La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


AŬTUNO EN LA PRINTEMPO

Aŭtoro: Ba Jin

©2026 Geo

La Enhavo

15

Matene, antaŭ mia ellitiĝo, ŝi sendis al mi per iu paperslipon:

Ne venu vidi min! Mi eliras por fari aĉetadon kun iu amikino. Jen estas bukedo de lilioj por vi. Ĝin metu apud via kapkuseno kaj havu belan sonĝon kun ili ĉe vi. Kiam vi vekiĝos, vi vidos min jam ĉe via flanko.

Rong.

Mi akceptis la liliojn. Mi metis ilin al mia vizaĝo.

Ilia aromo memorigis al mi la bonodoron de ŝia hararo.

"Rong," mi murmuris ŝian nomon fojon kaj refojon, kaj mi endormiĝis.

Kiam mi vekiĝis, ne sciante la tempon, mi tuj sentis, la aromon de la floroj.

La lilioj ankoraŭ restis ee mia kapkuseno. Sed ŝi ne alvenis.

La unua ideo veninta al mi estis : "Iru vidi ŝin." Haste mi surmetis la vestojn kaj eliris.

Milda venteto, freŝa aero, brila suno, ombroj de verdaj foliaroj, aromo de floroj, birdaj kantoj, miaj malpezaj paŝoj.

Kiel bela estas printempo! Precipe la printempo kiu donas amon al mi.

Mi saltadis kaj ridetadis sur la vojo. Mi flarsentis aromon de lilioj kaj ekzumis per mallerta voĉo "Kie Estas Mia Kanto de Kantoj".

Baldaŭ mi jam vidis ŝian pordon.

"Ne rapidu," mi pensis. "Ŝi ne atendis mian alvenon.

Kion mi diros al ŝi unue?"

"Eble ŝi jam eliris, do la pordo estas ŝlosita."

"Kun kiu do ŝi eliris? Kiu estas la amikino?"

"Eble ŝi estas hejme kaj faras ludon kun mi. La amo ja plenas je ludoj."

Sed solviĝis la demando pri kiu mi min okupadis.

La barilpordo malfermiĝis kaj eliris du figuroj. Du vizaĝoj fulme preterpasis mian rigardon. Unu viro kaj unu virino.

La virino estis Rong. La viro estis tridekkelk-jara, kun grasa vizaĝo kaj kelkaj mallongaj lipharoj. Li estis nekonato.

Ili foriris kun la dorsoj al mia direkto.

"Kiu estas la viro?"

Mia tuta sango kuris al mia vizaĝo.

"Ŝi trompis vin. Kuratingu ŝin por forŝiri ŝian maskon," mi diris al mi kaj jam pretis ekkuri.

"Kiu estas la viro? Kio estas ilia rilato?" mi hezitis.

"Certe ŝia amato. Do estas ne mirinde, ke ŝi kondutis strange en la lasta tempo."

"Ne ludu farson," mi min avertis.

Mi staris tie en stuporo. La bluzo kun bluaj kradoj kaj bluserĝa Sun-Jatsen-fasona kostumo malaperis ĉe stratangulo.

Mi kviete lasis ilin foriri, starante en silento, timante ke ili povus sinturni kaj vidi min.

Malrapide mi iris al la verda barilpordo.

Kiel plaĉe aspektas la verda barilpordo en la suno kun la ruĝaj kaj blankaj floroj post ĝi.

Ŝia fenestro super la ŝtuparo estis malfermita, sed la blanka punta kurteno post la verda drata gazo malebligis vidon de ĉio en la ĉambro.

Kun la manoj sur la barilpordo mi atente rigardis ĉion ĉi tion.

Doloris al mi la koro. Ĝin mordetis ĵaluzo, malespero kaj soleco.

Mi plue rigardadis atente tion.

"Kial mi tion faris? Ĉu ili ne plu havos rilaton kun mi post hodiaŭ?" Mi mem ne sciis.

"Mi atendados ĉi tie dum la tuta tago, ĝis ŝia reveno," mi diris al mi.

"Reveninte al la loĝejo mi nepre elploros la ĉagrenon," mi diris al mi mem.

Mi volis plori, tuj ekplori, mi ne povis atendi ĝis ŝia reveno.

Ploru, vi viro trompita de virino.

Mi fortrenis mian lacan korpon.

Sur la strato ne estis sunlumo, nek aromo de floroj nek arbaj ombroj. Mi ne povis ilin percepti. Mi perceptis nur mian malĝojon.

La vojo ŝajnis ekstreme longa.

Reveninte hejmen, mi falis sur la sofon, kvazaŭ irinte tro longan vojon.

"Ne indas plori pro knabino. Mi ne volas esti viro servanta kiel distraĵo de virino."

Mi tiel diris, tamen larmoj fluis el miaj okuloj. Mi eĉ havis tiel multe da larmoj por verŝi!

Subite la vorto "memmortigo" aperis en mia kapo.

Mi rememoris mian memmortigintan fraton.

"Por viro trompita de virino, la plej bona venĝo estas memmortigo.

"Sed ĉu ŝi scios, kial mi memmortigas min?

"Probable ne.

"Eĉ se ŝi scios, tio ne alportos bonon al mi. Tiam mi ne havos senton, kaj krome ŝi ne sentos ĉagrenon.

"Mi skribos testamenton kiel mia frato.

"Sed oni eble ne kredos min. Ŝi restos viva kaj povos sin defendi per argumentoj, dum mi ne povos reveni el la tombo por paroli.

"Eĉ se oni kredos min, tio ne alportos bonon al mi.

Iuj eble mokos min: 'Stultulo!' Iuj eble adaptos mian historion al dramo por ludi en teatro kaj akiri monon. Tiom multe da viroj sin mortigis trompite de virinoj, sed ankoraŭ neniu virino estis punita pro tio.

"Do mi mortigu ŝin. Mi estu la unua punanto de virino kiu trompis viron.

"Sed ŝi estas tiel aminda. Estas bedaŭrinde ŝin mortigi !

"Do mortigu la grasvizaĝan viron en Sun-Jatsen- fasona kostumo. Mi vidu, ĉu ŝi ankoraŭ trompos min post la morto de ŝia amato.

"Sed eble la viro ne estas ŝia amato. Mi neniam lin vidis antaŭe. Se ŝi amus lin, kial do ŝi trompu min? Ŝi povus simple ignori min.

"Eble ŝi konatiĝis kun li lastatempe.

"Sed kial ŝi amu viron tridekkelk-jaran? Mi ne estas nepre malpli bona ol li. Kiel ŝi povus forlasi min pro li?

"Ŝi certe klopodas teni nin ambau.

"Ne, ŝi ne estas tia virino. La knabino amata de mi ne povas esti tia.

"Krome, ili iris ne en la maniero de geamantoj.

"La viro ne estas sia amato.

"Ili ne intence evitis min. Kial mi ne alkuris al ili por klarigi pri ĉio?

"Jes, mi devus kuratingi lin por tion fari. Tiam ĉiuj demandoj estus solvitaj.

"Mi mem kulpis en tio. Ĉu ŝi ne skribis, ke mi ne iru vidi ŝin?

Kial mi ne kredis ŝin?

"Vi suspektema molulo!"

La lastaj vortoj estas mia konkludo.

La lilioj apud mia kapkuseno aspektis moliĝintaj. Mi forgesis meti ilin en la vazon. Tiujn florojn ŝi speciale donacis al mi, sed mi ne bone flegis ilin.

Mi kuris al la lito kaj prenis ilin. Mi snufis la aromon kiu jam komencis malaperi.

"Se ŝi scius ĉi tion, ŝi ekplorus," mi pensis. Mi ŝanĝis la akvon en la vazo kaj enmetis la florojn.

Mi esperis, ke la pura akvo ilin revivigos.

"Ho floroj, vi nepre vivu por simboli nian eternan amon," mi preĝis en la menso.

Xu subite venis en la ĉambron.

Li ekmiris pro mia mieno.

"Lin, vi ĵus ploris?"

Mi ne respondis sed deturnis mian vizaĝon por rigardi la portreton de Garbo.

"Pro kio vi ploris?"

Anstataŭ respondi mi turnis mian rigardon al la foto de Rong.

"Certe pro amo, pro Rong." Li sidiĝis sur la sofo. "Lin, mi ja diris, ke via amo ne alportos bonan rezulton."

Lia voĉo plenis je melankolio.

"Sensencaĵo," mi replikis kolere.

"Mi admonas vin, ke vi ne donu al amo tiom da graveco, homo vivas ne sole per amo."

Mi volis intermeti: "Do per mono?" Sed mi ne tiel faris.

"Pro amo vi forgesis amikecon, pro Rong vi forgesis vian fraton. Tio ne decas. En via aĝo, vi devas preni seriozan laboron. Anstataŭe, vi perdas vian tempon kun knabino tagon post tago aŭ ploras kuŝante surlite.

Ĉu vi ankoraŭ estas viro?"

Li parolis kvazaŭ parkere deklamanta.

"Ĉu li hodiaŭ vidis Rong kaj la viron?" Tiu demando fulmis en mia kapo.

Sed mi pensis tuj: "Al tia diro vi jam alkutimiĝis, do ignoru tion!"

Mi subite iris al la skribotablo, prenis el tirkesto leteron de mia fratino. "Legu," mi diris donante al li kelkajn paĝojn.

"Informo pri la memmortigo de mia frato." Mi pensis:

"Tio ĉi fermos lian buŝon."

Li ĝemis dum legado. Poste li diris : "Vidu, tio ĉi estas leciono por vi."

"Sed kion vi povus fari pri tiuj, kiuj volontas esti trompita de virino ĝis la fino sen plendo?" mi diris obstine.

"Nenion mi povas. Ekzemple, se estas puto antaŭ vi, kaj mi diris al vi ke vi ne ensaltu, sed vi insistas ensalti.

Kion mi povus fari?"

"Do fermu vian buŝon," mi diris kun rideto ne de amuziĝo sed de kolero, kvankam mi ne koleriĝis pro li.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.