Leciono: 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15

Al la Supera Kurso

La Esperanta-pola kaj pola-Esperanta vortaretoj


 

3. TRIA LECIONO

A. GRAMATIKO

Biernik (4 przypadek) tworzy się przez dodanie końcówki -n, np. patrino amas infanon – matka kocha dziecko; li amas ŝin – on kocha ją.

Końcówkę tę przybierają także przymiotniki i zaimki, np. patrino amas bonan infanon; ŝi amas min, lin kaj ilin.

Zaimek kio odmienia się tylko w liczbie pojedynczej. Przy czasownikach przechodnich po przeczeniu kładzie się także biernik, a nie dopełniacz, jak w języku polskim, np. mi havas libron – mam książkę, mi ne havas libron – nie mam książki.

Liczebniki porządkowe tworzą się z liczebników głównych przez dodanie końcówki przymiotnika -a, np. unua – pierwszy, pierwsza, pierwsze; dua – drugi, tria – trzeci itd.

Przedrostek ge- oznacza dwoje lub więcej osobników różnej płci, np. gesinjoroj (sinjoro kaj sinjorino)– państwo, gepatroj (patro kaj patrino)– rodzice, gelernantoj (lernantoj kaj lernantinoj) uczniowie i uczennice razem itd.

Wyrazy złożone powstają przez proste zestawienie dwóch wyrazów, z których główny umieszcza się na końcu, a określający przed nim. Od brzmienia w wymowie zależy, czy zestawia się czyste pierwiastki (dombesto – zwierzę domowe), czy też łącznie z końcówką gramatyczną (lernolibro – podręcznik). Złożone wyrazy pisze się razem.

Zaimki dzierżawcze tworzą się z zaimków osobowych przez dodanie końcówki -a:

mia – mój, moja, moje [m-i-a]
via – twój, twoja, twoje [w-i-a]
lia – jego [l-i-a]
ŝia – jej [sz-i-a]
ĝia – jego [dż-i-a]
nia – nasz, nasza, nasze [n-i-a]
via – wasz, wasza, wasze [w-i-a]
ilia – ich [il-i-a]

 

B. VORTOJ

leciono – lekcja [lec-i-ono]
paŭzo – pauza, przerwa
mezlernejo – szkoła średnia
faklernejo – szkoła zawodowa
popollernejo – szkoła podstawowa [popol-lernejo]      
altlernejo – szkoła wyższa
universitato – uniwersytet [uniwers-itato]
akademio – akademia [akadem-i-o]
politekniko – politechnika
lernolibro – podręcznik
titolo – tytuł
profesio – zawód [profes-i-o]
gazeto – gazeta
ĵurnalo – dziennik
sekreto – sekret, tajemnica
koverto – koperta
letero – list
bildkarto – widokówka
tempo – czas
poŝo – kieszeń
patro – ojciec
infano – dziecko
familio – rodzina [fam-il-i-o]
dika – gruby, tęgi
pola – polski
germana – niemiecki
Esperanta – esperancki
forta – silny, mocny
gaja – wesoły, wesół
sana – zdrowy, zdrów
riĉa – bogaty
mola – miękki
multa – liczny
amas – kocha
scias – wie
faras – robi, czyni
havas – ma
fermas – zamyka
formas – tworzy
montras – pokazuje
tenas – trzyma
rigardas – patrzy
tuŝas – dotyka
tusas – kaszle
finas – kończy
legas – czyta
ludas – bawi się
signifas – oznacza [s-ign-ifas]
fine – w końcu
ankaŭ – także
poste – potem, później
– lub, albo

 

C. KONVERSACIAJ EKZERCOJ

Lernantoj kaj lernantinoj!
Ĉu vi scias, kiu estas mi?Jes, ni scias, kiu estas vi. Vi estas Mieczysław Sygnarski.
Kio estas mi? Vi estas profesoro.
Kia profesoro estas mi?Vi estas mezlerneja profesoro.
Kie estas ni?Ni estas en la klasoĉambro.
Kion faras ni?Ni faras Esperantan konversacion.
Mi estas profesoro. La vorto "profesoro" ne signifas profesion, sed titolon. Profesoro estas ankaŭ instruisto – li instruas gelernantojn en mezlernejo. Popollernejo estas lernejo, kie lernas infanoj kaj junaj geknaboj. Bonaj gelernantoj lernas poste en mezlernejo kaj fine en altlernejo. Lernantoj havas en lernejo lernolibrojn. En la domo ni legas interesajn legolibrojn. La libro, kiun mi havas, ne estas dika, sed nova.
Ĉu ili estas libroj?Ne, ili ne estas libroj, sed ili estas ĵurnaloj.
Ĉu ili estas polaj ĵurnaloj?Ne, ili ne estas polaj ĵurnaloj, sed ili estas polaj kaj Esparantaj ĵurnaloj.
Gelernantoj! Vi ne scias, kio estas en la blanka skatolo, sed mi scias. Ĝi ne estas sekreto. En la blanka skatolo estas unu interesa objekto, kiu iras kaj montras tempon.
Ĉu ĝi estas grava objekto?Jes, ĝi estas grava objekto.
Ĉu vi scias, kiaj bestoj estas hundo kaj kato?Jes, ni scias... ili estas domaj bestoj aŭ dombestoj.
Ĉu vi scias, kio estas en la dika libro?Jes, ni scias... en ĝi estas multaj belaj bildoj.
Gelernantoj! Mi montras novan objekton – ĝi estas koverto. En la koverto estas leterpapero. Ĝi estas la letero kaj ĝi la bildkarto. La bildkarto montras du belajn infanojn, kiuj ludas.
Ĉu la bildkarto montras ankaŭ infanon? Ne, la bildkarto ne montras infanon, sed familion.
Kiuj personoj formas familion?Patro, patrino kaj infanoj formas familion.
Ĉu vi havas gepatrojn?Jes, ni havas gepatrojn.
Ĉu viaj gepatroj amas vin?Jes, niaj gepatroj amas nin; ni estas iliaj infanoj.
Mi havas unu belan libron. Mi tenas ĝin kaj mi montras ĝin. Ĝi ne estas pola, sed ĝi estas Esperanta libro.
Kiu tenas la Esperantan libron?Vi tenas la Esperantan libron.
Ĉu mi tenas la libron?Ne, vi ne tenas la libron, sed vi tenas la gazeton.
Kion faras mi? Vi rigardas la gazeton kaj vi legas ĝin.
Ĉu mi rigardas la gazeton?Ne, vi ne rigardas la gazeton, sed vi rigardas gelernantojn (nin).
Kion rigardas mi? Vi rigardas la muran bildon.
Kiujn rigardas mi?Vi rigardas nin.
Kion faras mi?Vi tuŝas la muron.
Ĉu mi tuŝas la muron?Ne, vi ne tuŝas la muron, sed vi tuŝas la ŝrankon.
Kion tuŝas mi?Vi tuŝas la tabulon.
Kiun tuŝas mi?Vi tuŝas la lernanton Piotrowski.
Kiu tuŝas min? La lernanto Baniewicz tuŝas vin.
La malriĉa fabriklaboristo estas malsana – li tusas. Mi ne tusas, sed mi tuŝas la benkon.
Ĉu vi tusas?Ne, ni ne tusas – ni estas sanaj.
Kion fermas mi? Vi fermas la dikan libron.
Ĉu mi fermas la libron?Ne, vi ne fermas la libron, sed vi malfermas ĝin.
Kion malfermas mi? Vi malfermas la pordon.
Ĉu mi malfermas la pordon?Ne, vi ne malfermas la pordon, sed la lernanto Baniewicz malfermas ĝin.
Ĉu mi fermas la fenestron?Ne, vi ne fermas la fenestron, sed vi malfermas ĝin.
Ĉu la ruĝa krajono estas en la skatolo? Ne, la ruĝa krajono ne estas en la skatolo, sed ĝi estas en via poŝo.
Kie estas la grava objekto, kiu iras kaj iras...? La grava objekto, kiu iras kaj iras... estas sur la tablo.
Ĉu la blanka kreto estas sur la tablo? Ne, la blanka kreto ne estas sur la tablo, sed en la skatolo.
Kia estas la objekto?La objekto estas mola.
Ĉu la tabulo estas mola? Ne, la tabulo ne estas mola, sed malmola.
Kion mi faras en la klaso?Vi iras en la klaso kaj vi faras Esperantan konversacion.

La instruisto rigardas la gravan objekton. Ĝi montras ne paŭzon, sed finon. La instruisto finas la trian lecionon, la trian Esperantan konversacion.

Lernantinoj kaj lernantoj – ĝis la revido!

D. POR ESPERANTIGO

Przetłumacz kolejne zdania na język esperanto. Kliknięcie myszką w zdanie spowoduje wyświetlenie jego tłumaczenia. Z opcji tej korzystaj dopiero po samodzielnym wykonaniu tłumaczenia, aby sprawdzić jego poprawność. Inaczej ćwiczenie nie ma żadnego sensu. Dotyczy to wszystkich ćwiczeń w tym artykule. Jeśli chcesz usunąć teksty esperanckie, to odśwież stronę.

 


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.