sam czasownik bez zaimka osobowego, np. pluvas – pada deszcz, neĝas – pada śnieg, okazas – zdarza się itd.
Przyrostek -ind- oznacza: godzien, wart czegoś, np. vidinda – wart zobaczenia, leginda – wart przeczytania, kredinda – wiarygodny, laŭdinda – chwalebny, itd.
Przyrostek -er- oznacza cząstkę zbiorowej całości, np. fajrero – iskra, monero – pieniądz, grenero – ziarnko zboża.
Przyrostek -um- nie ma określonego znaczenia i używa się go wtedy, gdy inny przyrostek nie dość ściśle określa dany wyraz, np. plenumi – spełnić, mastrumi – gospodarować, malvarmumi – zaziębić się (ale malvarmigi – oziębiać, studzić, malvarmiĝi – oziębiać się, stygnąć).
Przyrostek -em- oznacza skłonność, przyzwyczajenie, np. laborema – pracowity, kredema – łatwowierny, servi – służyć, servema – usłużny, babilema – gadatliwy, dormema – śpiący itd.
Przedrostek dis- oznacza rozdzielenie, np. disiri – rozejść się, disdoni – rozdać, dispartigi – rozdzielić na części itd.
Przedrostki i przyrostki mogą być także samoistnymi wyrazami, np, ege – nadmiernie, male – przeciwnie, ree – znowu, powtórnie, ilo – środek, narzędzie, ejo – miejsce, ulo – osobnik, etulo – malec, eta – drobny, mały itd.
Przyrostki imiesłowu
w czasie | czynnego | biernego |
przeszłym teraźniejszym przyszłym |
-int --ant --ont- |
-it --at --ot- |
Każdy imiesłów może otrzymać końcówkę o, a i e; w ostatnim wypadku jest wyrazem nieodmiennym, np.
leganta persono – leganto – czytelnik
leginta persono – leginto – były czytelnik
legonta persono – legonto – przyszły czytelnik
Jaro: estanta – bieżący, pasinta – przeszły, venonta – przyszły.
Libro: legata – czytana,(tra)legita – przeczytana, legota – do przeczytania.
Legante – czytając,(tra)leginte – przeczytawszy, legonte – mając czytać.
kongreso – kongres akademio – akademia hispano – Hiszpan ruso – Rosjanin ĉino – Chińczyk vivmaniero – sposób życia popolo – lud, naród standardo – sztandar stelo – gwiazda brusto – piersi himno – hymn magazeno – magazyn, sklep suĉinfano – niemowlę flago – chorągiew pastro – ksiądz diservo – msza instituto – instytut pacdefendanto – obrońca pokoju konkordo – zgoda harmonio – harmonia, zgoda prezidanto – przewodniczący, prezes estraro – zarząd momento – chwila, moment akompanado – towarzyszenie simfonio – symfonia orkestro – orkiestra vento – wiatr glavo – miecz sango – krew delegito – delegat reprezentanto – przedstawiciel registaro – rząd, władza państwowa kostumo – kostium memortabulo – tablica pamiątkowa honoro – cześć, zaszczyt, honor majstro – majster, mistrz urba konsilantaro – rada miejska ekskurso – wycieczka oratoro – mówca, orator konkurso – konkurs kunsido – posiedzenie montrofenestro – okno wystawowe | monumento – pomnik,
monument salono – salon, sala prelego – wykład, prelekcja scienculo – uczony, naukowiec eminentulo – wybitna osobistość kastelo – zamek, gmach balo – bal, tańce rezolucio – rezolucja propono – propozycja sugestio – sugestia kreinto – twórca paco – pokój malestimo – pogarda malkompreniĝo – nieporozumienie pinto – wierzchołek, szczyt Biblio – Biblia, Pismo święte Sinjora Preĝo – Modlitwa Pańska broŝuro – broszura volo – wola celo – cel karaktero – charakter profito – zysk, korzyść valoro – wartość eltrovaĵo – wynalazek Bjalistok – Białystok Ludoviko – Ludwik ornamita – ozdobiony sankta – święty nedifinita – nieokreślony, nieoznaczony komuna – wspólny kvinpinta – pięcioramienny libera – wolny energia – energiczny nobla – szlachetny ideala – idealny juda – żydowski modesta – skromny kolektiĝi – zbierać się malkovri – odsłaniać aranĝi – urządzać konservi – zachowywać gvidi – kierować |
antaŭiri – poprzedzać batali – walczyć regi – panować, rządzić elekti – wybierać tiri – ciągnąć promesi – obiecać amuziĝi – bawić się diskuti – dyskutować disputi – sprzeczać się, kłócić się suferi – cierpieć aperi – ukazać się, zjawić się zorgi – troszczyć się enteni – zawierać ampleksi – obejmować posedi – posiadać donaci – darować observi – obserwować timi – bać się, obawiać się disvolviĝi – rozwijać się celi – dążyć atingi – osiągnąć fama – sławny, głośny metoda – metodyczny speciala – specjalny, wyłączny aktiva – czynny tiama – ówczesny kortuŝa – wzruszający solena – uroczysty facila – lekki plua – dalszy, następny organiza – organizacyjny ĉiutage – codziennie lastfoje – ostatnim razem preskaŭ – prawie nenio – nic ĉiuj – wszyscy ĉiam – zawsze ĝuste – stosownie depost – od eterne – wiecznie unuvoĉe – jednogłośnie vigle – z wigorem |
El demandaj aŭ montraj vortoj ni povas facile formi la nedifinitajn vortojn. Ni detranĉas de ili la komencan literon K aŭ T kaj la vortoj restas sen kapo. Ili estas ankaŭ gravaj vortoj kaj signifas ion nedifinitan. Nun mi klarigos al vi per ekzemploj la novajn vortojn: | |
Ĉu iu el vi, gekursanoj, havas poŝtranĉilon? | Jes, mi havas poŝtranĉilon. |
Ĉu en la skatolo estas io? | Jes, en ĝi estas io, sed ni ne scias kion. |
Ĉu vi havas hejme ian libron? | Jes, mi havas hejme ian libron, sed mi ne memoras kian. |
Kie estas mia ruĝa krajono? | Ni ne scias, kie estas via ruĝa krajono – en via poŝo aŭ en la skatolo, sed ni ne scias, ke ĝi estas ie. |
Kien vi iras? | Mi iras ien, sen celo, mi ankoraŭ ne scias kien. |
Kial vi ridis tiel laŭde? | Ni ridis ial, sed ni ne diros al vi kial. |
Kiel vi faros ĉi tiun taskon sen helpo de via patro? | Ne timu, mi faros iel mem ĉi tiun taskon sen helpo de mia patro. |
Kiom da tempo vi bezonas por prepari vin el la matematiko? | Mi bezonas iom da tempo, sed mi ne scias precize kiom. |
Kiam vi estis lastfoje en la teatro? | Mi ne povas diri al vi kiam, mi forgesis la precizan daton, tamen mi bone memoras, ke mi estis iam en la pasinta jaro. |
Nun mi rakontos al vi iom pri la 23-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis antaŭ la milito en Krakovo inter la 1-8 de aŭgusto en la jaro 1931-a. Ĝin antaŭiris la dektaga Kurso de Esperanto gvidita de fama Pastro Andreo CSEH (legu ĉe), direktoro de Internacia Esperanto-Instituto en Hago (Nederlando). Ĉi tiun metodan kurson, aranĝitan speciale por geinstruistaro, partoprenis ĉirkaŭ ducent personoj, inter ili ankaŭ mi, kiu multe profitis en mia pedagogia profesio. La suprennomita kurso okazis en la plej vasta salono de Koperniko en Jagiellona Universitato. En la kurso partoprenis ne nur poloj, sed ankaŭ fremdlandanoj, kiuj volis perfektiĝi en la lingvo kaj poste partopreni la Universalan Kongreson.
Vi scias, ke Universala Kongreso estas granda kunveno de diversaj homoj, kiuj alvenas el fremdaj landoj por diskuti pri gravaj aferoj. Ili kutime parolas siajn naciajn lingvojn, pro tio nur malgranda parto de kongresanoj komprenas unu la alian.
Ĉar en la tuta mondo, kiel vi jam scias, estas tre granda nombro da diversaj lingvoj kaj ne ĉiuj homoj havas tempon kaj kapablon ilin ellerni, tial ili ne povas bone interkompreniĝi reciproke. Tute alie prezentas sin la afero dum la internaciaj Esperantaj kongresoj. Esperantistoj apartenas al diversaj nacioj kaj parolas ankaŭ diversajn naciajn lingvojn, sed ne dum la kongresoj, nur en siaj landoj. Krom la gepatra lingvo esperantistoj havas unu komunan lingvon, internacian lingvon ESPERANTO. Ili alvenas ĉiam kun verda standardo en la mano kaj kvinpinta stelo sur la brusto. Ili kantas himnon pri "Espero" kaj celas uzi la Esperantan lingvon por atingi la interkompreniĝon inter diversaj fremdaj nacioj. Ĉi tio estas ilia grava kaj sankta ideo: pro tio esperantistoj nomiĝas, kiel vi jam scias,"samideanoj", ĉar ili estas anoj de la sama granda ideo. Ĝis la jaro 1957-a okazis jam 42 Universalaj Kongresoj, en kiuj partoprenis esperantistoj el ĉiuj landoj kaj kontinentoj. La lasta 42-a U.K okazis en Marsejlo kaj ĝin partoprenis 38 polaj esperantistoj, plejparte krakovanoj. Ilia vojaĝo per tre oportuna aŭtobuso daŭris 3 semajnojn kaj alportis al ili neforgeseblajn travivaĵojn. Vi devas ankaŭ scii, ke esperantistoj estas plej aktivaj "pacaj batalantoj", pli ĝuste "pacdefendantoj", kiuj longe antaŭ la militoj deziris, ke ĉiuj nacioj vivu kaj kunlaboru en plena konkordo kaj harmonio.
***
Antaŭ la milito mi loĝis en Bidgoŝĉ kaj, ĉar mi estis ankaŭ esperantisto depost la jaro 1920-a kaj apartenis al la granda Esperanta familio, mi alvenis Krakovon por partopreni en la Cseh-metoda Kurso de Esperanto kaj poste en la Universala Kongreso. Kunvenis multaj fremdlandanoj – oni povis aŭdi sur la stratoj anglojn, francojn, germanojn, hispanojn, rusojn kaj eĉ vidi ĉinojn kaj japanojn. La tuta urbo estis ornamita per verdaj flagetoj, speciale la bela domo de Komerca Akademio ĉe Kapucinska-str., kie estis nia Kongresejo. Dum la kongreso regis belega kaj varmega vetero.
Sabate, la 1-an de aŭgosto okazis je la 18:30 h Solena Malfermo de la Kongreso en tiama Katolika Domo (hodiaŭa Filharmonio). La tuta salonego estis plenplena. La kongreson malfermis la prezidanto de la Organiza Komitato – prof. dro Odo Bujvid. Poste oni elektis Kongresan Estraron, konsistantan el reprezentantoj de kvin kontinentoj.
Tre solena kaj kortuŝa estis la momento, kiam ĉiuj ĉeestantoj ekstaris kaj ekkantis la Esperantan Himnon ĉe akompanado de bonega simfonia orkestro. Ĉiuj entuziasme kantis:
En la mondon venis nova sento, Tra la mondo iras forta voko, Per flugiloj de facila vento, Nun de loko flugu ĝi al loko. Ne al glavo sangon soifanta Ĝi la homan tiras familion: Al la mond' eterne militanta Ĝi promesas sanktan harmonion... (daŭrigo en la II-a Parto) |
Poste parolis multaj delegitoj kaj reprezentantoj, kiuj salutis Kongreson en la nomo de siaj landoj kaj registraroj. Interkonatiĝa vespero okazis je la 22-a h en Malnova Teatro. Tie kolektiĝis en belaj naciaj kostumoj multaj esperantistoj kaj esperantistinoj, kiuj vigle kaj gaje babilis kun si kaj amuziĝis preskaŭ ĝis la tagiĝo.
Dimanĉe, la 2-an de aŭgusto okazis je la 8:30 h katolika kaj protestanta Diservoj. Poste ĉiuj kolektiĝis apud la monumento de Mickieviĉ, de kie ni kune marŝis ĝis Niecala-strato. Tie okazis la malkovro de memortabulo je la honoro de l'Majstro kaj malfermo de la strato de Dro L. L. Zamenhof. Tion decidis antaŭ la Kongreso unuvoĉe la Urba Konsilantaro. Post komuna tagmanĝo multa nombro da gekongresanoj partoprenis la ekskurson al Volski Arbaro, kie oni aranĝis "Oratoran Konkurson". Per gaja vespero en Malnova Teatro finiĝis la dua tago de la Kongreso.
Dum pluaj tagoj ni laboris po kelkaj horoj en Kongresejo, kie okazadis laborkunsidoj kun paroladoj kaj viglaj diskutoj je diversaj temoj. En liberaj horoj ni promenis are tra la stratoj kaj rigardis belajn, grandajn domojn, luksajn magazenojn kaj multajn objektojn, kiuj estis malantaŭ la montrofenestroj.
En Jagiellona Universitato (en Salono de Kopernik) estis aranĝita "Somera Universitato", kie prelegis ĉiutage je la 15-a h diversaj scienculoj kaj eminetuloj. Inter ili estis ankaŭ prof. dro W. Goetel, kiu parolis pri "Naciaj parkoj kaj konservado de la naturo". Vespere okazadis Internaciaj Koncertoj en Malnova Teatro kaj Festivalo de la pola muziko en la korto de kastelo Vavel. Oni okazigis ankaŭ Balon en salonoj de Malnova Teatro kaj kelkajn gajajn vesperojn. Sabate, la 8-an de aŭgusto okazis je la 10-a h Ferma Kongresa Kunsido kun rezolucioj, proponoj kaj sugestioj.
La kongresanoj estis el diversaj landoj, kie estas diversaj kutimoj kaj vivmanieroj. Estas tre interese kaj utile konatiĝi kun ili. Mi parolis kun multaj fremdlandanoj kaj mi povis tre facile interkompreniĝi kun ili. Universalaj Kongresoj okazadas ĉiujare en diversaj landoj de la tuta terglobo. Mi deziras al vi, karaj gekursanoj, ke vi ankaŭ partoprenu iam en la Esperantaj kongresoj. Vi ne estas plu suĉinfanoj en la Esperanta lingvo, vi rapide kreskas kaj disvolviĝas, fariĝante veraj kaj fidelaj "samideanoj". Perfektiĝu do en nia kara lingvo kaj vi povos iam ankaŭ vojaĝi al malproksimaj landoj kaj partopreni Universalajn Kongresojn. Mi tre deziras ĉi tion al vi!
Fartu bone! Lernu diligente!
Przetłumacz kolejne zdania na język esperanto. Kliknięcie myszką w zdanie spowoduje wyświetlenie jego tłumaczenia. Z opcji tej korzystaj dopiero po samodzielnym wykonaniu tłumaczenia, aby sprawdzić jego poprawność. Inaczej ćwiczenie nie ma żadnego sensu. Dotyczy to wszystkich ćwiczeń w tym artykule. Jeśli chcesz usunąć teksty esperanckie, to odśwież stronę.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.