La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MISTEROJ - ELPENSITA AŬ VERA?

Aŭtoro: Erik Tantal

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

MATENMANĜO

Merkredo en la kulturdomo. Tridek minutojn antaŭ la deka.

„Bonan matenon, juna sinjorino! Tri kafojn kun bulkoj, mi petas“, anoncas Jens al la virino, kiu staras malantaŭ la vendotablo. Por ornami la bulkojn, plej ofte la maljunuloj elektas kirlovaĵon, fromaĝon aŭ trancaĵon el rostita viando. La rostita viando estas la plej ŝatata manĝaĵo de Rudi. Ĉiufoje aŭdante tiun specialan deziron Jens kaj Karl ne povas subpremi ridetojn. Ne longe daŭras kaj ĉiuj tri sidas apud la tablo komencante la matenmanĝon. Ne ekzistas plano por la malgranda rondo. Tuj ĉiu ekraportas pri la okazaĵoj de la pasinta semajno.

„Mi vere ĉagreniĝis. Mi tute ne komprenas, kial la homoj simple forĵetas la cigaredstumpojn sur la trotuaron?“ aŭ „Jam denove mia apotekisto provis oferti al mi pilolojn de iu farmacia konzerno, kiun mi tute ne konas. Mi ja plurfoje postulis, ke mi nur ricevu la medikamentojn de mia favorata firmao.“, aŭ „Ĉu ne estas terura afero? La estroj de la grandaj entreprenoj ricevas nekredeble grandajn mondonacojn!“, kaj „La lasta elektra fakturo denove estis pli alta ol atendite!“

Kromaj similaj plendoj sekvas. La bulkoj kaj la kafo bongustas.

Tamen, pro la diskutitaj temoj ne aperas bona humoro.

„Ĉesigu la plendadon“, opinias Rudi kaj proponas iomete prepari la venontan kunvenon. Kvazaŭ kiel hejmtasko ĉiu serĉu interesan temon en la interreto aŭ en gazetoj, kiu bone taŭgus por la venonta babila rondo.

Rudi aldonas: „Uzu simple la ŝlosilvorton 'mistero'. Aŭ prenu du vortojn, ekzemple 'misteroj scienco' aŭ 'misteroj historio' k.t.p. Ĉe YouTube vi certe trovos ion!“


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.