La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


AŬTUNO EN LA PRINTEMPO

Aŭtoro: Ba Jin

©2026 Geo

La Enhavo

8

Revenis la printempo en nia amo. Mi pasigis kelkajn printempajn tagojn en sinsekvo. Ankaŭ falis aŭtunaj pluvoj en ili, sed rapide la aŭtuno forpasis.

Ŝi sendis al mi grandigitan foton pri ŝi mem. Mi deprenis la bildkadron de sur la muro kaj kovris Janet Gaynor per ŝia portreto.

Anstataŭ Janet Gaynor nun ŝi rigardas malsupren kaj ridetas al mi. Estas printempa rideto.

Riĉa nigra hararo, sveltaj brovoj, grandaj brilaj okuloj, ĉarmaj lipoj kun rideto.

"Mi amas vin," voĉo simila al sonoro de arĝenta tintilo aŭdiĝis el la iom malfermita ĉarma buŝo. La du grandaj brilaj okuloj lumigis mian tutan korpon. Ĉu mi sonĝas?

"Rong, mi amas vin, ĉiam amas vin, pli ol ĉion alian en la mondo," mi murmuris al mi mem kvazaŭ deklamanta poemon.

Antaŭ ŝia persono mi diris: "Mi amas vin." Kiam mi estis sola en mia ĉambro, mi same diris : "Mi amas vin."

Kiam longan-arboj floris, mi konatiĝis kun ŝi. Kiam maturiĝis longan-fruktoj, mi enamiĝis al ŝi. Nun la longanarboj ekfloras denove, kaj mi ankoraŭ murmuras al ŝia foto :

"Mi amas vin."

Vi molulo!— mi kovris mian vizaĝon per la manoj kaj falis sur la sofon.

Mi ekmemoris kritikon de Xu al mi : "Vi estas kaptito de pasio."

Mi esperis, ke vere tiel estas. Mi sonĝis pri fariĝo de kaptito de pasio. Se mi fariĝus tia, Rong delonge jam apartenus al mi.

Kiel mi povus fariĝi kaptito de pasio? Feliĉa kaptito de pasio !

Mi preskaŭ freneziĝis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.