|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() AŬTUNO EN LA PRINTEMPOAŭtoro: Ba Jin |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Mi ne plu eliris por promeni, ĉar la printempo jam forpasis.
Mi ne plu iris al la ĝardeno, ĉar la floroj en ĝi ne plu estos tiel ĉarmaj kiel antaŭe. La suno ne plu ridetis al mi, la steloj ne plu glimbrilis.
En mia ĉambro ne estis aromo de floroj nek sunlumo.
Troviĝis en ĝi nur la portretoj de Rong kaj Garbo, la testamento de mia frato kaj miaj suspiroj.
Mi sonĝis tuttage en la loĝejo, aŭ pri mia memmortigo aŭ pri ŝia murdigo.
"Vi viroj trompitaj de virinoj sen vekiĝo ĝis la morto !"
"Mortigu vin, plej bone por vi estas morti!"
Sed mi ne havis la kuraĝon levi mian tranĉilon.
Xu alvenis.
Li informiĝis pri nia afero kaj min admonis per la melankolia voĉo, per kiu li kutimis plendi kontraŭ la vivo:
"Mi ja diris, ke via amo ne alportos bonan rezulton."
"Sed mi amas ŝin, amas ŝin kun plene dediĉita koro," mi argumentis kolere. Mi sciis, ke li tuj komencos sian predikon pri sia moderna moralo.
"Homoj ne vivas nur per amo.
"Tute ne gravas la forlaso de virino. La mondo estas tre vasta kaj virinoj estas nur sensignifa parto de ĝi.
"Nenio estas pli stulta ol la memmortigo de via frato pro virino.
"Mi ne volas vidi vin salti en puton.
"Ja estas multaj knabinoj, kial do fikse ligi vian koron nur al Rong!
"Kiel abomeninda estas la vivo en la ĵurnala oficejo!"
Finfine li transpasis de moralprediko al plendo pri la vivo.
"Patrino, mia patrino!…"
La sola afero, kiun li ne povis forgesi, estis lia patrino.
Mi ne havas patrinon. Mia patrino mortis antaŭ longe.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.