Leciono: 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15

Al la Supera Kurso

La Esperanta-pola kaj pola-Esperanta vortaretoj


 

2. DUA LECIONO

A. GRAMATIKO

Zaimki osobowe (liczba mnoga):

1. ni – my (nie zmiękczaj n, czytaj n-i) 2. vi – wy
3. ili – oni (nie zmiękczaj l, czytaj il-i)

 Forma osobowa czasu teraźniejszego ma na wszystkie osoby i liczby końcówkę -as i łączy się ściśle z zaimkami osobowymi.

 

Odmiana czasownika być

1. mi
2. vi
3. li, ŝi, ĝ i 
4. ni
5. vi
6. ili
estas
estas
estas
estas
estas
estas
 – jestem
 – jesteś
 – jest
 – jesteśmy
 – jesteście
 – są

 

 Rzeczowniki i przymiotniki otrzymują w liczbie mnogiej końcówki -j, np. bonaj libroj, belaj floroj itp.

 Orzeczenie imienne kładzie się zawsze w mianowniku (1 przypadek) a nie w narzędniku (6 przypadek), jak w języku polskim, np. mi estas lernanto – jestem uczniem.

 Przyrostek -ej- oznacza miejsce, gdzie się coś odbywa lub znajduje, np. lernejo – szkoła, oficejo – urząd itd.

 Przyrostek -ist- oznacza zawód, np. instruisto, laboristo itd.

 

B. VORTOJ

sinjoro – pan [sin-joro]
knabo – chłopiec
kolego – kolega
kamarado – towarzysz
civitano – obywatel [c-iwitano]
direktoro – dyrektor
instruisto – nauczyciel
laboristo – robotnik
dentisto – dentysta
fabriko – fabryka
ĉambro – pokój
angulo – kąt
klaso – klasa
klasoĉambro – sala lekcyjna
lernejo – szkoła
oficejo – urząd
domo – dom
vorto – słowo, wyraz
skatolo – pudełko, szkatułka
konversacio – rozmowa, konwersacja [konwersac-i-o]    
ekzerco – ćwiczenie
hundo – pies
kato – kot
besto – zwierzę
rozo – róża
lilio – lilia [l-il-i-o]
floro – kwiat
bela – piękny, ładny
interesa – zajmujący, interesujący
nova – nowy
eleganta – elegancki
juna – młody
egala – jednakowy, równy
moderna – nowoczesny
elektra – elektryczny
fidela – wierny
inteligenta – inteligentny [intel-igenta]
grava – ważny
feliĉa – szczęśliwy [fel-icza]
gratulas – gratuluję, winszuję
staras – stoi
sidas – siedzi [s-idas]
iras – chodzi, idzie
komprenas – rozumie
dankas – dziękuje
laboras – pracuje
oficas – urzęduje
instruas – uczy, naucza [instru-as]
lernas
– uczy się
unu – jeden
du – dwa
tri – trzy
en – w
kaj – i, a

 

C. KONVERSACIAJ EKZERCOJ

Unu libro kaj unu libro estas du libroj. Sur la tablo estas unu krajono, du kretoj kaj tri libroj. Sur la muro estas du bildoj.
Ĉu ĝi estas krajono? Ne, ĝi ne estas krajono, sed ĝi estas bildo.
Ĉu ĝi estas granda bildo?Ne, ĝi ne estas granda bildo, sed ĝi estas malgranda bildo.
Kio estas sur la bildo?Sur la bildo estas hundo.
Ĉu hundo estas persono? Ne, hundo ne estas persono, sed ĝi estas besto.
Ĉu ĝi estas besto?Jes, ĝi estas besto.
Kiu besto estas ĝi?Ĝi estas kato.
Kia besto estas hundo?Hundo estas bona, bela, inteligenta kaj fidela besto.
Ĉu kato estas fidela besto?Ne, kato ne estas fidela besto, sed ĝi estas malfidela besto.
Ĉu vi, lernantoj, estas fidelaj?Jes, ni estas fidelaj kaj bonaj.
Mi gratulas! ??
Ĉu vi ne dankas? Jes, ni dankas.
Ĉu ĝi estas besto? Ne, ĝi ne estas besto, sed ĝi estas floro.
Kiu floro estas ĝi?Ĝi estas rozo.
Kia floro estas rozo?Rozo estas bela floro.
Ĉu ĝi estas la flava rozo? Ne, ĝi ne estas la flava rozo, sed ĝi estas la ruĝa rozo.
Ĉu ruĝaj rozoj estas belaj?Jes, ruĝaj rozoj estas belaj.
Ĉu ĝi estas rozo? Ne, ĝi ne estas rozo, sed ĝi estas lilio.
Ĉu lilio estas ruĝa floro?Ne, lilio ne estas ruĝa floro, sed ĝi estas blanka floro.
Ĉu estas blankaj rozoj?Jes, estas blankaj rozoj.
Kiaj rozoj estas? Estas blankaj, flavaj kaj ruĝaj rozoj.
Kiaj floroj estas rozo kaj lilio?Rozo kaj lilio estas belaj floroj.
Kie estas ni?Ni estas en la klasoĉambro.
Kia klasoĉambro estas ĝi?Ĝi estas granda kaj bela klasoĉambro.
Ĉu en klasoĉambro estas mebloj?Jes, en la klasoĉambro estas mebloj.
Kiaj mebloj estas en la klaso?En la klaso estas belaj kaj modernaj mebloj.
Kiuj mebloj estas en la klaso?En la klaso estas unu tablo, unu seĝo, unu ŝranko kaj benkoj.
En angulo staras la ŝranko. En la klasoĉambro estas unu bela lampo. Ĝi estas moderna, elektra lampo. En la klaso estas mebloj, objektoj kaj personoj, ne estas bestoj (hundo kaj kato)- ili estas en la domoj kaj sur la bildoj. En la klaso estas lernantoj kaj lernantinoj, kiuj lernas kaj instruisto, kiu instruas. La granda domo, en kiu (albo kie) estas klasoj kaj kie lernas lernantoj, estas lernejo. En lernejoj laboras: lernantoj kaj lernantinoj, instruistoj kaj instruistinoj, direktoroj kaj direktorinoj. La lernanto Piotrowski estas laboristo – li laboras en la granda fabriko. La lernanto Kowalski estas dentist-praktikanto – li laboras en dentista laborejo. La lernantino Walkowiak estas oficistino – ŝi laboras en oficejo. La lernantoj Piotrowski kaj Kowalski estas kolegoj kaj kamaradoj.
Ĉu vi komprenas, kio estas "kamarado"? Jes, ni komprenas, kio estas kamarado.
Kio estas kamarado?Kamarado estas bona kolego.
Ĉu kolegoj estas egalaj? Ne, kolegoj ne estas egalaj, sed ili estas malegalaj.
Kiaj kolegoj estas?Estas bonaj kaj malbonaj kolegoj, fidelaj kaj malfidelaj, inteligentaj kaj malinteligentaj.
La instruisto iras en la klaso. La lernantoj sidas en la benkoj. La ŝranko staras en la angulo.
Ĉu mi iras?Ne, vi ne iras, sed vi staras.
Ĉu mi staras? Ne, vi ne staras, sed vi sidas.
Kie sidas vi?Ni sidas en la benkoj.
Ĉu instruisto sidas en la seĝo? Ne, instruisto ne sidas en la seĝo, sed li sidas sur la seĝo.
La instruisto estas grava persono en lernejo. Li ne estas juna, sed li estas bona kaj moderna instruisto. Lernantoj kaj lernantinoj estas junaj, inteligentaj kaj bonaj. Instruisto estas feliĉa. Instruisto estas sinjoro. Instruistino estas sinjorino, civitanino. Junaj lernantoj estas knaboj kaj junaj lernantinoj estas knabinoj.
Ĉu ĝi estas libro? Ne, ĝi ne estas libro, sed ĝi estas skatolo.
Kia skatolo estas ĝi?Ĝi estas la blanka kaj longa skatolo.
Kio estas en la skatolo?En la skatolo estas krajonoj.
Kie estas la skatolo?La skatolo estas sur la fenestro.
Personoj estas malegalaj kaj libroj estas malegalaj. Estas interesaj kaj malinteresaj libroj, bonaj kaj malbonaj, novaj kaj malnovaj, belaj kaj malbelaj, elegantaj kaj malelegantaj.

Ĝis la revido, bonaj, inteligentaj, junaj kaj feliĉaj lernantoj kaj lernantinoj!

D. POR ESPERANTIGO

Przetłumacz kolejne zdania na język esperanto. Kliknięcie myszką w zdanie spowoduje wyświetlenie jego tłumaczenia. Z opcji tej korzystaj dopiero po samodzielnym wykonaniu tłumaczenia, aby sprawdzić jego poprawność. Inaczej ćwiczenie nie ma żadnego sensu. Dotyczy to wszystkich ćwiczeń w tym artykule. Jeśli chcesz usunąć teksty esperanckie, to odśwież stronę.

 


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.