La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


AŬTUNO EN LA PRINTEMPO

Aŭtoro: Ba Jin

©2026 Geo

La Enhavo

18

Rong venis vidi min en la vespero, post kiam mi ricevis la testamenton de mia frato.

Legante la testamenton de mia frato mi forgesis Rong, sed kiam mi vidis ŝin mi forgesis mian fraton.

Mia knabino ne perfidis min, mia knabino ne forlasis min; ŝi neniam ŝminkis sin forte, nek portis pompajn vestojn: ŝi ne perdis tempon kun alia viro en teatroj, vendejoj kaj kartludo; ŝi parolis kiel arĝenta sonorileto, kaj ridetis kiel sunlumo; ŝi akiris mian tutan amon. Pro ŝi mi forgesis mian fraton. Ankaŭ tio estis inda.

"Lin," ŝi vokis pli varme ol iam ajn. Mi sentis en ĝi suspiron.

Mi pensis, ke ŝi certe malĝojiĝis pro tio ke mi ne iris vidi ŝin hodiaŭ. Mi sentis min kulpa.

"Hodiaŭ mi ricevis testamenton de mia frato, tial…”

Mi diris kvazaŭ por min ekskuzi.

"Lin, mi reiros hejmen," ŝi diris firme, tamen mi denove aŭdis, ke flutaj malgajaj tonoj sonis en aŭtuna vespero.

"Reiros hejmen?" Mi laŭte diris sinforgese kaj la domo skuiĝis. Se ŝi reiros hejmen, do finiĝos nia afero.

"Jes, mi reiros morgaŭ matene, por vidi mian malsanan patrinon . . . kaj krome, por diskuti ion kun mia patro."

"Morgaŭ? Tiel urĝe? Mi pensis, ke vi neniam iros hejmen!" mi diris malespere. Mi falis sur la sofon kaj volis plori.

"Lin," ŝi diris kun voĉo pli tenera ol iam ajn, "ne maltrankviliĝu. Mi revenos post tri aŭ kvar tagoj."

"Neeble. Vi certe ne revenos, certe ne revenos." Mi forgesis ĉion alian, mi luktis por teni la forflugantan esperon.

"Ŝi foriros de vi por ĉiam," ŝtala grifelo forte gravuris tiujn vortojn en mian cerbon. Mi kovris la vizaĝgon per la manoj.

Ŝi ekĝemis. Ŝia voĉo penetris en miajn orelojn kaj doloris mian koron.

Ŝi iris al mi, sidiĝis sur la brakapogilo de la sofo.

Alpremiĝante al mi ŝi karesis miajn harojn per sia mola mano.

Mi rememoris: Kiam mi estis knabeto kaj ploris pro io, unu same mola mano karesis mian kapon. Tio estis mano de mia patrino. Ĝi jam forputris en la tombo.

Nun tiu ĉi mano anstataŭis ĝin, sed nur dum tiel mallonga tempo. Nun ankaŭ tiu ĉi mano forlasos min.

"Lin, kredu min, mi amas vin, mi amas vin tutkore.

"Mi amas vin pli ol ion ajn alian, eĉ pli ol min mem.

"Mi neniam trompos vin.

"Kial mi forirus senrevene?

"Kiun mi povus ami se mi forlasus vin?

"MI amas vin, mi neniam forlasos vin.

"En la tuta mondo vi estas la sola kiun mi amas.

"Kredu min, mi revenos post tri aŭ kvar tagoj.

"Nenia premforto povos detrui mian amon al vi.

"Mia amo estas eterna, kiel la steloj .. ."

Ŝi diris la suprajn vortojn. En tiuj vortoj estis larmoj, kiuj malsekigis mian koron kiel aŭtuna pluvo. Ploris ankaŭ mia koro.. "Ne reiru, promesu al mi ne reiri."

Mi tenis ŝian manon kaj karesis ĝin, kvazaŭ mi tenus mian lastan esperon.

"Lin, mi komprenas vian senton, sed vi ne restos longe en soleco. Eltenu nur tri aŭ kvar tagojn.

"Antau of velkigos la rozoj en la vazo mi jam revenos, denove estos ĉe via flanko."

Mia koro denove ricevis aspergon de aŭtuna pluvo.

"Kial elteni tri aŭ kvar tagojn? Eble vi longe restos hejme, ĉar ili certe ne lasos vin iri."

Mi rememoris la grasvizaĝan mezaĝulon. Ŝia foriro certe havas rilaton kun li.

"Ili ne povos ne lasi min iri. Mia koro estas ĉi tie, tial ili ne povos min deteni."

Ŝajne ŝi estis tute certa.

"Ili eble ruzas por trompe revenigi vin. Via patrino eble ne malsaniĝis, aŭ eble ili prenis la paraliziĝon kiel motivon."

"Ili ne povas tion fari. Eĉ se mia patrino ne havus alian malsanon, mi same devas reveni por vidi ŝin. Ŝi ofte ploris pro sopiro al mi. Kiel filino, mi devas iri konsoli ŝin."

Aŭskultante ŝian teneran melankolian voĉon, mi subite rememoris la vortojn diritajn de Xu.

Ĉiu havas sian patrinon, sed mi ne. Dum ŝi prizorgos sian patrinon, mi ne havos feliĉon…

"Kaj krome, mi interparolos kun mia patro pri io tre grava."

Kio grava? Certe nia afero. Se ŝi konsiliĝos kun li pri tio, tiam do ni havos.

"Ĉu via patro ne tre abomenas aliprovincanojn?" mi demandis surprizite.

"Ne gravas. Mi amas vin, do nenio povos malhelpi. Ŝia voĉo tremetis, kvazaŭ ŝi ne estis tre certa pri tio.

Do ŝi diris klare, ke ŝi iros interparoli kun sia patro pri nia afero. Kial ŝi devis iri? Certe io okazis.

"Rong, ne reiru. Peti konsenton de via patro signifas frapigi vian kapon kontraŭ muron. Ĉu ne estos tre bone, se nia afero iros kiel nun?"

Ŝi ekridis aŭtunan rideton, kiu faris min plorema.

"Vere suspektema viro vi estas! Ĉu mi ne konas mian propran patron? Kaj krome mi iros vidi mian patrinon en malsano, mi konvinkos ŝin, ke mi bone vivas ĉi tie, por ke ŝi trankviliĝu."

Patrino, patrino, ĉiam patrino! Sed mi ne havas patrinon.

"Kial vi nepre volas reiri hejmen? Ĉu ne estus pli bone, ke ni kune iru en la estonteco?"

"Lin, kial vi ne volas kredi min? Mi amas vin. Ĉu tio ne estas bona garantio? Se mi volus trompi vin, mi forirus sen sciigo al vi.

"Ne plu parolu pri tio. Alie mi koleriĝus kaj rifuzus interparoli kun vi.

"Vi ankoraŭ ne povas kompreni mian amon al mia patrino.

Se mi ne reirus, mia koro maltrankviladus."

"Denove via patrino!" mi pensis malpacience.

Subite la malgrasa vizaĝo de Xu aperis antaŭ mi. Li riproĉis min per sia trista voĉo per kiu li plendadis pri la vivo: "Ne neglektu dececon pro egoismaj konsideroj.

Ne detenu ŝin de hejmeniro por vidi la malsanan patrinon."

Xu ne estis en la ĉambro sed en mia menso.

Per kio mi respondu lin? Mia feliĉo estas forrabita de alies patrino.

"Iru do. Forflugu mia espero kaj forkuru mia feliĉco.

Mia amo ĉiam akompanos min, ĝis la morto. Ŝi ne trompos min.

Mi kredas ŝin, mi kredas ŝian amon."

Mi klopodis por min konsoli per tiuj vortoj, post la senesperiĝo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.