La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MISTEROJ - ELPENSITA AŬ VERA?

Aŭtoro: Erik Tantal

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

BABILADO

„Domaĝe, mi jam tiom kutimiĝis al niaj kunvenoj.“

„Ĉu ne eblas kunveni en alia kulturdomo?“

„Tion ni devas ankoraŭ eltrovi. Ĉiuokaze ne estus tiel komforta.“

„Kaj mi ne ŝatas la longan vojaĝon per buso kaj krome la piediradon.

Ne, ne, tio nestas bona por mi.“

La novaĵo ĉirkaŭiĝis. La venontan monaton fermus la kulturdomo.

Ampleksaj laboroj por renovigo estis planitaj. La kulturdomo de la najbara urboparto estus ofertita kiel anstataŭo. Sed tie ĉiu atendis spacomankon.

Gerd provis konsoli la grupon. „Nun, ja, ĝuu nian lastan kunvenon.

Mi prenas la fakturon hodiaŭ. Vi jam povas mendi.“

Sed la matenmanĝo ne tiel bone gustumis. Sen paroli la maljunuloj maĉis la bulkojn.

„La tuta afero daŭros nur duonjaron. Poste ni denove gaje kunvenos.

Gravas nur, ke ni restas interligitaj. Mi certe telefonos al Gerd minimume unu fojon semajne. Tiam mi demandos pri novaĵoj“, promesis Jens.

„Vi ja povas ankaŭ skribi retleterojn. Tio ne estas problemo. Per unu letero vi povas samtempe informi la tutan grupon. Tre efike, ĉu ne?“, proponis Rudi.

„Jes, sed tiam vi devas regule kontroli vian poŝtfakon. Mi dubas ĉu mi povus fari tion. Ofte mi eĉ ne uzas la komputilon dum tuta semajno. Poste mi trovas tiom multe da retleteroj. Kiuj valoras legadon? Kiuj estas nur rubaĵo? Kelkfoje mi ne emas trafoliumi tion“, plendis Karl.

Tiu indiko de Karl sufiĉis por altigi la aktivecon en la grupo. Ĉiu nun komencis rakonti pri propraj spertoj rilate al spamo.

„Sed estu singardemaj. Ne ĉio, kio troviĝas en la spamfako, estas spamo. Kelkfoje tute normalaj retleteroj perdis la vojon tien. Do, indas kelkfoje kontrolu tion. Alikaze povas ja esti, ke vi ne rimarkas gravan leteron, kiun mi skribis por vi.“, avertis Rudi.

„Kiel vi povas scii, ĉu letero gravas? Mi ofte ricevas retleterojn, kiuj enhavas nur unu linion kaj aldonaĵon. Mi pensas, ke multaj friponoj nur volas truki nin“, emfazis Karl.

„Vi pravas.“, konfirmis Rudi kaj trankviligis Karl: „Miaj retleteroj ĉiam enhavas rektan alparoladon. Kaj je la fino mian saluton kaj mian nomon. Se retletero nur montras unu ligilan adreson, kompreneble mi tuj forviŝas tion. Se vi faras tion, normale ne ekzistas problemoj.“

Ĉiu nun mendis ankoraŭ unu tason da kafo. Jens provis proklami finparolon.

„Estis bona tempo. Ĉiu povis lerni ion. Mia favora temo estis la 'flugaparatoj'.“

Sed ankaŭ la aliaj temoj trovis siajn adeptojn.

„Ĝis revido! Ĝis baldaŭ! Ni restu ligitaj!“

F I N O


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.