La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MISTEROJ - ELPENSITA AŬ VERA?

Aŭtoro: Erik Tantal

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

AVIADILOJ

La bulkoj kaj la kafo ankoraŭ ne estis servitaj, tial niaj maljunuloj kaptis la ŝancon denove komenci la konversacion per etaj plendoj.

„Ĉu vi hodiaŭ vidis la du elektrajn skutilojn, apud la bushaltejo?“

„Jes, ili tute baras la vojojn. Ĉerte iu stumblas pro tio. Kial oni ne povas loki ilin simple ĉe la rando?“

„Ili estu malpermesitaj! Hieraŭ tre proksime preterpasis min junulo sur skutilo. Mi vere ektimis.“

„Oni ne rajtas veturi sur trotuaroj, ĉu ne? Sed, kion fari? Estas ankaŭ malpermesite stari kun du personoj sur tiaj transportiloj. Sed tion mi ankaŭ jam vidis.“

Karl kontraŭdiris: „Jes, pli bone estus simple leviĝi en la aeron.

Baldaŭ ni ĉiuj nur ŝvebos tra la ĉielo.“

Per tiu rimarko la unua fazo de la matena rondo finiĝis. Karl komencis sian prelegon. Unue temis pri 'Vimanoj' (en sanskrito: वविममान, vimāna).

Vimanoj estas menciitaj en antikaj hindaj tekstoj. Tie ili aperas kiel flugmaŝinoj de la dioj. La vorto 'Vimana' povas ankaŭ havi alian signifon, ekzemple 'trono' aŭ 'templo'.

La maŝinoj, kiuj estas priskribitaj en la antikaj tekstoj, havas grandan similecon al la nunaj, modernaj kosmoŝipoj. Laŭdire kelkaj de ili oni povis kontroli nur per pensoj. Estas klare, ke Erich von Däniken klasifikas ĉi tiujn flugaparatojn kiel spacoŝipojn de la eksterteruloj.

Certe restas la problemo, ke la antikvaj hindoj transdonis la rakontojn nur buŝe. Nur pli poste komenciĝis la skriba dokumentado. Tial, kompreneble, tiaj informoj ne estis ĝuste certigitaj.

En la interreto troviĝas paĝoj, kiuj eĉ raportas realan trovaĵon de tia antikva flugaparato. Laŭdire estis usonaj soldatoj en Afganio, kiuj trovis ĝin 2012 en kavo. Ekde tiam ok soldatoj tute malaperis. Sur la paĝoj oni povas admiri eĉ foton de tia 'Vimano'. Apud la aparato staras soldato. La 'Vimano' aspektas kiel kapsulo el metalo proksimume duoble pli alta ol homo. Ĝi iomete similas al la konata 'Mercury-Spacokapsulo' de la NASA.

„Strange, kial oni neniam aŭdis tion? Sed, ĉu estas veraj fotoj, kiu scias?“, notis Gerd.

„Evidentiĝas, estas du ebloj. Se tio veras, la respondeculoj tuj sekretigus la raporton. Sed mi emas pensi, ke la tuta afero estas nur elpensita sensencaĵo. Kaj neniu volas havi rilaton kun tio“, komentis Jens.

Karl daŭrigis sian prelegon rakontante pri filmo, kiun li spektis. En tio estis ekscita raporto. Antaŭ miloj da jaroj venis eksterteruloj al nia tero kaj ĉi tie ili eĉ estis implikitaj en militoj uzante altnivelan teknologion.

„Mi spektis tiun filmon ĝis la fino. Ĝi vere estis interesa. Sed finfine mi estis seniluziigita. Mi ja volis scii, kiel aspektis tiaj flugaparatoj.

Sed tion la filmo ne prezentis. La anoncisto nur klarigis, ke por spekti la tutan filmon oni pagu 49 Eŭrojn.“

„Nun, ja, tiuj homoj volas gajni monon. La vero tute ne tiel gravas.

Ĉu vi pagis?“, demandis Jens.

Kompreneble, Jens ne transdonis la monon. Do, por ĉiuj klariĝis, ke estas malfacile filtri la ĝustajn informojn el la fluo de sciigoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.