La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
MISTEROJ - ELPENSITA AŬ VERA?Aŭtoro: Erik Tantal |
©2024 Geo |
La Enhavo |
„Bonan matenon! Hodiaŭ estas mia vico. Temas nun pri nekredeblaj rakontoj pri hundoj“, proklamis Jens.
„Pri tio mi scivolemas. Normale mi pensas, ke hundoj nur kaŭzas problemojn. Kiom ofte la fihundoj uzis la herbejon antaŭ nia domo por feki tie?“, lamentis Gerd kaj daŭriĝis la plendadon. „Mi tute ne scias, kial tiel multe da homoj dorlotas hundojn. Mi ne emus fari tion. Se vi estas hundoposedanto vi ja devas ĉiam kolekti la fekaĵon.
Kiel abomeninda!“
Kaj ankaŭ Karl plendis: „Ili nur kolektas la fekon, se iu estas en la proksimeco. Mi ofte registris tion. Se ili sentas sin neobservataj, ĉiu simple ne zorgas pri la malpuraĵo.“
Al tiu temo Jens ne reagis, ĉar li ne preparis ĝin.
„Mi nun komenciĝas. Verdire, mi planis rakonti al vi ion pri bestoj.
Sed pri kiaj? Estas tiom multaj. Kaj hieraŭ vizitis nin nia filo kun sia familio. Ili havas etan hundon, ĝi estas terhundo de Jack-Russel. Tial mi nun elektis la temon 'hundoj'.
„Jes, tiaj bestetoj estas vere inteligentaj. Mi ankaŭ ŝatas ilin. Jack-
Russel-hundoj estas vere simpatiaj. Kiam mia bofilino vizitas nin, ŝi ĉiam venas kun tia hundo. Ĝi unue kuras en la kuirejon kaj serĉas panerojn sur la tuta planko. Tiam ni ne bezonas balailon“, komentis Rudi.
Nun Jens povis komenciĝi. Unue li klarigis por kio oni uzas hundojn.
Ekzemple kiel spuranta hundo, gvidhundo, ĉashundo, paŝtista hundo, gardhundo. La plejmultoj estas verŝajne simple kunuloj de la homo. Laŭdire ekzistas ĉirkaŭ ses ĝis ok milionoj da hundoj nur en Germanio.
„Ĉu vi scias, ekde kiam la homo havas hundojn kaj kiel ili fariĝis hejmbestoj?“, demandis Karl.
Jens ne pretigis sin por ĉi tiuj demandoj. Tamen li povis doni bonan respondon.
„Mi pensas, ke la homoj jam tre frue amikiĝis kun la prapatroj de la hundoj, estis la lupoj. Verŝajne antaŭ pli ol 10000 jaroj. Sed certe estis la lupoj, kiuj elektis homojn kiel partnerojn.“
Tiam Jens rakontis pri filmo de hundeposedanto el Alasko. Li promenis kun sia hundo. Subite li registris, ke nigra lupo fikse rigardis ilin de malproksime. Sed tiu lupo ne estis malamika. Ĝi eĉ ludis kun lia hundo. Poste li daŭre restadis en la proksimeco. Povas ja esti, ke niaj prapatroj spertis similan situacion. Lupoj estas tre scivolemaj bestoj. Kiu scias? Eble sola lupo estis iam forpelita de sia luparo. Post tiam li simple serĉis kontakton al homoj.
„Eble tie troviĝis bongusta rostita porkaĵo“, komentis Gerd.
„Mi pensas, ke la porkoj iĝis hejmbestoj pli poste. La hundo estas verŝajne la unua hejmbesto de la homo. Kaj niaj prapatroj kompreneble preparis kaj rostis la viandon de la aproj“, aldonis Jens kaj daŭriĝis „Ĉu vi sciis, ke hundoj ne nur povas detekti drogojn kaj ekplodaĵojn per sia nazo? Hundoj povas eĉ flari, ĉu iu havas kanceron.“
En la jaro 2010 estis farita studaĵo, en kiu trejnitaj hundoj devis detekti kanceron. Tiuj hundoj flaris specimenojn el elspirita aero.
Dum tiuj eksperimentoj la hundoj sukcesis en 72 procentoj el la kazoj. Do, el tio oni povas konkludi, ke en la elspirita aero de la malsanuloj estis specifaj substancoj. Nun la sciencistoj provas detekti tiujn markilojn por kancero per novaj aparatoj. Sed ili ankoraŭ ne sukcesis.
Rudi estis impresita. „Ne, tion mi ankoraŭ neniam aŭdis. Sed mi scias, ke hundoj havas multajn kapablojn. Antaŭ nelonge mi spektis raporton en televido pri hundo, kiu promenante kun sia posedanto kolektas rubaĵon. Ŝajnas, ke tio estis granda ĝojo por la besto, trovi kaj alporti la botelojn kaj skatoletojn al la rubujo“.
„Hundoj vere estas inteligentaj“, emfazis Gerd. „Oni povas trejni ilin por helpi dum hejmlaboro.“
Jens nun daŭrigis sian paroladon. „Hundoj ne nur estas inteligentaj.
Ili havas propran animon. Spektu nur tiun kortuŝan filmon ĉe YouTube, kiun mi vidis.“
Tiu filmo rakontis pri hundo, kiu ĉiun tagon trifoje sopire rigardis tra la fenestro. La posedantino miris pri tio. Finfine ŝi eltrovis, ke malantaŭ fenestro de la najbara domo sidis kato, kiu same gapis tra la vitraĵo. Dum multaj semajnoj la posedantino de la hundo observis tiun strangan fenomenon. Sed unu tagon la hundo ŝanĝis sian sintenon. Li ne plu sidiĝis ĉe la fenestro. Nun li aspektis sen ĝojo kaj preskaŭ ne plu manĝis. La virino vizitis bestkuraciston. Li ne trovis malsanon. Sed li demandis ĉu lasttempe okazis ŝanĝo por la hundo.
Vere, sur la fenestrobreto nun troviĝis kelkaj florpotoj. Tial la kato ne plu povis uzi sian kutiman lokon sur la fenestrobreto. Kaj tial ne plu eblis ĉiutagaj rigardoj al la hundo de la alia flanko.
La situacio baldaŭ pliboniĝis kiam la du najbarinoj interparolis pri la sinteno de la hejmbestoj. La florpotoj estis forigitaj, sekve la hundo kaj la kato denove feliĉiĝis.
La lasta parto de la prelego de Jens temis pri hundo, kiu ĉiutage venis en preĝejon en Italio. En la pasinteco tiu hundo spertis malĝojigan vivon. Sola, kaj forlasita sur vasta kampo, tiel maljunulino trovis ĝin.
Kompate ŝi kunprenis la hundidon kaj bone prizorgis ĝin. Kiam la maljunulino mortis, la hundo denove estis sola. Dum la funebra servo kaj la enterigo la hundo ĉeestis. Ekde tiu tago ĝi ĉiutage revenis al la preĝejo, sidiĝis antaŭ la benkoj atendante la fino de la diservo. La fidela besto ja ne povis kompreni, ke la maljuna posedantino por ĉiam forlasis ĝin. Ĉiuj vizitantoj de la preĝejo alkutimiĝis al la fidela hundo kaj adoptis ĝin kiel hundon de la komunumo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.