Leciono: 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15

Al la Supera Kurso

La Esperanta-pola kaj pola-Esperanta vortaretoj


 

5. KVINA LECIONO

A. GRAMATIKO

 Przyrostek -uj- oznacza:

  1. Przedmiot, w którym się coś przechowuje, np. sukero – cukier, sukerujo – cukierniczka; mono – pieniądz, monujo – portfel.
  2. Nazwę drzewa owocowego, np. pomo – jabłko, pomujo – jabłoń.
  3. Nazwę kraju, np. polo – Polak, Polujo – Polska, Francujo – Francja, Anglujo – Anglia, Germanujo – Niemcy.

 Przysłówki pochodne, utworzone z innych części mowy, kończą się na -e, np. bone – dobrze, bele – pięknie, forte – silnie itd.

 Oprócz przysłówków pochodnych mamy jeszcze przysłówki główne, np. jes, tre, ankaŭ itd.

 

B. VORTOJ

hejmo – dom rodzinny, ognisko domowe
urbo – miasto
strato – ulica
placo – plac
lando – kraj
kontinento – kontynent
mondparto – część świata
Svedujo – Szwecja
Italujo – Włochy
Eŭropo – Europa
Ameriko – Ameryka
Afriko – Afryka
Azio – Azja [az-i-o]
Aŭstralio – Australia [ałstral-i-o]
tero – ziemia, gleba
Tero – Ziemia (planeta)
planedo – planeta
universo – wszechświat
teatro – teatr
kinoteatro – kino
muzeo – muzeum
hotelo – hotel
biblioteko – biblioteka [bibl-i-oteko]
vendejo – sklep
legejo – czytelnia
komercisto – kupiec, handlarz [komerc-isto]
vendisto – sprzedawca
aktoro – aktor
artisto – artysta
inĝeniero – inżynier [indżen-i-ero]
maŝino – maszyna [masz-ino]
lito – łóżko
sofo – sofa
negro
– Murzyn
terglobo – kula ziemska
reĝisoro – reżyser [redż-isoro]
litero – litera
vokalo – samogłoska
konsonanto – spółgłoska
silabo – sylaba, zgłoska [s-ilabo]
frazo – zdanie
larĝa – szeroki
sola – sam jeden, jedyny
aparta – osobny, oddzielny
sia – swój, swoja, swoje [s-i-a]
kelka(j)– pewien (kilka)
loĝas – mieszka
aŭskultas – słucha
atentas – uważa
atendas – czeka, oczekuje
parolas – mówi
skribas – pisze
demandas – pyta
batas – bije
kuŝas – leży
dormas – śpi
turmentas – męczy, dokucza
apartenas al – należy do
konsistas el – składa się z [kons-istas]
kun – z
sen – bez
hejme – w domu
hejmen – do domu
matene – rankiem
nokte
– w nocy
vespere – wieczorem
kvin – pięć

 

C. KONVERSACIAJ EKZERCOJ

En nia domo loĝas kelkaj familioj. Ili havas apartajn hejmojn. Hejmo konsistas el ĉambroj. La loĝejo de nia najbaro estas bela, granda, pura kaj eleganta. Multaj domoj formas urbon. Nia urbo Krakovo estas bela kaj granda. En ĝi loĝas multaj homoj bonaj kaj malbonaj, riĉaj kaj malriĉaj, junaj kaj maljunaj. En nia urbo estas multaj grandaj domoj: teatroj, kinoteatroj, lernejoj, gimnazioj, liceoj, bibliotekoj, universitato, muzeoj, hoteloj, oficejoj, vendejoj kaj fabrikoj. En vendejoj laboras vendistoj aŭ komercistoj. En teatroj laboras artistoj-aktoroj, reĝisoroj kaj direktoroj. En fabrikoj laboras laboristoj, laboristinoj, inĝenieroj, direktoroj. Laboristoj laboras per maŝinoj.

Domoj en urboj formas stratojn kaj placojn. En nia urbo estas longaj kaj mallongaj stratoj, larĝaj kaj mallarĝaj. La placoj estas ankaŭ grandaj kaj malgrandaj. Multaj urboj formas landon. Pola lando estas Pollando aŭ Polujo. Franca lando estas Francujo. Polujo, Francujo, Italujo estas landoj, kiuj apartenas al Eŭropo. Eŭropo estas mondparto aŭ kontinento. Estas kvin kontinentoj: Eŭropo, Afriko, Azio, Ameriko kaj Aŭstralio. Kontinentoj ne estas egalaj. Estas grandaj kaj malgrandaj kontinentoj, varmaj kaj malvarmaj. La kontinentoj estas sur la Tero. La Tero estas planedo. En la universo estas multaj planedoj.

Gelernantoj, vi scias, kio estas hotelo. Ĝi estas granda domo, en kiu estas multaj ĉambroj. En la ĉambroj estas litoj – noktaj mebloj. Hejme ni havas ankaŭ litojn kaj sofojn. En la litoj ni kuŝas kaj dormas nokte. En la tago ni ne kuŝas en la lito, sed sur la lito. Nur malsanaj homoj kuŝas tage en la litoj. Ili estas malfeliĉaj.

Gelernantoj, ĉu mi estas sola en la klaso? Ne, vi ne estas sola en la klaso, sed vi estas kun ni.
Kun kiu mi iras?Vi iras kun la lernanto Kowalski.
Ĉu mi iras kun lernanto? Ne, vi ne iras kun lernanto, sed vi iras kun la "bruna objekto" (teczka).
Ĉu mi iras kun la bruna objekto?Ne, vi ne iras kun la "bruna objekto", sed vi iras sen ĝi.
La instruisto instruas gelernantojn. Li parolas, skribas per la kreto, montras interesajn objektojn kaj demandas. Bonaj gelernantoj rigardas lin kaj aŭskultas, kion li parolas. Ili atentas kaj bone respondas al la instruisto.
Ĉu vi atentas, gelernantoj?Jes, ni atentas.
Atenton! Atenton!(uwaga) La lernanto N... ne atentas, sed li parolas kun sia kolego-najbaro. La lernanto X... ankaŭ ne atentas, sed li atendas finon de la leciono – li estas malsana.

Atenton! Sur la tabulo mi skribas la belan kaj gravan vorton Esperanto. La vorto konsistas el silaboj. En la vorto E-SPE-RAN-TO estas kvar silaboj. La silaboj konsistas el literoj: vokaloj kaj konsonantoj. Silaboj formas vortojn kaj vortoj formas frazojn.

Ĉu vi ŝatas longajn frazojn? Ne, nie ne ŝatas longajn frazojn, sed ni ŝatas la belajn kaj mallongajn frazojn.
Sur la tabulo estas multaj vortoj. Mi prenas unu malbelan objekton (gąbka) kaj faras la tabulon pura. Sur la pura tabulo mi skribas per la kreto unu gravan frazon: Bonaj geknaboj ne batas kaj ne turmentas dombestojn.

 Atenton! Atenton! Hejme vi skribas kaj respondas kaj respondas miajn demandojn. Ĉu vi komprenas? La demandoj estas:

  1. Ĉe kiu strato vi loĝas?
  2. Ĉu vi havas belan hejmon?
  3. Ĉu via familio estas granda?
  4. Ĉu ni loĝas en Aŭstralio?
  5. Ĉu en oficejoj estas litoj?
  6. Kion faras homoj en legejoj?
  7. Ĉu Jagiellona Biblioteko estas granda?
  8. Ĉu en nia urbo estas laktejoj, kafejoj, biereroj, laborejoj?
  9. Ĉu Svedujo estas en Afriko?
  10. Kiuj homoj laboras en fabrikoj?

Gelernantoj! El la poŝo mi prenas la "gravan objekton".

Ĝi iras kaj iras kaj montras la finon de la konversacio. Mi finas kaj salutas vin per la vortoj "Bonan nokton!" Ĝis la revido.

 

D. POR ESPERANTIGO

Przetłumacz kolejne zdania na język esperanto. Kliknięcie myszką w zdanie spowoduje wyświetlenie jego tłumaczenia. Z opcji tej korzystaj dopiero po samodzielnym wykonaniu tłumaczenia, aby sprawdzić jego poprawność. Inaczej ćwiczenie nie ma żadnego sensu. Dotyczy to wszystkich ćwiczeń w tym artykule. Jeśli chcesz usunąć teksty esperanckie, to odśwież stronę.

 


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.