La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
MISTEROJ - ELPENSITA AŬ VERA?Aŭtoro: Erik Tantal |
©2024 Geo |
La Enhavo |
„Kiom da bazaj sensoj havas homoj?“, demandis Karl. Ĉiuj sulkigis la brovojn.
„Jes, kompreneble. Vi certe bone disponas pri viaj kvin sensoj“, respondis Rudi ne sciante kion Karl celis per tiu demando.
„Ĉu vere vi traktis supernaturajn fenomenojn? Nur ne ofertu tian esoteran sensencaĵon“. Gerd ne povis reteni sin.
Karl, nun iomete deprimita, komencis prezenti sian referaĵon. Temis pri la sciencisto Rupert Sheldrake.
„Ho, ve. Nun venas altnivela klerigado. Kial necesas tio? Ni ne plu vizitas lernejon“, mokis lin Gerd.
„Ĉesu, ni nun volas aŭskulti. Daŭriĝu, Karl. Ne lasu vin ĝeni“, admonis Rudi.
Gerd nun koncentriĝis al sia matenmanĝa telero. Li toleris tiun etan riproĉon kaj rezignis pri kontraŭparolo.
Karl daŭriĝis. „Sheldrake estas biokemiisto kaj ĉelbiologo. Li doktoriĝis en Kembriĝo. Tie li estis docento. Li ankaŭ laboris en Malajzio kaj Hindujo. Tie verŝajne li evoluigis siajn novajn ideojn.
„Pri kio temis?“, Gerd intertempe denove ekmaltrankviliĝis.
Temis pri la 'morfaj kampoj'. Sheldrake nomis ilin 'morphic fields'.
Tiuj influas la formon kaj la sintenon de ĉiuj estaĵoj kaj aĵoj. Per tiuj nevideblaj kampoj ĉiuj estas konektitaj. Neniu scias, el kio konsistas ĉi tiuj kampoj.
Nun Jens deziris paroli: „Kiel Sheldrake venis al tiuj asertoj? Ĉu li elsaltigis tion el sorĉa ĉapelo?“
Karl priskribis du fenomenojn, kiujn verŝajne ĉiu konas.
„Vi certe jam spertis tion. Vi rimarkas tion, se iu fiksrigardas vin de antaŭe. Kaj je la telefonaparato vi miras, ĉar vi ĵus pensis al tiu, kiu nun alvokas.“
Rudi ridetis al Gerd. „Jes, mi konas tion. Sed atentu! Neniam kredu tion, kion diras Gerd al vi, se vi telefonas al li! Mi lernis ke Gerd ĉiam asertas, ke li ĵus mem planis alvoki vin. Sed kiel tio rilatas al la kampoj?“
La morfaj kampoj estas ankaŭ soziaj kampoj. Ili formas konekton inter ĉiuj vivaĵoj. Per tio nun ankaŭ klariĝas telepatio. Sed la nuna scienco plejparte klasifikas la ideojn de Sheldrake kiel pseŭdosciencajn. Ĝis hodiaŭ ne ekzistas pruvoj pri tiuj morfaj kampoj.
„Ĉu la morfaj kampoj rilatas al la meridianoj? Tiuj ja gravas por akupunkturo“, intermetis Jens.
„Tion vi devas klarigi. Kial denove nova termino?“, kritikis Gerd.
Jens klarigis: „Meridianoj estas kanaloj, tra kiuj fluas nia vivenergio.
Tio diras la ĉina medicino. Mi pensas, ke ĝis nun neniu pruvis tion, sed la ĉinoj kredas tion jam ekde pluraj miljaroj.“
„Gravas nur, se tio funkcias. Mi mem scias, ke la akupunkt-masaĝo povas malaperigi multajn suferojn. Sen piko per pinglo. Oni tuŝas ekzemple per metala bastoneto kaj gvidas ĝin super la haŭto de la paciento laŭ la akupunkt-meridianoj. Alternative oni simple premas sur elektitaj punktoj“, kompletigis Rudi.
Karl ĝojis pri tiu vigla partopreno daŭrigante sian referaĵon.
„Sheldrake priskribis ankoraŭ alian ekzemplon. Temas pri termitoj.
Neniu scias, kiel tiuj etaj, blindaj insektoj tiel sukcese konstruas sian kompleksan neston. Se vi rigardas bildojn de la termitaj kolonioj, vi certe miras. Por tio nenia arĥitekto helpis. Sed povas ja esti, ke la termitoj kapablas orientigi sin laŭ la morfaj kampoj. Magnetkampoj ja ankaŭ havas nevideblajn kampajn liniojn. Kromaj ekzemploj, kiujn Sheldrake menciis, estas aroj da birdoj kaj svarmoj da fiŝoj. Li demandas kiel la bestoj sukcesas tiel rapide ŝanĝi la rapidecon sen kolizii. Vi devas mem studi la tekstojn de Sheldrake!“
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.