La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


AŬTUNO EN LA PRINTEMPO

Aŭtoro: Ba Jin

©2026 Geo

La Enhavo

13

Letero de mia pli juna fratino alvenis finfine. Ŝajne ĝi iom malfruis, tamen estis longa.

Ĝi diris, ke mia frato memmortigis pro amo.

Li enamiĝis al filino de iu parenco kaj la knabino amis lin.

Tio estis ilia unua pura amo, simila al tiu en la filmo.

Sed samtempe alia junulo enamiĝis al la knabino. Mono, socia pozicio, honoro… obstaklis sur la vojo de amo. Lia svatiĝo estis rifuzita de ŝia familio. La poezia unua amo profunde vundis lian koron. La knabino edziniĝis al iu alia, dume mia avo devigis mian fraton preni knabinon, kiun li ne amis.

Vanis liaj petegoj kaj kontraŭstaro, kaj li povis trovi nenian eliron.

Sekve li tranĉis al si la gorĝon per sia propra mano.

Tiel finiĝis lia mallonga vivo.

Lia morto vekis pli da teruro ol larmoj kaj simpatio.

Li kuŝas por eterne apud la tombo de miaj gepatroj, ĉirkaŭate de multaj cipresoj. Antaŭ lia tombo estas kelkaj malgrandaj persikarboj, kiuj ne donas fruktojn sed rozkolorajn florojn en printempo, florojn similajn al la vangoj de la amata knabino.

Mia fratino diris al mi, ke mia frato postlasis testamenton kaj ŝi sendos al mi kopion post ordigo de ĝi.

Mi atendis lian testamenton, pensante ke en ĝi certe estas multaj aferoj sciindaj por mi.

Sed miaj okuloj jam komencis larmi.

Mi ploris ne nur pro tio ke li estis mia frato kaj li amis min, sed ankaŭ pro tio ke li estis forlasita de virino.

En la tempo de Garbo, ankoraŭ estas viroj similaj al mia frato forlasita de virino kaj pelita al memmortigo! Mi neniam atendis tion.

Rong mensogis. En tiu ĉi socio ne nur la sorto de la virinoj estas tragika. Ankaŭ mia frato estis senigita je sia printempo.

La okuloj de Garbo rigardis malsupren sen rideto. Ŝia mieno ĉiam estis malgaja.

"Ĉu ŝi havas ion por diri al mi? Ĉu ŝi nur dirus, ke la sorto de la virinoj estas pli mizera ol tiu de la viroj?"

"Rong, Rong, donu al mi respondon!"


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.