Leciono: 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15

Al la Supera Kurso

La Esperanta-pola kaj pola-Esperanta vortaretoj


 

6. SESA LECIONO

A. GRAMATIKO

Zaimki i przysłówki pytające
(demandaj vortoj)

KIU?kto? który
KIO?co?
KIA?jaki? jaka? jakie?
KIE?gdzie?
KIEN?dokąd

 

 Wyraz polski sam tłumaczy się przez nieodmienny wyraz mem, np. mi mem skribas la leteron – sam piszę list (a nie kto inny).

Sam (jeden, jedyny)– znaczy sola, np. mi sola estas en la ĉambro – sam jeden jestem w pokoju.

Ten sam – tłumaczy się poprzez la sama, np. la samaj knaboj – ci sami chłopcy; mi legas la saman libron – czytam tę samą książkę.

 

Przyrostek -an- oznacza przynależność do czegoś, członkowstwo w czymś, np. ano – członek, zwolennik, urbano – mieszczanin, kursano – kursant.

B. VORTOJ

azeno – osioł
ĉevalo – koń
bovo – wół
bovino – krowa
kapro – kozioł
ŝafo – baran
porko – wieprz
vosto – ogon
vesto – ubranie, odzież    
kapo – głowa
haro – włos
ĉapelo – kapelusz
ĉapo – czapka
mono – pieniądze
mano – ręka
piedo – noga
okulo – oko
orelo – ucho
nazo – nos
buŝo – usta
koro – serce
butono – guzik
manpoŝo – torebka
koloro – kolor, barwa
ŝinko – szynka
kolbaso – kiełbasa
kurso – kurs
amiko – przyjaciel
bastono – kij, laska
spegulo – lustro
obstina – uparty
multekosta – drogi, kosztowny
blonda – blond, płowy
diversa – różny
utila – pożyteczny
tuta – cały
plumo – pióro
kostas – kosztuje (cena)
vidas – widzi
aŭdas – słyszy
manĝas – je, zjada
kantas – śpiewa
flaras – wącha
pensas – myśli
sentas – czuje
sendas – posyła
helpas – pomaga
diras – mówi, rzecze
partoprenas – uczestniczy
donas – daje
ses – sześć
ke – że

 

C. KONVERSACIAJ EKZERCOJ

Homoj, kiuj loĝas en urboj, estas urbanoj, kiuj loĝas en Krakovo, estas krakovanoj. Esperanta Kurso estas kurso, en kiu (kie) gekursanoj lernas internacian lingvon Esperanto. Geleranatoj kaj aliaj personoj, kiuj partoprenas en la Esperanta Kurso, estas gekursanoj. Ĉu krakovaninoj estas belaj, bonaj, elegantaj kaj inteligentaj? Ĉu nia Esperanta Kurso estas multpersona?

 Kion ni faras per la vortoj: Per la vortoj... ni demandas. Kiu? Kio? Kia? Kie? Kien?

Kiaj vortoj estas ili? Ili estas demandaj vortoj.
Ĉu la koloro de la tabulo kaj de la papero estas egala? Ne, la koloro de la tabulo kaj de la papero ne estas egala, sed ĝi estas malegala.
La koloro de la tabulo estas nigra kaj de la papero estas blanka.

 Homoj, kiuj trinkas fortan kafon aŭ brandon, havas malfortan koron. Ilia koro batas tre forte.

Ĉu viaj koroj batas tre forte?Ne, niaj koroj ne batas tre forte – ni estas korsanaj.
Bestoj, kiuj loĝas kun homo aŭ ĉe homo kaj helpas lin en laboro, estas dombestoj (hejmbestoj). Al ili apartenas: hundo, kato, ĉevalo, bovo, bovino, azeno, kapro, ŝafo kaj porko. La dombestoj havas unu kapon, kvar piedojn kaj unu voston. La eleganta kaj forta besto estas ĉevalo. Ĝi estas ankaŭ tre utila besto. La ĉevalo havas voston kun tre longaj haroj. Hundo estas tre inteligenta besto. Ĝi komprenas, kion homoj diras al ĝi. Per la vosto ĝi montras, ke ĝi estas feliĉa. Hundo estas ankaŭ fidela besto kaj nia bona amiko. Porko estas dika kaj malpura besto. Homoj donas al ĝi malpurajn manĝobiektojn kaj ili faras ĝin dika. Ni ne ŝatas porkon, sed ni tre, tre ŝatas bonan ŝinkon kaj kolbason. Azeno estas ankaŭ inteligenta besto, sed ĝi estas ankaŭ obstina. Azeno de Polujo komprenas azenojn de Hispanujo kaj de Italujo. Ĝi komprenas azenojn de la tuta mondo. Sed "inteligentaj" homoj ne komprenas homojn de aliaj landoj. Nur Esperantaj homoj, esperantistoj, komprenas esperantistojn de la tuta terglobo.
Ĉu azenoj ne estas inteligentaj bestoj?Jes! Jes!
Per bastono homo faras la azenon malobstina. Sed pola instruisto ne faras per bastono la malbonan lernanton bona.
Ĉu vi ŝatas obstinajn homojn? Ne, ni ne ŝatas obstinajn homojn.
Homo havas unu kapon, du manojn kaj du piedojn. Sur la kapo estas haroj. La koloro de la haroj estas blonda, nigra aŭ griza. Per la manoj ni laboras, per la piedoj ni iras. Ni havas du okulojn, du orelojn, unu nazon kaj unu buŝon. Per la okuloj ni rigardas kaj vidas. Per la oreloj ni aŭskultas kaj aŭdas. Per la buŝo ni trinkas, manĝas, kantas. Per la nazo ni flaras. Per la kapo ni pensas kaj per la koro ni sentas.

Sur homo estas vesto. Mia vesto estas nigra, malnova, malmoderna kaj neeleganta. Mi ne estas riĉulo, mi ne havas multan monon. Ĉu vi komprenas? Sinjorinoj tre ŝatas belajn vestojn kaj modernajn ĉapelojn. Sed la vestoj kaj ĉapeloj kostas multan monon – ili estas multekostaj. Gelernantoj havas lernejajn ĉapojn kaj gestudentoj – studentajn ĉapojn. La vesto havas poŝojn kaj butonojn. Sinjorinoj havas poŝojn en la manoj – ili havas manpoŝojn. En manpoŝoj estas grandaj sekretoj kaj diversaj gravaj objektoj. Unu malgranda objekto diras al sinjorino, ke ŝi estas tre bela. Ĝi estas spegulo.

Atenton! Mi donas al vi novajn demandojn – ili estas:

  1. Kion donas al homo bovino?
  2. Ĉu ni flaras belajn florojn per la buŝo?
  3. Ĉu vi havas hejme grandan spegulon?
  4. Kion diras al vi via spegulo?
  5. Per kio ni rigardas kaj vidas?
  6. Kion ni faras per la buŝo?
  7. Ĉu vi kantas bele?
  8. Ĉu en krakovaj teatroj estas gekantistoj?
  9. Ĉu vi havas hejme skribmaŝinon?
  10. Ĉu vi skribas leterojn per maŝino, ĉu per plumo aŭ krajono?

Gekursanoj! Mi finas la sesan lecionon kaj ni iras hejmen. Bonan nokton. Ĝis la revido.

D. POR ESPERANTIGO

Przetłumacz kolejne zdania na język esperanto. Kliknięcie myszką w zdanie spowoduje wyświetlenie jego tłumaczenia. Z opcji tej korzystaj dopiero po samodzielnym wykonaniu tłumaczenia, aby sprawdzić jego poprawność. Inaczej ćwiczenie nie ma żadnego sensu. Dotyczy to wszystkich ćwiczeń w tym artykule. Jeśli chcesz usunąć teksty esperanckie, to odśwież stronę.

 


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.