La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


AŬTUNO EN LA PRINTEMPO

Aŭtoro: Ba Jin

©2026 Geo

La Enhavo

26

Kiam aŭtuno alproksimiĝis al sia fino, mi decidis reiri al la hejmloko. Mi jam mendis bileton por ŝipveturo.

Antaŭvespere de mia ekveturo, mi ricevis du leterojn pere de Xu.

Lin, venu por vidi min refoje! Mi jam kuŝas sur mia mortlito. Sed mi nepre volas foje vidi vin antaŭ la morto, por peti de vi pardonon. Venu ĉiel ajn, mi nepre volas vidi vin.

Mi estas malsana jam de pli ol monato. La morto ne estas timinda, precipe por mi, kiu perdis ĉion.

Sed la soleco, la soleco de mia koro, morto en soleco, soleca kuŝado en tombo kun vento bruanta ĉe la arboj kiel multaj plorantaj funebrantoj — kiel mia koro povas elteni ĉion ĉi tionl La aŭtuna suno ne plu brilos sur mia kapo. Miaj dentoj ne plu povos senŝeligi longan-fruktojn. La maldolĉaj drogherbaj dekoktaĵoj, ĉiam tiel maldolĉaj.

La vortoj de mia patro kvazaŭ citaĵoj el klasikaj verkoj kaj lia vizaĝo simila al tiu de ikona f iguro.

Mi ofte kaŝe forverŝis dekoktaĵojn, kiam neniu ĉeestis. Kial mi ankoraŭ prenu tion? Ĉu morto ne estas pli bona por mi ol vivo?

Baldaŭ venos la Sepa de la Sepa Monato. Kiel tiam brilos la steloj en la ĉielo! Estas bedaŭrinde, ke mi ne povos ellitiĝi por rigardi la ĉiujaran rekuniĝon de la Bovpaŝtisto kaj la Teksanta Knabino.

Kiam mia Bovpaŝtisto venos vidi sian Teksantan Knabinon?

La maro, ĉielo, steloj . . . kiel mi sopiras ilin!

Mi neniam estos edzinigita al la f amilio Chen. Estu trankvila, ke neniu forto povos forrabi mian korpon. Mi donis mian koron al vi kaj la korpon al la morto. Mi jam mortas.

Mi amas vin, mi amos vin por ĉiam!

Ĉu vi ankoraŭ malamas min? Ĉu vi ne pardonos min pro la mallonga letero?

Venu! Venu al mi! Mi estos ĝoja eĉ se vi riproĉos min, ĉar mi vidos ke vi estas sekura kaj la pistolo de mia patro ne trapafos vian kapon.

Venu! Venu kiam miaj vangoj ankoraŭ roze floras.

Via Rong Tio estis la unua letero.

S-ro Lin, mia pliaĝa kuzino mortis je duono post la naŭa en la 25-a de la kuranta monato. Antaŭ sia morto, ŝi ofte vokis vian nomon. Ŝi petis ke mi detondu tufon de ŝiaj haroj kaj ĝin sendu al vi. Jen mi plenumis ŝian volon.

Ŝi mortis sen doloro. Sur ŝiaj vangoj estis roza koloro, ŝiaj okuloj iom fermiĝis kaj rideto ludis ĉe ŝiaj buŝanguloj. La aŭtuna suno brilis sur ŝia vizaĝo kaj ni pensis ke ŝi endormiĝis!

Ŝiaj lastaj vortoj, aŭditaj de mi, estis: 

"Amo . . . eternaj steloj
. . .
eterna kiel la steloj…"
Bonan sanon mi deziras al vi!
Sincere via
Zheng Peiyu
[10]

La dua letero estis skribita de ŝia kuzino, je tri semajnoj post la unua. Ĝi estis skribita antaŭ dekkelkaj tagoj.

"Kiam la leteroj atingis vin?" mi kriis al Xu.

"Vi povas sciiĝi de la datostampo. Mi intence ilin kaŝis de vi, timante ke ŝiaj leteroj igos vin ŝanĝi vian planon de hejmeniro kaj denove vin kaptos per reto de amo. Pro tio mi ilin liveras al vi nur hodiaŭ. Mi volis, nur bonon al vi."

Ruĝiĝis la malgrasa vizaĝo de Xu kaj lia plenda voĉo balbutis.

Longan momenton li uzis por pene fini la supran parolon.

Evidente li honeste kaj mallerte klopodis por sin pravigi.

Estis la unua fojo, ke mi vidis tiun moraliston ruĝiĝi. Sed mi preskaŭ ekploris de kolero.

"Legu," mi donis al li ambaŭ leterojn, insultante en mi: "Via moderna moraloprediko ruinigis min kaj mortigis ŝin!" Mi tamen ne eldiris tion. Estis vere, ke li volas bonon al mi.

Nun vere finiĝis ĉio.

Mi falis sur la sofon kaj elprenis la tufon de nigraj haroj. Mi ekzamenis ĝin sur mia manplato.

Roza bluzo, mallonga nigra jupo, brilaj grandaj okuloj, sveltaj brovoj, nigra mallonga hararo… homfiguro aperis antaŭ mi.

Sed ŝi malaperis en palpebrumo.

Mi fikse rigardadis la nigrajn harojn kaj mallevis la kapon ĝis mia vizaĝo preskaŭ tuŝis ilin. Mi kvazaŭ sentis aromon de lilioj.

Mi kisis ilin kiel belan memoron. Kiel molaj haroj! Haroj kun aromo de floroj!

Haroj kiuj rememorigis al mi la printempon en suda Ĉinio!

Sed ĉu povus ankoraŭ esti la sezono de printempo en mia vivo?

1932


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.