La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KUNDAR

Aŭtoro: Ret Marut

©2026 Geo

La Enhavo

14

Kiel tre gracile rondigita linio staris Luno en la ĉielo. Jen fajna minca delikate pentrita brila arko. En la malhela nokto ĝi aspektis kiel ŝvebanta revata kronringo, kiu tie atendas, por ke iu paŝu sub ĝin, por ke ĝi sinku sur lian kapon, por ke ĉiuj homoj voku: „Rigardu, reĝo estas naskita al ni! Ni iru por levi lin sur la ŝildon kaj por porti lin en nian urbon kaj proklami lin ĉie kaj ĉiuvoje: ‚Ĉiu sufero de la mondo estas prenita de ni, surgenuiĝu kaj kisu la teron, kiu naskis vin kaj kiu nutras vin, ĉar la homo aperis kaj volas esti inter ni!‘“

Kaj Kundar paŝis sub la altaj sveltaj kolonoj, sub la arboj, kiuj elstaris en la ĉielan volbon, en la profundon de la arbaro.

Kaj liaj paŝoj sonis tra la tenebro de la nokto kiel heroldaj fanfaroj en granda malproksimeco. La nimfoj prilumis lian vojon, por ke li ne falu kaj ne eraru pri la vojo. Kaj se li iris trans senarban herbejon, jen nebulinoj vagadis ludante rondodancon apud li kaj sur montetoj kaj ĉe deklivoj dancis elfinoj.

Por li estis mallaŭta kantado en la aero kaj karesemaj sonoriloj sonoris.

Kaj Kundar enpensiĝis pri la stranga kastelo.

Kaj jen antaŭ liaj okuloj staris la kastelo ĉirkaŭbrilata kvazaŭ de mil sunoj, kaj la lanternoj ĵetis longan fulmantan lumon sur lian vojon, alkondukis lin kaj poste retiris siajn brilajn lancojn kun la pordegaj flugiloj kastelen al si, tiel, ke la arbaro denove troviĝis en tenebro kaj la elfinoj saltante trotis hejmen.

Kaj la ino staris apogite al la pordo el ligno de Libano.

Kaj Kundar vidis nenion krom ŝiajn lumantajn okulojn, kiuj ĉirkaŭprenis lin kaj vualis en beatecon.

Kaj Kundar sinkis antaŭ ŝi sur la genuojn kaj klinis sian kapon sur unu el ŝiaj manoj.

Sed ŝi kisis lin delikate sur la hararon, levis lin supren kaj kondukis lin internen.

Kaj la pordo fermiĝis malantaŭ ili kaj vokis kun obtuza tono: „Fermite!“

Kaj Kundar akompanis ŝin ĉemane al ŝia ĉambro.

Jen prenis la ino martelon kaj frapis sonorilon, kiu grande kaj peze pendis en la halo.

Kaj la sonorilo estigis profundan sonoran sonon kaj vokis:

„Finis dorm‘! Pasis ĝi.
Al mi! Al mi! Al mi!
Finis dorm‘. Pasis nun!
Bum! Bum! Bum!“

Kaj kiam la voko de l‘ sonorilo estis eltintinta, ĝi komencis flustreti kaj flustri, susuri kaj murmuri, kuregi kaj spiregi, kuri el ĉiuj pordoj kaj pordegoj, trans ĉiujn ŝtupojn kaj ŝtuparojn, tra ĉiuj irejoj kaj haloj kaj salonoj kaj arkoj, en ĉiuj ŝrankoj kaj kestegoj, en ĉiuj relikvaj sanktejoj kaj kestoj, sur kusenoj kaj seĝoj, en kuirejoj kaj keloj, en subtegmentoj kaj tenejoj, sur plankoj kaj plafonoj, en anguloj kaj anguletoj, en kamenoj kaj kamentuboj kaj dekstre kaj maldekstre kaj antaŭe kaj malantaŭe, kaj supre kaj malsupre paŝetis kaj trotetis, ŝoviĝis kaj teksiĝis, subridetis kaj odoretis. Jen vigla vivo en la kastelo komenciĝis. Kantis kaj sonis, kaj jubilis kaj trilis.

Jen rigardu: la kruĉoj starantaj sur la kornicoj fariĝis ĉambristoj svarmantaj kaj tumultantaj kun blazonornamitaj vestoj kaj kun larĝaj arĝentaj butonoj; kaj la taburetoj starantaj en la anguloj kaj niĉoj fariĝis gracilaj ĉambristinoj kun facilaj antaŭtukoj en buntaj roboj, kaj ili babilis kaj paroletis kaj komencis moviĝi en kestojn kaj ŝrankoj; kaj la delikataj kalikoj starantaj sur la kamenoj kaj plenigitaj per floroj, fariĝis plej amindaj lindaj ĉambristinetoj, kiuj vigle saltis de siaj lokoj kaj bone instruite riverencetis antaŭ la ino kaj ĉiuj diris: „Kion Via Moŝto degnas plejbonkore ordoni?“ Kaj la sveltaj alte etendiĝantaj kandelingoj el stano kaj porcelano fariĝis paĝioj, kiuj per giganta salto ekstaris meze de la halo kaj faris profundan riverencon antaŭ la ino, ili ruĝiĝis kaj timeme diris: „Via Moŝto, laŭ via ordono!“ Kaj tiuj, kiuj antaŭe estis el arĝento, havis arĝentajn kunŝnuraĵojn. Tiuj, kiuj estis el porcelano, havis ruĝajn, blankajn, verdajn kaj bluajn kamizolojn, kaj tiuj, kiuj kreskis el stano, havis ledajn uniformojn kaj longajn ledajn botojn.

Kaj ili portis falkistoringojn kaj diris aŭdace: Ino nobla, kiam vi rajdos al la falkoĉaso de l' aredoj!

Kaj la ino diris: „Ni banu nin, por ke eĉ ne spireto de la kriado de l' mondo ripozu sur niaj korpoj. Nenio de tio, kio estis ĉirkaŭ ni en frostaj tagoj, ŝteliĝu en niajn revojn, trudiĝu en niajn pensojn kaj plenigu nin per veaj doloroj!“

Kaj la banejoj estis admirindaj florĝardenoj, kaj enmeze de ili troviĝis profunde enmetita lageto ĉirkaŭata de neĝe blanka marmoro. Kaj ĉirkaŭe staris leonoj el pura oro kaj el iliaj ruĝaj buŝoj ŝprucis larĝstrie bone odoranta akvo.

Kaj ĉie estis ora helo kaj neniu kapablis diri, de kiam ĝi ĉeestis.

Jen alkuris nigraj knaboj kaj ili ŝmiris la blankajn korpojn de la banantoj per mirindaj kremoj, kiuj donis bonfartigan frideton kaj forprenis ĉiun lacecon.

Kaj violonoj kaj flutoj sonadis kaj de iu malproksimo sonadis dolĉaj infanĥoroj.

Kaj tiam ili iris al la manĝo.

Tiel pasis tri tagoj. Kaj estis ĉasado, muziko kaj danco. Kaj ĉiu tago alportis novajn sennombreblajn ĝojojn.

Sed jena estis la plej belaj el ĉiuj: la aŭreolvestita ino kuŝis sur alten tavoligitaj matoj kaj molaj tapiŝoj kaj diris:

„Kundar, amiko mia, parolu kaj mi aŭskultos. Parolu al mi pri saĝo kaj vero kaj pri amo! Parolu al mi pri la ĉielo, pri la steloj, pri malnovaj tempoj kaj pri amo! Kantu viajn dolĉajn kantojn kaj kantu pri amo kaj mi aŭskultos! Rakontu al mi viajn plej ravajn fabelojn pri homoj, pri bestoj, pri floroj, pri ĉiuj aĵoj kaj pri amo! Kaj mi aŭskultos! Kantu al mi pri Suno, pri la brila lumo kaj pri la multspeca vivo kaj pri amo! Kaj mi aŭskultos! Kaj se mi ridos kaj se mi ploros kaj se mi revos, tio tute ne afliktu vin; ĉar mi, komprenu, ridas por vi, ploras por vi, revas por vi kaj mortas por vi!“

Kaj Kundar faris tiel!

Kaj ŝi fariĝis neniam laca.

Kaj tiel estis ankaŭ post tri tagoj vespere. Kaj certe en la nokto.

La ino kuŝis trankvile kaj aŭskultis lin. Kaj ŝi ridis kaj ploris kaj revis kaj ŝia animo ondadis supren kaj malsupren en arda ĝojo. Kaj ŝi rigardis lin kaj diris: „Brakumu min,

Kundar, amiko mia! Plenumu mian koron kaj mian animon per vi, por ke mi finu esti mi mem. Majeste kaj en dolĉa profunda frandeco. Kaj mi volas rekomendi min al vi, tute kun pura vera ĝojo, mi volas esti via, tute sindonema kaj pacienca. Kaj mi ne volas amarsenti en mia koro kaj mi volas danki al vi ĝis la lasta horo de la forfluanta eterneco.

Kaj mi volas kisi vian buŝon, kiu je la unua fojo nomis min ino, mi volas kisi viajn okulojn, en kiuj mi retrovis min mem, mi volas karesi viajn vangojn; kaj viajn manojn kaj vian kapon mi volas premi al mia brusto, por ke vi sentu kaj aŭskultu mian koron kaj por ke vi sciu, kiun celas la frapado de mia koro!“

Kaj ĉar li ne diris ion, ŝi turnis sin al li.

Kaj li staris antaŭ ŝi. Kaj liaj okuloj estis deturnitaj de ĉio, kio ligis lin al la tero, pensante ankaŭ pri la elaĉeto de la homo, kiu estas naskata el la koro kaj for de la svarmado de l' mondo.

Kaj ĉar ili do vidis lin, ŝi vokis kun jubila voĉo: „Mi ja nun estas la plej feliĉa el ĉiuj inoj, Kundar, amiko mia, nun, ĉar mi konas vin kaj nun, kiam mi vin scias! Estas plenumite!

Ĉio! Venu al mi, brakumu min kaj kisu min; ĉar de nun mi estas libera. Do prenu min kaj portu min al la altoj kaj abismoj. Mia serĉado estas kontentigita, miaj piedoj ne plu sangas jam dum tri tagoj. Venu al mi, mia plej kora amiko!“

Kaj ŝi disvastigis siajn brakojn por akcepti lin.

Kaj li proksimiĝis paŝante kaj ŝi metis siajn brakojn ĉirkaŭ lian kolon kaj tiris lian kapon ĝis proksime al si. Kaj ŝi premis liajn lipojn sur sian buŝon.

Kaj kiam ŝi sentis arde lian respondan tuŝon, ŝi diris mallaŭte: „Vi, mia plej kora amiko!“

Kaj ŝi klinis sian kapon iom malantaŭen por serĉi liajn okulojn.

Jen li malfermis siajn okulojn, kaj jen, vidu: La ino estis morta!

Kaj li sinkis antaŭ ŝi sur la genuojn kaj preĝis.

Kaj li do parolis:

„Vi dormas, aŭreolornamita ino!
Sanon al via sanktigita dormo!
Atentu: Mi dormkantis al vi,
kaj nun vi glitas
sur la ŝanceliĝantaj pontoj de la eterna revo.
Transen en la kampojn de la lumsvingigitoj!
Kaj vi revenos en spira ondo.
Aŭ en la spiro de kolorjubilanta floro.
Aŭ en la flagrado de lumo
aŭ en la plendantaj sonoj de la vento.
Aŭ en perdita flustrovoĉeto
elsaltinta el la ondofrapado de l' maro.
Aŭ en la rapidanta plaŭdado de l' rojo.
Aŭ en la flugilbato de birdeto.
Aŭ en la brila radio de stelo.
Aŭ en la unua rideto de novnaskita bebo.
Aŭ en la unua kanto de amanto.
Aŭ en la riĉaj pensoj de saĝa viro.
Kaj atentu: kiel bone, ke vi dormas, multnobla ino,
kiun mi amis!
La plej alta beateco okazas ja nur tiukaze,
se la longa dormo forprenas de ŝi
la malfreŝajn kaj ŝimantajn restaĵojn
de bongustega festmanĝo.
Atentu do: kun ŝimo, kun velkaj rozoj
kaj kun dumaniere interpretitaj rigardoj
transvivi la matenon, aŭreolvestita ino:
Tio estas la malbeno de l' mondo, kiu korpremas nin.
Tio estas la malbeno, kiu ŝarĝas
la lastan sonon de feliĉa horo.
Tio estas la malbeno, kiu estas metita
sur la salte ekfloranta burĝono!
Benata vi estas, plej beata el ĉiuj inoj,
ĉar vi ne vidis tiun matenon kaj tiun ŝimon
kaj ne vekiĝis kun malfermege demandantaj
okuloj.
Sub renversitaj temploj
kaj apud detruitaj bildoj kaj
frakasitaj kolonoj de dioj!
Benata vi estas, aŭreolvestita ino,
ĉar granda kompatulo de l' kosmo
vin metis en la eternan beatecon
kun softa transŝvebado al tiu foro!
Sciu do: la plej granda kaj plej beniga
el la ĝojoj
jubilas plej alte dum ununura sekundo
antaŭ la sonorilbato,
kiu promesas al vi beatecon!
Tial pluan fojon benata estas vi, graciega ino,
ĉar via regno kaj viaj limoj
estas nun bazitaj kaj fere metitaj
dum eterneco!
Benata vi estas, aŭreolvestita ino,
pro via perfekteco
esperon promesanta!“

Kaj kiam Kundar estis dirinta tion, li kisis ŝiajn okulojn.

Kaj la okuloj estingiĝis kaj fermiĝis.

Kaj granda delikate blua papilio flugis kun fridetiga svingado sur ŝin kaj tuŝis ŝian vizaĝon kaj postlasis tie superban fajnan bluan brileton.

Kaj Kundar metis ŝiajn manojn unu sur la alian kaj diris:

„Por ke via karesema fratino, la dekstra mano, eterne ne angoru pro la maldekstra!“

Kaj baldaŭ li levis la noblan inon, banis ŝin per bongustega vino kaj enbalzamigis ŝin per hinduja narda oleo kaj aliaj bonodoraj ungventoj, por ke ŝia korpo ne disfalu en polvon kaj osterojn.

Kaj li volvis ŝin en silkajn vualojn kaj en tukojn de l' Gango kaj metis ŝian kadavron en bronzan keston profunde en ŝarĝon de ruĝaj rozoj.

Kaj li portis ĝin malsupren en la arbaron kaj enfosis ĝin sub kverko kaj konstrue metis altajn ŝtonojn ĉirkaŭ la bronza kesto, por ke la bestoj ne havu aliron.

Kaj li kovris ĝin per tero.

Sed li ne metis ŝtonon sur la teron kaj diris: „Por ke via eta mamo ne estu dispremita kaj via koro ne ĝemu!“

Kaj kiam li estis farinta ĉion ĉi, baldaŭ floris ruĝaj rozoj sur ŝia tombo kaj blankaj lilioj kaj hiacintoj disipantaj kolorojn.

Sed la aro ĉirkaŭstaris kun flamantaj torĉoj kaj silentis.

Sed dolĉe vee plendantaj knabaj ĥoroj kantis de la balkono.

Kaj Kundar eniris.

Kaj li banis sin kaj diris: „Por ke neniu resteto de ŝia rigardo eliru kun mi en la mondon, kie la satuloj paŝtiĝas kun laŭtaj kaj malicaj sencoj.“

Kaj li tuŝis siajn pompajn kavalierajn vestojn, kiuj ekestis, kiam li eliris la unuan fojon el la banejo. Kaj ĉar li tuŝis ilin kaj diris: „Por ke vidu ilin neniu, sur kiujn rigardis ŝiaj okuloj kaj kuŝis manoj ŝiaj“, kaj jen denove aperis liaj iamaj vestoj disŝiritaj, dispecetigitaj kaj ĉifonitaj. Kaj pri tio li ĝojis elkore.

Kaj li iris al la sonorilo, kiu pendis en la halo.

Kaj ĝia sonoro resonis.

Kaj la sonorilo vokis:

„Maldormtemp', ĝojotemp', vivotemp', glora temp'.
Jen: Nun! Nun! Nun!
Dormotemp'! Dormotemp'! Dormotemp'!
Bum! Bum! Bum!“

Kaj kiam la voko jam elsonis, jen staris sur kornicoj kaj kamenoj kruĉoj kaj kandelingoj, kaj en la anguloj kaj niĉoj staris velure ornamitaj taburetoj tre antikvaj .

Kaj li eliris.

Kaj la pordo post li klake fermiĝis kaj vokis: „Fermite!“

Kaj li tiris la ŝlosilon el la seruro, iris al la klara lago kaj levis el ĝi fragmitan tigon, pendigis la etan oran ŝlosilon al la radiko de la tigo kaj sinkigis ĝin.

Kaj la tigo ŝanceliĝis en la vento kaj kapjesis al li: „Bone konservite! Bone konservite!“

Kaj Kundar levis siajn okulojn kaj vidu:

Jen leviĝis Suno.

Kaj la seruro jam foriĝis kaj profunda lago kun miloj da etaj rondaj verdaj folietoj kuŝis meze de la profunda arbaro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.