|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() AŬTUNO EN LA PRINTEMPOAŭtoro: Ba Jin |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
En la sekvanta mateno mi akompanis ŝin ascendi al malgranda vaporŝipo.
Sur la ŝipo ni interŝanĝis nur kelkajn vortojn kaj mi estis elpelita de fajfo de la sireno.
Antaŭ la disiĝo mi premis ŝian manon, mi rimarkis ke ŝiaj okuloj malsekiĝis.
"Atendu min . . ." Ŝi eĉ ne povis fini tiun frazon. "Vi nepre revenu!" Sed mi finis mian frazon.
"Revenu frue," mi ridetis al ŝi, dum larmoj ruliĝis el la okulanguloj.
Sidante en la boato, kiu nin alportis tie, mi mansvingadis al ŝi kun kapo returnita al ŝi, sed ŝi estis kaŝita de grasa virino.
"Ĉu sonĝo aŭ realo?" mi demandis min foje kaj refoje, rigardante la foriĝantan malgrandan vaporŝipon.
Mi revenis al la loĝejo kaj lace falis sur la liton. Mi volis dormi, sed ne povis endormiĝi; mi volis plori, sed ne havis larmojn; mi volis stariĝi, sed mankis al mi forto.
Mi povis nur gapadi al la plafono.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.