La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MISTEROJ - ELPENSITA AŬ VERA?

Aŭtoro: Erik Tantal

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

IDEOJ

„Kie estas Rudi kaj Gerd?“, demandis Karl.

„Mi ankaŭ ne scias. Povas ja esti ke ili hodiaŭ planis ion pli bonan.

Sed kial ili ne informis nin?“, Jens demandis.

Do, la hodiaŭa prelego devis esti nuligita. Jan kaj Karl konsiliĝis pri la ebla sinsekvo de la venonta rondo.

„Kiajn temojn ni volas trakti ankoraŭ? Ĉu vi havas proponojn, Karl?“

„Mi ne certas. Kion vi pensas pri 'piramidoj'?“

„Tio tute ne taŭgas. Estas ja tre eluzita temo, mi pensas. Ne, ne denove tiuj malnovaj rakontoj!“

„Kion vi pensas pri ekskurso al la mirinda mondo de la bestoj kaj la plantoj? Tie ni certe trovos ion. Ĉu ne?“

„Jes, bona ideo. Ni faru tion. Mi preparos raporton por la venonta kunveno. Sed Gerd certe volas refari sian prelegon. Hodiaŭ estis ja lia vico.“

La du maljunuloj mendis ankoraŭ tason da kafo kaj daŭrigis la babiladon sen plano.

„Ĉu vi aŭdis, ke ĉe Amazon la resenditaj kaj reklamaciitaj varoj estas simple forĵetitaj?“ demandis Jens kolere. Ankaŭ Karl ekindignis.

„Jes, tio vere estas skandalo. Kial ili ne simple fordonas la varojn kiel donacojn al mizeruloj, se denova vendado ne eblas?“

„Mi aŭdis, ke tio ne estas tiel simpla afero. Se la firmao fordonacus tiajn varojn al bezonatuloj, impostoj estas pagendaj. Kaj tio estas pli multekosta ol forĵeti tion.“

„Vere, stultaĵo. Ĉu la bakisto, kiu fordonacas siajn ne venditajn bulkojn al senhejmuloj, devas ankaŭ pagi impostojn por tio?“

„Kurioze jes. Sed verŝajne plejofte la impostoficejo rezignas pri la enspezo de la impostoj. Ili tiam fermas la okulojn. Kelkfoje la bakisto vendas la tutan stakon por simbola prezo de unu Eŭro. Ja, estus vere malbone, se la ŝtato gajnus pro tiuj donacoj.“

Gerd intertempe alvokis per poŝtelefono. Li promesis denove ĉeesti je la venonta fojo. Jens proponis elekti kromajn temojn.

„Kion vi pensas. Ĉu la temo 'Supernaturaj fenomenoj' estus taŭga?“

„Ho, tio estus eventuale tro esotera. Atendu la elstarajn sugestojn de la aliaj!“, proponis Karl.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.