La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MISTEROJ - ELPENSITA AŬ VERA?

Aŭtoro: Erik Tantal

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

NIFOJ

„Atendu, hodiaŭ mi pagas la matenmanĝon. Lastan fojon mi ja ne povis veni. Mi devis iri al la kuracisto. Post tio mi planis tuj iri al vi, sed mi devis resti preskaŭ unu horon en la kuracista atendejo. Kaj mia poŝtelefono kuŝis hejmen.“

„Ho, Rudi estas malavara hodiaŭ. Tiam mi mendas ankaŭ duan bulkon kun kirlovaĵo“, Jens ĝojis.

„Se ni ĉiuj farus tion, li fariĝos malriĉa kaj ni devos ĉiam nutri lin“, avertis Karl.

Rudi ĝentile pagis kaj la kvar maljunuloj prenis lokon.

„Mi ankaŭ ne ĉeestis. Ĉu mi faru mian referaĵon, kiun mi preparis por la pasinta fojo, nun?“, demandis Gerd.

Ĉiuj donis sian konsenton.

Gerd estis preparinta la temon 'NIFO'. Unue li klarigis, ke ĉiu fluganta objekto, kiu ne povas esti identigita, estas nifo, do NeIdentigita Fluganta Objekto. Sekve, la temo nifo unue ne rilatas al eksterteruloj.

„Kaj mi pensis, vi tuj komenciĝus per rakonto pri tiuj eksterteruloj.

Tian sensencaĵon mi tute ne bezonas“, rimarkigis Rudi.

„Jes, mi ankaŭ ne kredas, ke la eksterteruloj daŭre vizitas nin.

Verdire, se vi pensas al tiuj multaj raportoj pri nifoj, ni havus verŝajne ĉiutagajn vizitojn. Sed plejofte evidentiĝas, ke tiu nifo tute ne estis ekstertera spacoŝipo. Tamen, kiu scias? Kelkfoje oni ne trovis klarigon. Kompreneble tiam ekzistas nur spekulado“, kontraŭdiris Gerd.

Li krome raportis, ke ekzistas multaj homoj, kiuj kredas al rilato inter nifoj kaj eksterteruloj. En la interreto troviĝas amasoj da asertoj, ke tiuj spacoŝipoj vere aperis. Bedaŭrinde la tiel nomitaj pruvoj plejofte estas malklaraj fotoj aŭ fuŝitaj filmetoj. Klaraj bildoj nur malofte aperas, kaj tiam ili evidente estas falsaĵoj.

Unu filmo bone montris kiel bildoj pri flugantaj objektoj povas esti klarigataj. Ofte tiaj bildoj estas faritaj per infraruĝa kamerao. Tiuj bone taŭgas por montri varmajn objektojn. Tiam kompreneble ankaŭ fumo kaj elflugaso estas registritaj. Kaj, se la nifo estas tre malproksime, nur la malhelaj kaj nigraj zonoj estas videblaj. La ĝusta formo de la fluganta objekto ne estas rimarkebla. La bildo tiam faras impreson pri tipa 'fluganta subtaso'.

Kelkfoje estas eĉ pli facile klarigi la aperon de nifoj. Unu nokton pluraj homoj ekscitite raportis ke tuta floto da nifoj flugis sur la ĉielo.

Sed tiu fenomeno nur estis kaŭzita de la novaj satelitoj de la firmao SpaceX, kiuj subtenas nun la interreton ankaŭ el la kosmo.

„Do, denove nenia eksterterulo“, grumblis Rudi.

„Nur atendu! Mi havas ankoraŭ alian rakonton. Tiu estas eĉ legebla en la Sankta Biblio“, trankviligis lin Gerd.

Temis pri la vizioj de Jeĥezkel. Jen du tekstoj el la biblio:

JEĤEZKEL Ĉapitro 1

1 En la trideka jaro, en la kvina tago de la kvara monato, kiam mi estis inter la elpatrujigitoj ĉe la rivero Kebar, malfermiĝis la ĉielo, kaj mi ekvidis viziojn de Dio.

4 Kaj mi vidis, jen malkvieta vento venis el la nordo kun granda nubo kaj flamanta fajro; brilo estis ĉirkaŭe de ĝi, kaj el interne, el la mezo de la fajro, iris tre hela lumo.

Laŭ Erik von Däniken ĉi tie kaj en la sekvanta teksto troviĝas indikoj pri eksterterula spacoŝipo. J.F. Blumrich, sciencisto de la NASA unue provis refuti la hipotezon de Däniken. Poste li analizis la bibliajn tekstojn kaj konfirmis, ke Jeĥezkel vere priskribis spacoŝipon. Li konstruis detalan modelon de la flugobjekto, kiu havis verŝajne pezon de cent tunoj kaj 70.000 ĉevalpovojn por la povumo de la rotoroj.

Laŭ Däniken ankaŭ troviĝas priskribo de eksterterulo en la biblio:

JEĤEZKEL Ĉapitro 40

2 En Dia vizio Li venigis min en la landon de Izrael, kaj starigis min sur tre alta monto, sur kiu sude estis kvazaŭ konstruaĵoj de urbo.

3 Kaj Li venigis min tien, kaj jen mi ekvidis viron, kies aspekto estis kiel aspekto de kupro; en la mano li havis fadenan ŝnureton kaj mezurstangon, kaj li staris ĉe pordego.

4 Kaj tiu viro ekparolis al mi: Ho filo de homo, rigardu per viaj okuloj, aŭskultu per viaj oreloj, kaj atentu per via koro ĉion, kion mi montros al vi;

Per la mezurstango Jeĥezkel tiam devis mezuri la templon. Däniken pensas, ke ĉi tie estas priskribo de baza stacio por spacoŝipoj, konstruaĵo por la vartado kaj provizado de fuelo.

„Se tio eĉ estas en la Sankta Biblio, tio estas la vero. Do, vere ekzistas eksterteruloj“, triumfis Gerd je la fino de sia prelego.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.