|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() AŬTUNO EN LA PRINTEMPOAŭtoro: Ba Jin |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
"Zheng Peirong![4]"
Tiun nomon mi rimarkis unuafoje en registrolibro de iu lernogrupo en mezlerne jo de urbo C, kien mi iris por instrui la anglan lingvon.
Tenante la registrolibron per ambaŭ manoj, mi vokis la nomojn unu post alia kaj paŭzis post ĉiu voko por atente rigardi la vizaĝon de la respondanta lernanto.
Kaj mi venis laŭvice al la nomo Zheng Peirong.
Neatendite aŭdiĝis respondo simila al sonoro de arĝenta tintilo. Paro da grandaj okuloj de juna knabino min rigardis.
Ŝi havis ovalan vizaĝon kaj ŝiaj ruĝaj lipoj montris scivoleman rideton. Sed ŝi tuj petoleme klinis sian kapon, kaj mi povis vidi nur ŝian riĉan nigran hararon mallonge tonditan.
Tiamaniere ni interkonatiĝis.
Ŝi ne loĝis en la lernejo, tamen ŝi alvenis frue kaj foriris tarde. Ŝi ofte venis en mian ĉambron por fari al mi multajn demandojn, kaj pli poste eĉ demandojn, kiuj tute ne koncernis lecionojn donitajn de mi. Kiam ŝi reaperis post la somera libertempo, ni havis ŝancon por kune promeni ekster la lernejo.
Malantaŭ la lernejo fluis rivereto, sur kies bordoj kreskis longan-arboj[5]. En tiu arbareto mi pasigis ĝojajn horojn.
Kiam la arboj floris, mi konatiĝis kun ŝi. Kiam ili fruktis, ni jam fariĝis intimaj geamikoj.
Longan-arboj kun verdaj folioj kaj flavaj fruktoj. Ŝi ŝatis longan-fruktojn, ankaŭ mi ŝatis ilin.
Inter la verdaj foliaroj de la grandaj longan-arboj pendis grapoloj de malgrandaj rondaj olive flavaj fruktoj. Per nura etendo de la brako ni povis depreni kelkajn el ili por manĝi en la arbareto aŭ sur la bordo.
Blanketa fruktokarno, bruna kerno, olive verda ŝelo; du paroj da okuloj, paroloj pri diversaj temoj. Ni enamiĝis.
Pro ŝi mi forlasis la urbon C. Kaj pro mi, ŝi venis ĉi tien antaŭ nelonge.
Mi loĝis ĉe mia amiko, kaj ŝi ĉe sia amikino.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.