La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
MISTEROJ - ELPENSITA AŬ VERA?Aŭtoro: Erik Tantal |
©2024 Geo |
La Enhavo |
„Ĉu estas loko?“, demandis Gerd. Sen atendi respondon li metis kafotason kaj platon kun bulko sur la tablon kaj tuj komencis matenmanĝi.
„Ho, li vere malsatas!“, rimarkis Karl aldonante „Kompreneble, vi rajtas sidi ĉi tie. Sed ni havas fiksan programon. Eventuale ĝi estas interesa ankaŭ por vi. Ĉi tie oni kunvenas ne nur por plendado!“
Gerd ne lasis sin ĝeni kaj daŭrigis maĉi la bulkon. Dum tio Karl klarigis, ke ĉiu el la rondo devas prepari novan temon por la venonta kunveno.
„Hodiaŭ estas mia vico“, proklamis Rudi. Li estis preparinta la temon 'Atlantis'.
Unue li rakontis tion, kion verŝajne ĉiu de la ĉeestantoj jam sciis.
Atlantis estis paradiza insulo kun mirindaj arbaroj, kun temploj kaj palacoj ornamitaj per oro. Sed pro giganta naturkatastrofo Atlantis malaperis dum nur unu nokto. Ĉiuj loĝantoj pereis, dronigitaj de terura tertremo.
„Kaj hodiaŭ neniu scias, kie situis Atlantis. Povas ja esti, ke la tuta rakonto estas nur fabelo. Kiu skribis ĝin?“, demandis Gerd, kiu intertempe estis formanĝinta sian bulkon.
Rudi ĝojis pri tiu rimarko, ĉar li ja bone preparis sin.
„Estis Platono, la greka filozofo, kiu vivis ĉirkaŭ 400 jarojn antaŭ Kristo. Li estis verŝajne la unua, kiu verkis tekston pri Atlantis. En liaj skribaĵoj troviĝas la informo, ke Atlantis pereis jam 9600 jarojn antaŭ Kristo. Do, estas longa tempo. Kiu scias, ĉu estas la vero.
Multaj homoj dubas ĉu Atlantis vere ekzistis. Tamen, ankaŭ hodiaŭ la homoj ne forgesis la rakonton.“
Rudi havis ankoraŭ pliajn informojn. Laŭ la rakonto de Platono Atlantis ne nur estis insulo, sed tuta kontinento. Al tiu apartenis pluraj insuloj. La loĝantoj de Atlantis estis tre riĉaj kaj disponis pri forta surmara potenco.
La atlandidoj regis super vastaj partoj de Eŭropo kaj Afriko. Ili eĉ militis kontraŭ la grekoj. Sed finfine la grekoj venkis. Tio estis, laŭ la grekoj, dia puno pro ilia avaro.
„Ĉesu, ĉi tio nur estas fabelo. Ĉu oni entute iam trovis ion? Kaj kie situis Atlantis?“, demandis Gerd senpacience.
„Tion ni ne devas klarigi ĉi tie, ĉar ĉiu ja scias tion. Certe tio estas la Bermuda triangulo!“, rimarkis Karl.
Baldaŭ aperis pliaj proponoj. De suda Hispanio ĝis Norvegio. Eĉ Gronlando kaj la Antarkto estis menciitaj. Rudi kompreneble ne povis doni certajn informojn. Eĉ ne estis sufiĉa tempo por nova taso da kafo. La rondo disiĝis. Oni konsentis pri nova temo por la venonta semajno.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.