La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
MISTEROJ - ELPENSITA AŬ VERA?Aŭtoro: Erik Tantal |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Tutmonde ekzistas verŝajne pli ol 60 milionoj da libroj de la aŭtoro Erich von Däniken. Nekredeble, ĉiufoje kiam mi parolas pri tiu sukcesplena verkisto, mia kunparolanto nur afable ridetis al mi. Lia vizaĝesprimo malkaŝas, ke oni taksas tiun literaturon maksimume amuza, sed neniam serioza.
„Ĉi tio estas nur fantaziaĵo!“, mi aŭdas, se mi klarigas kiel Erich von Däniken skribas, ke estis la eksterteruloj, kiuj venis antaŭ pluraj jarmiloj al ni kaj influis nian evoluon.
En mia lernejo mi lernis, ke ĉi tie sur la tero unue aperis la plantoj kaj bestoj, poste la homoj, rezulte de la evoluo. Tio estas ja mistero por si mem.
Do, ĉu vere Däniken pravas? Estinte lernanto oni ja ne povis ĝuste prijuĝi tion. Sed eĉ kiel plenkreskulo oni havas malfacilaĵojn kun tiaj ideoj. Ĉiuokaze dum tiu tempo mi avidege legis tiajn librojn. Estis fascine. La dioj simple estis eksterteruloj. Ili zorgis ke ni homoj aperis sur nia planedo.
Sed jam tiutempe mi neniam estis kontenta pri tiaj ideoj. Baldaŭ mi demandis min, de kie venis tiuj tiel nomataj 'dioj', kaj kiu kreis ilin.
Por tiuj demandoj Däniken ne ofertis respondojn. Tamen, liaj libroj estas ĉiam ankoraŭ tre interesaj.
Krom tiaj libroj, hodiaŭ ankaŭ la interreto ofertas tiajn temojn. Ĉi tie vi povas trovi sufiĉe da materialo por ĉiaj enigmoj. Ili traktas ne nur la misterajn rakontojn pri eksterteruloj, kiuj laŭdire jam estis ĉi tie...
Unufoje semajne kvar maljunaj viroj renkontiĝas en kulturdomo. Ĉi tie ili ĝuas bongustan matenmanĝon kaj babilas en agrabla ĉirkaŭaĵo.
Diversaj temoj estas diskutataj, temoj el la ĉiutaga vivo. Multe pli interesa fariĝas la kunvenoj kiam ĉiuj el la grupo komencas prepari specialan temon por prezenti ĝin al la aliaj. Dum tio la grupo penetras en regionojn, kiujn ili neniam antaŭe tuŝis.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.