Leciono: 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15

Al la Supera Kurso

La Esperanta-pola kaj pola-Esperanta vortaretoj


 

8. OKA LECIONO

A. GRAMATIKO

 Zaimki i przysłówki pytające mają początkową literę K (ko), wskazujące – literę T (to):

Kio?co? Tiotamto
Kiu?kto?Tiutamten, tamta
Kia?jaki? jaka? jakie?Tiataki, taka, takie
Kie?gdzie?Tietam
Kien?dokąd?Tienw tamtym kierunku

 

 Partykuła bliskości ĉi, dodana do zaimka wskazującego lub przysłówka miejscowego, oznacza bliższą osobę, rzecz lub miejsce. Może ona stać przed lub po wyrazie:

ĉi tioalbo tio ĉito
ĉi tiu albotiu ĉiten, ta
ĉi tie albotie ĉi tutaj
ĉi tien  albotien ĉiw tym kierunku

 

 Bezokolicznik czasowników kończy się zawsze na -i, np. legi – czytać, teni – trzymać, itd.

 Tryb rozkazujący kończy się na -u, np. legu!– czytaj! tenu!– trzymaj! ni iru!– chodźmy! ŝi alvenu!– niech ona przyjdzie!

 

B. VORTOJ

mastro – gospodarz
gasto – gość
afero – sprawa
planko – podłoga
plafono – sufit
estrado – podium, estrada
vero – prawda
Tadeo – Tadeusz
Stefano – Stefan
Stanislao – Stanisław
Heleno – Helena
Zofio – Zofia
teksto – tekst
odoro – woń, zapach
ĝardeno – ogród
eraro – błąd, omyłka
pilko – piłka
poŝto – poczta
operacio – operacja
kontrolo – kontrola
antaŭurbo – przedmieście
milito – wojna
lumo – światło
dekstra – prawy
agrabla – przyjemny
hela – jasny
luksa – luksusowy, wystawny
lasta – ostatni
praktika – praktyczny
mizera – mizerny
ĉarma – uroczy, czarowny
gastama – gościnny
jena – ten oto, następny
peti – prosić
ripeti – powtarzać
plaĉi – podobać się
vojaĝi – podróżować
detranĉi – odcinać
veni – przychodzić, przyjść
deziri – życzyć sobie, pragnąć
adiaŭi – żegnać
levi – podnosić
porti – nosić
pendi – wisieć
silenti – milczeć
traduki – tłumaczyć
forlasi – zostawić, opuszczać
kredi – wierzyć
babili – gadać, gwarzyć
esperi – spodziewać się, mieć nadzieję
viziti – odwiedzać
resti – zostać
koni – znać
volonte – chętnie
kutime – zwykle
ofte – często
oportune – wygodnie
jam – już
pri – o, co dotyczy
pro – dla, z powodu
por – dla, za, aby
apud – obok, przy
se – jeżeli
ok – osiem

 

C. KONVERSACIAJ EKZERCOJ

La kapo de la demandaj vortoj estas la litero K (ko). El la demandaj vortoj ni faras facile novajn vortojn. Rigardu! Rigardu! Mi skribas sur la tabulo la demandajn vortojn. Ĉu vi vidas ilin? Ĉu vi havas bonajn okulojn? Jes! Bone! Vi scias jam, kion ili demandas. Nun ni faras malgrandan operacion, ne per la tranĉilo, sed per la spongo kaj kreto. Mi detranĉas de la vortoj la kapon K. Restas nun la vortoj sen kapo. Sed mi havas bonan koron – mi estas bonkora – kaj mi donas al ili novan kapon. La nova kapo de la vortoj estas la litero T (to). La novaj vortoj ne estas jam demandaj vortoj, sed ili estas la montraj vortoj.
Kion faras la montraj vortoj?La montraj vortoj montras.
Kion montras la vorto Tiu?La vorto Tiu montras personon.
Ĉu la vorto Tio montras personon?Ne, la vorto Tiu ne montras personon, sed ĝi montras objekton.
Kiu vorto montras kvaliton?La vorto Tia montras kvaliton.
Ĉu la vorto Tie montras direkton?Ne, la vorto Tie ne montras direkton, sed ĝi montras lokon.
Kiu vorto montras direkton?La vorto Tien montras direkton.
La montraj vortoj montras proksimajn kaj malproksimajn personojn, objektojn aŭ lokojn.

Ĉi tiu lernanto sidas en la unua benko kaj tiu en la lasta. Tiu ĉi libro apartenas al mi – tiu al la fraŭlino Walkowiak. Ĉi tio estas blanka kaj tio estas nigra. Ĉi tie staras la tablo kaj tie pendas la lampo. Venu al mi tien ĉi. Iru de mi tien al la pordo! Mi petas vin, gelernantoj, ripetu montrajn vortojn! La montraj vortoj estas jenaj: tiu, tio, tia, tie, tien.

Ĉu la novaj vortoj plaĉas al vi? Ĉu ili estas praktikaj?Jes! La novaj vortoj plaĉas al ni kaj ili estas tre praktikaj.

La klasoĉambro konsistas el kvar muroj, el unu planko kaj unu plafono. De la plafono pendas la moderna lampo. La elektra lumo de la lampo estas ofte tre forta. Estas agrable labori ĉe la bona lumo. La malriĉaj homoj, laboristoj, kiuj loĝas en antaŭurbo havas ofte mizeran lumon en siaj hejmoj.

Svedujo estas tre bela kaj ĉarma lando. Tie estas multaj belaj urboj. Ili ne konas militon – ili estas feliĉaj. La svedoj loĝas en siaj hejmoj tre oportune kaj komforte. Iliaj hejmoj konsistas el helaj kaj puraj ĉambroj – en ili estas multekostaj mebloj kaj luksaj objektoj. Polujo estas bela kaj riĉa lando, sed ni ne estas riĉaj pro la lasta granda milito.

La sinjoro de la hejmo estas la mastro. La sinjorino estas mastrino. En nian hejmon venas nova homo. Li ne estas mastro, sed li estas gasto. Ni poloj tre ŝatas gastojn – ni estas gastamaj. Gelernantoj! Faru kontrolon, ĉu vi estas gastamaj.

Sed estas gastoj, kiuj vizitas nin ofte kaj ili havas grandan apetiton. Ĉu vi komprenas? Ili multe parolas pri diversaj aferoj kaj ni ne ŝatas ilin. Ĉi tiuj homoj ne havas tempon por labori, nur tempon por babili. Se ni havas tempon (kaj monon!), ni vizitas volonte kinejon aŭ muzikejon. Tre agrable estas aŭskulti belajn koncertojn en muziksalonoj.

La lernanto N. portas kun si sian lernolibron kaj ŝian kajeron. En la kajero estas multaj Esperantaj vortoj. Nun ni rigardas la instruiston. En la dekstra mano la instruisto tenas la kreton, en la maldekstra la spongon. Li levas la dekstran manon kaj skribas sur la tabulo novajn vortojn por siaj gekursanoj.
 

La demandoj por hejma laboro estas:

  1. Kio staras sur la estrado en la klasoĉambro?
  2. Ĉu la nomoj Tadeo, Stefano, Stanislao, Heleno, Zofio estas ordinaraj nomoj?
  3. Ĉu vi havas ĝardenon apud via domo?
  4. Kia estas la odoro de la rozoj?
  5. Ĉu estas facile traduki Esperantajn tekstojn?
  6. Ĉu vi havas multajn erarojn en viaj domaj ekzercoj?
  7. Ĉu vi ŝatas pilkludi?
  8. Ĉu en nia urbo estas granda poŝtoficejo?
  9. Ĉu vi deziras vojaĝi al malproksimaj landoj?
  10. Ĉu vi ŝatas silenti aŭ babili?

 Nun mi adiaŭas vin, karaj gekursanoj, kaj mi deziras al vi "Bonan nokton"! Ĝis la revido!

 Nun ni forlasu nian kursejon kaj rapidu hejmen!

D. POR ESPERANTIGO

 Przetłumacz kolejne zdania na język esperanto. Kliknięcie myszką w zdanie spowoduje wyświetlenie jego tłumaczenia. Z opcji tej korzystaj dopiero po samodzielnym wykonaniu tłumaczenia, aby sprawdzić jego poprawność. Inaczej ćwiczenie nie ma żadnego sensu. Dotyczy to wszystkich ćwiczeń w tym artykule. Jeśli chcesz usunąć teksty esperanckie, to odśwież stronę.

 


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.