La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


AŬTUNO EN LA PRINTEMPO

Aŭtoro: Ba Jin

©2026 Geo

La Enhavo

17

Alvenis la testamento de mia frato. Ĝi estis ne tre longa, kun malpli ol dek mil vortoj.

Ĝia enhavo montris, ke ĝi ne estis skribita en unu tago, de la komenco ĝis la fino la skribado daŭris probable pli ol unu semajno. Fakte la punktoj je la fino montris, ke li ankoraŭ havis multe da vortoj nediritaj.

Mi mortigas min laŭ mia volo. Mi mem volas morti, neniu alia min devigis tion fari. Neniu alia respondecas pri mia memmortigo.

Tio estis la komenco de la testamento.

Mi volas morti, ĉar mi trovas ke estas pli bone morti ol vivi. Mi ne domaĝas la vivon. Mi domaĝas . . .

Mi amas ŝin, amos ŝin ĝis la morto kaj ĉiam deziros al ŝi feliĉon…

Mi min mortigas ne pro amo, sed pro la netolerebla vivo. Kaj netolereblan vivon oni devas f ini, kiel oni jam diris antaŭe.

Do eĉ antaŭ sia morto mia frato ankoraŭ diris bele. Sed en alia tago li skribis:

Kial gi edziniĝis al Wang-familio? Ĉu ŝi ne diris al mi multfoje, ke ŝi ne amas tiun viron kaj amas nur min?

Alitage li skribis:

Ŝi vere edziniĝis! Mia fratino diris al mi, ke ŝi volonte tion faris, kvankam la ideo venis de ŝia patrino.

Do la antaŭaj ĵuroj estis falsaj. Kiel stulta mi estis! Tiel longe ŝi trompis min, mi tamen ankoraŭ kredis ŝin senĝanĝe.

Alitage li skribis:

Kompatindaj estas vi viroj trompitaj de virinoj sen vekiĝo ĝis la morto! Mortigu vin, plej bone por vi estas morti!

Li skribis poste:

Ĉu mi povos postlasi ombron sur ŝia koro por ke ŝi neniam forgesu min, se mi mortigos min? Eble ne, ĉar la virinoj estas forgesemaj.

Li skribis iutage:

Mi min mortigas ne pro ŝi. Tion virino ne indas.

Li skribis poste:

Mi min mortigas vere pro ŝi. Mi ne povas plu vivi sen ŝi. Ĉu senama vivo povas nomiĝi vivo?

Alitage:

Kiom da memorindajoj estis en la pasinta vivo!

Lunaj noktoj, vesperoj de vento kaj pluvo, printempaj ĝardenoj, aŭtuna ĉirkaŭurbo, la tuta mondo kvazaŭ apartenis al ni ambaŭ. Tiam en la mondo troviĝis nur floroj, lumo, amo kaj varmo. Sed nun, ĉio do fariĝis doloraj memoroj.

Ŝi, kiu forprenis mian tutan amon, havis voĉon kantantan kaj ridetojn de anĝelo, tiel naivajn tiel purajn. Kiel ŝi povis kruele min forlasi kaj sin meti en alies sinon? Ĉu ŝi f orgesos ĉiujn siajn sanktajn ĵurojn? Ĉu ŝi sin ŝminkos, kovros per pompaj vestoj kaj perdados sian tempon kun tiu viro en teatroj, vendejoj kaj ĉe kartluda tablo?

Ne, mi estas certa ke ŝi ne tiel faros. Mi preferas morti ol vidi ŝin tiel konduti. Sed ŝi ja tiel kondutas nun!

Sur alia pago li skribis:

Nelibera geedziĝo, senama pariĝo,, malnovaj tradiciaj konceptoj . . . ruinigis mian feliĉon. Ĉu pro ili mi ankoraŭ vivu plu?

Mia senkompata avo, ŝiaj senkompataj gepatroj, forrabis nian junecon! Ĉu vi scias kiel tragika estas la vivo sen juneco? . . .

Sur alia paĝo:

Vi rifuzas doni kion mi volas kaj vi altrudas al mi kion mi ne volas. Vi ne konas mian koron, sed vi juĝis ĝin per via propra koro.

Por via portempa kontenteco vi ruinigis mian tutan vivon. Ĉu vi ne scias, ke mia tragedio daŭros dum la tuta vivo, se ĝi estos surscenigita de vi?

Tia vivo estus iom-post-ioma murdo. Estus pli bone .. .

Alitage:

Mi jam pretigis tranĉilon. Ĝi savos min, liberigos min de tiu ĉi netolerebla vivo.

Mi trinkis iom da roza vino, vino por adiaŭo.

La mondo min adiaŭas.

La vino ruĝas kiel sango. Mi glutis mian sangon.

Poste:

La luno estas bela. Mi ne povas morti en tia luna nokto.

Mi tre deziras foje revidi ŝin en ŝia hele blua bluzo, kun naiva rideto, sub la luno.

Mi volas nur diri al ŝi unu vorton aŭ surgenuiĝi antaŭ ŝi por esti kisita de ŝ i, kaj poste mi falos volonte en la inferon por eterne.

Sed tio ĉi estas nur neefektivigebla sonĝo.

Alitage:

Ekagu! Prenu la tranĉilon! Ĉu ankoraŭ estas io en la vivo kiun vi ne volas forlasi?

Ĉiu devas morti. Ankaŭ mi devas morti. Prefere morti per sia memlevita tranĉilo ol esti murdita iom-postiome.

Mi volas morti. La aliaj vivu, sed mi mortu. Si vivas, sed la knabino amata de mi jam mortis.

Mi trinkis la lastan pokalon da roza vino. Mi iom ebriiĝis.

Ankaŭ morgaŭ oni trinkos vinon, vinon el mia sango.

Atendu ĝis morgaŭ…

La testamento estis konservata de mia fratino. Krom ŝi, mi estis la sola kiu legis ĝin.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.