La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
MISTEROJ - ELPENSITA AŬ VERA?Aŭtoro: Erik Tantal |
©2024 Geo |
La Enhavo |
„Por kio? Kial estas ŝtonoj sur la tablo?“, demandis Karl. Li ĵus ricevis sian pleton kun matenmanĝo.
Rudi klarigis: „Mi pruntis ilin de mia edzino. Nur kelkajn. Vi ja ne scias kiom ŝi intertempe jam havas“.
Estis vere tre belaj ŝtonoj. La edzino de Rudi ŝatas kolekti ilin dum feriaj promenoj al la strandoj.
„Kaj mi devas ĉiam porti ilin en mia dorsosako hejmen!“, plendis Rudi. Tiam li komencis prezenti sian raporton.
La temo 'ŝtonoj' ne bone konvenis al li. Li tute ne interesiĝis pri la hobio de sia edzino. Tamen li tre bone preparis sin.
„Mi mem miris pri tio, kion mi trovis. De tio vi verŝajne neniam aŭdis ion.“
Unue temis pri ŝtonoj kun truoj. Troviĝas multaj, precipe en la alpa regiono. Estas menhiroj, starigitaj ŝtonoj, parte enfositaj en la grundo, rekte starante. En la supra parto troviĝas artifika truo. Tiaj 'tru-ŝtonoj' simple staras ie, sur herbejoj, apud vojoj, en arbaroj.
Verŝajne jam ekde kelkmiloj da jaroj. Neniu scias kial. Povas ja esti, ke ili iam estis markoj por limoj. Sed kial ili ĉiuj havas tian truon?
La matena rondo ankaŭ ne havis ideon.
Rudi daŭrigis sian raporton: „Nun, ja, ĉi tio verŝajne ne estis tiel interesa, ĉu ne? Sed nun mi prezentas veran sensacion. Oni trovis ŝtonojn, kiuj povas kreski kaj moviĝi.“
„Ĉesigu tian stultaĵon!“, insultis lin Gerd, sed Rudi senkonfuze daŭrigis.
Laŭdire tiaj ŝtonoj troviĝas en Rumanio. Ili nomiĝas 'Trovantoj' aŭ 'Vivantaj ŝtonoj. Ili ĉiam ekkreskas post pluvo. Ili konsistas el sablo kaj mineraloj. Post dissegado montriĝas ringoj, simile al la jarringoj de la arboj. La 'Trovantoj' kutime havas strangan formon, kun rondaj tuberoj. Sed la plej mirinda afero estas, ke tiuj ŝtonoj laŭdire povas memstare moviĝi. Bedaŭrinde tion la filmo ne montris.
Ankaŭ en Hispanio troviĝas ŝtonoj, kiuj povas moviĝi. Ĉi tie la enigmo povas jam esti solvita. Estas la pluvo, kiu respondecas por la movado. La surfaco de ĉiu ŝtono estas kovrita per algoj kaj bakterioj.
Tiu ŝlima envolvaĵo ebligas glitadon sur ebena grunda tavolo. La forto de la vento sufiĉas por puŝi la ŝtonojn.
„Jes, mi povas imagi tion, sed ĉu la afero rilate al la kreskado veras?“, rimarkigis Jens. Gerd aldonis:
„Vi certe konas gutŝtonojn el kavernoj. Ili ankaŭ povas kreski, ĉu ne?
La stalaktitoj pendas el la plafono, la stalakmito kreskas de malsupre al supre.“
„Jes, tiu fenomeno estas konata. Mi ja nur serĉis ekzemplojn, kiuj ankoraŭ ne estas klarigitaj. Atentu, sekvas nun unu alia fenomeno.
Ĉu vi konas tion? Mi denove spektis la filmon de la kavernoj, pri kiu prelegis Jens. En tiu filmo estis ankaŭ raporto pri lumantaj ŝtonoj.“
Gerd ne estis impresita: „Tiuj ŝtonoj certe enhavis instalitajn lampojn. Mia najbaro havas tian objekton. Ĝi ricevas energion de la suno helpe de nevideblaj sunradioĉeloj. Per teleregado li eĉ povas ŝanĝi la koloron.“
„Tio estas alia afero. Tiuj ŝtonoj el la kavernoj povas memstare lumi.
Neniu scias kiel ili faras tion“, emfazis Rudi kaj daŭrigis sian paroladon.
La esploristo d-ro Kusch trovis kvar el tiaj ŝtonoj. Ili estis nigraj, pakitaj en lignaj kestoj. Metitaj en la sunlumon ili fariĝis bluaj. Tia koloro ankaŭ montriĝis, kiam oni tuŝis la ŝtonojn per mano. Pli poste, post priradiado per ultraviola lumo, la ŝtonoj komenciĝis lumi de interne. La iama presaĵo de la mano aperis sur la surfaco en nigra koloro. La sciencistoj ĝis hodiaŭ ne povis doni klarigon.
„Koran dankon por via interesa prelego. Tamen, mi estas iomete seniluziita. Mi esperis, ke vi rakontus ankoraŭ ion pri resanigaj ŝtonoj“, komentis Karl.
Rudi kontraŭdiris: „Tiam mi bezonus pli da tempo. Ekzistas ja multaj aliaj aferoj rilate al ŝtonoj. Ŝtonoj kun misteraj gravuritaj surskriboj, kiujn neniu povis deĉifri. Ŝtonoj, kiuj pendas dense apud deklivoj kaj ne falas suben. Kaj, kompreneble, la ŝtonoj de Stonehenge aŭ la monolitaj statuoj de la Paska Insulo. Pri tio ja povas paroli iu je la venonta fojo.“
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.