La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


AŬTUNO EN LA PRINTEMPO

Aŭtoro: Ba Jin

©2026 Geo

La Enhavo

21

Mi ne ricevis informojn de ŝi dum tri tagoj, kaj mi sentis ke mi maljuniĝis.

Matene mi jam komencis vagi sur la stratoj kaj revenis hejmen nur en vespero. Kiam mi malsatiĝis, mi manĝis en okcidentmanĝa restoracio; kiam mi soifis, mi prenis glaciaĵon en kafejo. Mia koro brulis.

Xu ne vizitis min dum pluraj tagoj. Mi deziris lin viziti, tamen mi timis lian predikadon de moderna moralo.

Mi unuopulo, unuopulo en soleco.

Nokte, mi lace kuŝadis sur la lito, sed mia penso vigladis.

"Morgaŭ ŝi certe revenos."

"Kion mi diros al ŝi?"

"Ŝi jam ne foriros post la reveno. Kaj ŝi estos mia por ĉiam."

"Eble ŝia patro ŝin detenos?"

"Eble okazis io neatendita?"

"Do ŝi ne revenos."

"Ŝi certe revenos, tion ŝi promesis."

"Si certe revenos, ŝi ne trompos min."

"Atendu, post tiu ĉi nokto ĉio fariĝos bone."

"Ho, kial printempa nokto estas tiel longa?"


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.