Leciono: 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15

Al la Supera Kurso

La Esperanta-pola kaj pola-Esperanta vortaretoj


 

4. KVARA LECIONO

A. GRAMATIKO

Odmiana rzeczowników

 Wszystkie przypadki z wyjątkiem biernika (końcówka -n) są sobie równe.

 Dopełniacz tworzy się przez dodanie przyimka de, np. kolego de mia patro – kolega mojego ojca; mi iras de patro – idę od ojca.

 Celownik – przez dodanie przyimka al, np. mi iras al lernejo – idę do szkoły; la patrino donas (daje) al mi ĉokoladon.

 Narzędnik – przy pomocy per, np. ni salutas vin per la vortoj "bonan tagon!"– pozdrawiamy was słowami...

 Miejscownik – przy pomocy przyimków en, sur i in., np. la akvo estas en la glaso; la libro estas sur la ŝranko.

 

 Podobnie odmieniają się zaimki:

rzeczownik zaimki osobowe zaimki pytające
Mianownik – kto? co?la patro  mi vi  li ŝi  ĝi ni  vi ili  kio?kiu? kiuj?
Dopełniacz – kogo? czego?de la patro  de mi  de vi  de li  de ŝi  de ĝi  de ni  de vi  de ili  de kio?de kiu? de kiuj?
Celownik – komu? czemu?al la patro  al mi  al vi  al li  al ŝi  al ĝi  al ni  al vi  al ili  al kio?al kiu? al kiuj?
Biernik – kogo? co?la patron  min vin  lin ŝin  ĝin nin  vin ilin  kion?kiun? kiujn?
Narzędnik – kim? czym?per la patro  per mi  per vi  per li  per ŝi  per ĝi  per ni  per vi  per ili  per kio?per kiu? per kiuj?
Miejscownik – o kim? o czym?sur la patro  sur mi  sur vi  sur li  sur ŝi  sur ĝi  sur ni  sur vi  sur ili  sur kio?sur kiu? sur kiuj?
Wołacz patro!mi! vi!li! ŝi!ĝi! ni!vi! ili!kio! kiu!kiuj!

 

 Wynika z tego, iż w esperanto istnieją właściwie tylko dwa różne przypadki – Mianownik oraz Biernik, gdyż z wyjątkiem biernika wszystkie pozostałe przypadki są równe mianownikowi.

 

 Końcówka -n wyraża także kierunek ruchu: al kie = kien, np. mi iras en la klaso – chodzę w klasie; mi iras en la klason, albo: mi eniras la klason – wchodzę, idę do klasy.

 Przyrostek -ul- oznacza osobę z pewnym przymiotem, np. riĉulo – bogacz, junulo – młodzieniec, drinkulo – pijak itd.

 

Mi prenasbiorę
de sur la skatolo z wierzchu pudełka
de sub la skatolo spod pudełka
el la skatolo z pudełka (ze środka)
Mi metaskładę
sur la skatolon  na pudełko
sub la skatolon pod pudełko
en la skatolon do pudełka (do środka)

 

B. VORTOJ

karafo – karafka
glaso – szklanka
taso – filiżanka
akvo – woda
kafo – kawa
teo – herbata
lakto – mleko
biero – piwo [bi-ero]
vino – wino
brando – wódka
alkoholo – alkohol, spirytus
cigaro – cygaro [c-igaro]
cigaredo – papieros [c-igaredo]    
nikotino – nikotyna [n-ikotino]
abstinenculo – abstynent
ĉokolado – czekolada
homo – człowiek
najbaro – sąsiad
muziko – muzyka [muz-iko]
lingvo – język [l-ingwo]
mondo – świat
angla – angielski
franca – francuski
pura – czysty
freŝa – świeży
varma – ciepły
dolĉa
– słodki
facila – łatwy [fac-ila]
simpla – prosty [s-impla]
sama – ten sam
alia – inny [al-i-a]
klasika – klasyczny [klas-ika]
internacia – międzynarodowy [internac-i-a]
salutas – pozdrawia
ŝatas – lubi, ceni
trinkas – pije
drinkas – pije alkohol
fumas – pali (papierosa), dymi
prenas – bierze
metas – kładzie
respondas – odpowiada
multe – wiele, dużo
diligente – pilnie [dil-igente]
bone – dobrze
kvar
– cztery
tre – bardzo
al – do
de – od
ĉe – u, przy
sub – pod
el – z
per – przez, za pomocą
nur – tylko

 

C. KONVERSACIAJ EKZERCOJ

La instruisto eniras (en) la klason kaj salutas gelernantojn per la vortoj "Bonan tagon!" La gelernantoj respondas la saluton de la instruisto (lian saluton) per la samaj vortoj.

Sur la tablo staras unu nova objekto – ĝi estas la karafo. Ĉe la karafo estas du glasoj kaj unu taso. En la karafo estas akvo. Ni trinkas akvon per la glaso. La akvo estas pura kaj freŝa. En la mateno (matene) ni trinkas el la taso kafon, lakton aŭ teon.

Ni estas homoj, ne objektoj. Ni amas aliajn bonajn homojn kaj ni ŝatas dolĉan kafon. La malgrandaj infanoj kaj katoj ne ŝatas kafon, sed ili ŝatas lakton.

Ĉu vi ŝatas bonan kafon? Jes, ni ŝatas bonan kafon.
Ĉu vi ŝatas varman lakton?Ne, ni ne ŝatas varman lakton, sed ni ŝatas malvarman lakton.
Ĉu vi ŝatas belan muzikon?Jes, ni tre ŝatas belan muzikon.

Estas homoj, kiuj ŝatas fortan akvon: bieron, vinon, brandon. En forta akvo estas unu malbona objekto – ĝi estas alkoholo. Forta akvo ne faras homon forta, sed ĝi faras homon malforta.

Ĉu vi ŝatas alkoholon?

Ne, ni ne ŝatas alkoholon – ĝi faras homon malsana, malforta, malriĉa kaj malfeliĉa.

Drinkuloj trinkas multan alkoholon – ili ne ŝatas lakton. Homoj, kiuj ne ŝatas kaj ne trinkas alkoholon, estas abstinenculoj.
Ĉu vi estas abstinenculoj? Jes, ni estas abstinenculoj.
Ĉu vi estas riĉuloj?Ne, ni ne estas riĉuloj, sed ni ankaŭ ne estas malriĉuloj.
Estas homoj, kiuj ne fumas cigarojn kaj cigaredojn. En ili estas ankaŭ malbona objekto – nikotino. Ĝi ne faras homon sana, sed malsana.
Ĉu vi fumas? Ne, mi ne fumas, sed mia patro fumas.
Ĉu via patro multe fumas?Ne, mia patro ne fumas multe, sed nia najbaro, la kolego de mia patro, fumas multajn fortajn cigaredojn.
Ĉu vi ŝatas ĉokoladon? Jes, ni tre ŝatas ĉokoladon – ĝi estas bona kaj dolca objekto.
Ĉu vi ŝatas kaj ĉu vi trinkas dolĉan kaj laktan kafon? Jes, mi ŝatas dolĉan kafon, sed mi trinkas nur nigran kaj maldolĉan kafon – mi estas malriĉa.
Ĉu vi scias, kio estas Esperanto?Jes, ni scias, kio estas Esperanto. Esperanto estas bela kaj tre facila lingvo. Ĝi estas ankaŭ la mondlingvo.
Ĉu vi ŝatas la mondlingvon Esperanto?Jes, ni tre ŝatas la mondlingvon Esperanto kaj ni lernas ĝin diligente.
Ĉu la Esperanta lingvo havas gramatikon? Jes, la Esperanta lingvo havas gramatikon, sed ĝi estas tre simpla kaj facila.
Ĉu vi ŝatas facilan gramatikon? Jes, ni tre ŝatas facilan gramatikon.
Ĉu pola, franca aŭ germana gramatikoj estas simplaj kaj facilaj? Ne, la pola, franca kaj germana gramatikoj ne estas simplaj kaj facilaj, sed ili estas tre malsimplaj kaj malfacilaj.
Mi iras de la fenestro al la pordo.
De kie mi iras?Vi iras de la fenestro.
Kien mi iras?Vi iras al la pordo.
Ĉu mi iras al la pordo?Ne, vi ne iras al la pordo, sed vi iras de la pordo.
Ĉe kiu mi staras?Vi staras ĉe la lernanto Piotrowski.
Ĉe kio mi staras? Vi staras ĉe la tabulo.
Ĉe kiu lernanto vi sidas?Mi sidas ĉe la lernanto Kowalski.
Kio estas sur la skatolo?Sur la skatolo estas la krajono.
Ĉu la krajono estas sur la skatolo?Ne, la krajono ne estas sur la skatolo, sed ĝi estas sub la krajono.
Kie estas la krajono?La krajono estas en la skatolo.
De kie mi prenas la krajonon? Vi prenas la krajonon de sur la skatolo.
Ĉu mi prenas la krajonon de sur la skatolo? Ne, vi ne prenas la krajonon de sur la skatolo, sed vi prenas ĝin de sub la skatolo.
De kie mi prenas la krajonon? Vi prenas la krajonon el la skatolo.
Kien mi metas la krajonon?Vi metas la krajonon sur la skatolon.
Ĉu mi metas la krajonon sur la skatolon?Ne, vi ne metas la krajonon sur la skatolon, sed sub la skatolon.
Kien mi metas la krajonon?Vi metas la krajonon en la skatolon.
Estas la fino de la Esparanta leciono, de la kvara Esperanta konversacio. Ni eliras el la lernejo kaj iras al la domo (en la domon).

Bonan nokton, gelernantoj!

 

D. POR ESPERANTIGO

Przetłumacz kolejne zdania na język esperanto. Kliknięcie myszką w zdanie spowoduje wyświetlenie jego tłumaczenia. Z opcji tej korzystaj dopiero po samodzielnym wykonaniu tłumaczenia, aby sprawdzić jego poprawność. Inaczej ćwiczenie nie ma żadnego sensu. Dotyczy to wszystkich ćwiczeń w tym artykule. Jeśli chcesz usunąć teksty esperanckie, to odśwież stronę.

 


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.