|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KUNDARAŭtoro: Ret Marut |
©2026 Geo
|
Pripensante sidis la ino sur roko enmeze de la arbaro. Ŝi apogis la kapon per la manoj, kaj la longa hararo pendis ambaŭflanke de ŝi.
Senfine kaj senlime staris la sveltaj kolonoj de la katedralo antaŭ ŝiaj okuloj.
Kaj la ino diris: „Homoj venas kaj homoj foriras; ili turniĝas kaj kurbiĝas kaj ĉiuj strebas al la sunlumo; kaj ĉiu opinias, ke li estas limo kaj post li kaj malantaŭ li estas la fino. Sed jen vidu: ankaŭ tie ankoraŭ kreskas arboj kaj trunkoj kaj junaj kaj maljunaj, kaj ili petolas kaj turniĝas kaj estas tamen nur ĉiuj enmeze; videblaj nur al la plej proksimaj, divenante la pli malproksiman, nevideblaj kaj forgesitaj al la foraj. Ili ĉiuj ŝajne estas limo, ili ĉiuj ne estas limo; neniu estas komenco kaj neniu fino.“
Kaj ŝi ektimis kaj diris: „Sed kiu do donis al mi tiun diron?
Kiu do plantis tiun penson en mian animon, por ke mi diru tiun diron kaj komprenigu ĝin al mia menso?“
Kaj varmega spiro iris tra ŝia koro.
Jen flugis skarabeto surmanen al ŝi kaj la ino diris: „Kien, skarabeto mia, vi flugas? Ĉu vi do rapidas al via nupto? Ĉu vi flugas do al via fianĉetino? Jen salutu do kare vian fianĉetinon kaj estu ĝojaj ĉe viaj aferoj!“
Kaj la skarabo levis siajn flugilojn kaj forflugis.
Jen diris la ino: „Aĥ, mia animo flugas trans marojn kaj landojn, kaj la membroj de mia korpo estas tiom pezaj!“
Kaj piede de la roko fontis rojo, fluis klare kaj haste antaŭen.
Kaj la ino vidis sian bildon en la rojo, ridetis al ĝi kaj ŝi havis la intencon kisi la ŝaŭmantajn ondojn de la rojo.
Jen falis ŝia kroneto malsupren, ruliĝis, stumblis kaj saltetis trans la rokon kaj trans la arbustaĵon, kroĉiĝis, deŝiriĝis kaj zigzagadis plezure turnante sin pli kaj pli malsupren.
Jen ridis la ino kaj vokis malsupren: „Kroneto, kroneto mia, ĉu vi rapidas for de mi? Ĉu vi tro premis mian kapon tiel peze? Do mi dankas al vi, vi, aĝa kaj kara kroneto mia! Kaj tamen ili kaptos min, kaj tamen mi staros meze de ĝi kaj ili metos ŝarĝon sur min. Mi estas polveto en la vento kaj ne reĝino por la homoj. Kaj tial do mi devos voki al vi:
„Kroneto, venu supren! Venu supren al mi!“
Jen alvenis viro, kiu iris tra la arbaro.
Kaj pere de la sonoj de lia paŝado aŭdis la ino, kiu li estas.
Kaj ŝi aŭdis lian voĉon kaj li vokis: „Atentu, mi alportas la kroneton!“
Kaj tiu voĉo senfine bonfartigis la inon.
Sed ŝi ne sciis, kio okazis al ŝi. Sed ŝajnis al ŝi, ke tiu voĉo prenas ĉiun maltrankvilon de ŝia koro kaj kvazaŭ ŝi portus por tio mondon plenan de Suno en sia animo.
Ŝi rigardis malsupren, kaj jen vidu: la viro rampis kaj grimpis kaj saltis trans rokfendojn kaj trans rompiĝantan rulŝtonaron; ŝi vidis lin pendi en la subĉiela aero nur tenata de sveltaj arbetoj.
Kaj ŝi ne timis pro li kaj ŝi havis nur unu penson en la koro: povas okazi nenio al li, kaj mi amas lin. Kaj ŝiaj okuloj lumis por li kaj donis al li forton kaj sekurecon.
Sed antaŭ li ruliĝis kaj petolis la kroneto. Ĝi sidis silente kiel muso sur elstaraĵo de roko, pendis dum sufiĉe longa tempo en la sveltaj branĉoj de eta piceo kaj se la viro proksimiĝis al la kroneto, ĝi ridis plezure kaj forsaltis gaje.
Sed la viro estis optimisma, li havis multe da tempo kaj li ne lasis guti venenon en sian animon.
Li ekridis laŭte kaj vokis: „Atendu, kroneto mia, atendu nur, iam mi ja kaptos vin. Ĉu vi ne pensas? Aŭ, ĉu vi eble supozas, ke tio estas streĉa laboro kapti vin? Ĉu vi eble eĉ opinias, ke vi estas pli forta ol mi? Kaj se temas pri la aŭreolvestita ino! Por ŝi ĝi estas tamen pura volupto kaj ĝojo! Kaj miaj sangantaj manoj, ĉu ili ne estas la plej dolĉa pago? Atendu, kroneto mia, atendu nur plu!“
Kaj kiam la kroneto aŭdis tion, kiam ĝi rimarkis la ridadon kaj la ĝoja optimisma parolo atingis ĝin, kaj kiam ĝi fine ankoraŭ vidis, ke liaj drolaj saltoj kaj liaj strangaj kapricoj volas damaĝi neniun, ĝi firmkroĉiĝis al delfinio kaj lasis plezure baraktante kapti sin.
Kaj la viro diris: „Nu, kroneto mia, ĉu eble estas tiel? Vi do opinias, ke estas pli bone ĉe ŝi kaj pli bele kaj pli delikate. Ĉu ne?“
Kaj li vokis fanfare supren kaj kun hela jubilo en la voĉo: „La kroneto, nobla sinjorino, volas denove hejmen. Ĝi venas al vi kaj kunportas min! Ĉu vi estas kontenta pri tio?“
Kaj ŝi vokis jubile malsupren: „Mi ja estas kontenta pri tio!“
Kaj li kisis la oran kroneton en la kaŝejo kaj diris: „Portu tiu saluton al ŝi kaj metu ĝin sur ŝian hararon!“
Kaj li kaŝis la kroneton sur sia flamiĝanta koro.
Kaj li venis al la ino, kaj ŝi lavis la sangon de liaj manoj kaj de la piedoj, sekigis lian sangantan vizaĝon, mankaresis softe lian kungluitan hararon kaj diris: „Metu vian kapon sur mian sinon, Kundar, amiko mia, kaj ni pensu, ke ĉio estas tiel, kiel ni deziras ĝin kaj kiel ni ĝin esperas kaj kien nia sopiro rapidas! Ĉu vi volas tion, amiko mia? Kaj ni festu ekscitajn festojn de entuziasmo, tiel, kiel neniu surtere kiam ajn vidis kaj neniu surtere kiam ajn pensis.
Kaj ŝia robo verde silke teksita kun longaj fadenoj el oro kaj briltremanta en miloj kaj miloj da steletoj kaj diamantoj pendis profunde malsupren ĝis trans la piedoj. Kaj neniu vidis ŝiajn orajn ŝuojn kun la fajnaj broditaj silkoj. Kaj kun perloj kaj briltremaj valorŝtonoj. Sed ŝia svelta korpo kun pompo kaj brila majesto estis pura kaj vera kaj spite animanta kiel la steloj de la ĉielo en ŝtaleca vintronokto.
Kaj la vesto de la viro Kundar, pri kiu oni rakontis, ke li estas kantisto, estis pli pecigita kaj pli disŝirita kaj pli ĉifonita ol iam ajn antaŭe.
Kaj la ino diris: „Sciu, amiko mia, se bufoj kun sataj buŝoj proksimiĝas al mi kun sia veneno; se ratoj vostohavaj kiel maliculinoj ĉirkaŭsvarmas mian liton kaj volas ŝiri min el mia reĝa burgo, eksteren en la frostan nokton de nudaj muroj; se vermoj volviĝantaj kiel pastraj fingroj alrampas kaj disvastigas nedireblan naŭzon kaj fetorantan peston kaj volas kovri min kaj mian spiron per ĉiuj mensogoj kaj malbelaĵoj de tiu ĉi ŝtipkapula mondo, jen mi pensas ĉiam nur pri vi, Kundar, amiko mia; kaj vidu, jen fariĝas ĉiutempe pli hele ĉirkaŭ mi kaj ĝojige kaj ridantaj sunoj staras super mi, mi aŭskultas la kantadon de la birdoj en la arbaro, perceptas la susuradon kaj flustradon de la herboj. La kantado de la fontoj aŭdeblas ĝis miaj oreloj kaj mi sentas la odoron kaj la kolorojn de la floroj kaj la venenaj bufoj fariĝas paradizbirdoj, la ratoj fidemaj kapreoloj kaj la minacantaj nudaj muroj blanka marmoro pripendata per tapiŝoj el Orientlando.“
Kaj Kundar silentis.
Sed post iom da tempo li diris: „Ĉu vi ne tranĉis kun sangantaj larmoj infaneton el via koro?“
Kaj la ino diris: „Mi faris, amiko mia, jes ja! Ĉu mi povis fari ion alian, kaptita inter ronĝantaj kaj fosadantaj musoj, kies okulojn dolorigas la lumo? Ĉu mi ne devis fari tion, malproksime de homoj? Ĉu vi volas vidi ĝin, mian sangantan koron, Kundar, amiko mia? Al vi mi volas montri ĝin, sole al vi mian sangantan koron, kiun neniu vidis kaj pri kiu aŭdis neniu. Al vi mi volas montri ĝin, amiko mia, por ke vi sciu, kiel vundita la kroneto estas kaj ties servistino.“
Sed Kundar skuis la kapon kaj diris: „Mi vidis ĝin, vian sangantan koron; maljuna saĝulo kun profundaj okuloj nemorteblaj kiel la eterna nokto etendis bonvoleman manon al mi, kaj sur lia mano kuŝis via sanganta konvulsia koro. Kaj ĝi banis sin en larmoj, en varmegaj larmoj, kiuj superfluis el la kavigita mano de l' saĝulo. Ho, mi opinias, ke ĝi estis la spirito de viaj patroj, la unua semograjno, el kiu vi ŝosis. Sed miaj pensoj migras tra foraj mondoj, iras tra pasintaj eternecoj kaj iras tra estontecaj eternecoj kaj mi staras enmeze de tio. Ho, animo, animo mia, kiom multe vi serĉas? Ĉu vi serĉas la duan animon por esti perfekta universe kaj eternece? Ne kriu! Elaĉeto okazu al vi!
Malfermu koron kaj animon!“
Jen diris la ino: „Ĉu vi aŭdas, amiko mia, kian mirindan kanton kantas la fonto? Pri eterneco! De eterneco! Ne kriu, animo, mia animo soifanta!“
Jen diris Kundar: „Mi volas porti vin, por ke viaj vunditaj piedoj jubilu kvazaŭ ili irus sur roso kaj sur delikata mosko.“
Kaj li levis kaj forportis ŝin.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.