La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KUNDAR

Aŭtoro: Ret Marut

©2026 Geo

La Enhavo

5

Forĝejo staris ĉe la kampara ŝoseo malproksime de la vilaĝo.

Transe ĉe la arbaro, en alta herbejo kuŝis la viro Kundar kun brakoj metitaj sub la kapon kaj genuoj suprentiritaj, li rigardis per beataj okuloj en la ridantan bluan ĉielon kaj de tempo al tempo palpebrumis transen al la vaste malfermita forĝejo, kie la forĝisto kaj siaj helpantoj anhelis ĉe la fajro kaj kun kolero traktis la kontraŭstareman feron. La fero fariĝis malica kaj ruĝa pro kolero, ĉar ĝi volis konserviĝi tia, kia ĝi estis kaj ne volis fariĝi tia, kia la forgisto ĝin celis havi.

Kaj ĉiujn ĉi multajn blankarde lumantajn steletojn kolektitajn dum multaj miloj da jaroj de la fero, tiu nun elĵetis kaj krakade ŝprucigis sur la nudajn brustojn de la forĝistoj kaj en ties okulojn tiel, ke la forĝistoj kriis:

„Damnita fifero, mi ja instruos vin!“ Kaj tial ili martelis pli kaj pli kolere sur la feron.

Kaj kiam Kundar jam certan tempon palpebrume rigardis transen al la ŝvitantaj, vaporantaj fulgokovritaj kaj streĉege laborantaj koleraj viroj, denove li levis siajn okulojn supren en la ĉielon, kiu jubilis sate klare, Kundar fariĝis des pli elkore ĝoja trans ĉiujn sensojn pri la pura, blue volbigita alta vasto, kiu ampleksis la tutan universon.

„Mondo mia! Mondo mia! Kaj mi estas ties filo kaj ties homo kaj ties reĝo“, ĝi jubilis en lia animo.

Kaj kiam li estis tiel ĝoja kaj ĉio ĉirkaŭ li ŝajnis sankta, kvazaŭ Dio promenus surtere, jen rigardu – alrajdis ino.

Falko sidis sur ŝultro de la ino, ne katenita.

Antaŭ la forĝejo ŝi haltis.

Sed neniu elvenis por priservi ŝin.

Jen Kundar alsaltis kaj diris: „Nobla damo, akceptu plej afable mian helpon. Ĉu vi deziras tion?“

Kaj la ino parolis: „Dankon al vi, sinjoro nobla, kun ĝojo mi akceptas vian helpeme etenditan fortan manon.“

Kaj ŝi konfide apogis sin surbrake de li. Kaj ŝi ne vidis, ke liaj ŝuoj estis disŝiritaj kaj lia vesto sovaĝa miksaĵo el trivitaj ŝiraĵoj.

Jen alvenis la forĝisto, purviŝadis la varmegajn manojn per siaj manikoj, demetis la ledan ĉapon kaj diris: „Je via servo!“

„Vi alvenas malfrue, majstro forĝisto! Malfrue!“ ŝi diris, „sed laboro senkulpigas ĉiam kaj ĉion, tion mi opinias, por ke mi ne ofendu vin. Rigardu mian ĉevalon, ĝi perdis hufoferon, kaj ĝiaj hufoj estas doloremaj kiel mano de knabineto.

Surnajlu novan feron, majstro forĝisto.“

Jen diris la forĝisto: „Je via servo! Sed kie estas via servisto?“

Jen diris la ino: „Miaj servistoj ŝajne perdis min. Sed vi celas la pagon. Jen prenu tiun valorŝtonon.“

Kaj ŝi prenis de ora ĉeneto, portata ĉirkaŭ sia kolo, brilan belegan smeraldon.

La forĝisto rigardis la juvelon kaj diris: „Bela juvelo, efektive bela valorŝtono! Tian belan juvelon mi ne vidis dum mia tuta vivo. Efektive, bela ŝtono.“

Jen diris la ino: „Vi havu la ŝtonon, se vi hufoferas mian ĉevalon.“

Jen diris la forĝisto: „Ne, tio kostas kvar pfenigojn da bona regna monero; kvar pfenigojn kaj ne pfenigon pli aŭ malpli.

Tiel estas laŭ gilda regularo, kaj tiel estas ĉiam.“

Jen diris la ino: „Sed la ŝtono validas mil orajn guldenojn.“

Jen diris la forĝisto: „Certe. Vi ja diras, tial estas la vero. Sed mi ne povas manĝi ĝin. Mi ne povas trinki ĝin kaj mi eĉ ne povas aĉeti por mia edzino tuforubandon, ĉar la komercisto ne akceptus ĝin.“

Jen diris la ino: „Nu do, majstro forĝisto, do ĝoju pri ĝi festtage aŭ kiam ajn krome vi emos.“

Jen diris la forĝisto: „Por tio mi ne havas tempon, mi ĉiam devas labori. Kaj se la ŝtono estus el vitro, ĉu? Kio tiukaze?“

Jen diris la ino: „Kaj eĉ, se ĝi estus el vitro, ĉu ĝi ne estas bela? Ĉu vi ne vidas, kiel mil sunoj briletas en ĝi?!“

Jen diris la forĝisto: „Tiujn mi vidus pli bone en mia forĝeja fajro kaj tiukaze mi scius, kio ĝi estas. Ĉu vi ne havas kvar pfenigojn? Tiukaze iru kun Dio, mi devas fari mian laboron.“

Kaj post kiam li diris tion, li turnis sin kaj iris al sia amboso, kie oni tuj poste povis vidi, kiel li kun siaj kunuloj forĝas per svingoplenaj duoblobatoj pezan ringon.

Jen diris la ino: „Kion ni nun faru?“

„He“, diris Kundar. „Mi volas fari al via bela besto feron tian delikatan kaj bonan, ke ĝi mole iru kaj kiel sur juna mola herbejo.“

Kaj li ŝiris grandan pecon el sia jako kaj firme kaj lerte ligis la ĉifonon ĉirkaŭ la hufon de la ĉevalo.

Kun rideto la ino observis lin.

Kiam li estis preta, li diris: „Ĉu la hufo de tiu grandioza besto el Arabio ne valoras cent- kaj milfoje pli ol mia malnova jako?! Kaj ĉu mia jako povus sperti pli grandan honoron ol protekti la piedon de tiu nobla ĉevalo?!“

„Ĉu tio estas via sola jako?“ demandis la ino.

„Se ĝi ne estus la sola, ho, kiom da zorgoj mi havus! Feliĉe ĝi estas mia ununura. Kion mi havas ĉi tie ĉe mi, kaj kion mi portas ĉi tie je mia korpo, estas mia tuta posedo, kaj tie, kie mi staras kun miaj ambaŭ piedoj, tie estas mia lando kaj mia reĝolando. Laŭdata estu Dio! Ĉu iam reĝo posedis pli?!“

Ŝi ridetis kviete kaj diris nenion.

Kaj li levis ŝin sur la ĉevalon, kaptis la ĉevalon je la bridilo kaj kondukis ĝin zorge sur la straton.

Jen la forĝisto venis el la pordo kaj vokis: „Ĉu vi vojaĝos malproksimen kun jubilo, ĉifonkunulo! Ŝtelisto de la tagoj de Dio! Sundiboĉulo! Prisorĉisto de damoj! Kuzo de l' diablo! Hehe kaj haha, kun jubilo kaj kantado kaj gloro!

Tordisto de malsatŝnuro!“

Jen demandis la ino: „Kiun celas la forĝisto?!“

„Min!“diris Kundar senzorge. „Ja kiun alian krom mi?“

Pri tio la ino elkore ekĝojis, ke li ne diris, ke li ne scias tion.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.