La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


KUNDAR

Aŭtoro: Ret Marut

©2026 Geo

La Enhavo

15

Kaj Kundar paŝis tra la arbaro. Kaj tie li venis al la lastaj arboj, kiuj estas ankaŭ la unuaj. Sed vidu! Jen multe da popolo proksimiĝis renkonte al li.

Ili serĉis sub ŝtonoj kaj arboj, en florokalikoj kaj ĉe herbotigoj, sur musko kaj sub plugitaj terosulkoj.

Kaj li demandis: „Kiun vi serĉas?“

Kaj ili respondis: „Ni serĉas nian malgrandan ĉarman reĝinon!“

Kaj li demandis: „Kial?“

Kaj ili cirkle enfermis lin, rigardis al li, montrosignis al li kaj skuis la kapojn.

Kaj ili parolis ankoraŭfoje kordisŝire plendante: „Ni serĉas nian junan, malgrandan, ĉarman reĝinon jam dum dek tagoj!“

Kaj ili tre ploris.

Sed post pluaj dek tagoj, la onidiro estis disvastigita:

„Sovaĝa urso disŝiris ŝin en la arbaro!“

Kaj denove post dek tagoj leviĝis alia onidiro: „Ŝi ripozas en profunda dormo en monto!“

Kaj jen denove post dek tagoj diris la popolo: „Ŝi kuŝas en profunda lago!“

Kaj jen oni deklaris en la tuta lando: „La juna reĝino estas morta, ŝi mortis dum la naskaj doloroj!“

Kaj tra la tuta lando sonoris la sonoriloj kaj oni malhisis la flagojn kaj nigraj flagorubandoj flirtadis.

Sed la popolo ne akceptis tion kaj fariĝis plena de sankta sopiro kaj diris: „Elaĉeto! Elaĉeto! Elaĉeto! Ni atendas vin!“

Kaj la marŝalo havis la kortegan kuraciston subbrake, trenis lin tra ĉiuj stratetoj kaj diris sen interrompo: „Nu, ĉu mi ne diris tion ĉiam! Jen la rezulto! Sed neniu atentis miajn vortojn.“

Kaj kiam ankoraŭfoje pasis luno, la popolo fidis al nenio plu.

Kaj ĝi estis plena de duboj kaj demandoj kaj turmentoj. Kaj ĝi disvastiĝis sur la tuta Tero por serĉi sian junan reĝinon.

Elmigris viroj, inoj kaj infanoj.

La oldulojn, la malsanegulojn, la malsanulojn kaj la gravedulinojn kaj ĉiujn, por kiuj la vojo estis tro streĉa, kiuj kuŝis en profunda dormo, mortigis la kompatemaj homoj kaj enfosis ilin.

Kaj kien ajn ili venis, ili ĉiuj demandis: „Ĉu vi vidis nian junan reĝidinon?“

Kaj tiel ili faris tion ĉiuloke kaj ĉe ĉiu migranto.

Sed oni mokis kaj kaj ridis pri ili.

Kaj tial ili vagis senorde for.

Kaj la floranta lando fariĝis dezerta kaj malplena kaj ĝia elspiro ŝtonigis ĉiun, kiu venis en ties proksimecon.

Kaj Kundar staris malproksime kaj rigardis la urbon denove en la lumo de la subiranta suno.

Sed la urbo, iam tiom bone nutrata kaj tiel bone armita kaj loĝata de satuloj kaj de trankviluloj ŝrumpis kaj estis fine kiel kampo kun ŝtonoj.

Kaj supre super la urbo elstaris la reĝa burgo. Kaj iliaj fenestroj kaj kreneloj briletis kaj ardis ruĝe.

Kaj Kundar pensis pri la reĝa burgo kaj ĉiuj ĉambroj, en kiuj ili vivis.

Kaj li levis sian voĉon kaj parolis: „Sankta estas la sojlo super kiu viaj piedoj paŝis! Sankta estas la kurteno, kiun via mano tuŝis! Sankta estas la kuseno, sur kiu via kapo kuŝis!“

Kaj la burgo diseriĝis kaj disrompiĝis.

Kaj li diris: „Ŝtonoj ili denove estos, de kiuj ili estis prenitaj.

Sed ŝtonoj parolos, kie la koroj de la homoj sangas! Savo okazos al la homoj per larmoj kaj multe da doloroj kaj multe da korsuferoj! Savo okazos per demandoj kaj serĉado kaj migrado! Ek do, ni iru vojeraren, kie sola estas la vero, la saĝo, la savo kaj la vivo.

Kaj kiam li do estis parolinta tion, li foriris en foran landon ankoraŭ je la sama vespero.

F I N O


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.