|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KUNDARAŭtoro: Ret Marut |
©2026 Geo
|
Kaj la ino iradis ĝis ĝi venis al lago.
Kaj kiam ŝi staris ĉe la akvo kaj tuŝis per la pinto de sia ŝuo gracian ondon, jen ŝia koro fariĝis granda kaj plena.
Kaj ŝi levis siajn okulojn kaj jen: ĉe la bordo kontraŭe sidis homo.
Kaj ŝi iris al li kaj diris: „Sinjoro Kundar, kiun vi serĉas?“
„La profundon, nobla ino, mi serĉas la profundon.“
Jen diris la ino: „Kaj ĉu vi, sinjoro Kundar, opinias trovi ĝin en la lago?“
Jen diris Kundar: „Tion mi ne opinias.“
Jen diris la ino: „Nu, en ordo, kie vi do pensas trovi la profundon?“
Jen diris Kundar: „Ho, mi ne scias. Sed mi serĉas ĝin.“
Jen diris la ino: „Kaj se vi trovos ĝin, la profundon, kio tiam estu?“
Jen diris Kundar: „Tiam mi estos morta. Kaj mia koro estos trovinta la trankvilon kaj la sopiro de mia animo estos kontentigita.“
Kaj la ino staris ĉe li kaj karesis permane lian hararon.
Sed Kundar rigardis en la akvon.
Jen diris la ino: „Pripensu, amiko mia, viaj kantoj estas en la popolo. Oni kantas viajn kantojn ĉe nuptoj kaj ĉe la morto de homoj; la infanoj kantas ilin ĉe siaj rondodancoj kaj ĉe siaj ludoj; la viroj kantas ilin, se ili estas ĝojaj, ĉe vino; la inoj kantas ilin, se ili lulas siajn bebojn en la dormon; la knaboj kantas ilin en la arbaro kaj sur la vastaj herbejoj kaj kampoj, se ili volas gajni la koron de sia knabino; la knabinoj kantas ilin, se ili plektas florkronojn kaj vagadas vespere tra la apudriveraj herbejoj; la fabelorakontistoj kantas viajn fabelojn kaj kantas viajn baladojn sur la foirplacoj kaj ricevas multe da tintantaj moneroj de la popolo, kiu aŭskultas ilin; sed vi, amiko mia, ne havas tegmenton sur via kapo kaj ne havas lokon, kie vi povus protekti vian korpon kontraŭ la aĉecoj de la vetero, vi ne havas lokon, kie vi povus meti vian kapon kviete kaj sen timo.“
Jen diris Kundar: „Tie, kie kuŝas mi, estas mia loko, kaj kie mi staras, tie estas mia domo kaj kie mi migras, tie estas mia hejmlando.“
Jen diris la ino: „Kaj vi iradas en vestoj kiel la plej malriĉa el mia popolo kaj havas nek panon nek pfenigon aĉeti al vi kruĉeton kun vino.“
Jen Kundar turniĝis flanken, derompis anemonon, kiu kreskis sub arbo, surgenuiĝis, tenis la floron alte kaj diris:
„Rigardu, nobla ino, tiu ĉarma anemono ne posedas pfenigon kaj tamen ĝi estas pli lukse vestita ol ĉiuj reĝoj de Tero. Ĝi ne volas esti io alia krom vivi kaj flori kaj ĝojigi tiun, kiu volas ĝojigi sin je ĝi. Ĉu ĝia majesta vesto ne estas ĝia animo? Kaj tiel do mia vesto estas animo mia. Se Dio surmetas al mi jakon survoje, nu, en ordo, mi prenos ĝin. Ĉu tiu anemono faras alian?“
Jen diris la ino: „Nu, do, kial vi kantas viajn plej belajn kantojn kaj demandas neniam, kiu aŭdas kaj kiu portas ilin plu?“
Jen diris Kundar: „Ĉu vi vidas la merlon tie, nobla ino?“
Jen diris la ino: „Certe, mi vidas ĝin.“
Jen diris Kundar: „Kaj ĉu vi aŭdas kanti ĝin?“
Jen diris la ino: „Mi aŭdas ŝin kanti.“
Jen diris Kundar: „Nu, do, nobla ino, demandu la merlon, kial ĝi kantas kaj ne afliktiĝas pri tio, ĉu vi volas aŭdi ĝin, ĉu ne, ĉu vi donas manĝon al ĝi ĉu ne. La merlo al vi donu la respondon anstataŭ mi.“
Jen diris la ino: „Sinjoro Kundar, vi devus esti reĝo inter la homoj kaj porti kronon.“
Jen diris Kundar: „Kiel mi povus esti tiu, kiu mi estas kaj kiel porti tion, kion mi portas. Nomu al mi la potencan reĝon de l‘ tero, kiu kapablus doni al mi kronon. Ĉu vi opinias, ke vi povus trovi tian reĝon?“
Jen diris la ino: „Tian reĝon mi verŝajne ne trovus.“
Jen diris Kundar:
„Kor', mia kor', kiel sangas vi!
Psiko, psik' mia, kiel serĉas vi?
Ho, Di‘, se venas vi animen pro morn' al mi,
lasu min perdiĝi nun en vi!
Vasta foro, ve-kvieta loko,
ŝajnas, ke eternas la voko!
Eternsoifa homanimo!
Eternsoifa homanimo!“
Perlo falis sur la kapon de Kundar. Kaj ŝi ruliĝis malsupren en manon de li.
Kaj Kundar diris mallaŭte: „Jen briltrema diamanto ekestinta el la sangoguto de plena homa koro.“
Kaj li eksaltis, kaptis la radiojn de Suno, metis ilin en la perlon kaj vokis: „La komercistoj ja diras, ke en la trezorejo de la reĝo Sugolhari troviĝas la plej bela kaj plej rara perlo de l‘ mondo.“
Jen diris la ino: „Tiel diras la fremdaj komercistoj.“
Kaj Kundar vokis: „La komercistoj estas mensogantoj kaj ŝakristoj.“
Kaj la ino rigardis lin kaj ridetis kun ĝoja mieno kaj diris post certa tempo: „Sinjoro Kundar, ĉu vi volos akompani min dum parto de la vojo, mi intencas fariĝi dankkulpa al vi.“
Kaj kiam ili venis al la rando de la arbaro, diris la ino: „Tie staras miaj servistoj, ĝuste tie, kie la ĉielo kliniĝas al Tero kaj tamen mi konas neniun el ili, kiu kapablus porti min supren, ĉu en la aeran alton ĉu en la dolĉan forgeson ĉu al la vero ĉu al la profunda pureco de l‘ animo.“
Kaj ŝi etendis manon al Kundar. Kaj kiam ŝi foriris, Kundar postrestis trankvile apogata al arbo kaj sekvis ŝian vojon, ĝis ŝi malaperis en la koloroj de la floroj kaj li vidis ŝin nur en sia koro plu.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.