La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MISTEROJ - ELPENSITA AŬ VERA?

Aŭtoro: Erik Tantal

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

KAVERNOJ

„Saluton Rudi, ĉu vi jam scias? Estas malmultekosta oferto por trancaĵo el rostita viando en la superbazaro“, ŝercis Karl, kiu jam provizis sin per kafo kaj bulko.

„Jes, mi legis tion. Kia trompo! La pakumo nun enhavas 90 gramojn, ne plu 100. Tiel la afero iĝis pli multekosta. Hodiaŭ oni devas ĉiam atenti. Ĉie la firmaoj planas truki nin“, plendis Rudi. Li tuj ricevis subtenon de Jens.

„Ĉiu pakaĵo friponaĵo! Malmulte da enhavo, pli alta prezo. Kaj la informo pri la enhavo oni bele skribis per etaj literoj. Mi malkovris tion kun mia frukto-muslio.“

Gerd mansignis dirante „Mi pensis, vi tute ne volas nur plendi. Kial mi venis? Ĉu iu ne volis prezenti ion interesan?“

„Jes, mi volas fari tion. Tio estas vere tre ekscita. Eĉ mi mem ne povas kredi tion“, respondis Jens.

„Ne turmentu nin! Pri kiu temas hodiaŭ? Simple komencu!“ postulis Karl.

Hodiaŭ temis pri kavernoj. Tion Jens trovis en interreta prezentaĵo.

Ĝi montris misterajn subterajn koridorojn kaj kavaĵojn el la regiono Steiermark en Aŭstrio.

„Normale mi ne povas elteni tiajn longajn prelegojn. Naŭdek minutojn! Sed ĉi tiun fojon mi sukcesis. Kaj poste mi devis eĉ daŭrigi mian esploron. Mia edzino forte skoldis min. Ŝi tute ne ŝatas ĝin, kiam mi tiel longe sidas antaŭ la komputilo.“

Vere, interesa temo. En diversaj lokoj en Aŭstrio la esploristo dro Heinrich Kusch malkovris subterajn kavernojn kaj koridorojn kun longeco de kelkaj kilometroj. Plejofte tiuj koridoroj estis plenŝutigitaj per ŝtonoj kaj ŝlimo.

Karl skeptike ĉirkaŭrigardis. „Kial tio? Tiaj kavernoj ja vere uzeblas, por allogi la turistoj, ĉu ne?“

Ŝajnis ke iu volis kaŝi tiujn kavernojn. Sub multaj domoj, kelkfoje ankaŭ sub monaĥejoj, troviĝis masonfermitaj eniroj. Estis nur hazardo, ke d-ro Kusch ricevis planojn pri tia kaverno kun koridorsistemo.

Dum kromaj esploroj li faris nekredeblajn malkovrojn.La subteraj galerioj estis konstruitaj jam en antaŭkristana tempo! Ili verŝajne havas pli ol 10 000 jarojn.

Neniu scias, kiu fosis tiujn galeriojn.

Kaj neniu povas klarigi, kiel dum ĉi tiu tempo la konstruantoj povis krei tiajn koridorojn en la ŝtona subgrundo.

Teknikistoj el nia tempo miras pri la preciza laboro, kiu ne povas esti realigita eĉ kun modernaj maŝinoj. Sur longaj distancoj troviĝis nur devioj de kelkaj milimetroj. Per fortaj magnetoj la sciencistoj eltiris metalajn pecetojn el la muroj de la koridoroj. Tiuj ja devis veni de la tiam uzataj maŝinoj. La etaj fragmentoj de la prilaboro enhavis ŝtalon!

„Tio ne eblas!“ interrompis lin Gerd aldonante „Mi lernis de mia instruisto, ke la epoko de fero estis ĉirkaŭ mil jaroj antaŭ Kristo. Kiel eblas trovi ŝtalfragmentojn en la vandoj de subteraj koridoroj kiuj estas 10000 jarojn aĝaj?“

Nun komenciĝis vigla diskutado. Jens ne havis respondon kaj tial kompreneble venis ĉiuj eblaj klarigoj, ekzemple:

„Estas klare, tion faris la eksterteruloj!“

„Stultaĵo! Estis la neandertalulo. Li tute ne estis tiel primitiva, kiel multaj pensas!“

„Ĉio tio estas trompo. Tiu d-ro Kusch nur volas aperi grava!“

„Povas ja esti ke niaj instruistoj por historio nur bezonas studi novan fakliteraturon.“


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.