La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


AŬTUNO EN LA PRINTEMPO

Aŭtoro: Ba Jin

©2026 Geo

La Enhavo

22

Mateno. Sunlumo venis en mian ĉambron ridetante.

Mi frotis la lacajn okulojn kaj oscedis al la suno.

Lastanokte mi sonĝis pri ŝia reveno kaj ŝi diris multajn dolĉajn vortojn al mi.

Mi vestis min elegante kaj iris al la doko por ŝin renkonti.

Longe mi atendis la malgrandan vaporŝipon. Kiel ĝi malfruiĝis hodiaŭ! Sed en tiu tago ĝi forveturis tiel rapide!

La vaporŝipeto alvenis. Ĝia sireno igis mian koron ĝoje batadi.

Mi veturis al ĝi per boato.

Multaj pasaĝeroj kaj pakaĵoj komencis descendi de la vaporŝipeto.

Mia rigardo serĉadis mian Rong.

Estis viroj kaj virinoj, junaj kaj maljunaj, sed ne estis la knabino kun du grandaj okuloj kaj longaj sveltaj brovoj.

Mi rapidis sur la ŝipon kaj vokis ŝian nomon. Ne aŭdiĝis ŝia respondo.

Mi kuris al la supra ferdeko.

Ĉe la ŝtupetaro nombro da pasaĝeroj interpuŝiĝis por descendi rapide. Atente mi rigardis ĉiun vizaĝon.

Mi atingis la supran ferdekon. Tie restis nur malmultaj pasaĝeroj.

Mi vokadis la nomon de Rong, kaj ili rigardis min scivoleme.

Dufoje mi traserĉis la ŝipon, sed ne trovis Rong.

"Certe ŝi jam elŝipiĝis," mi pensis sage.

"Certe," mi ec konvinkigis.

Mi veturis returnen, ascendis la bordon kaj kuris al mia domo.

Ekvidinte mian pordon, mi ekkuregis ignorante la bojantan hundon. Mi puŝmalfermis la pordon kaj kriis: "Rong!"

Neniu respondis. Ĉio en la ĉambro restis same kiel kiam mi eliris. Neniu estis veninta.

"Stultulo! Ŝi certe iris unue al sia loĝejo!" Tio estis mia dua ideo, pli saĝa ol la unua.

"Ŝi certe atendas vin en sia domo!" Mi tuj kuris al ŝia domo.

La fermita verda barilpordo ne cedis je mia puŝo.

Mi premis la butonon de la elektra tintilo, sed neniu respondis.

Mi frapadis je la pordo, neniu respondis. Interne de la pordo floris ruĝaj kaj blankaj floroj. Ili komencis velki. Mi ekpensis pri la rozoj en mia domo.

La blanka punta kurteno post la verda dratgazo nevidebligis ĉion en la ĉambro.

La suno karesis mian dorson, ĝemis melodio de violono.

Mi preteriris la najbaran domon kaj iu infano ridetis al mi.

"Eble ŝi revenos morgaŭ," venis en mian kapon la tria saĝa ideo.

Sed tro malproksima estis tiu morgaŭ.

Mi nepre skribos al ŝi por demandi la kaŭzon.

"Baldaŭ velkigos la rozoj, sed kial vi ankoraŭ ne revenas?"


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.