La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MISTEROJ - ELPENSITA AŬ VERA?

Aŭtoro: Erik Tantal

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

PERFEKTAJ GLOBOJ

La propono de Rudi ne estis senefika. Ĉiu obeis kaj faris sian hejmtaskon. Do ili certe kapablis prezenti interesan aferon por la aliaj. Jens tuj komenciĝis kun sia temo, eĉ antaŭ ol la kafo estis servita :

„Mi povis traserĉadi la interreton dum horoj! Oni tute ne plu bezonas televidon!“

Karl scivoleme demandis: „Kion vi trovis? Aŭ ĉu mi komencu nun?“

Sed Jens ne permesis esti forpuŝita de sia favorpozicio kaj fiere raportis pri la 'perfektaj globoj'.

„En la jaro 1930 farmistaj laboristoj trovis misterajn ŝtonajn globojn en la ĝangalo de Kostariko. La aĝo de tiuj trovaĵoj estas verŝajne kelkmiloj da jaroj. Ili konsistas el granito. La plej grandaj havas diametron de pli ol du metroj. Neniu scias kiu produktis tiujn globojn. Krome la sciencistoj ĉiam ankoraŭ ne povis klarigi kiel la kreintoj povis labori tiel precize. Ili vere estis kapablaj metiistoj.“

Karl tuj interrompis rimarkinte: „Jes, mi ankaŭ legis ion pri tiaj globoj. Oni trovis ilin en Bosnio. Sed ili ne konsistis el granito. La pezo de la plej granda estis 30 tunoj. Kelkaj sciencistoj opinias, ke tiuj globoj estas la produkto de iu progresema civilizacio. Aliaj pensas ke la globoj ankaŭ povis esti nature kreitaj per speciala minerala formado. Kiu pravas?“

„Nun, ja, tiu estas interesa, sed kion oni povas fari per tiaj globoj?“, demandis Rudi. Li evidente ne tre ŝatis tiun temon. Sed Jens daŭrigis sian rakonton. Li eĉ aludis eblajn rilatojn kun la insulo 'Atlantis', pri kiu jam la grekoj raportis. Li finis kun la propono, trakti tiun temon dum la venonta rondo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.