Leciono: 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15

Al la Supera Kurso

La Esperanta-pola kaj pola-Esperanta vortaretoj


 

7. SEPA LECIONO

A. GRAMATIKO

 Zaimkiem zwrotnym na 3-cią osobę jest si (siebie). Dodając do niego końcówkę -a tworzymy zaimek dzierżawczy: sia – swój, swoja, swoje, np. la patro estas en sia ĉambro – ojciec jest w swoim pokoju. La patrino skribas al sia filino kaj al ŝijaj infanoj – matka pisze do swojej córki i do jej (córki) dzieci.

Odmiana czasownika z zaimkiem swój
Liczba pojedyncza:
1. 2. 3.mi havas mian libron
vi havas vian libron
li havas sian libron
ŝi havas sian libron
ĝi havas sian libron


mam swoją książkę
masz swoją książkę
...
ma swoją książkę
...
Liczba mnoga:
1. 2. 3.ni havas nian libron
vi havas vian libron
ili havas sian libron


mamy swoją książkę
macie swoją książkę
mają swoją książkę

 

 Przyrostek -il- oznacza narzędzie lub środek do wykonywania danej czynności, np. ŝlosas – zamyka na klucz, ŝlosilo – klucz; tranĉas – kraje, tranĉilo – nóż.

 

B. VORTOJ

avo – dziadek
onklo – wuj, stryj
filo – syn
frato – brat (również zakonny)
gefratoj – rodzeństwo
fraŭlo – kawaler
fraŭlino – panna
kajero – zeszyt
spongo – gąbka
nomo – nazwa, nazwisko
antaŭnomo – imię
plezuro – przyjemność
literaturo – literatura
poŝtranĉilo – scyzoryk, nóż kieszonkowy    
kvalito
 – jakość, przymiot, cecha
verbo – czasownik, słowo
loko – miejsce
direkto – kierunek
kutimo – zwyczaj, obyczaj
sporto – sport
gimnastiko – gimnastyka
sportulo – sportowiec
klubo – klub
pulso – puls
ŝtono – kamień
koncerto – koncert
regulo – reguła
fonto – źródło
fontplumo – pióro wieczne
propra – własny
ordinara – zwyczajny, zwykły, pospolity
preciza – dokładny, ścisły, punktualny
kuraĝa – śmiały, odważny
kara – drogi
lerta – zręczny, biegły
kapabla – zdolny
kisas – całuje
ŝlosas – zamyka na klucz
tranĉas – kraje, tnie
marŝas – maszeruje
saltas – skacze
preparas – przygotowuje
ĵetas – rzuca
ekzistas – istnieje
proksime al...– blisko czegoś
malproksime de...– daleko od
rapide – szybko
antaŭ – przed
malantaŭ – za (czymś)
antaŭen – naprzód
inter – między, wśród
sep – siedem
nun – teraz, obecnie
tia – taki, taka, takie

 

C. KONVERSACIAJ EKZERCOJ

Familio konsistas el gepatroj kaj infanoj. Al familio apartenas ankaŭ avo kaj avino (geavoj). Gepatroj havas unu knabon – li estas ilia filo kaj unu knabinon – ŝi estas ilia filino. Ni diras, ke la gepatroj havas du gefilojn. La filo de la laboristo havas tri fratojn kaj unu fratinon – li havas kvar gefratojn. La frato de la patro aŭ de la patrino estas nia onklo; la fratino de la patro aŭ de la patrino estas nia onklino.

La instruisto staras antaŭ la tabulo kaj li skribas per la kreto mallongajn frazojn. Malantaŭ li sidas gekursanoj en la benkoj, sur la benkoj aŭ sur la seĝoj. Inter la tabulo kaj la benkoj estas la instruista tablo. Sur la tablo kuŝas kelkaj objektoj. Inter ili estas la lernolibro. La objektoj havas nomojn. La nomo de la objekto estas spongo. Personoj havas nomojn kaj antaŭnomojn. La vorto Kowalski estas nomo, la vorto Johano estas antaŭnomo. La nomoj ne estas egalaj – estas propraj kaj ordinaraj nomoj. Propraj nomoj estas: Karlo, Krakovo, Johano... Ordinaraj nomoj estas: tablo, rozo, hundo... La proprajn nomojn ni skribas per la grandaj literoj kaj ordinarajn per la malgrandaj.

La plumo apartenas al la lernanto N.– ĝi estas lia plumo.

Ĉu la kajero estas via? Ne, la kajero ne estas mia, sed ĝi estas ŝia.
Ĉu la tabulo estas proksime al mi?Ne, la tabulo ne estas proksime al vi, sed ĝi estas malproksime de vi.
Ĉu la urbo Vjeliĉko estas proksime al Krakovo? Jes, la urbo Vjeliĉko estas proksime al Krakovo.
Ĉu la urbo Gdansko estas proksime al Krakovo? Ne, la urbo Gdansko ne estas proksime al Krakovo, sed ĝi estas malproksime de Krakovo.
Esperantistoj (-inoj) estas bonaj kaj inteligentaj homoj – ili parolas forte, kuraĝe kaj elegante. La lernanto N. donas al la lernantino Walkowiak sian lernolibron kaj ŝi diras al li: "Dankon!" La lernanto respondas al ŝi: "Kun plezuro!"

 La frato de la vorto "multa" estas "kelkaj". "Ses, sep"... estas precizaj vortoj, "kelkaj" estas malpreciza vorto.

Ĉu la lingvo Esperanto estas preciza lingvo? Jes, ĝi estas preciza.
Ĉu en Esperanto ekzistas libroj kaj gazetoj?Jes, en Esperanto ekzistas multaj libroj kaj gazetoj.
La bona infano salutas matene sian karan patrinon kaj kisas ŝian manon. Fraŭloj kaj sinjoroj en nia lando kisas ĉe saluto manojn de fraŭlinoj kaj sinjorinoj. Francoj, angloj, italoj ne kisas manojn de fraŭlinoj kaj sinjorinoj – ĝi estas nur pola kutimo.

 Ni eliras el la hejmo en la urbon kaj ni ŝlosas nian loĝejon per ŝlosilo.

Ĉu ni tranĉas la paperon per ŝlosilo?Ne, ni ne tranĉas la paperon per ŝlosilo, sed ni tranĉas ĝin per tranĉilo.
Ĉu vi havas poŝtranĉilon?Ne, mi ne havas poŝtranĉilon, sed mia frato havas tre belan poŝtranĉilon.
Mi diras al vi: Al la homa koro estas ankaŭ ŝlosiloj. La ŝlosiloj al la homa koro estas: la bela vorto "amas", ruĝaj rozoj, bona libro, bela kanto, mono kaj la lingvo Esperanto.

En la lingvo Esperanto estas gramatiko, sed ĝi havas tre simplajn kaj facilajn regulojn. Ili estas:

  1. En la Esperanta lingvo la nomoj havas ĉe fino literon o kaj ni demandas Kio?(libro, rozo)
  2. La kvalitoj havas ĉe fino la literon a kaj ni demandas Kia?(bona, juna, sana)
  3. La verboj havas ĉe fino la leterojn as kaj ni demandas Kion faras?(staras, vidas, montras)
Gelernantoj! Ĉu vi scias, kion faras la demandaj vortoj? Jes... ili demandas.
Kion demandas la vorto Kiu? La vorto Kiu demandas personon.
Kion demandas la vorto Kio? La vorto Kio demandas objekton.
Kion demandas la vorto Kia? La vorto Kia demandas kvaliton.
Kion demandas la vorto Kie? La vorto Kie demandas lokon.
Kion demandas la vorto Kien? La vorto Kien demandas direkton.
Ĉu la gramatikaj reguloj estas simplaj kaj facilaj? Jes... ili estas tre simplaj kaj facilaj.
La instruisto estas feliĉa. Liaj gekursanoj lernas diligente Esperantan lingvon kaj ili komprenas bone, kion li parolas al ili.

Nun mi preparas al vi novajn demandojn. Ili ne estas malfacilaj. Vi respondas ilin hejme al mi. La demandoj estas:

  1. El kiuj personoj konsistas la familio?
  2. Ĉu via koro estas forta kaj sana?
  3. Ĉu vi ŝatas sporton kaj gimnastikon?
  4. Ĉu vi estas bona sportulo (sportulino)?
  5. Ĉu vi apartenas al sportaj kluboj?
  6. Ĉu vi saltas alte?
  7. Ĉu vi marŝas rapide?
  8. Ĉu via pulso batas forte?
  9. Ĉu vi ĵetas ŝtonon malproksimen?
  10. Ĉu vi estas lerta kaj kapabla en Esperanta konversacio?

D. POR ESPERANTIGO

 Przetłumacz kolejne zdania na język esperanto. Kliknięcie myszką w zdanie spowoduje wyświetlenie jego tłumaczenia. Z opcji tej korzystaj dopiero po samodzielnym wykonaniu tłumaczenia, aby sprawdzić jego poprawność. Inaczej ćwiczenie nie ma żadnego sensu. Dotyczy to wszystkich ćwiczeń w tym artykule. Jeśli chcesz usunąć teksty esperanckie, to odśwież stronę.

 


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.