|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() AŬTUNO EN LA PRINTEMPOAŭtoro: Ba Jin |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Printempo. La flava kamparo verdiĝas. Freŝe verdaj folioj ĝermas sur la nudaj branĉoj. La suno milde ridetas al ĉiuj, birdoj kantas kaj flugas. Pompas floroj ruĝaj, blankaj, purpuraj.
Brilas steloj ruĝaj, verdaj, blankaj. Blublua ĉielo, libera vento, sonĝe bela amo.
Ĉiu havas sian printempon, ĉu vi aŭ mi, kaj ĉiu povas havi ĝojon, havi amon, ebriiĝi anime.
Sed aŭtuno ekploris en la printempo. Tiuprintempe, mi pasigis parton de mia vivo en ĉarma antikva urbo de suda Ĉinio.
Falis aŭtuna pluvo, tamen ĝi estis forblovita de printempa vento.
En serena tago post pluvo, kune kun du amiko j mi trairis kotan vojon, ŝtonplatan ponton kaj padon apud kampoj por viziti iun sudĉinian virinon, iun frenezan knabinon antaŭe ne viditan de mi.
Antaŭ la pordo de iu nemalgranda bienkorto ni haltis.
Knabineto parolanta nekompreneblan dialekton malfermis por ni la nigran barilpordon.
Tiu pordo estis malsama al tiu menciita en mia romano. Tie ĉi estis loĝejo de loka riĉulo.
En malhela ĉambro mi vidis la mastrinon. Granda lito kun framo por moskitvualo, granda junkmato, maldike vatita litkovrilo. Ŝi sidiĝis kaj mi vidis la supran parton de ŝia korpo. Ŝi estis knabino en sia flora aĝo.
Ni triope sidis sur longa senapogila benko kontraŭ la lito. Iu el la amikoj diris al ŝi kial ni ŝin vizitas. Ŝi nur ridetis silente, ridetis simile al ploro. Mi silente rigardis ŝin kelkfoje. Mi jam komprenis ĉion kion mia amiko diris al mi. Dum nia pli-ol-duonhora restado ni interŝanĝis ne pli of dek frazojn kaj ni vidis pli of dek aŭtunajn ridetojn de la knabino.
Mi adiaŭis kaj eliris de ŝi kun aŭtuna trista koro.
Mi ekmemoris la intencon de nia vizito, nian deziron iel ŝin helpi, kaj mi preskaŭ eklarmis.
La knabino, knabino en sia flora aĝo… la unuan fojon en la vivo mi ekkomprenis la signifon de freneziĝo.
Miaj klopodoj dum multaj jaroj, miaj libroj skribitaj per sango kaj larmo kaj la celo de mia vivo, ĉio tioo estis por helpi aliajn, por ke ĉiu havu printempon, ke ĉiu koro ricevu lumon, ke ĉiu havu feliĉon en la vivo kaj liberon en disvolviĝado. Mi vekis ĉe ili soifon, soifon al lumo; mi metis antaŭ ili aferon indan je ilia sindediĉo. Sed mia tuta strebado estis vanigita de aliaj fortoj. Mi vekis junan animon nur por ke li aŭ ŝi suferu eĉ pli neelteneblajn tretojn kaj turmentojn.
Kaj tiel la knabino freneziĝis. La malracia socisistemo, mallibera geedziĝo, la kateno de tradiciaj etikaj principoj kaj la despotismo en familio detruis nekalkuleblajn florantajn junajn animojn, kaj dum miaj 28 jaroj jam akumuliĝis en mi tiel multege da ombroj. En la aŭtuna rideto simila al ploro mi vidis la kadavron de tuta generacio de junuloj de la pasinteco. Mi kvazaŭ aŭdis doloran voĉon : "Jam estas tempo por tion fini."
"Aŭtuno en la Printempo" estas ne nur milde larmanta rakonto, ĝi estas ankaŭ alvoko de unu tuta generacio de junuloj. Mi levos mian plumon kiel armilon kaj sturmos por ili, mi krios senhezite al la formortanta socio : "J'accuse" (Mi akuzas).
La aŭtoro, majo, 1932
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.