|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() AŬTUNO EN LA PRINTEMPOAŭtoro: Ba Jin |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Lastan semajnon mi intervidiĝis kun du amikoj el sveda kultura rondo, ili donacis al mi svedlingvan libreton.
Mi trovis, ke ĝi estas versio de mia mallonga romano "Aŭtuno en la Printempo". Tion mi ja ne atendis.
Tiu libro eldoniĝis en 1972, kiam mi estis "flankenigita" kaj senigita je la civitanaj rajtoj, ĉefe pro tio ke mi skribis dek kvar "fisorĉajn librojn" "de vasta venena influo", inter kiuj troviĝis tiu ĉi "Aŭtuno en la Printempo".
Reveninte hejmen kun tiu donacaĵo, mi elprenis mian originalon kaj ĝin foliumis ĝis malfrua nokto. La temperaturo en mia ĉambro estis 33° C. Mi aŭdadis bruon de preterpasantaj trajnoj en malproksimo. Estis bruoplena kaj varmega nokto. Mi ne emis dormi. Mi foliumis, legis . . . kaj rememoris pasintaĵojn antaŭ 46 faro j.
Estis printempo de 1932. Mi forlasis mian loĝejon en Baoshan-strato en Shanghai post kiam japana armeo invadis Zhabei je la 28-a de januaro, kaj poste mi veturis al Jinjiang de Fujian-provinco por vidi amikojn. Mi loĝis tie malpli ol du semajnojn. En tiu antikva urbo de suda Ĉinio mi havis multajn amikojn, el kiuj iuj estis lokanoj kaj aliaj almigrintoj el Shanghai. Ili laboris kiel instruistoj en du lernejoj.
Unu el ili nomiĝis Supera Mezlernejo Tagiĝo, la alia estis popola mezlernejo. Ankaŭ Shen, la mastro de Jinjiang-librejo, estis mia amiko. Li ofte vizitis min por informi min pri okazaĵoj en la kultura sfero en tiu loko.
Plurfoje li menciis la nomon de iu malsana knabino kaj koncize rakontis al mi Man historion. Li volis, ke mi vizitu tiun mian junan leganton kaj mi konsentis.
En postpluva serena tago, Shen kaj iu alia amiko, kiu estis instruisto, iris kun mi tra kotaj padoj inter kampoj por viziti la nekonatan knabinon. En malhela ĉambro de riĉula biendomo mi vidis la knabinon kun plaĉa vizaĝo. Ŝi kuŝis sur vasta lito kun framo por moskitovualo, kovrita per maldike vatita litkovrilo, kaj sidiĝis tuj je nia eniro. Ni sidiĝis sur longa senapogila benko kaj Shen diris al ŝi kial ni ŝin vizitas.
La knabino nur ridetis silente. Mi diris kelkajn kuraĝigajn vortojn al ŝi, kaj Shen faris klarigojn pri ili. Ŝi rigardis al mi kvazaŭ deziranta diri ion, sed ŝi nur diris dufoje "dankojn!". Ni restis ĉe ŝi duonan horon kaj interŝanĝis apenaŭ dek frazojn. Kiam ni diris ĝisrevidon, ŝi ankoraŭ ridetadis mute. Sed mi rimarkis, ke larmoj ruliĝis el ŝiaj okuloj.
Mi jam forgesis, kiel ŝi nomiĝis. Ŝi estis nur ĉirkaŭ dudekjara kaj forlasis nian mondon post unu aŭ du jaroj. Ŝi neniam resaniĝis. La kaŭzo de ŝia freneziĝo estis, ke ŝia patro insistis edzinigi ŝin al viro, kiun ŝi ne amis, kaj malpermesis ŝin daŭrigi sian studon en lernejo.
La historio de tiu freneziĝinta knabino turmentadis mian koron. Mi estis tromulte informita pri tiaj kazoj! Mallibera geedziĝo, kateno de tradiciaj konceptoj, despotismo en familio, unuvorte, la malracia socisistemo ruinigis milojn kaj milojn da junaj koroj. Mi diris al mi, ke mi apelacios por ili.
Reveninte al Shanghai, mi verkis mallongan romanon en unu spiro. Mia koro faciliĝis nur post kiam mi demetis la plumon lastfoje kaj faris longan elspiron. Mi sentis ke mi proparolis por la freneza knabino.
Efektive la romano ne temas pri sia historio. Mi ne bone sciis ŝian familian medion kaj la detalojn de ŝia historio, nek faris pluan enketadon. Ne necesis por mi scii la detalojn, ĉar mi jam havis personojn kaj intrigon en mia cerbo. Mi prenis Xiamen kaj Gulangyu kiel fonon de la romano, ĉar survoje de Shanghai al Jinjiang kaj reirvoje mi iom restis en Gulangyu. Mi ŝatis tiun pitoreskan insuleton. Mi ofte veturis al Xiamen per boato kaj rigardis stelojn surmare en nokto. La printempo ĉe Gulangyu donis al mi profundan impreson. Tiuloke mi memoris alian sudĉinian knabinon, kiu ne freneziĝis sed silente forvelkis. Mi skribis ŝian tragedion en la romano.
Zheng Peirong en la romano prezentas tiun knabinon, escepte de tio, ke Zheng Peirong submetiĝis al la volo de sia patro por ke la amato ne estu mortpafita de ŝia patro, dum la knabino en la realo volis forfuĝi kun sia amato spite al ĉio.
Ŝa familia nomo estis Wu. Ŝi estis ĉina elmigrinto reveninta al la patrolando. Mi ŝin vidis, sed ne konis. Jes, mi sciis ŝian malfeliĉan travivaĵon, kaj ankoraŭ simpatie pensas pri ŝi, kiam mi skribas tiun ĉi rememoraĵon post 47-48 jaroj. Mi ŝin vidis en 1930, kiam mi unuafoje vizitis Jinjiang. Foje mi gastis ĉe la Supera Mezlernejo Tagiĝo. Mi iris tie por pasigi la someran libertempon. La lernejestro estis mia amiko, kaj krome tie laboris kelkaj aliaj instruistoj konataj de mi. Proksime de la lernejo estis parko kun kelkaj longan-arboj kies fruktoj tiam maturiĝis. Mi promenis en la stratoj kaj stratetoj aŭ vizitis la parkon kun amikoj de tempo al tempo. Sed la plejparton de la tempo mi uzis por skribado de novelo aŭ tradukado aŭ imitado de la ekzemplo de mia amiko: tage observadi la vivon de paramecioj kaj ameboj sub mikroskopo kaj nokte rigardi stelojn sur la aŭtuna ĉielo sidante sur alta teraso. Iafoje mi ankaŭ helpis per plenumo de diversaj taskoj sidante en la oficejo, ĉar alproksimiĝis la dato por rekomenco de la semestro, kaj tamen la lernejestro malsaniĝis je tifo. Kiam Wu venis por ŝin registri, mi hazarde estis en la oficejo, mi akceptis ŝin kaj poste ŝin revidis unu- aŭ du-foje en la lernejo. Ŝi estis vigla kaj beleta knabino.
Baldaŭ poste la lernejestro enhospitaliĝis, kaj mi reiris al Shanghai.
Kiam finiĝis la semestro, iu amiko tie laborinta kiel instruisto revenis al Shanghai kaj menciis Wu en nia interbabilo. Wu enamiĝis al la anglalingva instruisto. Informiĝinte pri tio, ŝia familio intervenis al ilia afero. Ŝia familio delonge elektis por ŝi fianĉon, kiu estis riĉa sinjoro de tiu provinco kaj unu el la direktoroj de la lernejo. Ankaŭ tiu anglalingva instruisto estis mia amiko. Lia familia nomo estis Guo. Li amis literaturon, ŝatis skribi eseojn. Li estis nur 2324- jara.
Ja estis ordinara afero, ke li vekis kaj akceptis la amon de tiu pasia knabino. Inter ili estis nur interfluo de tia sentimento, tamen premforto falis sur ilin. La knabino ne volis submetiĝi. En la komenco, la viro estis kritikita kaj poste elpelite el la lernejo fuĝis al Gulangyu kun simpla pakaĵo kaj vivis tie ĉe iu amiko. La direktoro venkis. La dato por geedziĝo estis plifruigita.
La knabino ankoraŭ ne volis kapitulaci, sed kiel ŝi povis eskapi el la kaĝo? Antaŭ la tago por geedziĝo ŝi ŝtele iris al Gulangyu en pluvego por trovi mian amikon.
Ŝi diris al li, ke ŝi volonte sekvos lin ĝis la fino de la mondo kaj neniam lin forlasos. Sed pro manko de kuraĝo kaj pro timo ke ŝi devus suferadi en mizeroj kun li, mia amiko rifuzis ŝin. Ŝi reiris hejmen senespere kaj ne plu faris provon por foriri.
Soleca morto ŝin atendis.
Tia estis la amhistorio kiun mi skribis. Mi kombinis la malfeliĉajn travivaĵojn de la du knabinoj. Efektive dum mia energia skribado, sufiĉe multaj figuroj aperis en mia kapo kaj mi povis doni multajn nomojn de ili. Unu el miaj kutimoj estis skribi novelojn kaj romanojn por kiuj mi ne havis pretajn titolojn eĉ kiam ili estis finitaj. Kiam mi finskribis la romanon, mi ankoraŭ ne povis elpensi taŭgan titolon. En tiu tempo, mia tradukaĵo de la mallonga romano "Printempo en la Aŭtuno" estis finaperigita parton post parto en la monata gazeto "Mezlernejano" kaj mi pretigis ĝin por publikigi per Kaiming-librejo. Mi tralegis la tutan manuskripton refoje kaj subite ideo venis en mian kapon, mi trovis titolon por mia romano : "Aŭtuno en la Printempo". Laŭ la titolo kaj la enhavo de la romano mi skribis antaŭparolon.
En oktobro de tiu faro, ambaŭ tradukita kaj originala romanoj eldoniĝis de Kaiming-librejo. La romano "Printempo en la Aŭtuno" estis originale verkita de hungara verkisto Julio Baghy en Esperanto.
Pri "Aŭtuno en la Printempo" mi skribu nur la suprajn vortojn, sed mia rakonto ankoraŭ ne finiĝis. Post forlaso de Fujian-provinco, mia amiko Guo iris alian lokon por instruado. En tiu tempo estis tre malfacile akiri fiksan laborpostenon por vivteno. Por ordinaraj intelektuloj estis ankoraŭ pli malfacile havigi al si laborpostenon.
Se oni ne havis fortan apogon aŭ gravan socian rilaton, oni devis multe klopodi kaj peti helpojn por akiri vivtenan postenon, eĉ se li bone sciis la anglan lingvon kaj scipovis verki eseojn. Kiam mi finskribis la romanon, mi informiĝis, ke Guo laboras kiel instruisto en Belarta Instituto de Wuchang kaj denove renkontis malfacilon. Li enamiĝis al studentino, aŭ alivorte, ili enamiĝis unu al la alia. La familia nomo de la studentino estis Xu, ŝi estis fianĉinigita al viro studanta eksterlande, kiu estis pli juna frato de la direktoro de la instituto.
Post kiam ilia amo estis konita, la direktoro elpaŝis por interveno. La knabino ne cedis. Ŝia patro enŝlosis ŝin kaj donis al ŝi ŝnuron kaj tranĉilon, ke ŝi sinmortigu aŭ rompu kun Guo. Ŝi ne obeis kaj ŝia patro estis obstina.
En la kriza momento, la patrino kaj frato helpis la knabinon kaj ŝi fuĝis el la hejmo. Kun bileto en la mano, ŝi eniris vaporŝipon por veturi al Nanjing kaj vivi tie ĉe iu parenco.
Ankaŭ Guo enŝipiĝis por ŝin adiaŭi. Ili ambaŭ estis forte emociitaj, kaj en la senfina interparolo Guo decidis ne descendi kaj veturi kune kun ŝi al Nanjing. Ili geedziĝis en tiu urbo. Mia amiko Chen, kiu tiam loĝis en Nanjing, diris al mi poste, ke post sia alveno kun Xu al la urbo, Guo vizitis lin kaj intencis konfidi Xu al lia prizorgado. Post aŭskulto de ilia historio, mia amiko forte kortuŝiĝis, memvole cedis al ili sian ĉambron, ke Guo restu, kaj aranĝis ilian geedziĝon. Chen mortis pro ftizo en la komenco de 1941 ĉe Wuyi-monto en Fujian. Plurfoje li parolis al mi kun admiro pri ilia historio kaj estis kontenta pri si mem pro la cedo de lia ĉambro por ilia feliĉo.
Ankaŭ ĉi tie ne finiĝis la rakonto. Tiu geedza paro naskis du filinojn kaj vivis kvankam ne riĉe, tamen sen malpacigoj en la hejmo. Iii iris de loko al loko, fine fiksloĝiĝis en Shanghai. Guo skribis nombron da eseoj kaj ĉinigis kelkajn famajn eksterlandajn romanojn. Ilia vivo fariĝis pli sekura ĝis la japanaj kanonoj en la 13-a de aŭgusto de 1937 disrompis ilian malgrandan hejmon, kaj denove ili devis migradi. Kelkajn jarojn post la Liberigo, ili venis al Beijing kaj fiksloĝiĝis en Xidan-areo. Mi vizitis ilian domon en la kvindekaj jaroj. Guo maljuniĝis kaj fariĝis ne tiel parolema kiel en la junaj jaroj, sed li ridis pli multe. Mi penis, ke ili povos tiel vivi en feliĉa geedzeco ĝis la fino.
Sed la ungegoj de la kvarpersona bando etendiĝis ankaŭ al iliaj kapoj. Kiam la frapego falis, nur Xu estis hejme; tiam Guo instruis en Jinan-universitato en Guangzhou kaj la filinoj laboris aliloke. Ilia domo do estis konfiskita, la loĝanto estis "elbalaita" kaj Xu estis eskortita al Guangzhou. Tiam ŝia edzo jam estis fermita en “ĉelo por monstroj kaj demonoj" kaj neniu en Guangzhou povis ŝin akcepti. Do ŝi estis eskortita al ŝia hejmloko.
Pli poste ŝi iris vivi ĉe sia filino. Je la fino de la lasta jaro, mi ricevis neatendite ŝian leteron, en kiu ŝi diris al mi interalie, ke en somero de 1968 ŝi ricevis sciigon de la universitato, kiu informis ŝin, ke ŝia edzo "mortis pro sveno dum fizika laboro en varmega tago". Do li mortis en somero de 1968. Nun finiĝis mia rakonto. Ĉu mi povis atendi tian finon, kiam mi skribis la "milde ploran rakonton" en printempo de 1932? Ne nur mi ne, ĉu la knabino, kiu ne klinis sian kapon antaŭ la ŝnuro kaj tranĉilo, povis imagi al si, ke ŝi skribos al mi tian leteron post 45 jaroj?
Forpasis jam la pasintaĵoj. Sed hodiaŭ kiam mi relegas la malnovan verkon, klare mi revidas la okazintaĵojn antaŭ pli ol kvardek jaroj. Per kio mi konsolu la familianojn de la forpasinta amiko? Eble oni jam forgesis mian amikon. Sed lia kontribuo en disvolvo de niaj modernaj eseoj ne estos forgesita de la esplorantoj pri la historio de la ĉina moderna literaturo. Ĉe mi troviĝas tri libroj de eseoj "Ofero ĉe Vesperiĝo", "Kanto de Aglo" kaj "Blanka Nokto" verkitaj de li en la tridekaj jaroj kaj ankaŭ ĉinaj versioj de la romanoj "Nesto de Nobeletoj" kaj "Antaŭvespere" tradukitaj de li kaj versio de la romano "Rodin" polurita de li. Mi ofte ilin legos. Ili havas rajton ekzisti. Tial do ankaŭ la memoro pri tiu ĉi bonkora homo restos kune kun ili.
La aŭtoro, julio, 1978
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.