|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KUNDARAŭtoro: Ret Marut |
©2026 Geo
|
Kiam la ligna monteto ekflamis je la unua fojo, kiam la reĝo unuan fojon moviĝis, kiam la hararo bruldifektiĝis kaj la aero estis plenigita per la delikataj odoroj de la flamantaj lignoj, jen Kundar vidis sidi maljunan viron ĉe flanko de la vojo.
Kaj Kundar iris al li kaj diris: „Amiko, kia entombigo estas tiu?“
Kaj la maljunulo diris: „Vi pravas, amiko, kia entombigo estas tiu!“
Kaj Kundar vidis kun granda ĝojo: La maljunulo havis mirigajn, profunde brilajn okulojn. Tiuj bonfartigis lin senfine kaj li ekamis la viron kaj diris al li: „Tio estas la entombigo de reĝo! Ve, tio estas morto de reĝo! Ĉu ne estas tiel, kvazaŭ kolektiĝis nur multaj komercistoj, kiuj finis negocon ĝustatempe kaj honeste kaj kun neta enspezo? Kaj neniu ploras. Kaj mi estas fremdulo ĉi tie kaj ĝi afliktas min.
Ĉu la reĝo ne meritas almenaŭ unu amikon, kiu ploras pro li?“
Jen diris la maljunulo: „Ĉiam reĝo meritas amikon, sed ĉu reĝo kiam ajn havis amikon? Ĉu iam ajn ploris amiko pri reĝo? Se ne la grumo priplendas la morton, ĉar la reĝo pagis al li per valorplena monero kaj ĉar li nun devos vagi aliloken.“
Jen diris Kundar: „Eĉ ne unu amikon, eĉ ne unu amikon en la vivo! Kaj tamen reĝo. Ankaŭ mi ne havas amikon, mi estas tute sola.“
Jen diris la maljunulo: „Tial vi do estas reĝo, kvankam vi ne portas reĝajn vestojn kaj ne loĝas en reĝaj loĝejoj.“
Jen diris Kundar: „Sed mi portas ja reĝajn vestojn kaj mi loĝas ja en reĝaj loĝejoj. Neniun amikon! Mi neniam havis amikon! Ĝoju pri tio, ho, homo!“
Jen diris la maljunulo: „Reĝo estas homo! Homo estas reĝo!
Certe, homo, ĝoju do pri tio, ĉar vi ekkonas tion.“
„Sed ĉu li ne havas filon, kiu sekvos lin?“, demandis Kundar.
„Kaj se li havus iun, ĉu li ne ridus, ĉar lia patro mortis kaj li estas la heredanto? La hundo ploras pri la homo, ne la filo, kaj ne la amiko, kaj ne la edzino.
Kaj Kundar diris: „Kiu estas do reĝo en la lando?“
Jen diris la maljunulo:“Knabineto, virgulineto, la filino de la reĝo. Ĉu vi ne konas ŝin, amiko?“
Jen diris Kundar trankvile: „Certe mi konas ŝin, ŝi estas la aŭreolvestita ino. Ĉu ne?“
Jen diris la maljunulo: „Ŝi estas kaj tamen vi estas fremdulo.“
Jen Kundar eksilentis kaj diris: „Ne, ŝi ne povas kuniri al la tombejo, ŝi havas dolorantajn piedojn.“
Jen diris la maljunulo: „Jes ja, ŝiaj piedoj sangas. Ĉiu homo, kiu serĉas, havas sangantajn piedojn pro multo da irado.“
Jen diris Kundar: „Se ŝiaj piedoj sangas, mi devus plori pro senfina doloro, kaj tamen mi volas jubili pro beateco. Ho, maljunulo, mi ne scias, kiel mi fartas.“
Jen diris la maljunulo: „Ŝiaj piedoj estas vunditaj kaj doloras kaj sangas, sed eĉ, se ili ne sangus, ŝi tamen ne povus kuniri al la tombejo, ĉar ĝuste en tiu horo la juna reĝino naskas infaneton.“
„Tio ne povas esti“, diris Kundar mirigite. „Kiel tio povus esti? La juna reĝino ja ankoraŭ ne amoris, ĉu ne?“
Jen diris la maljunulo: „Kaj tamen tiel estas. Ŝi naskas infanon. Ĉar tiel la konsilistoj kaj mastroj ordonis ĝin: Ili diras, ke tio devas esti tiel, ĉar la bonfarto de la popolo postulas tiun ordonon.“
Jen diris Kundar: „La reĝino naskas infaneton. Kiel tio povas esti?! Kiel tio povas esti?!“
Jen diris la maljunulo: „Jes ja, fremdulo, eble dolorigas vin enkore aŭdi tion, ho, mi scias. Sed pli doloriga ol via koro doloras je tiu horo tiu de la reĝino, ĉar tion vi ne scias: 'Ŝi tranĉas la infaneton mem el sia koro.'“
„Ĉu el la koro? Ĉu el la propra koro?“ diris Kundar kun miro.
„El la propra koro. Ve, kian doloron ŝi suferas.“
„Ho, kian doloron la homo suferas, kiu ekkonas, ke li estas homo inter tiaj, kiaj ne estas homoj“, diris la maljunulo kun trankvila voĉo.
„Sed kio nun?“ demandis Kundar.
Jen diris la maljunulo: „Ne zorgu, amiko, ĉu ne ankaŭ vi estas ŝia koro? Vi estas ja mem. Vi, Kundar, vi kaj la aŭreolvestita ino. Estu vi mem! Vi estas ŝia koro!“
Subite estis senfina ĝojo en Kundar!
Kaj li rigardis supren kaj li rigardis en la brilajn okulojn de la maljunulo, kiuj bonfartigis lin. Kaj li tre miris: Ne estis okuloj, estis nemezureble profundaj kavoj, kiuj tiel vaste kaj profunde etendiĝis internen, kvazaŭ ili devus sufiĉi kun certeco trans ĉiujn marojn. Jen profunda peza tenebro, kiu troviĝis en la okulaj kavoj. Kaj la tenebro impetis kaj estis plena kaj satigita de eterneco, tiel, ke ĝi brilis grandioze al li simila al mirindaj nigraj steloj.
Kundar levis siajn okulojn kaj jen: la ligna monteto ekflamegis antaŭ la ĉielo kaj la reĝo rektiĝis, leviĝis alte en la flamoj, turnis flanken kaj falis.
Kaj kiam tio okazis, Kundar rigardis ĉirkaŭ si kaj jen: Ne estis homo tie, la granda stranga kunstarantaro estis haste disirinta.
Li volis demandi la maljunulon. Sed ankaŭ la maljunulon li ne trovis plu.
Kaj kiom ajn longe liaj okuloj rigardis, li ne vidis foriri aŭ veni iun.
Granda pramalnova ŝtono kuŝis je lia flanko.
La maljunulo sidis sur ĝi.
Kaj Kundar sidigis sin sur la ŝtonon, rigardis malsupren en la vastan pejzaĝon kaj vidis malproksime lumi ĉarman urbon en la subiranta Suno.
Suno flamegis kun kvazaŭ ŝprucantaj flamoj.
Grizaj krepuskaj vualoj vagadis trans la nebule tremantajn kampojn, kaj profunde bluaj brilantaj longaj vicoj de altaj poploj tranĉis sin en la ebenon.
Ankoraŭ nun sonoris la sonoriloj mallaŭte supren el la urbo.
Kaj Kundar diris: „Nun mi foriru por dormi. Mia domo ne estas malproksima kaj mia ripozejo estas ekipita por la nokto.“
Kaj li kuŝiĝis apud la ŝtono por dormo.
Kaj li parolis en la sonĝo kaj do diris: „Ho, kiom longa estas la tago, kaj la homo haste rapidas kaj li tamen neniam preterkuros ĝin!“
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.